Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Przemek Wierzbowski
Intervjuo kun Carlo Minnaja
Interparolo kun Carlo Minnaja (novembro, 2020)
Kun Tacuo Hughimoto pri “Espizodoj de Ludovikito”
Hodiaŭ ni omaĝas la memoron kaj adiaŭas la forpasintan fine de septembro 2020 japanan esperantiston Tacuo Hughimoto konatan i.a. kiel s-ro Fenestro de Ludovikito (Ito Kanzi), eldoninta 43-volume la tutan komentitan verkaron de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Dum la restado de red. Barbara Pietrzak en Kameoka, Japanio li sonregistris por nia redakcio kelkajn anekdotojn, titolitajn „Epizodoj de Ludovikito”, kiujn ni hodiaŭ prezentas.
El la elsendo 13.10.2020 – 8′ 39″
Forpsis Tacuo Hughimoto
Ni omaĝas la memoron kaj adiaŭas la forpasintan fine de septembro 2020 japanan esperantiston Tacuo Hughimoto konatan i.a. kiel s-ro Fenestro de Ludovikito (Ito Kanzi), eldoninta 43-volume la tutan komentitan verkaron de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Dum la restado de red. Barbara Pietrzak en Kameoka, Japanio li sonregistris por nia redakcio kelkajn anekdotojn, titolitajn „Epizodoj de Ludovikito”, kiujn ni hodiaŭ prezentas.
El la elsendo 13.10.2020 – 7′ 42″
Interparolo kun prof.-ino Ilona Koutny (oktobro, 2020)
Interparolo kun Bertilo Wennengren
Interparolo kun Zlatko Tišljar
La 8-an de septembro 2020 la E-komunumon skuis la informo pri la forpaso de konata E-aktivulo, Zlatko Tišljar. En nia elsendo ni i.a. memorigas la historian intervjuon kun li, preskaŭ tuj post kiam li fariĝis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio dum ĝia kongreso en Bilbao en 2004. La ĉefa temo estas la unia identeco, kun kiu devus esti ligita neŭtrala lingvo, al kiu temo nia interparolanto jam tiam donis multan atenton.
El la elsendo 11.09.2020 -11′ 53″
Forpaso de Zlatko Tišljar
La 8-an de septembro 2020 la E-komunumon skuis la informo pri la forpaso de konata E-aktivulo, Zlatko Tišljar. En nia elsendo ni i.a. memorigas la historian intervjuon kun li faritan preskaŭ tuj post kiam li fariĝis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio dum ĝia kongreso en Bilbao en 2004.
El la elsendo 11.09.2020 – 11′ 53″
