Sciencaj informoj

Lernemaj burdoj

Enretigita de: | Jun 10, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Oni asertas, ke la homa kapablo senĉese evoluigi novajn konojn kaj peri ilin al aliaj fundamentas la homan lokon en la mondo. Ĝis antaŭnelonge estis asertite, ke tiu trajto distingas homon disde aliaj estaĵoj. Tamen en multaj esploroj de la lastaj jaroj sciencistoj elmontris, ke kondutoj perataj socie aperas ankaŭ inter animaloj. Kiel ekzemplo povas roli disvastiĝantaj kantoj inter birdoj aŭ regionaj ĉasstrategioj de orkoj. Fojfoje tiuj kondutoj estas dum la tempopaso perfektigataj kaj plibonigataj. Do, iuj bestoj manifestas la kapablon de la socia lernado, do lernas kiel ion fari observante alian samspecian beston. Antaŭnelonge en „Nature” aperis informoj pri la kapablo de burdoj lerni en la grupo komplikajn, pluretapajn, sinsekvajn taskojn pere de sociaj interagoj. La rilatajn esplorojn faris sciencistoj el Queen Mary University en Britio. Ili pretigis specialan eksperimenton, por kiu estis konstruita aranĝaĵo, kiu ofertis al burdoj kiel premion dolĉan frandaĵon. Tamen por ĝin atingi necesis superi duetapan baraĵon. Unue necesis ŝovi unu elementon de la aranĝaĵo por povi movi la alian malantaŭ kiu la dolĉa frandaĵo troviĝis. Do burdoj devis efektivigi du apartajn farojn en difinita sinsekvo. La trejnado de burdoj ne estis facila kaj necesis komence helpi ilin jam ĉe la unua etapo liverante krompremion por konservi ilian motiviĝon. La eksperimenta konstruaĵo estis konceptita tiamaniere, ke estu tute sendube, ke burdo mem ne „elpensus” la solvon. Netrejnitaj burdoj ne kapablis memstare aliri frandaĵon. Tamen tiuj, kiuj observis la trejnitan individuon facile lernis la tutan sinsekvan konduton por akiri la premion. Per tio la eksperimento ne finiĝis. La sciencistoj kunigis sekve 15 trejnitajn burdojn en parojn kun „novicoj”, kiuj observis kiel specialistoj solvas la enigmon. El inter 15 observantaj insektoj 5 ellernis la procedadon kaj akiris dolĉan premion. Tio – laŭ la britaj sciencistoj – pruvas, ke burdoj posedas certajn eblojn de la socia lernado, kiujn oni asertis ekskluzive homaj. Ili kapablas dividi kaj akiri kondutojn, kiuj superas iliajn individuajn kognajn eblecojn. Eĉ se komence necesis trejni burdojn, la aliaj imitantaj insektoj lernis la tutan sinsekvan kondukton nur observante jam spertajn individuojn. Tiuj burdoj, al kiuj oni ne permesis observi trejnitan insekton neniel sukcesis. La kapablo de burdoj lerni de siaj kunuloj la solvadon de kompleksaj problemoj sugestas virtualan vojon al kultura perado kaj novigado superanta la individuajn lernkapablojn, kiun faris pli frue aliaj specioj. Povas do, ke multaj fascinaj trajtoj konstatitaj ĉe la socie vivantaj insektoj, kiel strukturo de abelaj kaj vespaj nestoj aŭ kutimoj de formikoj bredantaj afidojn kaj kultivantaj fungojn povis komence populariĝi pere de kopiado de kondutoj de la tiel nomataj novigantaj insektoj antaŭ ol tiuj trajtoj fariĝis elemento de specifa kondutrepertuaro de konkreta specio.

El la elsendo 10.06.2024. Legas Barbara – 04′ 29″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0580537

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj