Antaŭ la mikrofono
Studentoj kaj prelegintoj prezentas sin dum Arkones 2022
Plensukcesaj Artaj Konfrontoj en Esperanto – ARKONES 2022
Denove antaŭ nia mikrofono gastas Tobiasz Kaźmierski kiel la kunorganizinto de la finiĝinta semajnfine en Poznano brile sukcesa – post la pandemia paŭzo – ARKONES-2022, alivorte Artaj Konfrontoj en Esperanto, okazintaj semajnfine en Poznano.
El la elsendo 25.09.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 09’13”
Marjorie Boulton la antaŭmikrofona gasto dum la Vilna UK-2005
Okaze de la pasinta la 30-an de aŭgusto 2022 la 5-a mortodatreveno de elstara brita esperantistino, verkistino, poetino Marjorie Boulton ni memorigas el nia arkivo interparolon, ne plene formalan, registritan dum UK en Vilno 2005.
El la elsendo 10.09.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 13′ 13”
Interparolo kun Tobiasz Kaźmierski
Nia antaŭmikrofona gasto estas Tobiasz Kaźmierski, la ĉeforganizanto de la ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto). La evento denove okazos surloke en Poznano post trijara paŭzo dum la lasta semajnfino de septembro (http://www.arkones.org/partopreno/aligilo).
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El elsendo 05.09.2022 – 8′ 26″
Plurtalenta Liven Dek, ankaŭ komponisto
La antaŭmikrofona gasto de nia elsendo estas Liven Dek, ĉi-foje kiel komponisto, kiu dividas siajn opiniojn pri la graveco de la branĉo „kantoteksto” en la Belartaj Konkursojn kaj siajn ideojn kiel logi pli da personoj al la kanzonteksta verkado.
El la elsendo 25.08.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 12’22”
La 107-a UK en Montrealo – Interparolo kun UEA-prezidanto post la lasta Komitata Kunsido
Nia lasta antaŭmikrofona renkontiĝo kun la prezidanto de UEA, Duncan Charters okazis tuj post la lasta Komitata Kunsido en vendredo. Li donas superrigardon pri ĝi kaj la plej gravaj defioj, kiujn frontas la estraro kaj Asocio. Li mencias ankaŭ sian kontribuon al la marda Tago de Lernado kaj konfesas sian interesiĝon pri UK en Tanzanio.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 13.08.2022 – 8′ 54″
La 107-a UK en Montrealo – La ferma raporto de vicprezianto de UEA, Fernando Maia
La 107-a UK en Montrealo – Publika Kunsido de la Akdemio de Esperanto
La 107-a UK en Montrealo – Belartaj Konkursoj de UEA
La 107-a UK en Montrealo – Kongresaj impresoj de Bill Mak el Hongkongo
Renkontiĝoj, rerenkontiĝoj kaj senĉesaj emocioj ligitaj kun la Universalaj Kongresoj gravas por ni ĉiuj. Kial Bill Mak revenis al Montrealo post kelkjara paŭzo kaj pri multaj aliaj facetoj de sia partopreno en la 107-a UK nia gasto rakontas al ni responde al la niaj demandoj.
El la elsendo 11.08.2022 – 09′ 36″
