POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

AI-studoj, la nova fakultato en Opole

Jam ekde la 1-a de majo 2026 eblis kandidatiĝi por studoj por kreantoj de AI en la Politekniko de Opole.
La nova studdirekto celas personojn, kiuj de la fundamento volas krei AI-on, analizi datumojn kaj enpraktikigi la inteligentajn sistemojn. La nova fakultato ne rilatas al studoj pri ChatGPT. Dum la baza studnivelo oni studos la principojn de AI-projektado.
Ĝis nun multaj studprogramoj koncentriĝas pri la priservado de bibliotekoj kaj aliaj instrumentoj. La studontoj en Opole okupiĝos pri profunda kompreno de la funkciaj mekanismoj de la Artefarita Intelekto. Studentoj lernos pri tiaj temoj, kiel la lineara algebro kaj matematika analizo ĝis probablo kaj statistiko, kio ebligos ne nur uzi modelojn, sed ankaŭ projekti, optimumigi kaj evoluigi ilin.
La programo kovras la plenan vivciklon de AI-sistemo: de datumpreparado, tra modelkonstruado kaj trejnado, ĝis efektivigo kaj integriĝo kun IT-sistemoj. Dank’ al la studprogramo, studentoj lernas pri tiaj temoj kiel maŝinlernado, profunda lernado (deep learning), datumanalizo, natura lingvoprilaborado kaj bildanalizo. La inĝeniera aliro estas ŝlosila, por ke diplomiĝontoj povu projekti solvojn, efektivigi ilin kaj taksi ilian efikecon. Esenca studelemento estas problemoj etikaj kaj sociaj ligitaj kun AI-evoluo.
Post la studoj la diplomiĝontoj estos pretaj labori kiel AI-inĝenieroj, datumanalizistoj kaj specialistoj pri maŝinlernado. Interalie en la industria kaj serva sektoroj, en esplor- kaj evoluiga teamoj kaj startantaj teknologiaj noventreprenoj.

El la elsendo 05.06.2026. Legas Pamela – 02′ 35″

Polaj restoracioj 2026 kun Michelin-steletoj

La Gvidlibro de Michelin senĉese monitoras la evoluon de la kuirartaj vojaĝceloj en la tuta mondo. Ĝi kunlaboras kun organizaĵoj respondecaj pro la promociado de turismo en unuopaj landoj kaj regionoj. En Pollando tiu kunlaboro okazas kun la Pola Turisma Organizo. Tamen la elekto de restoracioj, kiuj rajtas ricevi la markon Michelin okazas ekskluzive baze de laboro de anonimaj inspektoroj.
La nunjaran eldonon de la gvidlibro Michelin Pollando 2026 sendube eblas difini eksterordinara. La unuan fojon inspektoroj vizitis restoraciojn en ĉiuj regionoj de Pollando. Dum la solenaĵo okazinta fine de majo en Krakovo novaj polaj restoracioj ricevis la Michelin-steleton. Ricevis ĝin la varsovia restoracio Alon Omakase, la restoracio Baba en Vroclavo, kaj la frandsalono Most en la vroclava restoracio Inter la pontoj, krome la restoracio Steampunkt en Pszczyna. Krom la kvar novaj lokoj, kiuj rajtas afiŝi apud sia ŝildo la nomon Michelin sian rajton al ĉi tiu distinga nomo rekonfirmis ses ĝisnunaj restoracioj. Krome specialan verdan steleton Michlin ricevis la restoracio Eliksir el Gdansko pro ekvilibra gastronomio kaj ekologio. Pri la plej granda sukceso povas paroli la krakova Bottiglieria 1881, la unusola pola restoracio, kiu fieras pri du Michlin-steletoj.
En sia pritaksado la inspektoroj de Michelin aplikas, ekde la komenco, la samajn kvin tradiciajn kriteriojn. Temas pri la kvalito de la ingrediencoj, gustoharmonio, lerteco regi la kuirartajn teknikojn, personeco de la restoraciestro emfazita per kuirarta talento, kohereco de la menuo ankaŭ en la tempa perspektivo.
La sukceso de pliaj restoracioj kun ĉi tiu distingo kaj kreskanta rango de la evento firmigas la lokon de Pollando sur la kuirarta kaj gastronomia mapo de Eŭropo.
La Michelin-gvidlibro aperis en Francio lime de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj liverante praktikajn informojn por vojaĝemaj aŭtistoj.

El la elsendo 05.06.2026. Legas Gabi kaj Maciek – 02′ 40″

Polo nomumita por la posteno de Direktoro en DGT

Eŭropa Komisiono nomumis polon, Marcin Stryjecki, por la posteno de direktoro pri tradukado en la Direkcio de Skribaj Tradukoj. Tio estas unu el la plej grandaj tradukservoj en la mondo, priservanta la 24 oficialajn lingvojn de la Unio.
Marcin Stryjecki havas pli ol 30-jaran profesian sperton, vastajn kompetentojn pri administrado de grandaj plurlingvaj operacioj kaj pri kunordigado de grandkvantaj komplikaj tradukdosieroj.
Stryjecki ekde 2003, kiel oficisto de la Eŭropa Komisiono, kunlaboris ankaŭ kun aliaj institucioj de la Komisiono kaj kun landaj lingvo-oficejoj, universitatoj kaj profesiaj societoj. Aktuale li estras, en la Ĝenerala Direkcio pri Tradukado, la sekcion pri tradukado kaj redaktado koncerne la anglan lingvon. Pli frue li estis estro de sekcioj en la pola kaj portugala lingvoj.

El la elsendo 25.05.2026. Legas Maciek – 01′ 01″

Azilo por polaj infanoj en Barcelono

Fine de aprilo (la 24-an) en la Cervantes-instituto en Varsovio finiĝis ciklo de renkontiĝoj dediĉitaj la grupo de polaj infanoj, la viktimoj de la hitlerana germaniga politiko, kiuj en 1946 trovis rifuĝejon en Barcelono.
Tiam al Barcelono venis 125 polaj infanoj, la viktimoj de la germaniga politiko de la 3-a Regno. Dank’ al grafo Józef Potocki kaj pola konsula personalo ili ricevis ŝancon por nova vivo kaj por reakiro de perdita digno.
Lige kun la 80-a datreveno de ĉi tiu evento la Cervantes-instituto en Varsovio kaj la Muzeo de Polaj Infanoj – Viktimoj de Totalismo pretigis ciklon da eventoj proksimigantaj la tiaman diplomatian kuntekston kaj la malfacilan vojon de junaj poloj el germanaj koncentrejoj al Barcelono. La lasta debato okazis sub la titolo „Neatendita azilo. La polaj-hispanaj rilatoj postmilite”.
La eventon partoprenis polaj kaj hispanaj esploristoj. La diskutoj rilatis al eksterlanda politiko de Hispanio post 1945 kaj al klopodoj krei en Barcelono centron por polaj infanoj.
La organizantoj memorigis, ke al la germanigado estis subigitaj ĉirkaŭ 200 mil polaj infanoj, plej ofte kelkjaruloj forŝiritaj de la gepatroj. En centroj en – la okupaciata de germanoj- Pollando ili estis trude germanigataj. Post la milito la pola registro en ekzilo en Londono kaj Pola Ruĝa Kruco retrovis ĉirkaŭ 30 mil tiajn infanojn. Plimulto rapide revenis al Pollando, sed parto de ili daŭre troviĝis en tendaroj por rifuĝintoj en Aŭstrio kaj Germanio. Ĝuste por ili kreiĝis la centro en Barcelono.

El la elsendo 25.05.2026. Legas Maciek – 02′ 02″

Polaj centjaruloj

Kun scivolemo ni legas pri multaj centjaraj japanoj aŭ sardoj. Centjaruloj vivas ankaŭ en Pollando. Fine de marto 2026 en la tuta lando temis pri 4179 senjoroj. Finante la 100-an vivojaron ili ricevas aŭtomate kroman konstantan monatan monservon en la alteco de preskaŭ 7 mil zlotoj aldone al la jam ricevata emerituro aŭ pensio. Tiu aŭtomateco ne koncernas 100-jarulojn, kiuj ne havas emerituron aŭ pension. Ili devas pruvi per aparta dokumento, ke dum almenaŭ 10 jaroj post la fino de la 16-a vivojaro, la centro de iliaj personaj aŭ ekonomiaj interesoj troviĝis en Pollando.
La plej multaj polaj 100-jaruloj vivas en la centra regiono Mazovio kaj en Silezio, en la suda Pollando. Laŭ la plej novaj datumoj de la pola asekurinstituto ilia nombro kreskas. Dum la lasta jarduono aldoniĝis pli ol 300 grandaĝuloj, kiuj ricevas honoran monservon.

El la elsendo 25.05.2026. Legas Milada 01′ 37″

Triobla kresko de migrantoj ekde 1970

Laŭ la raporto de Internacia Agentejo por la Migrado, IOM la migrantoj en 2024 – en la monda skalo – konsistigis 3,7 procentojn de la tutmonda populacio. Ilia nombro triobliĝis inter 1970 kaj 2024 ĝis pli ol 304 milionoj. Unu el inter 20 plej grandaj migrokoridoroj kondukas tra la limo inter Germanio kaj Pollando. Ĝi estas la 17-a en la listo, sed en Eŭropo la unua kaj la alia landoj akceptas la plej multajn migrantojn. La trian lokon okupas Francio.
Laŭ la aŭtoroj de la raporto plimulto de la homoj forlasas siajn hejmlandojn pro laboro, pro motivoj familiaj kaj edukaj. Daŭre inter ili estas homoj devigataj al migrado pro persekutoj, perforto kaj katastrofoj.
Pli ol 40 procentoj de la migrantoj, alivorte 121 milionoj naskiĝis en Azio, kaj pli ol 20 procentoj devenas el 6 landoj. Unuavice Barato, sekve Sirio, Bangladeŝo, Ĉinio, Afganlando aŭ Pakistano, kaj krome Meksiko. Inter migrantoj temas pri 158 milionoj da viroj kaj 146 milionoj da virinoj.
Laŭ Internacia Agentejo por la Migrado en 2024 Eŭropo kaj Azio akceptis 94, respektive 92 milionojn da migrantoj. En tiu listo sekvas Norda Ameriko kun pli ol 61 milionoj da migrantoj, kio konsistigas 20 procentojn de la globskala populacio de la migrantoj. Sekvas Afriko, Latina Ameriko kaj Kar aiboj kaj Oceanio.
Inter la 20 plej grandaj interŝtataj migrokoridoroj estas tiu el Meksiko al Usono, kiun en 2024 uzis ĉirkaŭ 11 milionoj da personoj. Sekvas la migrokoridoro inter Afganlando kaj Irano, kiun uzis 3,7 milionoj da migrantoj, la trian – inter Sirio kaj Turkio – uzis 3,5 milionoj da migrantoj. La kvaran lokon okupas migrokoridoro inter Rusio kaj Ukrainio.
La unua raporto de Internacia Agentejo por la Migrado estis publikigita en la 2-mila jaro.

El la elsendo 15.05.2026. Legas Barbara – 03′ 02″

Kurba arbo el Szydłowiec ĉe la podio

Fine de marto dum aparta solenaĵo en Bruselo estis anoncitaj la rezultoj de la konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro 2026. En tiu konkurso – organizata ekde 2011 – ne temas pri la arbo plej malnova, plej alta aŭ plej vasta. En la rivalado gravas ĝia historio kaj rolo rilate al la media identeco. Tio, kiel ĝi influas la lokan imagon kaj emociojn.
Nunjare venkis plurjarcenta kverko el Litovio kaj Malnova Sovaĝa Pomujo el Slovakio. Inter la 12 konkursfinalanoj ektroviĝis ankaŭ arbo el la pola loko Szydłowiec, kiu okupis la 3-an lokon. Pasintjare ĝi akiris la titolon de la Pola Arbo de la Jaro, kio ebligis al ĝi partopreni la internacian, t.e. eŭropan rivaladon.
La 110-jara longtiga ulmo apartenas al la plej grandaj atrakciaĵoj de Szydłowiec pro sia aparta formo, dank’ al kiu ĝi estas difinata kiel Kurba Arbo. Ĝi kreskas sur malgranda kastela insulo ĉirkaŭita de fosaĵo kaj karakteriĝas per kliniĝinta – preskaŭ horizontale – trunko, speguliĝanta en la akvo, kio kreas magian etoson. Ĉirkaŭ la arboformo kreiĝas loka legendo. Ĝi rakontas pri senesperiĝinta junulino, kiu ĉiutage sopire fiksrigardis la fosaĵon, post kiam la glaciiĝinta akvo rompiĝis sub la rapidanta al ŝi kavaliro kun la ĝoja informo pri permeso de sia sinjoro edziĝi al ŝi. Iom post iom la memoro pri la knabino paliĝis, sed en tiu loko elkreskis kliniĝinta longtiga ulmo, kiu delikate tuŝetas per siaj folioj la akvospegulon. Kaj la kliniĝinta branĉo por multaj rolas kiel romantika benko.

El la elsendo 15.05.2026. Legas Gabi – 02′ 20″

Krakovo kaj Varsovio en turismaj rangolistoj 2026

La malnova ĉefurbo de Pollando, Krakovo troviĝas inter 50 la plej bonaj urboj de la mondo 2026. En la prestiĝa rangolisto de la periodaĵo TimeOut Krakovo estas menciita kiel la unusola loko en Pollando.
La listigita je la 16-a loko ĝi antaŭis tiajn urbojn kiel Porto, Madrido, Sidnejo, Parizo aŭ Singapuro. La rangoliston pretigas ne sole ekspertoj kaj korespondantoj de TimeOut, sed ankaŭ influas ĝin opinioj de la loĝantoj. Estas konsideritaj kultura kaj gastronomia oferto, la socia aspekto, ĝenerala kontentosento de la loĝantoj, favoraj prezoj, alireblo al la verdaj kaj ripozigaj spacoj, la kvalito de la urba trafiko kaj ankaŭ la urba aŭtenteco. La unuan lokon egalrange kun Ŝanhajo kaj Edinburgo akiris Melburno.
Aliflanke la brita ĵurnalo The Times agnoskis la aktualan ĉefurbon de Pollando, Varsovion kiel la plej bonan eŭropan urbon por semajnfina vizito. La redakcio taksis ĝin kiel unu el la plej atrakciaj urboj de la kontinento. Varsovio antaŭis Barcelonon, Romon kaj Lisbonon. La ĵurnalo aprecis en la pola ĉefurbo la ligojn inter historio kaj moderneco, gastronomian oferton, kulturon, verdajn spacojn, sekurecon kaj atrakciajn prezojn.

El la elsendo 05.05.2026. Legas Maciek – 01′ 30″

Firma tendenco de konsumantoj – mapli da alkoholaĵoj

La pola alkoholaĵa merkato en la jara skalo havas la valoron de 50 miliardoj da zlotoj. Tamen de kelkaj jaroj ĝi ŝrumpas laŭ la nombra konsidero. Poloj limigas la aĉetadon de alkoholaĵoj, kion konfirmas la esploroj pri la konsumado. Laŭ Shopfully Poland tio estas motivita same per la ekonomiaj, kiel ankaŭ per sanaj motivoj.
Antaŭ Pasko Shopfully Poland enketis konsumantojn pri sumo planita por la festokaza aĉeto de alkoholaĵoj kaj poste ripetis la demandon, ĉi-foje celante realajn elspezojn. Antaŭ la Pasko 43,8 procentoj de la demanditoj planis elspezi por alkoholaĵoj ĝis 150 zlotoj, finfine tiun sumon elspezis iom pli da personoj, ĉar 54,4 procentoj de la konsumantoj. Samtempe inter personoj, kiuj planis pli altajn elspezojn por la festokazaj alkoholaĵoj oni notis malkreskon koncerne efektivajn elspezojn, ofte preskaŭ 50-procentan. Apenaŭ kreskis la elcento de personoj, kiuj antaŭ la Pasko deklaris neniujn elspezojn por alkoholaĵoj aŭ abstinadon kaj sekve informis pri efektiva aferstato. La kresko egalis al unu dekono de procento, de 22,3 ĝis 22,4 procentoj. Tiuj datumoj laŭ specialistoj de Shopfully Poland konfirmas la stabilecon de personaj sintenoj rilate alkoholaĵojn. La decidoj rezigni pri la drinkado ne ŝanĝiĝas pro la festa okazo.
Interesaj estas datumoj rilate al la generacio Z, tio estas personoj naskiĝintaj post 1995, kiuj gandkvante rezignas pri alkoholaĵoj preferante sanan vivstilon kaj sobrecon. Z-junuloj drinkas eĉ 87 procentojn de la alkoholaĵoj malpli ol la antaŭa generacio, sekvante la tendencon NoLo, sen alkoholaĵo aŭ alkoholaĵo nur malaltprocenta.

El la elsendo 05.05.2026. Legas Maciek – 02′ 14″

Poloj ĉiam pli ofte uzas elektronikan monon

Malgraŭ la fakto, ke 61 procentoj de la polaj konsumantoj ĉiutage pagas elektronike, eĉ 47 procentoj asertas, ke la ebleco uzi kontantan monon estas necesa por financa sekureco. La pagadon per kontanta mono preferas 31 procentoj de la enketitoj. I.a. tio sekvas el la enketo de la instituto IBRIS por BLIK, pola poŝtelefona pagosistemo.
Plej ofte la preferon por elektronikaj pagoj manifestas personoj malpli ol 40-jaraj, entute tri kvaronoj de la respondintoj. Oni konstatis krome, ke ju pli altajn enspezojn oni havas , des pli ofte oni elektas la poŝtelefonajn pagojn. Ekzemple eĉ 78 procentoj de la personoj enspezantaj pli ol 7 mil zlotojn nete elektas ciferecajn pagojn.
Kiel atentigas la aŭtoroj de la enketo, poloj ne rezignas pri fizika mono tutece, sed ŝanĝiĝas ilia maniero ĝin uzi. Preskaŭ ĉiu dua persono respondis, ke kontantan monon li/ŝi bezonas en krizaj situacioj kaj 36 procentoj informis, ke kontantan monon akiras helpe de poŝtelefono.
Tamen la tendenco al modernaj pagosolvoj ne estas sama en la tuta socio. Ĝenerale 44 procentoj de la respondintoj preferas la komforton uzi la poŝtelefonan bankoaplikaĵon. En tiu grupo, 72 procentoj de la respondintoj havis 18-29 jarojn, dum personoj pli ol 50-jaraj uzantaj poŝtelefonan bankoaplikaĵon, konsistigis nur 24 procentojn.
Ĝis nun 13 procentoj de la enketitoj plene rezignis pri la uzo de kontanta mono. Inter la plej junaj respondintoj, tio estas personoj 18-29 jaraĝaj, pri la fizika mono rezignis 24 procentoj.

El la elsendo 05.05.2026. Legas Milada – 02′ 48″