Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Avantaĝoj de la legado de beletro

Laŭ esploroj faritaj de sciencistoj el la universitato en Toronto legado de fikciaj literatur­aĵoj influas la kapablon senti empation kaj toleri situaciojn malcertajn. Se ni legas tro malmulte minacas al ni limiĝo de efika pensado, ligita kun malpli granda raciemo kaj kreemo.  Tri sciencistoj sub la gvido de psikologo Maja Djikic petis 100 studentojn, ke ili legu unu el 8 rakontoj aŭ unu el 8 eseoj. Sekve studentoj plenigis enketon, kiu esploris ilian bezonon de stabileco kaj certeco. Studentoj kiuj legis rakontojn havis pli bonajn rezultojn, se temis pri la rekonado de bezonoj kaj sentoj de aliaj personoj, pli bone ankaŭ toleris la staton de necerteco. La legado de fikciaĵoj stimulas la pensadon kaj identiĝadon kun rezonado de personoj, eĉ tiuj, kiujn ni ne ŝatas. Kvankam ne estas sciate kiom longe konserviĝas la fikciefiko, sed sciencistoj esperas, ke iliaj esplorrezultoj influos la manieron instrui infanojn en lernejoj.

El la elsendo, 25.06.2013. Legas Barbara

Poŝtelefonoj kaj nia sano

Daŭras diskutoj, eĉ disputoj pri la influo de poŝtelefonoj je la homa sano. La esploroj de d-ro Leif Salford ne lasas iluziojn, ke la mikroondoj trapenetras la protekto­barilon kaj atingas nian cerbon. La sveda neŭro­kirurgo de jaroj okupiĝas pri la influo de la elektromagneta radiado je la homa cerbo.

Jam en 1975 la usona biofizik­isto kaj neŭrologo Allan Frey malkovris, ke la mikroondoj traiĝas al la cerboĉeloj. La natura barilo sango-cerbo, kiu formas fizikan kaj biokemian protekton, specifan protekto­torĉon inter sangoportaj vojoj kaj nerva sistemo ne prezentas por ili problemon. En la universitato en Lund de jaroj daŭras esploroj pri la influo de la radiado je la cerboĉeloj. Ekde 1988 d-ro Salford testis la efikadon de mikroondoj je miloj da laboratoriaj ratoj. De 20 jaroj kiel fonton de la radiado li uzas poŝtelefonojn. La testo­rezultoj estas alarmaj. Evidentiĝas, ke ne sole la radiado de la poŝ­telefoniaj retoj estas danĝera, sed ankaŭ aranĝaĵoj, kiuj funkcias kun miloble malpli granda povo ol ili detruas la naturan barieron sango-cerbo. Krome la malgrandigo de la povo de la radiadfonto efikas kontraŭe ol oni atendas. Nome aranĝaĵoj emisiantaj kun malpli granda povo en pli signifa grado detruas la naturan protektobarilon. Tio signifas, ke la truk­klopodoj de la poŝtelefoniaj produktantoj estas vanaj, ĉar malgrandig­ita radiadpovo de poŝtelefono ne malgrandigas la negativan influon de la radiado je nia sano. La esploroj ĉe ratoj, elmontradis, ke jam post du minutoj la mikroondoj traiĝis tra la bariero sango-cerbo. La 2-hora efikado de poŝtelefono je ratoj alkondukis al detruo de 2 procentoj de la cerboĉeloj en la formo de misformoj aŭ subfunkcio. La 6-hora efikado alkondukis al memor­perturboj kaj genetikaj ŝanĝoj. Profesoro Leif Salford difinas la uzadon de poŝtelefonoj fare de homoj “la plej granda biologia eksperimento en la historio”.

Legas Barbara

Bisfenolo A kaj la obezeco

Kemiaĵo aplikata por la produktado de plastoj, bisfenolo A povas grandigi riskon de obezeco ĉe adolesk­ulinoj. La pli fruaj ekzamenoj elmontris, ke ĝi endanĝerigas fekundecon kaj influas denaskajn evolu­difektojn. La plej novaj esploroj de kaliforniaj sciencistoj informas, ke ĝi influas ankaŭ nian pezon. La nivelo de bisfenolo A , BPA estis testita en urin­provaĵoj de pli ol 1300 infanoj en la aĝo de 9 ĝis 12 jaroj. Evidentiĝis, ke knabinoj ĉe kiuj estis konstatita pli alta elcento de ĝia kvanto estas pli minacitaj de obezeco. Ekzemple knabinoj, en kies urino estis pli ol 2 mikrogramoj de BPA en unu litro duoble pli estis endanĝerigitaj je obezeco ol iliaj koleginoj, kies BPA-kvanto estis sub ĉi tiu nivelo. Ne ekzistas simila dependeco ĉe knaboj. Doktoro De-Kun Li el la Esplorfako de Kaiser Permanente el Oakland delonge ekzamenas la influon de bisfenolo A. Eksperimentoj kun partopreno de bestoj elmontradis, ke BPA influas metabolon, kio ofte kondukas al obezeco kaj diabeto. Kvankam laŭ d-ro Li la kaliforniaj testadoj ne pruvas, ke BPA rekte kaŭzas la knabinan obezecon, sendube ĝi estas unu el la gravaj faktoroj. Bisfenolo A perturbas la funkciadon de hormona strukturo kaj efikas simile al estrogeno je la digesto­funkcioj. Sendube BPA ludas gravan rolon en la globskala epidemio de obezeco. La eksperto konsilas rezigni pri pakumoj, en kies konsiston eniras BPA, alivorte plastaj boteloj, plastaj nutraĵpakumoj kaj plastaj nutr­aĵskatoloj.

Legas Barbara

Delfenoj pli inteligentaj ol asertite

Delfeno trejnita por malkovrado de subakvaj minoj malkovris la 130-jaran torpedon. Ĝi troviĝis funde de Pacifiko proksime al la marina centro en San Diego. Dum la marta trejnosesio la trejnisto ordonis al defeno malkovri la plifrue instalitajn sur la marfundo objektojn. Mirige por la trejnisto la delfeno tre rapide reaperis sur la marsurfaco, kvankam la malkovrendaj objektoj estis lokitaj en kelka distanco. Tio estis konsiderita eraro, tamen kiam la alia delfeno reagis same sapeistoj decidis ekzameni lokojn, kiujn estis elmontrantaj delfenoj. Komence oni asertis, ke temas pri fragmento de iu malnova bombo ĵetita el aviadilo. Tamen finfine evidentiĝis, ke temas  pri fragmento de la torpedo Howell (haŭel), unu el la unuaj konstruataj de la usona marino. Tiuj torpedoj kun la atingopovo de 360 metroj pesis 60 kilogramojn kaj longis 3,4 metrojn. Ili estis uzataj ĝis la jaro 1898. La trovaĵo de delfenoj estis direktita al la vaŝingtona Komandantaro pri la Marina Historio kaj Heredajo, kie troviĝas la unusola ĉi-speca konserviĝ­inta torpedo.

Legas Barbara

Pola junulino en internacia scienca konkurso

La 17-jarulino, Kinga Panasiewicz el la loko Hrubieszów akiris la 2-an lokon en internacia scienca konkurso por la junularo Internacia Scienca kaj Inĝenieria Foiro. Krom ricevita monpremio, unu el la asteroidoj estos baptita per ŝia nomo. Kinga Panasiewicz estis distingita pro esploroj super la sinkronigo de cerbaj hemisferoj. Pri la cerbo ŝi interesiĝis ekde la plej fruaj vivojaroj kaj ŝiaj interesiĝoj evoluis de prestidigitatoraj trukoj, utiligantaj la cerbo­funkciadon, hiponoto ĝis neŭrologio. Ŝi ekzamenis la aktivecon de la cerbaj hemisferoj dum diversaj taskoj, sekve ŝi prilabris ekzerco­faskon, kiu ebligas aktivigi tiun cerbo­hemisferon, kiu normale ne okupiĝus pri koncerna tasko. Interesiĝon pri ŝiaj esploroj manifestis sciencistoj el Cambridge kaj Glasgow. La pola junulino pensas pri estontaj medicinistaj aŭ fizikaj studoj en Pollando, Oxford aŭ Cambridge, dume tamen ŝi deziras koncentriĝi pri abiturienta ekzameno,  al kiu ŝi subiĝos venontjare.

Legas Barbara

Marsaj paŝiloj de polaj studentoj venkis

La Marsaj paŝiloj el Pollando okupis du unuajn lokojn en la prestiĝa internacia rivalado University Rover Challenge en Usono. Venkis Hyperion de la kolektivo el la Bjalistoka Politekniko kaj Scorpio III el la Vroclava Politekniko. La bjalistoka kolektivo atingis la plej bonan rezulton en la historio de la rivalado akirinte 493 poentojn je 500 eblaj. La venkintoj krom premio, kovro de la kostoj ligitaj kun alveno kaj estado dum la konvencio rajtas fieri pri sia venko dum la tuta jaro. Antaŭ du jaroj Magma2 el Bjalistoko ankaŭ akiris la plej altan podilokon. Nunjare la rivaladon partoprenis 14 taĉmentoj el Usono, Kanado, Pollando kaj Hinda Unio. La venka Hyperion estas adaptita por moviĝi en la tereno dezerta, sabloza kaj ŝtonriĉa kaj povas venki la grund­deklivon eĉ 50-procentan. La dua venkinto, la paŝilo Skorpio III dank’ al apliko de artika kontruo ebligas pli bone ĝiri kaj ataki krutajn altaĵojn. La rivalado URC okazis en la usona dezerto en la ŝtato Utaho en kondiĉoj similaj al la marsaj en kiuj unuopaj studentaj kolektivoj devis plenumi komplikajn taskojn: rekoni la terenon, serĉi la vivospurojn en grundo­provaĵoj kaj liveri medicinistan helpofaskon al vundita astronaŭto.

Legas Barbara

Israela komputilo baze de DNA

Israelaj bio­inĝenieroj kreis teknologie antaŭkurieran biologian maŝinon, kiu kapablas manipuli per la genetika kodo.  Tiu maŝino kreita de laborantoj de Technion, Israela Teknologia Instituto malsame ol simplaj komputiloj kapablas kunlabori rekte kun biologiaj sistemoj kaj eĉ kun vivaj organismoj. La komputilo baziĝas sur DNA kaj kapablas legi genetikan informon aŭ ĝin ŝanĝi. Kiel klarigis Ehud Keinan el Technion temas pri aparta maŝino, kiu kreas rezultojn observeblajn biologie. Simila aranĝaĵo liaopinie iam estonte povus krei novajn bioteknologiajn eblojn, helpi en genetikaj terapioj aŭ en klonado. La nova komputilo estas ankaŭ aplikebla kiel kalkulaparato, do estas mulaj taskoj por kiuj eblus ĝin utiligi.

Legas  Barbara

Revolucia metodo malkovri kanceron de pankreato

La 16-jaraĝa usonano kun polaj radikoj Jack Andraka elpensis teston por malkovri kanceron de pankreato, kiu estas 160-oble pli rapida, 36-miloble malpli kosta kaj 400-oble pli sentiva ol la tradiciaj ekzamenoj. Post centoj da provoj okazigi profesiajn testojn en profesiaj testolaboratorioj, tio okazis dank’ al la fondaĵo de  John Hopkins.

Anstataŭ tre multekosta tomografia ekzamenado Jack Andraka proponis la malkovron de tumoraj ĉeloj en guto de sango aŭ urino. Nun lia inventaĵo estas klinike testata. Ĝi povas evidentiĝi epokfara por centoj da miloj da homoj. Nome 85-procente la kancero de pankreato estas diagnozata tro malfrue por longigi la homan vivon. Jack Andraka koncentriĝas nun pri sia laŭvica celo. Li volas pruvi, ke lia testo aplikeblas por malkovro de ĉiaj malsanoj.

Legas Barbara

Ĉu la Luno el la tera materio ?

Laŭ unu el la teorioj la Luno estas parto de nia planedo kaj kreiĝis rezulte de la kosma kolizio antaŭ 4 kaj duona miliardoj da jaroj. Tiu teorio ne konfirmiĝis en faktoj, sed nun ŝajnas verŝajna. Antaŭ kelkaj semajnoj  sciencistoj ekzamenis la lunajn rokojn, malkovrante en ili akvospurojn. Preciza ekzameno de ilia kemia konsisto elmontris, ke ĝi identas kun la kemia strukturo de la akvo sur la Tero, kio povus sugesti, ke ĝi devenas el la sama fonto. Dum longa tempo sciencistoj premisis, ke varmo produktita dum la kosma kolizio kaŭzis, ke en la spacon estis elŝprucita hidrogeno kaj aliaj kemiaĵoj, kio signifus, ke la Luno devis komenci sian ekziston kiel absolute senhumida objekto. Tamen la plej novaj esploroj de rokoj venigitaj de usonaj astronaŭtoj el Apollo-misio pruvis, ke sur la Luno akvo troviĝas same surface, kiel ankaŭ sub la lunokrusto. Pliaj esploroj elmontris, ke akvo troviĝis tie la tutan tempon. La ekzamenojn okazigis sciencistoj el geologia fakultato de Brown-universitato. La esplorkolektivo gvidita de Alberto Saala malkovris, ke ĉ. 98 procentoj de la akvo troviĝanta sur la Tero devenas el meteoritoj, kio sugestas, ke same la Tero kiel ankaŭ la Luno havas la komunan fonton. La plej facila ekspliko de ĉi tiu fenomeno estas, ke la akvo el la Tero estis transportita sur la Lunon. Tio igas verŝajna la teorion, ke la Luno kreiĝis el la materialoj devenantaj el la Tero. Restas la demando, kiamaniere akvo povus transdaŭri grandan kosman kolizion, kio ne estas klarigebla. Sciencistoj daŭre ne kapablas bone kompreni la procezon de la kreiĝado de planedoj kaj de iliaj satelitoj.

Legas Barbara 

Klonitaj homaj embrioj laŭ Dolly-metodo

Kiel informis la periodaĵo Cell  la homaj embrioj estis klonitaj laŭ la metodo de la ŝafo Dolly. La unuan fojon eblas ricevi el ili praĉelojn aŭ alimaniere stamĉelojn. Tio malfermas novajn eblojn bredi histojn kaj organojn, sed elvokas samtempe etikajn rezervojn. Internacia sciencista kolektivo sub la gvido de Masahito Tachiban el universitato en Oregono utiligis la ovoĉelojn donacitajn de iu virino. Oni forigis el ili la ĉelokernon, kiu entenis la principan parton de DNA kaj en ĝian lokon estis enmetita haŭta ĉelokerno prenita de alia matura virino. Per tiu metodo estis klonita en 1996 la ŝafo Dolly. Doktoro Shoukhrat Mitalipov el la Oregona centro asertas, ke la plej nova eksperimento signifas gravan antaŭenpaŝon postulanta pliajn esplorojn, por ke la klonado kaj histoinĝenierio estu efika kaj sekura. Aliaj esploristoj atentigas pri moralaj rezervoj rilate al ĉi-specaj eksperimentoj. Doktoro David King el Human Genetics Alert avertas, ke ili malfermas vojon al homklonado. Liaopinie eĉ publikigado de rezultoj de ĉi-specaj esploroj estas nemorala.

Legas Barbara