Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Xu Xiaonan
Nia hodiaŭa mikrofona gasto estas denove ĉina esperantistino Xu Xiaonan, kiu dividas kun ni la rememorojn pri la komenco de sia esperantistiĝo kaj rolo de Pollando en sia esperantista biografio. El la elsendo 16.03.2018 – 4’25”
Interparolo kun d-ino Ida Stria
En la hodiaŭa programo ni retrorigardas al la 4-a Interlingvistika Simpozio okazinta pasintaŭtune en Poznano lige kun la 20-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Unu el la prelegintoj, sed ja ankaŭ kunorganizantoj de la simpozio estis d-ino Ida Stria. En nia interparolo ŝi donas apartan atenton al sia scienca laboro kaj doktoriga disertaĵo traktinta la temon Lingva Bildo de la Mondo en la E-medio. El la elsendo 27.02.2018 – 9’02”
Clay Magalhães pri la 103-a UK en Lisbono
Ĵus aperis en la retejo uea.org la Dua Bulteno de la 103-a UK en Lisbono. Tiu evento kaj la finiĝinta vizito de Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães en la kongresurbo estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. El la elsendo 24.02.2018 – 12′
Intervjuo kun Åke Näsholm
La antaŭmikrofona gasto estas Åke Näsholm, sveda esperantisto, nia aŭskultanto kun kiu ni renkontiĝis antaŭ du jaroj kaj tiam eksciis pri lia ŝato kanti. Ricevinte nun la kantodiskon „Svedo Oke kantas” ni memorigas la renkontomomentojn kaj prezentas kantojn tiam aŭditajn kaj kelkajn el la nuna disko. Temas pri la tradukita kanto „Aŭdu panjo” [https://www.esperanto.hr/teksto_mila_mati.htm], „Interkompreno” kaj „Ŝanadi”. El la elsendo 20.02.2018 – 7’08”
Interparolo jun Jonny M
Antaŭ nia mikrofono ni gastigas unu el la plej popularaj E-kanzonistoj Jonny M. La okazo de la renkontiĝo estis lia vizito kaj koncerto dum la lasta ARKONES. Tie okazis lia pola premiero de la KD „Kreaktiva” eldonita de Vinilkosmo. Ne mirige, ke Jonny M. akompanas nian E-elsendon el la 06.02.2018 per tri muzikĉerpaĵoj el siaj KD-oj: „Dankon” el la KD „Regestilo” kaj „Bim Bam” kaj „Por mia patro” el la KD „Kreaktiva” eldonitaj de Vinilkosmo. El la elsendo 06.02.2018 – 6’59”
Intervjuo kun Lukis Żebrowski
Hodiaŭ ni interparolas kun konata pola jungeneracia esperantisto Lukis Żebrowski, TEJO-oficisto pri Afriko, eksa PEJ- kaj TEJO-prezidanto. Ne sole la movadaj aferoj estas la temo de nia interparolo, ankaŭ lia E-familio kaj mallonge lia interesa profesia. Ĉar en la interparolo ni mencias la novan TEJO, estraron necesas aldoni, ke la 23-an de januaro 2018 sekve de reta voĉdonado la nova prezidanto de TEJO estas Hoan Tran (Ĝojo), la ĝenerala sekretario fariĝis Charlotte Scherping Larsson. El la elsendo 30.01.2018 – 10’26”
Evildea kaj Chuck Smith pri videoblogaĵoj
Antaŭ nia mikrofono ni interparolas kun konata jutuba videoblogisto, kunlaboranto de Amikumo, Evildea el Aŭstralio. Nian interparolon surbendigitan en Seulo asistas kaj intervenas Chuck Smith. La temo estas evidente tiu ĉi nova formato de la komunikado. El la elsendo 26.01.2018 – 8’02”
Interparolo kun Miguel Fernández
La gasto de nia programo estas Miguel Fernández, i.a. la prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, kiun ni renkontis dum la varsovia Kulturlingva Festivalo organizita lige kun Zamenhof-Jaro. La renkontiĝo estis la okazo interparoli i.a. pri lia verkista/kantista laboro kaj pri la Belartaj Konkursoj de UEA. El la elsendo 16.01.2018 – 9’06”
Intervjuo kun prof. Nicolau Dols
La antaŭmikrofona gasto de nia marda programo estas fonetikisto profesoro Nicolau Dols el la Balearaj Insuloj, lekcianto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Kun li ni interparolas pri lia fako, i.a. pri E-fonetiko, pri lia motivo aŭskulti la elsendojn de Pola RetRadio en Esperanto kaj lia poezia verkado. Dum la lasta eldono de Belartaj Konkursoj-2017 de UEA li akiris la unuan premion en la branĉo „poezio”. El la elsendo 09.01.2018 – 11’41”
Interparolo kun Mark Konijnenberg
Nia antaŭmikrofona gasto estas la nova volontulo de Bialistoka E-Societo el Nederlando, Mark Konijnenberg, kiu havis la okazon konatiĝi en la ĵusaj tagoj kun la polaj kristnaskaj tradicioj, sed nia interparolo ne rilatas al ĉi tiuj spertoj de nia gasto. El la elsendo 26.12.2017 – 5’55”