Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun prof. Christer Kiselman
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas prof. Christer Kiselman kun kiu ni interparolas pri lia kurso – kadre de la 34-a SUS de AIS- rilatanta al formala matematika logiko, historio kaj estonteco de AIS kaj lia propra kariero en la akademio kaj ekster ĝi. El la elsendo 17.10.2017 – 13’35”
Intervjuo kun Michael Farris
Hieraŭ, t.e. la 2-an de oktobro en plimulto de la polaj altlernejoj komenciĝis la nova akademia jaro. Reference al ĝi ni proponas interparolon kun Michael Farris el Adam Mickiewicz-universitato, kiu estas de multaj jaroj lekcianto de ĉi tiu altlernejo, ankaŭ esperantisto. Dum la septembra 4-a Interlingvistika Simpozio li krom aktivi en la organiza komitato gvidis i.a. la sekcion pri lingva politiko. Tiu temo, sed ne nur, estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. El la elsendo 03.10.2017 – 7’28”
Tobiasz Kaźmierski pri la 33-a ARKONES
Pri la 33-a ARKONES finiĝinta lastdimanĉe en Poznano, ĝia muzika kaj prelega enhavo ni interparolas kun unu el la kunorganizantoj de la evento Tobiasz Kaźmierski. El la elsendo 29.09.2017 – 6’41”
Prof.-ino Ilona Koutny kaj la inaŭguro de la 33-a ARKONES
La sonmaterialo el Poznano referencas al la inaŭguro de la 33-a ARKONES, en kiu unue okazis kelkaj emociaj momentoj – sub la gvido de prof. Ilona Koutny – ligitaj kun la eventoj ĉirkaŭintaj la nunjarajn Interlingvistikajn Studojn. El la elsendo 26.09.2017
Prof-ino Ilona Koutny pri la Interlingvistikaj Studoj
Nia redakcia vizito en Poznano, en kiu komenciĝis la laŭvica trijara kurso de la Interlingvistikaj Studoj, kiuj nunjare solenis la 20-jariĝon kaj la 4-a Interlingvistika Simpozio estis la okazo de nia vendreda (22.09.2017) antaŭmikrofona renkontiĝo kun prof-ino Ilona Koutny. El la elsendo 22.09.2017 – 5’16”
Prof. Christer Kiselman pri siaj lekcioj dum la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio
Prof. Christer Kiselman en la interparolo kun red. Barbara Pietrzak proksimigas la temon de siaj lekcioj dum la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio en Varsovio pri la digita geometrio. En la interparolo oni referencas ankaŭ al la E-lingva matematika terminologio, al la esperantologiaj kaj interlingvistikaj interesiĝoj de la profesoro. El la elsendo 19.09.2017 – 13’35”
Interparolo kun prof. Christer Kiselman, prof. Reinhard Fössmeier, kaj magistrino Małgosia Komarnicka
En la fino de la 34-a SUS en Varsovio, la 15-an de septembro ni interparolis kun kunorganizantoj kaj unu el la partoprenantoj de la 34-a Sanmarineca Universitata Studsesio en Varsovio. Antaŭ la mikrofono gastas profesoroj Christer Kiselman kaj Reinhard Fössmeier, kiu kun magistrino Małgosia Komarnicka organizis la eventon. El la elsendo 15.09.2017 – 4’46”
Prof. Reinhard Fössmeier pri la historio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino
La inaŭgura prelego de profesoro Reinhard Fössmeier pri la historio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino prezentita la 11-an de septembro 2017 dum la solena komenciĝo de la 34-a Sanmarineca Universitato Studsesio en Varsovio. El la elsendo 12.09.2017 – 8’04”
Clay Magalhães pri la 102-a UK en Seulo
La tre baldaŭ aperonta programo de la 102-a UK en Seulo, kelkaj praktikaj sufloroj por la kongresanoj estas la temo de nia antaŭmikrofona interparolo kun Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kiun ni surbendigis lastĵaŭde t.e. 06-an de julio 2017. El la elsendo 09.07.2017 – 12’20”
Guilherme Fians pri antropologiaj esploroj pri la E-komunumo kaj movado
En nia nunsemajna vendreda programo ni gastigas antaŭ la mikrofono la renkontitan en Roterdamo ĉi-printempe Guilherme Fians el Brazilo, kiu faras en Francio antropologiajn esplorojn pri la E-komunumo kaj movado. El la elsendo 30.06.2017 – 7’00”