Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Edmond kaj Arlette Plutniak
En nia marda E-elsendo ni referencas al la interesaj tagoj de la 103-a UK en Lisbono gastigante antaŭ nia mikrofono konatajn E-aktivulojn el la norda Francio, Edmond kaj Arlette Plutniak. El la elsendo 11.09.2018 – 9’14”
Tobiasz Kubisiowski kaj la 60-a jubileo de la Pola E-Junularo
Kadre de la baldaŭ okazontaj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) en Poznano (la okcidenta Pollando) inter la 21-23.09.2018 oni solenos la 60-an jubileon de la Pola E-Junularo. Tiu evento estas la okazo por la antaŭmikrofona renkontiĝo kun la sekretario de PEJ, Tobiasz Kubisiowski. El la elsendo 07.09.2018 – 7’33”
Intervjuo kun Alvaro Motta
La hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Alvaro Motta el Rio de Janeiro, Brazilo, kiu apartenas al tiuj esperantistoj, kiuj partoprenis jam en la pola Tago de la Nacia Legado. En la interparolo farita en Lisbono ni parolas krome pri lia E-aktivado en Rio de Janeiro. El la elsendo 04.09.2018 – 14’58”
Interparolo kun Tonjo del Barrio
La gasto de nia elsendo estas la prezidanto de Hispana E-Federacio, Tonjo del Barrio, kun kiu ni interparolas pri la semajnfine (20/21.07.2018) komenciĝontaj en Madrido 77-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 51-a ILEI-kongreso, kroman atenton donante al la kunlaboro de HEF kun Hispana Universitato por Neĉeesta Edukado (UNED). https://canaluned.es/video/5b430ba0b1111f1f668b456a El la elsendo 17.07.2018 – 12’27”
Petro Baláž pri Somera E-Studado en Slovakio (2018)
Nia antaŭmikrofona gasto estas Petro Baláž, kiu en la nomo de E@I informas nin pri la komenciĝonta post unu semajno Somera E-Studado en Slovakio. El la elsendo 06.07.2018 – 10’35”
Clay Magalhães pri la UK-oj en Lisbono kaj Lahtio
Nia antaŭtmikrofona gasto estas la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kiu liveras al ni plej freŝajn informoj pri la Lisbona UK kaj dividas kelkajn pliajn sciigojn pri la UK en la finna Lahtio en 2019. Iu el la allogaj sciigoj por la nunjaraj lisbonaj kongresanoj estas la favorpreza manĝo en iu el la studentaj domoj, kiu egalos al 2.50-2.80 eŭroj. Eblas daŭre aliĝi al la 102 UK per https://uea.org/kongresoj/alighilo. El la elsendo 12.06.2018 – 10’11”
Rafael Zerbetto pri João Guimarães Rosa
Antaŭ nia mikrofono ni gastigas unu el la lastatempaj diplomitoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Rafael Zerbetto. Nia interparolo rilatas al lia finverko pri unu el la elstaraj brazilaj verkistoj João Guimarães Rosa, kiu estis ankaŭ esperantisto. Nia interparolanto prezentas kelkajn interesajn ideojn pri la spuroj de Esperanto en liaj verkoj, sed ankaŭ rilatigas sin al lia esperantista agado kaj diplomata vivo. El la elsendo 15.05.2018 – 13’36”
Prelego de d-ino Věra Barandovská-Frank: „Kio estas Interlingvistiko”
En niaj tri elsendoj (10.04, 24.04, 01.05.2018) ni prezentis en fragmentoj la inaŭguran prelegon de d-ino Prelego de d-ino Věra Barandovská-Frank: „Kio estas Interlingvistiko” „Kio estas Interlingvistiko” el la 4-a Interlingvistika Simpozio en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano (septembro 2017) . Ĉi tie estas aŭskultebla la tuta prelego.
D-ino V. Barandovská-Frank afable disponigis por la bezonoj de niaj aŭskultantoj la unuan ĉapitron de sia „Lernolibro de Interlingvistiko”, al kies enhavo ŝi referencis en sia prelego. (Legebla teksto)
D-ino Ida Stryja pri skandinaviaj runoj
Hodiaŭ ni interparolas kun d-ino Ida Stryja el la falultato pri aplikata lingvistiko de la Varsovia Universitato, kie ŝi instruas la svedan lingvon, pri la skandinaviaj runoj. El la elsendo 04.04.2018 – 10’35”
Prelego de prof. Humphrey Tonkin: „Esperanto: Esploraj Prioritatoj”
En niaj tri martaj E-elsendoj (02.03, 13.03, 20.03.2018) ni prezentis en fragmentoj la prelegon de prof. Humphrey Tonkin „Esperanto: Esploraj Prioritatoj”, kiun li prezentis dum la Esperantologia Konferenco en Seulo (2017). Ĉi tie estas aŭdebla la tuta sondokumento.
Profesoro Humphrey Tonkin diponigis al ni afable ankaŭ ĝian tekston tiel ebligante al niaj geaŭskultantoj enprofundiĝi en ĝian enhavon paralele auskultante ĝin kaj legante la tekston. (Legebla teksto de prelegoj)