Antaŭ la mikrofono
Renato Corsetti pri laboro de la UEA-Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko
Renato Corsetti el Italio estas i.a. la kunordiganto de UEA-Komisiono pri Meza Oriento kaj Italio. La renkontiĝo dum IFEF-kongreso en San Benedetto del Tronto estis la okazo demandi pri freŝaj informoj rilataj al la laboro de la Komisiono kaj situacio de esperantistoj en ĉi tiu regiono. El la elsendo 17.06.2014.
Rodica Todor pri la plej gravaj taskoj de IFEF (2014)
Kun Rodica Todor, la prezidantino de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio renkontita en majo okaze de la 66-a IFEF-kongreso en San Benedetto del Tronto ni interparolas pri la plej gravaj taskoj, kiujn nun frontas la Federacio. El la elsendo 03.06.2014
Sonscena raporto pri la 66-a IFEF-kongreso (2014)
Sonscena raporto pri la 66-a IFEF-kongreso en San Benedetto del Tronto rilatas al la kongreso okazinta inter la 17-a kaj 24-a de majo 2014. El la elsendo 30.05.2014.
André Grossmann pri – interalie – Mulhouse-Esperanto
André Grossmann el Francio estas longdaura E-aktivulo, nun la prezidanto de Mulhouse-Esperanto kaj redaktoro de la Sud-Rejna Kuriero. Ni interparolas i.a. pri la loka movado kaj aktivadoj, pri komputila trejnado kaj evoluperspektivoj de la E-komunumo ligitaj kun junularo. El la elsendo 28.04.2014.
Prof. Leszek Kordylewski pri sia profesia laboro en Ĉikago kaj la tiea E-vivo
Profesoro Leszek Kordylewski el Usono rakontas pri sia profesia laboro en Ĉikago, Usono kaj la tiea E-vivo. Temas pri la sondokumento el nia arkivo, premiere aŭdigita en 2006.
Thierry Saladin pri la devizo kaj kampanjo “Esperanto tuj”
Thierry Saladin el Francio renkontita en marto dum la Meditereanea E-ista Semajno en Les Issambres proksimigas en la antaŭmikrofona renkontiĝo kio kaŝiĝas malantaŭ la devizo “Esperanto tuj” kaj kion celas ĉi tiu kampanjo. El la elsendo 08.04.2014.
Interparolo okaze de la 55-a datreveno (2014) de la E-redakcio de Pola Radio
La geredaktoroj Gabi Kosiarska, Andrzej Pettyn, Milada Szwedo kaj la Ĝenerala Direkoro de UEA Osmo Buller kun red. Barbara Pietrzak traktas la signifon de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kreiĝinta antaŭ 55 jaroj kaj ĝiaj elsendoj por la E-komunumo. Oni koncentriĝas ankaŭ pri la plej bonaj tradicioj daŭrigataj en la elsendoj de la Pola Reradio. El la elsendo 04.04.2014.
Mirejo Grosjean pri prioritatoj de sia oficmandato ĉe ILEI
Mirejo Grosjean el Svislando, lastjare elektita kiel la prezidantino de ILEI prezentas en la interparolo kun nia Redakcio la prioritatojn de sia oficmandato. La interparolo estis surbendigita dum la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. El la elsendo 01.04.2014.
Interparolo dum la jaro 2001 kun Geraldo Mattos
Interparolo kun Geraldo Mattos el Brazilo, forpasinta la 23-an de marto 2014 devenas el nia arkivo. Ĝi estis surbendigita dum la Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo en la 2001-a jaro. El la elsendo 25.03.2014.
Christine Graissaguel pri la Mediteranea E-Semajno (2014)
Kun Christine Graissaguel el Francio ni mallonge interparolas retrorigarde al la ĵus finiĝinta Mediteranea E-Semajno okazinta inter la 8-a kaj la 15-a de marto en la provenca Les Issambres. Ĝi jam tradicie ofertas kvarnivelajn E-kursojn por francaj kaj eksterlandaj esperantistoj en la periodo de florantaj mimozoj. El la elsendo 21.03.2014.