Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Kun Ada Fighiera-Sikorska okaze de ŝia 95-a naskiĝdatreveno

La 26-an de januaro 2024 pasis la 95-a naskiĝdatreveno de Ada Fighiera-Sikorska (+1996), plurjara redaktorino de “Heroldo de Esperanto”, asistanta ĉe la kreiĝo de la E-redakcio de Pola Radio en 1959. Dum unu el siaj multaj vizitoj en la E-redakcio ŝi dividis en 1994 siajn konfesajn opiniojn pri sia identeco esti polino, esti esperantistino, aparte en la situacio de konstanta loĝado ekster Pollando.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.01.2024 – 07′ 23″

Ludu

Tanzania UK atendas

Ni prezentas sonscenon el la aparta programero dum la Torino UK per kiu la kongresanoj estis invititaj al Aruŝo. Programero memoriganta, ke la 31-an de decembro 2023 pasas la unua favorpreza aliĝperiodo.

red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.12.2023 – 13′ 33″

Ludu

Neformale kun prof. Fabrizio Pennachietti

En la hodiaŭa Kristnasketosa elsendo nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Fabrizio Pennacchietti, kiu dum la antaŭmikrofona renkontiĝo, kiu parte aŭdiĝis en nia kongresa sonraporto el la komenco de aŭgusto, parolas ankaŭ pri la graveco de Torino por lia esperantistiĝo kaj pri lia familio, en kiu Esperanto ne malgravis, eble eĉ estonte pli prosperos.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 25.12.2023 – 09′ 58″

Ludu

La 22-jariĝo de edukado.net

En la 22-a naskiĝdatreveno de edukado.net ni gastigas antaŭ nia mikrofono ĝian redaktorinon, Katalin Kovats invitante por ĝia zoom-a festo. Estas la okazo gratuli al Katalin Kovats pro sia nunjara distingo per la titolo Honora Membro de UEA. Ni parolas ankaŭ pri KER-ekzamenoj.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

EL la elsendo 15.12.2023 – 13′ 26″

Ludu

Kun Anna Skudlarska i.a. pri Esperanto en grandaj internaciaj eventoj

Nia antaŭmikrofona gasto estas pola esperantistino el Vroclavo, aktive partoprenanta la E-komunuman vivon vizitante plej diversajn eventojn dum kiuj ankaŭ ĉi-jare ni renkontiĝis, i.a. dum la Poliglota Renkontiĝo en la apudvarsovia Teresin. Tio estis ankaŭ la okazo iom pli ekscii pri ŝia esperantista vivo kaj evidente konatiĝi kun ŝiaj opinioj pri la evento mem.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.11.2023 – 08′ 51″

Ludu

Pri la entrepreno KOSMO kaj ĝia kunlaboro kun i.a. UEA

Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas la renkontitaj dum ARKONES, Francesco Maurelli kaj Sara Spanò el la entrepreno KOSMO, kiuj rakontas pri la projektoj realigataj kunlabore kaj favore al UEA.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.11.2023 – 16′ 27″

Ludu

Adiaŭe al Terttu Tyynelä, longjara aŭskultantino de la E-Redakcio de PR

El nia arkivo ni ĉerpas fragmente el la interparolo de nia longjara aŭskultantino el Finnlando, Terttu Tyynelä, kiu kun Sirkka Mattlin, ankaŭ el Finnlando, gastis antaŭ nia mikrofono post la renkontiĝo kun aŭskultantoj dum la UK en Rejkjavivko, en 2013.

Interpaprolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.11.2023 – 06′ 46″

Ludu

Rememoromaĝe al profesoro Erich-Dieter Krause

Antaŭ kelkaj tagoj (18.10.2023) forpasis prof. Erich-Dieter Krause, akademiano, konata germana vortaristo kaj leksikografo. El nia arkivo ni elektis adiaŭe interparolon, kiun en aprilo 1999 faris red. A. Pettyn interparolis pri aperonta dum la Berlina UK lia Granda Esperanta-Germana Vortaro.

Interparolis redaktoro Andrzej Pettyn

El la elsendo 30.10.2023 – 09′ 30″

Ludu

Kun Geoffrey Greatrex pri Kanada E-movado kaj liaj profesiaj laborfacetoj

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Geoffrey Greatrex, la prezidanto de la Kanada E-Asocio, kun kiu ni parolas pri la movado en la lando de la pasintjara UK, krome pri liaj profesiaj taskoj kaj la traduko i.a. en Esperanton el la malnovgreka de historio de militoj de Prokopio de Cezareo.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.10.2023 – 10′ 14″

Ludu