Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Sukceno en la orienta Pollando

Pollando apartenas al la mondaj potenculoj, se temas pri la produktado de sukcenaj ornamaĵoj. Pli ol 70 procentoj el ili estas eksportataj al Ĉinio. Ĉinoj traktas sukcenon kiel unu el la sep atributoj de Budho kaj sorĉigitan animon de tigro. Laŭ ĉina kredo persono portanta sukcenon estas klera kaj okupas altan lokon en la socia hierakio. La ĉina interesiĝo pri sukceno estas tre alta kaj de jaroj stabila.
La ĉefa ekspluatadloko de sukceno en Pollando tamen tute ne troviĝas apud la Balta Maro, en la norda landoparto, sed en la regiono de Lublin kaj Lubartów en la orienta Pollando. La tieaj provizoj estis malkovritaj nur en 2012 marĝene de geologiaj serĉadoj de  skistogaso, kiu finfine ne estis tie trovita. Ili devenas el la geologia periodo eoceano de antaŭ 38-40 milionoj da jaroj, do estas pli junaj ol la baltikaj sukcenprovizoj. Ili estas riĉaj je inkluzaĵoj, t.e. eternigitaj en la rezino organikaj elementoj. La lokaj sukcentavoloj estas malpli profundaj ol tiuj ĉe Baltiko, troviĝante de 15 ĝis 20 metroj sub la tertavolo.
Krome la sukceno de apud Lubartów diferencas disde la sukceno baltika. Ĝi estas pli facile prilaborebla kaj pli ofte havas atrakciajn flavajn nuancojn. Juvelistoj traktas ĝin kiel krudaĵon altkvalitan, aparte serĉatan sur la aziaj merkatoj. Pli imponaj sukcenspecimenoj servas al juvelistoj, malpli grandaj por la produktado de sukcenlikvoroj kaj kosmetikaĵoj. Pri la ekspluatado de Lubartów-sukceno okupiĝas du polaj firmaoj Stellarium kaj White Amber

El la elsendo 25.06.2026. Legas Gabi – 02′ 24″

Esplorcentro pri malplimultoj en Bjalistoko

En 2026 en la Bjalistoka Universitato ĉe la fakultato pri eduksciencoj estis establita Esplorcentro pri naciaj kaj etnaj malplimultoj. Ĝia tasko estas gvidi kaj subteni la sciencajn esplorojn, didaktikan agadon, kaj ankaŭ popularigi konojn pri tiu ĉi temo konsiderante regionajn sociojn kaj diasporojn en Pollando.
La establo de la centro en la Podlaĥia regiono ne estas hazarda. Ĝi estas la plej riĉa, se temas pri diverseco de la malplimultoj. Multaj sciencistoj de la Bjalistoka Universitato okupiĝas pri la problemoj de la malplimultoj. La centro ebligos kunlaboron kun aliaj centroj kaj malplimultoj.
La inaŭguran renkontiĝon, krom sciencistoj el la tuta lando, partoprenis ankaŭ reprezentantoj de la malplimultoj. Por ili la Centro havas apartan rolon, ĉar ili ne disponas pri apartaj sciencaj kaj esploraj institutoj.

El la elsendo 25.06.2026. Legas Maciek – 01′ 04″

Polo Paweł Kobierzewski inter plej bonaj eŭropaj arkitektoj

La pola arkitekto Paweł Kobierzewski, la kunestablinto de TKHolding, gajnis internacian konkurson Europe 40 Under 40. Ĝi ekde 2008 elmontras kvardek la plej promesoplenajn eŭropajn arkitektojn kaj projektantojn de la juna generacio. Ĝi promocias kreantojn, kiuj havas realan povon influi la estontecon de arkitekturo kaj projektadon de la eŭropaj urboj.
La premio ne ligiĝas sole kun la ideo de la programo, ĝi ne premias iun solan konstruaĵon, sed konsideras komplekse la aŭtorajn atingaĵojn de arkitekto laŭ la vidpunkto de la aŭtora lingvaĵo, novumado kaj perspektivoj de plia evoluo. Inter pli fruaj laŭreatoj de la premio el Pollando troviĝis i.a. Robert Konieczny, Tomasz Konior, Maciej Franta, Andrzej Truszczyński. En la internacia grupo de la laŭreatoj troviĝas i.a. Bjarke Ingels kaj la duopo Fabrizio Barozzi kaj Alberto Veiga.

El la elsendo 25.06.2026. Legas Milada – 01′ 37″

 

Jakub Józef Orliński, ambasadoro de la marko Rolex

La svisa firmao, Rolex de jaroj subtenas elstarajn kreantojn same sportistojn, kiel ankaŭ artistojn. Al ĝiaj ambasadoroj aldoniĝis la pola kontratenorulo, Jakub Józef Orliński. Li estas la dua polo, reprezentanta la markon. En 2021 al la grupo de Rolex Testimonees estis invitita la fama pola tenisistino Iga Świątek.
La naskiĝinta en 1990 en Varsovio Jakub Józef Orliński studis en la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio kaj sekve en la novjorka The Juilliard School. Dum la lastaj 10 jaroj li apartenas al la plej ofte dungataj kontratenoruloj en la mondo. Interalie li prezentiĝis en la novjorka Metropolitan Opera, en la Pariza Opero, en la londona Royal Opera House.
Li specialiĝas pri la baroka repertuaro kaj sian famon li dankŝuldas al la operscenejo. Liaj surdiskigoj por Deutsche Grammophon, inkluzive de la albumoj „Anima Aeterna” aŭ “Beyond” trovas multnombran klientaron kaj popularecon en la muzikfluaj kanaloj.
Krom la operscenejoj Orliński ne evitas aperon en amaskomunikiloj. Li partoprenis la inaŭguron de la Olimpiko en Parizo, li estis videbla en la reklamoj de Netflix kaj partoprenis sesiojn de „Vogue”. Li estas artisto, kiu sukcese popularigas klasikan muzikon inter juna publiko. De jaroj li ligas sian kantarton kun la ŝato al la rompdanco, tio estas breakdanco.

El la elsendo 15.06.2026. Legas Maciek – 01′ 38″

La verdaj urboj de Eŭropo kaj Pollando

La tutmonda portalo Time Out prezentis antaŭnelonge la rangoliston de la urboj, kiuj fieras pri la plej multaj verdaj terenoj. Por multaj urboloĝantoj la verda ĉirkaŭaĵo estas unu el la plej gravaj elementoj de la ĉiutaga komforto. Parkoj, skveroj, urbaj arbaroj kaj la urba naturmedio influas la homan bonfarton – sanon, ripozon kaj vivkvaliton. En sia ĉiujara enketado Time Out demandis urboloĝantojn en la tuta mondo ne nur pri kulturo, kuirarto kaj nokta vivo, sed ankaŭ ĝi petis pritaksi la verdajn spacojn kaj proksimecon de la naturo.
Baze de 24 mil respondoj Time Out listigis 20 la plej verdajn urbojn de la mondo. La unuan lokon akiris la brita urbo Bath, ĉe la 2-a loko viciĝis Rigo kaj ĉe la 3-a, Stokholmo. La 7-an lokon akiris la pola Krakovo.

El la elsendo 15.06.2026. Legas Milada 01′ 21″

Kreskas interesiĝo pri la Suda Koreio

Suda Koreio ĝuas ĉiam pli grandan interesiĝon inter polaj turistoj.  En 2025 inter januaro kaj aŭgusto la nombro de poloj vizitantaj ĉi tiun orientazian landon egalis al 33 mil, kio signifis 118-procentan kreskon kompare al 2024.
Tiu tendenco daŭras. Laŭ datumoj de la pola turisma merkato inter januaro kaj marto 2026 Sudan Koreion vizitis 13 mil poloj, do je 32 procentoj pli ol en la menciita komence 2025. Inter poloj videbliĝas aldona tendenco, kiu rilatas al vizitoj unu-trimonataj.
Grandiĝantan interesiĝon de poloj motivas i.a. la kreskanta scivolemo pri la tiel nomata „korea kultura ondo”, t.n. Hallyu. Temas pri la globskala fenomeno, kiu rilatas krom kulturo ankaŭ al koreaj kuirarto, muziko, kinematografio kaj la plej novaj teknologioj. La popularecon de Koreio reliefigas ankaŭ la kosmetika branĉo. En 2025 la eksporto de koreaj kosmetikaĵoj al Eŭropo, inkluzive de Pollando kreskis eĉ je 60 procentoj. Ĉiam pli ofte koreaj kosmetikaj firmaoj funkciigas en Pollando siajn butikojn.

El la elsendo 15.06.2026. Legas Pamela 01′ 37″

AI-studoj, la nova fakultato en Opole

Jam ekde la 1-a de majo 2026 eblis kandidatiĝi por studoj por kreantoj de AI en la Politekniko de Opole.
La nova studdirekto celas personojn, kiuj de la fundamento volas krei AI-on, analizi datumojn kaj enpraktikigi la inteligentajn sistemojn. La nova fakultato ne rilatas al studoj pri ChatGPT. Dum la baza studnivelo oni studos la principojn de AI-projektado.
Ĝis nun multaj studprogramoj koncentriĝas pri la priservado de bibliotekoj kaj aliaj instrumentoj. La studontoj en Opole okupiĝos pri profunda kompreno de la funkciaj mekanismoj de la Artefarita Intelekto. Studentoj lernos pri tiaj temoj, kiel la lineara algebro kaj matematika analizo ĝis probablo kaj statistiko, kio ebligos ne nur uzi modelojn, sed ankaŭ projekti, optimumigi kaj evoluigi ilin.
La programo kovras la plenan vivciklon de AI-sistemo: de datumpreparado, tra modelkonstruado kaj trejnado, ĝis efektivigo kaj integriĝo kun IT-sistemoj. Dank’ al la studprogramo, studentoj lernas pri tiaj temoj kiel maŝinlernado, profunda lernado (deep learning), datumanalizo, natura lingvoprilaborado kaj bildanalizo. La inĝeniera aliro estas ŝlosila, por ke diplomiĝontoj povu projekti solvojn, efektivigi ilin kaj taksi ilian efikecon. Esenca studelemento estas problemoj etikaj kaj sociaj ligitaj kun AI-evoluo.
Post la studoj la diplomiĝontoj estos pretaj labori kiel AI-inĝenieroj, datumanalizistoj kaj specialistoj pri maŝinlernado. Interalie en la industria kaj serva sektoroj, en esplor- kaj evoluiga teamoj kaj startantaj teknologiaj noventreprenoj.

El la elsendo 05.06.2026. Legas Pamela – 02′ 35″

Polaj restoracioj 2026 kun Michelin-steletoj

La Gvidlibro de Michelin senĉese monitoras la evoluon de la kuirartaj vojaĝceloj en la tuta mondo. Ĝi kunlaboras kun organizaĵoj respondecaj pro la promociado de turismo en unuopaj landoj kaj regionoj. En Pollando tiu kunlaboro okazas kun la Pola Turisma Organizo. Tamen la elekto de restoracioj, kiuj rajtas ricevi la markon Michelin okazas ekskluzive baze de laboro de anonimaj inspektoroj.
La nunjaran eldonon de la gvidlibro Michelin Pollando 2026 sendube eblas difini eksterordinara. La unuan fojon inspektoroj vizitis restoraciojn en ĉiuj regionoj de Pollando. Dum la solenaĵo okazinta fine de majo en Krakovo novaj polaj restoracioj ricevis la Michelin-steleton. Ricevis ĝin la varsovia restoracio Alon Omakase, la restoracio Baba en Vroclavo, kaj la frandsalono Most en la vroclava restoracio Inter la pontoj, krome la restoracio Steampunkt en Pszczyna. Krom la kvar novaj lokoj, kiuj rajtas afiŝi apud sia ŝildo la nomon Michelin sian rajton al ĉi tiu distinga nomo rekonfirmis ses ĝisnunaj restoracioj. Krome specialan verdan steleton Michlin ricevis la restoracio Eliksir el Gdansko pro ekvilibra gastronomio kaj ekologio. Pri la plej granda sukceso povas paroli la krakova Bottiglieria 1881, la unusola pola restoracio, kiu fieras pri du Michlin-steletoj.
En sia pritaksado la inspektoroj de Michelin aplikas, ekde la komenco, la samajn kvin tradiciajn kriteriojn. Temas pri la kvalito de la ingrediencoj, gustoharmonio, lerteco regi la kuirartajn teknikojn, personeco de la restoraciestro emfazita per kuirarta talento, kohereco de la menuo ankaŭ en la tempa perspektivo.
La sukceso de pliaj restoracioj kun ĉi tiu distingo kaj kreskanta rango de la evento firmigas la lokon de Pollando sur la kuirarta kaj gastronomia mapo de Eŭropo.
La Michelin-gvidlibro aperis en Francio lime de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj liverante praktikajn informojn por vojaĝemaj aŭtistoj.

El la elsendo 05.06.2026. Legas Gabi kaj Maciek – 02′ 40″

Polo nomumita por la posteno de Direktoro en DGT

Eŭropa Komisiono nomumis polon, Marcin Stryjecki, por la posteno de direktoro pri tradukado en la Direkcio de Skribaj Tradukoj. Tio estas unu el la plej grandaj tradukservoj en la mondo, priservanta la 24 oficialajn lingvojn de la Unio.
Marcin Stryjecki havas pli ol 30-jaran profesian sperton, vastajn kompetentojn pri administrado de grandaj plurlingvaj operacioj kaj pri kunordigado de grandkvantaj komplikaj tradukdosieroj.
Stryjecki ekde 2003, kiel oficisto de la Eŭropa Komisiono, kunlaboris ankaŭ kun aliaj institucioj de la Komisiono kaj kun landaj lingvo-oficejoj, universitatoj kaj profesiaj societoj. Aktuale li estras, en la Ĝenerala Direkcio pri Tradukado, la sekcion pri tradukado kaj redaktado koncerne la anglan lingvon. Pli frue li estis estro de sekcioj en la pola kaj portugala lingvoj.

El la elsendo 25.05.2026. Legas Maciek – 01′ 01″

Azilo por polaj infanoj en Barcelono

Fine de aprilo (la 24-an) en la Cervantes-instituto en Varsovio finiĝis ciklo de renkontiĝoj dediĉitaj la grupo de polaj infanoj, la viktimoj de la hitlerana germaniga politiko, kiuj en 1946 trovis rifuĝejon en Barcelono.
Tiam al Barcelono venis 125 polaj infanoj, la viktimoj de la germaniga politiko de la 3-a Regno. Dank’ al grafo Józef Potocki kaj pola konsula personalo ili ricevis ŝancon por nova vivo kaj por reakiro de perdita digno.
Lige kun la 80-a datreveno de ĉi tiu evento la Cervantes-instituto en Varsovio kaj la Muzeo de Polaj Infanoj – Viktimoj de Totalismo pretigis ciklon da eventoj proksimigantaj la tiaman diplomatian kuntekston kaj la malfacilan vojon de junaj poloj el germanaj koncentrejoj al Barcelono. La lasta debato okazis sub la titolo „Neatendita azilo. La polaj-hispanaj rilatoj postmilite”.
La eventon partoprenis polaj kaj hispanaj esploristoj. La diskutoj rilatis al eksterlanda politiko de Hispanio post 1945 kaj al klopodoj krei en Barcelono centron por polaj infanoj.
La organizantoj memorigis, ke al la germanigado estis subigitaj ĉirkaŭ 200 mil polaj infanoj, plej ofte kelkjaruloj forŝiritaj de la gepatroj. En centroj en – la okupaciata de germanoj- Pollando ili estis trude germanigataj. Post la milito la pola registro en ekzilo en Londono kaj Pola Ruĝa Kruco retrovis ĉirkaŭ 30 mil tiajn infanojn. Plimulto rapide revenis al Pollando, sed parto de ili daŭre troviĝis en tendaroj por rifuĝintoj en Aŭstrio kaj Germanio. Ĝuste por ili kreiĝis la centro en Barcelono.

El la elsendo 25.05.2026. Legas Maciek – 02′ 02″

Polaj centjaruloj

Kun scivolemo ni legas pri multaj centjaraj japanoj aŭ sardoj. Centjaruloj vivas ankaŭ en Pollando. Fine de marto 2026 en la tuta lando temis pri 4179 senjoroj. Finante la 100-an vivojaron ili ricevas aŭtomate kroman konstantan monatan monservon en la alteco de preskaŭ 7 mil zlotoj aldone al la jam ricevata emerituro aŭ pensio. Tiu aŭtomateco ne koncernas 100-jarulojn, kiuj ne havas emerituron aŭ pension. Ili devas pruvi per aparta dokumento, ke dum almenaŭ 10 jaroj post la fino de la 16-a vivojaro, la centro de iliaj personaj aŭ ekonomiaj interesoj troviĝis en Pollando.
La plej multaj polaj 100-jaruloj vivas en la centra regiono Mazovio kaj en Silezio, en la suda Pollando. Laŭ la plej novaj datumoj de la pola asekurinstituto ilia nombro kreskas. Dum la lasta jarduono aldoniĝis pli ol 300 grandaĝuloj, kiuj ricevas honoran monservon.

El la elsendo 25.05.2026. Legas Milada 01′ 37″

Triobla kresko de migrantoj ekde 1970

Laŭ la raporto de Internacia Agentejo por la Migrado, IOM la migrantoj en 2024 – en la monda skalo – konsistigis 3,7 procentojn de la tutmonda populacio. Ilia nombro triobliĝis inter 1970 kaj 2024 ĝis pli ol 304 milionoj. Unu el inter 20 plej grandaj migrokoridoroj kondukas tra la limo inter Germanio kaj Pollando. Ĝi estas la 17-a en la listo, sed en Eŭropo la unua kaj la alia landoj akceptas la plej multajn migrantojn. La trian lokon okupas Francio.
Laŭ la aŭtoroj de la raporto plimulto de la homoj forlasas siajn hejmlandojn pro laboro, pro motivoj familiaj kaj edukaj. Daŭre inter ili estas homoj devigataj al migrado pro persekutoj, perforto kaj katastrofoj.
Pli ol 40 procentoj de la migrantoj, alivorte 121 milionoj naskiĝis en Azio, kaj pli ol 20 procentoj devenas el 6 landoj. Unuavice Barato, sekve Sirio, Bangladeŝo, Ĉinio, Afganlando aŭ Pakistano, kaj krome Meksiko. Inter migrantoj temas pri 158 milionoj da viroj kaj 146 milionoj da virinoj.
Laŭ Internacia Agentejo por la Migrado en 2024 Eŭropo kaj Azio akceptis 94, respektive 92 milionojn da migrantoj. En tiu listo sekvas Norda Ameriko kun pli ol 61 milionoj da migrantoj, kio konsistigas 20 procentojn de la globskala populacio de la migrantoj. Sekvas Afriko, Latina Ameriko kaj Kar aiboj kaj Oceanio.
Inter la 20 plej grandaj interŝtataj migrokoridoroj estas tiu el Meksiko al Usono, kiun en 2024 uzis ĉirkaŭ 11 milionoj da personoj. Sekvas la migrokoridoro inter Afganlando kaj Irano, kiun uzis 3,7 milionoj da migrantoj, la trian – inter Sirio kaj Turkio – uzis 3,5 milionoj da migrantoj. La kvaran lokon okupas migrokoridoro inter Rusio kaj Ukrainio.
La unua raporto de Internacia Agentejo por la Migrado estis publikigita en la 2-mila jaro.

El la elsendo 15.05.2026. Legas Barbara – 03′ 02″

Kurba arbo el Szydłowiec ĉe la podio

Fine de marto dum aparta solenaĵo en Bruselo estis anoncitaj la rezultoj de la konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro 2026. En tiu konkurso – organizata ekde 2011 – ne temas pri la arbo plej malnova, plej alta aŭ plej vasta. En la rivalado gravas ĝia historio kaj rolo rilate al la media identeco. Tio, kiel ĝi influas la lokan imagon kaj emociojn.
Nunjare venkis plurjarcenta kverko el Litovio kaj Malnova Sovaĝa Pomujo el Slovakio. Inter la 12 konkursfinalanoj ektroviĝis ankaŭ arbo el la pola loko Szydłowiec, kiu okupis la 3-an lokon. Pasintjare ĝi akiris la titolon de la Pola Arbo de la Jaro, kio ebligis al ĝi partopreni la internacian, t.e. eŭropan rivaladon.
La 110-jara longtiga ulmo apartenas al la plej grandaj atrakciaĵoj de Szydłowiec pro sia aparta formo, dank’ al kiu ĝi estas difinata kiel Kurba Arbo. Ĝi kreskas sur malgranda kastela insulo ĉirkaŭita de fosaĵo kaj karakteriĝas per kliniĝinta – preskaŭ horizontale – trunko, speguliĝanta en la akvo, kio kreas magian etoson. Ĉirkaŭ la arboformo kreiĝas loka legendo. Ĝi rakontas pri senesperiĝinta junulino, kiu ĉiutage sopire fiksrigardis la fosaĵon, post kiam la glaciiĝinta akvo rompiĝis sub la rapidanta al ŝi kavaliro kun la ĝoja informo pri permeso de sia sinjoro edziĝi al ŝi. Iom post iom la memoro pri la knabino paliĝis, sed en tiu loko elkreskis kliniĝinta longtiga ulmo, kiu delikate tuŝetas per siaj folioj la akvospegulon. Kaj la kliniĝinta branĉo por multaj rolas kiel romantika benko.

El la elsendo 15.05.2026. Legas Gabi – 02′ 20″

Krakovo kaj Varsovio en turismaj rangolistoj 2026

La malnova ĉefurbo de Pollando, Krakovo troviĝas inter 50 la plej bonaj urboj de la mondo 2026. En la prestiĝa rangolisto de la periodaĵo TimeOut Krakovo estas menciita kiel la unusola loko en Pollando.
La listigita je la 16-a loko ĝi antaŭis tiajn urbojn kiel Porto, Madrido, Sidnejo, Parizo aŭ Singapuro. La rangoliston pretigas ne sole ekspertoj kaj korespondantoj de TimeOut, sed ankaŭ influas ĝin opinioj de la loĝantoj. Estas konsideritaj kultura kaj gastronomia oferto, la socia aspekto, ĝenerala kontentosento de la loĝantoj, favoraj prezoj, alireblo al la verdaj kaj ripozigaj spacoj, la kvalito de la urba trafiko kaj ankaŭ la urba aŭtenteco. La unuan lokon egalrange kun Ŝanhajo kaj Edinburgo akiris Melburno.
Aliflanke la brita ĵurnalo The Times agnoskis la aktualan ĉefurbon de Pollando, Varsovion kiel la plej bonan eŭropan urbon por semajnfina vizito. La redakcio taksis ĝin kiel unu el la plej atrakciaj urboj de la kontinento. Varsovio antaŭis Barcelonon, Romon kaj Lisbonon. La ĵurnalo aprecis en la pola ĉefurbo la ligojn inter historio kaj moderneco, gastronomian oferton, kulturon, verdajn spacojn, sekurecon kaj atrakciajn prezojn.

El la elsendo 05.05.2026. Legas Maciek – 01′ 30″

Firma tendenco de konsumantoj – mapli da alkoholaĵoj

La pola alkoholaĵa merkato en la jara skalo havas la valoron de 50 miliardoj da zlotoj. Tamen de kelkaj jaroj ĝi ŝrumpas laŭ la nombra konsidero. Poloj limigas la aĉetadon de alkoholaĵoj, kion konfirmas la esploroj pri la konsumado. Laŭ Shopfully Poland tio estas motivita same per la ekonomiaj, kiel ankaŭ per sanaj motivoj.
Antaŭ Pasko Shopfully Poland enketis konsumantojn pri sumo planita por la festokaza aĉeto de alkoholaĵoj kaj poste ripetis la demandon, ĉi-foje celante realajn elspezojn. Antaŭ la Pasko 43,8 procentoj de la demanditoj planis elspezi por alkoholaĵoj ĝis 150 zlotoj, finfine tiun sumon elspezis iom pli da personoj, ĉar 54,4 procentoj de la konsumantoj. Samtempe inter personoj, kiuj planis pli altajn elspezojn por la festokazaj alkoholaĵoj oni notis malkreskon koncerne efektivajn elspezojn, ofte preskaŭ 50-procentan. Apenaŭ kreskis la elcento de personoj, kiuj antaŭ la Pasko deklaris neniujn elspezojn por alkoholaĵoj aŭ abstinadon kaj sekve informis pri efektiva aferstato. La kresko egalis al unu dekono de procento, de 22,3 ĝis 22,4 procentoj. Tiuj datumoj laŭ specialistoj de Shopfully Poland konfirmas la stabilecon de personaj sintenoj rilate alkoholaĵojn. La decidoj rezigni pri la drinkado ne ŝanĝiĝas pro la festa okazo.
Interesaj estas datumoj rilate al la generacio Z, tio estas personoj naskiĝintaj post 1995, kiuj gandkvante rezignas pri alkoholaĵoj preferante sanan vivstilon kaj sobrecon. Z-junuloj drinkas eĉ 87 procentojn de la alkoholaĵoj malpli ol la antaŭa generacio, sekvante la tendencon NoLo, sen alkoholaĵo aŭ alkoholaĵo nur malaltprocenta.

El la elsendo 05.05.2026. Legas Maciek – 02′ 14″

Poloj ĉiam pli ofte uzas elektronikan monon

Malgraŭ la fakto, ke 61 procentoj de la polaj konsumantoj ĉiutage pagas elektronike, eĉ 47 procentoj asertas, ke la ebleco uzi kontantan monon estas necesa por financa sekureco. La pagadon per kontanta mono preferas 31 procentoj de la enketitoj. I.a. tio sekvas el la enketo de la instituto IBRIS por BLIK, pola poŝtelefona pagosistemo.
Plej ofte la preferon por elektronikaj pagoj manifestas personoj malpli ol 40-jaraj, entute tri kvaronoj de la respondintoj. Oni konstatis krome, ke ju pli altajn enspezojn oni havas , des pli ofte oni elektas la poŝtelefonajn pagojn. Ekzemple eĉ 78 procentoj de la personoj enspezantaj pli ol 7 mil zlotojn nete elektas ciferecajn pagojn.
Kiel atentigas la aŭtoroj de la enketo, poloj ne rezignas pri fizika mono tutece, sed ŝanĝiĝas ilia maniero ĝin uzi. Preskaŭ ĉiu dua persono respondis, ke kontantan monon li/ŝi bezonas en krizaj situacioj kaj 36 procentoj informis, ke kontantan monon akiras helpe de poŝtelefono.
Tamen la tendenco al modernaj pagosolvoj ne estas sama en la tuta socio. Ĝenerale 44 procentoj de la respondintoj preferas la komforton uzi la poŝtelefonan bankoaplikaĵon. En tiu grupo, 72 procentoj de la respondintoj havis 18-29 jarojn, dum personoj pli ol 50-jaraj uzantaj poŝtelefonan bankoaplikaĵon, konsistigis nur 24 procentojn.
Ĝis nun 13 procentoj de la enketitoj plene rezignis pri la uzo de kontanta mono. Inter la plej junaj respondintoj, tio estas personoj 18-29 jaraĝaj, pri la fizika mono rezignis 24 procentoj.

El la elsendo 05.05.2026. Legas Milada – 02′ 48″

Pola porokaza monbileto 2025 la plej bona

La pola porokaza monbileto „La miljara jubileo de la kroniĝo de Bolesław Chrobry” estis deklarita de Internacia Societo de Monbiletoj (IBNS) la plej bona en 2025.
La monbileto adresita al kolektantoj rivalis kun monbiletaj proponoj anoncitaj de la centraj bankoj el Turkmenio, Mekisiko, Kazaĥio, Tajlando, Bocvano, Namibio, Papuo-Novgvineo kaj Srilanko.
La pola monbileto en la reta voĉdonado, meze de decembro 2025, kun partopreno de retumantoj el la tuta mondo, akiris la plej multajn voĉojn.
La premiita kolektista monbileto kun la valoro de 20 zlotoj prezentanta bildon de la unua kronita gvidanto de Pollando estis emisiita nur en 70 mil ekzempleroj. Ĝi estis encirkuligita en novembro 2025. La grafikaĵo ligas al la pasinta tiujare miljara jubileo de la unua kroniĝo de la pola reĝo.
Sur la fronta parto la monbileto prezentas buston de Bolesłw Chrobry, kiu apogas sin je glavfusto, kaj aglon kun florkrono sur kronita ŝildo. La bildon inspiris grafikaĵo de Rudolf Frederyk Friedlein el ĉ. 1857.
La malantaŭa parto de la monbileto prezentas fragmenton de la Katedrala Pordego, en la unua ĉefurbo de Pollando Gniezno, kun historiaj scenoj ligitaj kun la komenco de la pola ŝtato. La ĉefa elemento estas pikilo el la ĵetlanco de sankta Maŭrico, kiun Bolesław Chrobry ricevis donace el la manoj de la imperiesto Otton la 3-a dum lia vizito en Gniezno.

El la elsendo 10.04.2026. Legas Gabi – 02′ 15″

Kvarfoja pola olimpika ĉampiono kun Honora Legio

La kvarfoja pola olimpika ĉampiono pri la piedirado, Robert Korzeniowski estis distingita en marto per kavalira Honora Legio. Enmanigante la distingon la franca ambasadoro en Pollando parolis ne nur pri la sportaj atingaĵoj de Korzeniowski, sed ankaŭ pri liaj meritoj por la konstruado de rilatoj inter Pollando kaj Francio. La solenaĵon partoprenis ankaŭ liaj amikoj el la francaj kluboj US Tourcoing kaj Racing Club de France.
Robert Korzeniowski komencis kolekti la orajn medalojn ekde la olimpiko en Atlanto en 1996 en la branĉo piedirado je 50 kilometroj. Dum la sekva olimpiko li fariĝis dufoja ormedalulo je distacoj je 20 kaj 50 kilometroj. Dum olimpiko en Ateno li gajnis oran medalon je la distanco de 50 kilometroj. Krome Korzeniowski enkontigis 4 medalojn en la tergloba ĉampionado en la jaroj 1995-2003.
En la jaroj 1997-2004 Robert Korzeniowski plenumis la honoran funkcion de ambasadoro de Toleremo kaj Fair Play ĉe Konsilio de Eŭropo. Post la emeritiĝo en 2004 Korzenowski rezignis pri la sporta kariero, sed ne retiriĝis el sporto. Li establis klubon RK Athletics kaj fondaĵon de Robert Korzeniowski, kiu organizas rivaladojn kaj popularigas leĝeratetikon inter junuloj.
La Honora Legio estas la lasta distingo por la sportisto plurfoje distingata ankaŭ en Pollando i.a. per la Kavalira Kruco, Oficira kaj Komandora Kruco de la Ordeno de la Renaskĝo de Pollando.
Robert Korzeniowski ricevis ankaŭ la oran medalon de la franca ministerio por junularo kaj sporto kaj troviĝas en la Galerio de Famo de la Internacia Federacio de Leĝera Atletiko.

El la elsendo 10.04.2026. Legas Maciek – 02′ 00″

Paskaj misteroj 2026, religia vigliĝo diversloke

La ministeroj de la Pasko 2026 en la Katolika Eklezio la unuan fojon trapasas sub la gvido de la papo Leono la 14-a, kiu – kiel oni substrekas – sukcese kaj talente ligas la defion de la nuntempo kun la referenco al manovaj strukturoj kaj stiloj en la funkciado de la papado.
Dum la Paska periodo temas i.a. pri la liturgio de la Sankta Ĵaŭdo denove celebrita en la Bazilko ĉe Laterano, la persona gvido de la Krucovojo en la roma Koloseo, kaj fine la liturgio de la Sankta Nokto, kiun denove inaŭgurigis la rito de la fajro, kiu simbolas komenco de la nova tempo. La flamigita de sekaj prunelbranĉoj granda kand elo el la abela vakso, simbolanta la Resurektintan Kriston inaugurs la liturgion de la Sankta Nokto.
Samtempe la amaskomunikiloj informas, ke malgraŭ persekutoj, la Katolika Eklezio frontas revigliĝon de kredo en iuj medioj. En Francio, kiu estas tradicie laika lando, haste kreskas la nombro de plenkreskuloj kaj junaj homoj, kiuj akceptas dum la Sankta Nokto, antaŭanta la Paskon, la baptosakramenton. En 2026 – laŭ la Konferenco de la Franca Episkoparo – temis pri 7135 personoj, kio kompare kun 2023 signifas 32-procentan kreskon. En la Katedralo de Westmister, Brito en 2026 la sakramentojn de bapto, konfirmaco kaj sankta komunio akceptis preskaŭ 800 plenkreskuloj.
Laŭ la aŭstralia „Catholic Weekly”, ĉiam pli da viroj el la generacio Z, do maturiĝintaj en la cifereca epoko serĉas profundan rilaton al Dio. Laŭ la aŭstralia NCLS rezulltas, ke eĉ 39 procentoj de viroj de ĉi tiu generacio (en la aĝo inter la 18-a kaj 28-a vivojaroj) opinias sin kristanoj. La unuan fojon ekde 30 jaroj ili superis la kristanajn virinojn, kiuj kalkuliĝas je 28 procentoj.
Laŭ la Papa Jarlibro kaj la Statistika Jarlibro de la Roma Eklezio por la jaroj 2023-2024 la nombro de katolikoj en Afriko en 2024 estis je 7 milionoj da personoj pli granda ol en 2023 kaj konsistigas 20,4 procentojn de la monda katolikaro. Tiel Afriko supris Eŭropon, kie la datumoj informas pri 20,1 procentoj da katolikoj. En ambaŭ Amerikoj katolikoj konsisitigas 64 procentojn de la loĝantoj. En Usono temas pri 47,7 procentoj. En Oceanio ĉiu kvara loĝanto estas katoliko. En Azio tiu elcento egalas al 3,3 procentoj.

El la elsendo 05.04.2026. Legas Barbara – 03′ 49″

La pola parlamento omaĝis la >Lvovajn Ĵurojn<

La pola parlamento en la lastaj tagoj de marto omaĝis per aparta rezolucio datrevenon de historia evento. La 1-an de aprilo 2026 pasis la 370-a datreveno de >Ĵuroj de Lvovo<, kiujn la reĝo de Pollando, Jan Kazimierz prezentis antaŭ la blido de Gracoplena Dipatrino, en la lvova katedralo. En sia alparolo la reĝo Jan Kazimierz deklaris: „Hodiaŭ mi elektas Vin kiel mian Patroninon kaj kiel Reĝinon de miaj ŝtatoj”. La pola parlamento-sejmo en la datrevena rezolucio, proklamita per la plimulto memorigas, ke la >Ĵuroj de Lvovo< fariĝis unu el la plej gravaj politikaj-religiaj aktoj en la historio de Pollando. La Respubiko de Ambaŭ Nacioj meze de la 17-a jarcentro troviĝis en tre malfacila situacio interna kaj internacia; i.a. en 1655 Svedio atakis Pollandon. Tiu ĉi atako pro sia skalo kaj dimensio ricevis la nomon „la diluvo”. Oni taksas, ke „unu el la ŝlosilaj momentoj en la senpardona milito estis sukcesa defendo de la Helmonta Klostro kontraŭ svedoj en Częstochowa”.
La datrevena rezolucio de la pola parlamento konstatas i.a., ke la proklamo de la Dipatrino-la Reĝino de Pollado influis la firmiĝadon de la nacia identeco, disvastiĝon de la Maria-kulto, ĝi ebligis ankaŭ al la socio konsolidiĝi en batalo kontraŭ komunaj malamikoj. En la tuta lando komenciĝis partizana milito, kiun partoprenis ĉiuj tavoloj de la pola nacio.

El la elsendo 05.04.2026. Legas Milada – 02′ 28″

Kristanoj plej multnombre persekutataj en la mondo

Raportoj traktataj antaŭ UNo-forumo kaj publikaĵoj de la internaciaj organizoj, kiel Open Door aŭ Helpo al la Bezonanta Eklezio elmontras, ke kristanoj estas unu el la plej forte persekutataj religiaj grupoj en la mondo. Laŭ stato el la komenco de 2026 la skalo de persekutoj senĉese kreskas. Ili rilatas al preskaŭ 400 milionoj da kristanoj en la mondo. Laŭ disponeblaj donitaĵoj ĉiutage pereas 13 kristanoj, pli fruaj fontoj informis pri pli ol 170 mil kristanaj viktimoj jare.
Monda Indekso de Persekutoj 2025 kaj raportoj el la komenco de la nuna jaro konfirmas „nerenkontitan ĝis nun skalon de kontraŭkristana perforto kaj altan, eĉ eksterman nivelon de persekutoj en pli ol 50 landoj”. La plej malfacilan situacion frontas kristanoj en Subsahara Afriko, ekzemple Niĝerio, en la Proksima Oriento, en kelkaj regionoj de Azio. La Apostola Ĉefurbo ĉe UN-o Forumo en Ĝenevo konstante alarmas pri la situacio de kristanoj alvokante defendi la religian liberecon. Ke ne temas pri bagatela afero atestas la starigita Internacia Memortago pri Viktimoj de Perfortoaktoj pro Religio aŭ Konfesio, solenata la 22-an de aŭgusto.
La raportoj de Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), de Ordo Iuris elmontras la kreskantan nombron de deliktoj kaj krimoj pro malamo rilate kristanojn en Eŭropo, inkluzive de vandalismaj aktoj en preĝejoj de Francio, Brito aŭ Germanio. Ili videble kreskis, en la lasta periodo de la tiel nomata batalanta demokratio, ankaŭ en Pollando.
La plej nova raporto Open Doors 2026 reliefigas, ke la persekutado de kristanoj havas sisteman karakteron. Ĝi rilatas same al la fizika perforto, kiel ankaŭ al jura kaj socia diskriminacio. La kontraŭkristana persekutado koncernas ĉiujn vivsferojn – privatan, familian, socian, nacian kaj eklezian.

El la elsendo 30.03.2026. Legas Milada – 03′ 01″

Nova metodo limigi la populacion de urbaj kolomboj

Krakovo lanĉas interesan eksperimenton kun pionira karaktero en la skalo de Pollando. Temas pri antikoncipiga projekto rilata al la urbaj kolomboj, kiu en humaneca maniero limigos la troan populacion de la birdoj, plibonigante ilian bonstaton kaj pozitive influonte la purecon kaj estetikon de la urbo.
La projekto konsistas en la dozado en birdomanĝujoj instalitaj urbcentre de maizograjnoj kun speciala, sekura por homo kaj aliaj animaloj antikoncipiga substanco. La programo estis pretigita kunlabore kun sciencaj kaj esploraj institutoj kaj esplorcentroj.
Krakovo enkondukas ĉi tiun solvon imitante aliajn urbojn, ĉefe en Eŭropo kaj Kanado. Tiuj projektoj estas realigataj en Belgio kaj aparte en la urbo Willebroek, en Italio, kiu jam en 2002 registris tiucele la medikamenton Ovistop, en Barcelono, Hispanio. Similajn projektojn enkondukas aŭ testas Aŭstrio, Tajvano, Japanio kaj Kolombio. En Kanado ekde 2022 oni testas antikoncipigajn birdomanĝujojn OvoControl.
Kvankam kolomboj estas nedisigebla elemento de la urba panoramo, ilia troa kvanto kreas grandajn problemojn. Unusola maniero limigi la nedezirindajn fenomenojn, jam sukcese aplikata en multaj aliaj landoj, estas la kontrolo de la kolomba populacikresko.

El la elsendo 25.03.2026. Legas Gabi – 01′ 47″

Pli ol mil bizonoj en la Białowieża-Arbarego

Fine de 2025 en la Białowieża-Arbarego, en la nordorienta Pollando, estis notitaj 1176 bizonoj (Bison bonasus) vivantaj libere.
La nunjara frosta vintro favoris la observadon de la bestoj, kiuj volonte grupiĝis ĉirkaŭ la nutrigaj trogoj. Tio faciligis ne nur taksi la kvanton de la bestoj en la grego, sed ankaŭ juĝi ilian bonstaton, sanstaton kaj difini la nombrecon de la populacio kun konsidero de la aĝo kaj sekso de la bestoj. Tio ne sukcesis plene, sed tamen oni sukcesis difini, ke temis i.a. pri 248 maskloj kaj 505 femaloj. Oni rekonis 176 bizonidojn, tio estas junajn bestojn naskiĝintajn pasintjare.
Dum la pasintjara nombrado oni konstatis 870 bizonojn vivantajn libere. Tamen sciencistoj kaj arbaristoj atentigis, ke aŭtune de la pasinta jaro bizonoj, kiuj pli frue migris al alia tereno, en kiu vivas bizonoj, tio estas la Knyszyn-Arbarego revenis al la Białowieża-Arbarego.
La vintra nombrado de bizonoj okazas ne sole sur la arbaraj terenoj, sed ankaŭ sur la najbaraj terenoj al la Białowieża-Arbarego, kien la animaloj povas libere moviĝi.

El la elsendo 25.03.2026. Legas Maciek – 01′ 27″

La Nacia Tago de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la 2-a mondmilito

La 24-an de marto Pollando solenis la Nacian Tagon de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la 2-a mondmilito. Krom solenaĵoj en Pollando, en la Eŭropa Parlamento estis malfermita porokaza ekspozicio, pretigita de la Rrzeszów-filio de Instituto pri la Nacia Memoro. Ĝi daŭros ĝis la plej proksima vendredo.
La ekspozicipaneloj kun elektitaj fotoj kaj dokumentoj prezentas helpon donatan de poloj al la juda loĝantaro sub la germana okupacio. Temas same pri la organiza helpo de ŻEGOTA (Konsilio por helpi judojn), kiel ankaŭ individua, same en la okupaciita de germanoj lando, kiel ankaŭ ekster ĝiaj limoj.
La ekspozicio i.a. proksimigas la silueton de la pola diplomato Aleksander Ładoś, kiu gvidis dum la milito grupon de diplomatoj, kiuj savadis judojn disponigante al ili falsajn pasportojn (almenaŭ 3262), kiuj konfirmis ilian civitanecon de Latina Ameriko. Ĝi proksimigas la familion Ulma, kiuj – kaŝante 8 judojn dum la germana okupacio estis murditaj kun siaj 5 infanoj kaj la 6-a ankoraŭ ne naskita. La ekspozicio memorigas, ke dum la 2-a mondmilito pereis preskaŭ 6 milionoj da polaj civitanoj, inkluzive de 3 milionoj da polaj civitanoj de juda nacieco. Ĉirkaŭ 230-300 mil judoj entreprenis la provon savi la vivon, en kio helpis poloj malgraŭ la fakto, ke pro ĉia helpoformo al j udoj minacis la mortopuno.
Al la solenaĵoj okaze de la Tago de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la 2-a mondmilito ni referencos en la hodiaŭa programo, aparte en la kunteksto de la figuro de pastro Marceli Godlewski, omaĝita en la varsovia preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. Apartan ateston de lia agado donis Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof en la libro „La Zamenhof-strato” de Roman Dobrzyński.

El la elsendo 25.03.2026. Legas Milada – 03′ 12″

Pliaj deponaĵoj el Pollando en la Arkta Monda Arkivo

Pollando aliĝas al tiuj ŝtatoj, kiuj en kompleksa maniero protektas sian kulturan heredaĵon pere de ciferecigado kaj plurjara arkivado. Fine de februaro la ciferecigitaj kopioj de Chopin-manuskriptoj kaj ankaŭ liaj korespondaĵoj disponigitaj de la varsovia Chopin-Instituto estis transdonitaj al la Monda Arkta Arkivo, difinata ankaŭ kiel Biblioteko de la Mondofino. Tio estis jam la dua depono el Pollando.
La funkcianta ekde 2017 Arctic World Archive / Arkta Monda Arkivo troviĝas en la loko Longyearbyen ĉe la norvega arkipelago Svalbard. Tio estas malfunkcianta karbominejo, troviĝanta profunde sub la tero, en kiu regas konstantaj klimataj kondiĉoj, pro tio ĝi estas ideala loko por protekti kulturhavaĵojn. Baze de Spicberga Traktato el 1920 la norvega arkipelago estis agnoskita de ĝiaj sigelintoj kiel la senmilitarigita zono, kaj ebligas al ili utiligi la naturprovizojn de la arkipelago kaj gvidi tie sciencajn esplorojn. La signifo de la Arkta Arkivo estas nesubtaksebla en la kunteksto de la aktualaj geopolitikaj perturboj.
La unua pola depono estis transdonita al la Arkta Arkivo en 2024. Ĝi enhavis ciferecigitajn kopiojn de aliaj muzikaj manuskriptoj de Frederiko Chopin, inkluzive de liaj aŭtografoj el la Chopin-Muzeo en Varsovio. En 2026 krom la jam menciita en la komenco depono de la Chopin-Instituto al la pola breto en la Arkta Arkivo estis transdonitaj ciferecigitaj kopioj de muzikaj manuskriptoj kaj presaĵoj el elektitaj polaj bibliotekoj, arkivoj kaj muzeoj, do la plej valoraj provizoj de la polaj muzikaj bibliotekoj.
La deponaĵoj estas registritaj kun la uzo de teknologio Piql servanta por longdaŭra kaj enorme firma arkivigado de ciferecigitaj informoj sur fizika materialo, speciala teknika bendo. Tiu teknologio ebligas en konstantaj kondiĉoj protekti la datumojn eĉ pli ol unu mil jarojn.
La polaj materialoj kreiĝis kadre de la projekto subvenciita de la Unio „Pola muzika kulturo en la eŭropa perspektivo – fontoj kaj kuntekstoj”.

El la elsendo 15.03.2026. Legas Maciek – 02′ 32″