Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP

Arkivoj

Kategorioj

Bruce

Aktualaĵoj, la vizito en la kretaj subterejoj de Chełm, E-informoj
kaj leterkesta forumo – ĉio ĉi estas aŭdebla kaj aŭskultebla en la
207-a E-elsendo de la Pola retRadio ĉe la adreso
http://retradio.posterous.com.

Tradiciaj eroj: novaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno
aŭdiĝas kun tute novaj enhavoj. Eĉ tri E-kantoj en la plenumo de Kajto
el Nederlando, Ling el Ĉinio kaj Jacques Yvart en Francio emfazas
niajn printempsopirajn atendojn. Ĉio ĉi en la 206-a E-elsendo ĉe
http://retradio.posterous.com.

En nia ĉiuvendreda E-elsendo varie eĥas Monda Tago de Radio (13.02) en
Leterkesto, aŭdiĝanta en ĝia fino estas pli riĉa. Ĉe la adreso
http://retradio.posterous.com aŭdiĝas krome aktualaĵoj kaj
E-informoj. Morice Benin kantas la kanzonon “Maristoj de l’ ter’” el
sia KD eldonita de Vinilkosmo.

Morgaŭ la 2-a Monda Tago de Radio. Lige kun ĝi ni interparolas kun A.
Pettyn. Komence ĉe http://retradio.posterous.com aŭdiĝas aktualaĵoj,
temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. “La estonto estas nun”
estas la brazila E-kanto, kiun fragmente ni prezentas en la 202 E-elsendo de Pola retRadio.

En la leterkesta forumo eĥas la marda, 200-a E-elsendo, sed krome en
la 201-a programo aŭdiĝas ĉe http://retradio.posterous.com aktualaĵoj
kaj E-informoj. Bildkarto el Pollando prezentas la ruinon de la Reĝa
Kastelo en Chęciny.

Bruce Crisp, nia aŭskultanto kaj kunlaboranto el Kanado estas la gasto
de la 200-a E-elsendo de Pola retRadio. Ĉe la adreso
http://retradio.posterous.com aŭdiĝas komence aktualaĵoj, temoj el la
pola gazetaro kaj scienca bulteno. Kantas KTP sian kanton el la KD
“Plaĉas al mi” eldonita de Vinilkosmo.

La 98-a UK En Rejkjaviko estas la ĉeftemo de la 199a E-elsendo, en
nia interparolo kun KKS, Clay Magalhães. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj.
Ĉe la adreso http://retradio.posterous.com troviĝas ankaŭ kutima
vendrede Leterkesto, la forumo por opiniinterŝanĝo inter la
geaŭskultantoj kaj la Redakcio.

En 198-a elsendo ĉe http://retradio.posterous.com aŭdiĝas aktualaĵoj.
En ĝi apartan atenton ni donas al la vaŝingtona diskuto pri pola
oficiro W. Pilecki, la tn. volontulo de Auschwitz. Aŭdiĝas krome temoj
el la pola gazetaro kaj scienca bulteno.Kantas Konga Espero kaj Kajto.

En la 197-a E-elsendo de Pola retRadio aŭdiĝas la 2-a parto de la
rakonto “Plenkreskuloj kaj infanoj en Oświęcim” el la rakontaro
“Medalionoj” de Zofia Nałkowska. Ni prezentas silueton de la aŭtorino.
Krome ĉe http://retradio.posterous.com aŭdiĝas aktualaĵoj kaj
E-informo pri skanado de E-gazetoj.

Post aktualaĵoj kaj temoj el la pola gazetaro ni proponas literaturan
elsendon. En la 196a programo ĉe http://retradio.posterous.com estas
prezentita la 1a parto de la rakonto “Plenkreskuloj kaj infanoj en