Sciencaj informoj
Heterocefalo, ronĝulo kontestanta la maljuniĝadon
Heterocefalo, eĉ se ne la plej bela, havas kelkajn eksterordinarajn proprecojn. Ĉi tiu ronĝulo preskaŭ ne suferas tumorojn, estas imuna je diversspeca doloro kaj eĉ 18 minutojn povas elteni sen oksigeno. La plej interesa estas tio, ke ĝi praktike ne maljuniĝas. Heterocefalo apartenas al la familio de talporatoj kaj loĝas en la orienta Afriko. Ĝi estas blinda kaj senhara. Preskaŭ dum la tuta vivo ĝi vivas subtere konstruante vastajn tunelojn. Dum la lastaj esploroj pri la vivo de heterocefaloj estis konstatite, ke ilia mortorisko ne kreskas kun la aĝo, kiel tio okazas kaze de ĉiuj konataj mamuloj. Sciencistoj jam pli frue konstatis, ke tiuj ronĝuloj kun sulkoriĉa, rozkolora haŭto kaj grandaj dentoj prezentas malmultajn simptomojn de maljuniĝado. Muso ne vivanta libere atingas 6 jarojn dum heterocefaloj vivas eĉ pli ol 30 jarojn kaj eĉ tiomaĝaj femaloj estas fekundaj. Multajn donitaĵojn pri ili kolektis kompara biologo Rochelle Buffenstein okupiĝanta pri heterocefaloj pli ol 30 jarojn. Ŝiaj esploroj elmontris, ke ĉi tiuj ronĝuloj disponas pri enorme aktiva riparmekanismo de DNA, kio signifas, ke iliaj organismoj ne ebligas al la ĉeloj maljuniĝi. Laŭ aliaj sciencistoj estas tro frue por diagnozi, ke heterocefaloj ne maljuniĝas. Laŭ profesoro Caleb Finch, biogerontologo el la University of Southern California, eĉ se la malalta nivelo de mortemo de heterocefaloj surprizas, en la nova esploretapo necesas analizi ĉu la procezo de la maljuniĝado trapasas malsame ol ĉe aliaj ĝis nun ekzamenitaj mamuloj, koncentriĝonte ĉefe pri heterocefaloj 20-30-jaraj.
El la elsendo 29.05.2018. Legas Barbara kaj Tomek – 1’59”
sc_bp_tm_Heterocefaloj cu malmortemaj_01’59”
Monitorado de la cerboondoj de ĉinaj laboristoj
Kelkiuj fabrikoj en Ĉinio monitoras la bioelektran aktivecon de la cerboj de siaj laboristoj kaj analizas iliajn emociajn ŝanĝojn por lertigi laborproduktivecon. Informis pri tio la hongkonga „South China Morning Post”. Interalie ĉi tiun metodon oni aplikas ĉe la produktolinio de altevoluigitaj telekomunikaj aranĝaĵoj en la fabriko Hangzhou Zhongheng Electric en la centra-orienta Ĉinio. Ĝiaj laboristoj ĉe la kapkovriloj havas muntitajn detektilojn de la bioelektra cerboaktiveco. Laŭ ĉi tiuj indikoj – elmontrantaj tiajn emociajn ŝanĝojn kiel deprimo, maltrankvilo, kolero – manaĝeroj adaptas la laborritmon, longecon kaj oftecon de laborpaŭzoj por malgrandigi la psikan ŝarĝon kaj altigi produktivecon. Malgraŭ virtualaj avantaĝoj de tiu metodo, aplikata ankaŭ en multaj aliaj ĉinaj entreprenoj, iuj ekspertoj kritike rilatas al la teknologio monitori laboristajn emociojn. Ili atentigas, ke la monitorado de la bioelektra cerboaktiveco de laboristoj povas levi la trouzon de privateco sur tute novan, nekonatan ĝis nun nivelon.
El la elsendo 23.05.2018. Legas Tomek – 1’12”
sc_tm_Monitorado de cerboondoj de cinaj laboristoj_01’12
Misio en la internon de la Marso
Konforme al la plano startis la planita por du teraj jaroj misio NASA InSight, kiu esploros la internon de la Marso. Sur ĝia ferdeko troviĝas ankaŭ instrumento projektita kaj produktita de polaj inĝenieroj. La surgrundiĝo, antaŭvidita por la 26-a de novembro, okazos sur la vulkana ebenaĵo proksime de la ekvatoro en la loko Elisium Planitia. Ĝi estis elektita pro la eblo registri laŭeble neperturbitajn sismajn ondojn. La surgrundigilo InSight sondonte la internon de la Ruĝa Planedo donos la imagon pri la grandeco de ĝia kerno, grundmantelo kaj krusto. La esploroj helpos kompreni la devenon de nia Sunsistemo. Kune kun la kosma ŝipo kaj surgrundigilo en la kosman spacon ekveturis du minisatelitoj MarCO-A kaj MarCO-B, kies tasko estos raporti pri la surgrundiĝo sur la Marso. La surgrundigilo provizita per la suna energio, pezanta 358 kilogramojn dislokos surloke, helpe de robotika brako, du sciencajn instrumentojn: sismometron kaj faritan de la polaj firmao Astronika kaj Centro de la Kosmaj Esploroj de la Pola Sciencakademio varmoregistrilon. Alia scienca instrumento estas HP3, registrilo de varmofluo el la interno de la planedo, kiu enpenetros la marsan grundon je 5 metroj. La enpenetromekanismon „Kret HP3” (talpo HP3) produktis la menciita pola firmao Astronika. La pola kosma sektoro estas jam konata en NASA pro la produktado de la plej bonaj en la mondo enpenetrigaj aranĝaĵoj. Kret HP3 estas komplete farita en Pollando, kio estas tre grava por la pola kosma sektoro. La pola talpo helpos esplori la historion de la kreiĝo de la Marso, fari esplorojn pri ŝanĝoj en la strukturo de la planedo, pri ĝia temperaturo kaj pri la marsa kerno. Ĝis nun neniu aranĝaĵo enpenetris tiom profunde la marsan surfacon. La tria scienca instrumento estas RISE (Rotation and Interior Structure Experiment) – instrumento mezuranta Doppler-efikon inter InSight kaj la Tero. Tio ebligos malkovri etajn osciladojn en rotaciakso de la Marso, kio ebligos ioman komprenon pri la kerno de la Marso, i.a. ĝia dimensio.
El la elsendo 08.05.2018. Legas Tomek – 2’28”
sc_tm_Pola kontribuo al la jus lancita misio al la Marso_02’28”
La tuta genomo de rozo jam konata
Post la 8-jaraj esploroj estis rekonita la tuta genomo de rozo. La laborojn pri 36 377 rozaj genoj partoprenis pli ol 40 sciencistoj el Francio, Germanio, Ĉinio kaj Britio. I.a. evidentiĝis, ke ĉi tiu planto – pli ol ĝis nun estis supozite – parencas kun frago, inter ĝiaj „parencoj” troviĝas ankaŭ pomujoj kaj pirujoj. La rava floro fama same pro siaj petaloj, aromo kaj pikiloj havas ĉirkaŭ 200 speciojn. La rozĝardenoj aperis jam antaŭ kelkaj mil jaroj, la unuaj verŝajne en Ĉinio. En la romia epoko rozoj populariĝis en la Proksima Oriento, kie oni alte taksis rozaroman parfumon kaj rozpetaloj estis utiligataj kiel konfetoj. Laŭ la kultura konsidero rozo, aparte ruĝa, havis multajn signifojn. En la antikva Egipto ĝi personigis la diinon Izida, en Greklando – la diinon Afrodito, en kristanismo same Kriston, kiel la Dipatrinon. Ĝi simbolis ankaŭ sopiron, amon, martirecon, virgecon. Kiel sian emblemon uzis ĝin ĉiesulinoj kaj ankaŭ maldekstrulaj movadoj. Laŭ la sciencistoj laborantoj pri la rozgenomo dank’ al ĝia kono eblos estonte akiri speciojn de rozoj kun novaj koloroj kaj aromoj, pli longe teneblajn en florvazo kaj pli rezistajn je damaĝinsektoj.
El la elsendo 15.05.2018. Legas Tomek – 1’25”
sc_tm_La kompleta genomo de rozo jam konata_01’25”
Nova ŝanco por homoj sub ruinoj
Internacia scienca kolektivo en Svislando prilaboris malpezan, porteblan aranĝaĵon por savi homojn superŝutitajn de ruinoj. Dank’ al sia dimensio ĝi povos estonte ektroviĝi en la ekipaĵaro de savantoj aŭ uzata de dronoj. Aktuale en la kazo de tertremoj aŭ domkolapsoj homojn serĉas hundoj, oni utiligas ankaŭ akustikajn sondilojn. Tamen hundoj ne ĉiam estas disponeblaj kaj sondiloj ne kapablas malkovri senkonsciajn homojn. Specialistoj ligas grandajn esperojn kun aranĝaĵoj kapablaj konstati la ekziston de substancoj elspirataj aŭ liberigataj de la homa haŭto. Tamen la ĝisnunaj estis tro grandaj, multekostaj kaj malkapablaj identigi signalojn kun malalta intenseco. La kolektivo de Sotiris E. Pratsinis el la Federacia Politekniko en Zuriko sukcesis konstrui matricon de sensiloj, kiu havas la dimension de polmo. Sur ĝi estis kompilitaj sensiloj de acetono, amoniako kaj izopreno, kiuj estas elspirataj aŭ liberigataj de hauto. Oni aldonis krome sensilojn de humideco kaj karbona dioksido. Dum la simulado de situacio kun superŝutita homo la sensiloj tre rapide estis malkaŝantaj eĉ etajn kvantojn de la menciitaj substancoj. La aranĝaĵo devas esti ankoraŭ subigita al novaj, i.a. terenaj testoj.
El la elsendo 15.05.2018. Legas Tomek – 1’25”
sc_tm_Nova sanco por homoj sub ruinoj_01’25” (2)
Homaj spuroj de antaŭ 13 mil jaroj
La homaj spuroj retrovitaj ĉe la okcidenta marbordo de Kanado povas havi 13 mil jarojn devenante el la fino de la lasta glaĉera epoko. Temas pri 29 spuroj de homaj plandumoj en tri dimensioj sur la insulo Calvert en la Brita Kolombio. Tie antaŭ miloj da jaroj la mara nivelo estis je ĉirkaŭ 2-3 metroj malpli alta ol nun kaj troviĝis tie setlejoj. Baze de mezuroj kaj bitaj fotoanalizoj oni supozas, ke la plandumospuroj apartenis al du plenkreskuloj kaj infano. Dank’ al la radiokarbona datumado de lignopeco troviĝanta en la sama esplortavolo estis difinite, ke ili havas ĉirkaŭ 13 mil jarojn. Laŭ sciencistoj tiuj ĉi trovaĵoj vastigas la liston de pruvoj, ke homoj en ĉi tiu periodo utiligadis la kontinentan ponton por moviĝi el Azio al la Norda Ameriko. Tio ne estas la plej malnovaj spuroj pri la estado de homo sur la nordamerika kontinento. Laŭ sciencistoj el San Diego Natural History Museum kaj el Center for American Paleolithic Research w Hot Springs homoj povis vivi tie jam antaŭ 130 mil jaroj. Oni baziĝas sur esploroj de la restaĵoj de mastodono trovita tie antaŭ jarcentkvarono dum la vojkonstrado en San Diego. Ĝiaj restaĵoj havas spurojn de prilaborado, kio povus pruvi la aktivadon de homo.
El la elsendo 01.05.2018. Legas Maciek – 1’33”
La malmoviĝema vivstilo damaĝas cerbon
La malmoviĝema vivstilo damaĝas ne sole koron, sed ankaŭ cerbon, aparte ĝiajn regionojn respondecajn pro memoro kaj rememoroj. Sciencistoj el la Kalifornia Universitato en Los Angeles invitis por sia ekzamento tridek kvin 45-75-jarulojn. Ili ĉiuj estis enketitaj pri la nivelo de la fizika aktiveco kaj meza horkvanto pasigita la pasintan semajnon en sida pozicio. Ĉiuj estis subigitaj al magneta rezonanco, dank’ al kio estis ricevita detala bildo de >lobus temporalis<, en kiu troviĝas gravaj por la memoro regionoj inkluzive de hipokampo. La aŭtoroj de la esploroj rimarkigis en sia raporto, ke la senmova vivstilo rolas kiel grava prognozaĵo por maldikiĝo de >lobus temporalis<, dum fizika aktiveco, eĉ intensa ne sufiĉas por kompensi sekvojn de longaj senmovaj vivperiodoj. Nun en la planoj estas pli longdaŭra esplortempo por verkonformigi, ĉu la sida vivstilo rezultigas la maldikiĝon de difinitaj cerboregionoj kaj por konstati kian rolon en ĉio ĉi povas ludi sekso, raso kaj pezo.
El la elsendo 01.05.2018. Legas Maciek – 1’15”
sc_mj_demencostimula malmovigema vivstrilo_01’15’
Grafeno protektas kontraŭ bakterioj
Ĉiam pli ofta estas la aplikado de enplantaĵoj de la koksa, genua artikoj, de stomatologiaj enplantaĵoj. Tio senĉese ligiĝas kun risko de bakteria infektiĝo, kiu povas kaŭzi malakcepton de enplantaĵo. Tamen kiel oni informis en la periodaĵo „Advanced Materials Interfaces” delikata tavolo de grafeno kovranta la surfacon de enplantaĵo povas antaŭmalhelpi tion. Sciencistoj el la Teknologia Universitato Chalmers en Svedio elmontris, ke tavolo de vertikale aranĝitaj grafentavoletoj kreas protektan surfacon, al kiu bakterioj ne kapablas alkroĉiĝi, ĉar la akraj randoj de veritikale aranĝitaj grafentavoletoj tranĉas bakteriĉelojn mortigante ilin. Tio povas efiki kontraŭ infektiĝoj eliminante la neceson apliki antibiotikojn kaj malgrandigante la riskon de rifuzo. Samtempe la procezo de la kuniĝado de enplantaĵo kun la osto okazas senĝene, rekte eĉ pli bone. La menciita grafentavoleto ne damaĝas la homajn ĉelojn, kiuj estas kelkdekoble pli grandaj ol la ĉeloj de bakterioj. Por la produktado de grafentavoloj aranĝitaj vertikale estis aplikita procezo kun la uzo de plasmo difinata sigle kiel PECVD.
El la elsendo 24.04.2018. Legas Tomek – 1’16”
sc_tm_Speciale arangitaj grafentavoletoj efikas kontraubakterie_01’16”
La montkonkeranto…………. tomato
Eŭropaj sciencistoj ekzamenis, kiel ŝanĝiĝas la plantospecioj sur la montopintoj, i.a. en Pollando. Botanikistoj el 11 landoj surgrimpis 302 eŭropajn montopintojn por difini la aperantajn tie plantospeciojn. La aktualajn donitaĵojn ili komparis kun donitaĵoj el la historiaj fontoj, ekzemple 19-jarcentaj. Evidentiĝis, ke dum la lastaj 10 jaroj sur ĉiu eŭropa montopinto aperis pli ol 5,5 novaj plantospecioj. En la jaroj 1957-1966 temis sole pri 1,1 nekonataj pli frue montospecioj. La esplorojn gvidis ankaŭ polaj sciencistoj en Tatry-montaro sur 14 montopintoj, kiuj havis plej kompletajn historiajn donitaĵojn pri la aperantaj sur ili plantoj. La esplorata tereno ampleksis terenon ĝis 50 metroj malsupren dise la montopinto. Al la plej mirigaj malkoroj apartenis tomato kreskanta iom sub la montopinto de Giewont (1894 metrojn super la marnivelo). La ekspansio de novaj plantospecioj forpuŝas la plej karakterizajn por la altmonta regiono plantojn kiel Gypsophila repens aŭ Saxifraga aizoides, Saxifraga caesia aŭ Saxifraga paniculata, kiuj ankaŭ ekster Tatry-montara regiono apartenas al maloftaj. Aliaj plantoj sur la montopintoj de Tatry-montary iam forestantaj, nun adaptiĝintaj al la medio influita de la homo estas Poa_annua aŭ Plantago_granda. Sur malpli altaj montopintoj estis konstatita ekspansio de mirtelo kaj monta pino.
El la elsendo 24.04.2018. Legas Maciek – 1’52”
sc_mj_La montkonkeranto_tomato_01’52”
Risko ligita kun altigita nivelo de ftalata acido
La eksterhejma manĝado ligiĝas kun la risko de altigita nivelo de sandamaĝa ftalata acido. Informis pori tio sciencistoj el George Washington University en siaj interretaj paĝoj. Ftalatoj estas kemiaĵoj aplikataj en la produktado de nutropakumoj, manĝokestoj aŭ gantoj uzataj dum la manĝopreparado. Kiel kemiaĵoj influantaj la endokrinan sistemon ftalanoj perturbas la hormonan mastrumadon kaj kaŭzas multajn sanperturbojn. Post kompara analizo de informoj pri manĝokutimoj de 10 253 personoj kun donitaĵoj pri metabolaj produktoj de ftalanoj en urinoprovaĵoj sciencistoj konstatis, ke oftaj vizitoj en gastronomiaj lokaloj kaŭzas kreskon de la nivelo de ftalanoj je 35 procentoj kompare kun personoj memstare preparantaj la ĉiutagan menuon. La alta nivelo de ftalanoj respondecas pro la problemoj kun generado, ĉirkaŭgradevaj komplikaĵoj kaj aliaj problemoj. La ligo inter la eksterhejma manĝado kaj pli alta nivelo de ftalanoj estas evidenta en ĉiuj aĝogrupoj, sed plej signifa ĉe dekkelkjaruloj.
El la elsendo 17.04.2018. Legas Milada kaj Barbara – 1’27”
sc_msz_bp_Minacoj ligitaj kun eksterhejma mangado_01’27”