Sciencaj informoj
Ĉu sekura kvanto de drinkebla alkoholaĵo
Kvankam la ruĝa vino povas roli prevente rilate al kormalsanoj, ne ekzistas tamen tia kvanto de alkoholaĵo, kiu ne malutilus al la sano. Pri tio informis en speciala raporto la periodaĵo „Lancet”. Ĝiaj aŭtoroj atentigas, ke alkoholaĵo grandigas la riskon de tumoroj, inflamoj, akcidentoj kaj lezoj. Do la ligita kun la drinkado sanrisko estas pli granda ol eventualaj avantaĝoj. La raporto rilatas al esploroj en 195 landoj. Oni ekzamenis personojn inter la 15-a kaj la 95-a vivojaroj. La donitaĵoj pri ilia sano kaj kvanto de la konsumata alkoholo koncernis la periodon 1999-2016. La ĉefa aŭtoro de la raporto, doktoro Max Griswold el Institute for Health Metrics and Evaluation (IHME) de la Vaŝingtona Universitato asertas konsiderante ĉion ĉi, ke ne ekzistas sekura por la sano kvanto de konsumembla alkoholo. Sanmalutila estas eĉ unu forta drinkaĵo tage, bierpokalo aŭ kaliko da ruĝa vino. La kunaŭtorino de la raporto profesorino Sonia Saxena el Imperial College en Londono asertas, ke la risko de malsaniĝoj pro la regula drinkado kreskas konforme al la kvanto de la konsumata alkoholo. Kvankam unu drinkaĵo tage ne kreas sanriskon, tamen ŝiaopinie plimulto de personoj en Britio ne limiĝas al tio. Britio apartenas al la avanaj landoj, se temas pri la konsumado de alkoholaĵoj. Koncerne virinojn ĝi okupis la 8-an lokon en la mondo. Statistika britino konsumas tri drinkaĵojn tage. La unuan lokon okupas ukraininoj drinkantaj kvar fojojn tage. Inter viroj plej multe da alkoholaĵoj konsumas rumanoj, portugaloj kaj luksemburgianoj (de sep ĝis ok drinkaĵojn tage). Spite tion profesoro David Spiegelhalter el Cambridge-University argumentas, ke el la menciitaj esploroj ne rezultas, ke necesas esti abstinentulo por konservi bonan sanon.
El la elsendo 04.09.2018. Legas Tomek – 2’03”
La Naturo, la plej bona medikamento por la homaj malsanoj
La kontakto kun la naturo estas la plej bona medikamento por homaj malsanoj. Konfirmas tion la plej novaj ekzamenoj, laŭ kiuj la kontakto kun la naturo ebligas malgrandigi riskon de diabeto de la speco 2, de la kormalsanoj, ĝi malkreskigas hipertension, forigas streson. Plurjaraj ekzamenoj kaj donitaĵoj kolektitaj en pli ol 20 landoj ebligis tiri tiujn konkludojn. Sciencistoj tamen decidis esplori tion pli detale. Liaj lastaj donitaĵoj konfirmis, ke la kontakto kun la naturo kaŭzas, ke homoj sentas sin pli bone, kvankam la influo de la naturo je la homa sano laŭ longa perspektivo ne estis rekonita. Tamen ili ĵus sciigis, ke freŝa areo kaj proksimeco de verdaj terenoj malkreskigas riskon de diabeto, de sangocirkulaj malsanoj, favoras bonan dormon, malaltigas la sangotension, streson kaj kortizolonivelon, ebligas fortigi la imunosistemon kaj malkreskigas la riskon de inflamaj statoj. Laŭ esploroj el 2007 iuj arboj emanas i.a. eteroleojn, kiuj fortigas la rezistosistemon. Tial la kontakto kun naturo estas traktata kiel profilakto kaj eĉ kuracmetodo kaze de iuj malsanoj.
El la elsendo 24.07.2018. Legas Gabi – 1’26”
sc_gk_bp_Kontakto kun la naturo kuracas_01’26”
Ĉia malpli da oksigeno en la bordoakvoj de Baltiko
Delonge estas sciate, ke la akvoj de Baltiko suferas pro signifa manko de oksigeno, kaj ke la tiel nomataj „mortaj sferoj” daŭre grandiĝas. Tamen la novaj donitaĵoj aperintaj en la periodaĵo de la Eŭropuniaj Sciencoj pri la Tero elmontras, ke la malkresko de oksigeno dum la lasta 1500-jara historio de Baltiko okazas en ritmo senprecendeca. Finnaj kaj germanaj sciencistoj ekzamenis la longan je kvar metroj grundoprovaĵon prenitan el la marfundo de Baltiko el la regiono situanta inter Finnlando kaj Svedio. Tio ebligis precize analizi, kiel tie ŝanĝiĝis la nivelo elmontranta la oksigenoriĉon kaj konstati la senprecedencan akcelon de la fenomeno. Nesufiĉo de oksigeno ĉe la marfundo kaŭzas formortadon de animaloj kaj plantoj. Sciencistoj ne dubas, ke kontribuas al tio polucio de la baltikaj akvoj per forfluaĵoj kaj sterkoj el la najbarantaj kun la maro landoj. La plej surpriza estas tamen manko de pliboniĝo malgraŭ efika entreprenado de multaj agadoj, kontraŭbatalantaj marpolucion en la koncerna regiono. Sciencistoj allasas, ke povas kaŭzi tion klimataj ŝanĝoj. Nome la varma akvo malpli bone retenas oksigenon. Sciencistoj malkovris ankaŭ, ke la aktuala procezo de la malriĉigado de Baltiko je oksigeno radikas en la komenco de la 20-a jarcento, do pli frue ol ĝenerale estas asertite. Vastiĝado de la sferoj de mortaj akvoj, mizeraj je oksigeno havas seriozajn konsekvencojn ne nur por la maraj ekosistemoj, sed ankaŭ por la lokaj sociaj, vivtenantaj sin per la fiŝkaptado.
El la elsendo 17.07.2018. Legas Gabi kaj Barbara – 2’07”
Trajtoj analizeblaj baze de la homa voĉo
Polaj sciencistoj el la Psikologia Instituto de la Vroclava Universitato gvidas diversajn esplorojn pri la senvorta komunikado, i.a. pri la homa voĉo. Ne temas pri tio, kion oni diras, sed kiel sonas la voĉo, kian koloron ĝi havas, ĉu ĝi estas alta aŭ malalta, kiom rapide homo parolas. Ekzemple viroj kun malalta voĉo estas perceptataj kiel pli atrakciaj, dum al ili plaĉas virinoj kun altaj voĉoj. Alflanke virinoj kiel aŭtoritatuloj klopodas malaltigi sian voĉon. La esploroj en la vroclava altlernejo estas divideblaj laŭ tri grupoj. En la unua oni ekzamenas, kion voĉo „diras” pri homo, kion ĝi atestas. Ĉu ĝia sono enhavas fidindajn informojn sociajn aŭ biologiajn pri koncerna persono. Ĉu akustikaj trajtoj, kiel voĉalteco, parolrapideco ligiĝas kun homaj trajtoj. Kiel atentigas la vroclavaj sciencistoj unu el la plej facile percepteblaj en la voĉo estas la stresonivelo. Aliflanke la voĉnivelo, voĉalteco konformas al la grandeco kaj alteco de la korpo. Tio liĝiĝas kun la konstruo de la akustika parolaparato de la homo. Ekzemple altaj viroj, kun granda korpomaso havas malpli altajn voĉojn kaj inverse. En aliaj esplorspecoj la vroclavaj sciencistoj kontrolas ĉu laŭ la parolsono eblas konjekti ĉu temas pri dominanta individuo aŭ ĉu homoj manipulas per la voĉo por atingi iujn celojn. Ekzemple ĉu viro renkontante atrakcian virinon malaltigas sian voĉon aŭ ne, ĉu virinoj en la rolo de aŭtoritatulo altigas sian voĉon por impresi kiel virinecaj kaj atrakciaj, aŭ kontraŭe – klopodos ĝin malaltigi. La vroclavaj psikologoj gvidas voĉesplorojn ne sole en Pollando aŭ en aliaj okcidentaj landoj, sed ankaŭ i.a. en Tanzanio, Hinda Unio kaj Himalajo. Tiuj esploroj testas evoluhipotezojn pri tio ekzemple, ĉu personoj kun konkretaj voĉparametroj havas pli grandan generan sukceson, t.e. havas pli da infanoj. Tio ligiĝas kun la fakto, ke temas pri homgrupoj kun natura genera kontrolo ne plu renkontebla en la okcidentaj socioj. Kvankam voĉo ne rolas memstare en la seksa selekto aŭ la takso de seksa atrakcieco ĝi tamen harmonias kun aliaj trajtoj. Ekzemple viroj kun malalta voĉo havas pli da testerono, do en tradiciaj triboj ili verŝajne estas pli fortaj, pli rapidaj, pli bone ĉasas kaj tial estas preferenidaj kiel virtualaj partneroj.
El la elsendo 10.07.2018. Legas Gabi – 3’03”
sc_gk_Esploroj pri la homa voco_03’03”
Nova, neinvada metodo korekti la vidkapablon
Miopeco fariĝas la mondskala problemo. Ĝis la 2020-a jaro en la tuta mondo okulvitrojn aŭ lensojn devos uzi pli ol du kaj duona miliardoj da homoj. En Usono kaj Eŭropo la nombro da miopuloj duobliĝis en la daŭro de la lastaj 50 jaroj. Tamen Sinisa Vukelic el Columbia Engineering prilaboris novan neinvadan metodon korekti la miopecon. Ĝi uzas laseron, kiu liveras impulsojn tre malaltenergiajn kun granda frekventeco al precize elektita histo de korneo, ŝanĝante ĝiajn biokemiajn kaj biomekanikajn proprecojn. La ĝisnunaj laseraj intervenoj havis invadan karakteron ligiĝante kun risko de parta aŭ kompleta perdo de vidkapablo, damaĝo aŭ malfortigo de korneo aŭ kun la postoperaciaj komplikaĵoj. La nova metodo ŝanĝas la geometrion de la histo kaj ligiĝas kun malpli da flankefikoj ol teknikoj ĝis nun aplikataj. Ĝi ne disŝiras histojn kaj ne damaĝas ĉelojn, ŝanĝante sole iliajn biokemiajn kaj biomekanikajn proprecojn. Ĝi povas esti uzata por kuraci miopecon, hipermetropion, astigmatismon kaj neregulan astigmatismon. Unusola flankefiko estas stimulo de la histo produkti sangoplasmon en malgranda kvanto. Nun sub la gvido de Vukelic estas konstruata prototipo de kuracinstrumento kaj fine de jaro estas planitaj testoj kun homoj. Sciencistoj volas uzi la novan teknikon aplikonte ĉi tiun laseron ankaŭ por la kuracado de la fruaj fazoj de artrozo.
El la elsendo 03.07.2018. Legas Tomek – 1’38”
sc_tm_Nova lasera metodo kuraci miopecon_01’38”
Saniga efiko de servomaniero de krudaj fruktoj kaj legomoj
Ĝis nun ĉiuj esploroj kaj kampanjoj dediĉitaj al la publika sano koncentriĝis pri la kvanto de konsumataj fruktoj kaj legomoj. Sciencistoj el Novzelando decidis esplori kiel ilia prepar- kaj servomaniero influas la psikan sanon. Sciensistoj el la kolektivo de d-ino Tamlin Conner el la universitato de Otago ekzamenis pli ol 400 junajn plenkreskulojn (18-25-jaraĝajn) el Novzelando kaj Usono. Tiu grupo estis elektita pro la fakto, ke junaj plenkreskuloj inter ĉiuj aĝogrupoj plej malmulte manĝas fruktojn kaj legomojn, samtempe ĉe ili ekzistas alta risko de psikaj perturboj. En la komenca fazo de la eksperimento estis difinita meza konsumado de krudaj, kuiritaj aŭ alimaniere alifaritaj fruktoj kaj legomoj. Sekve tiuj donitaĵoj estis komparitaj kun aliaj rilate la psikan sanon de la ekzamenatoj. Temis ĉi-laste pri la vivstilo, demografiaj parametroj, nivelo de fizika aktiveco, dieto, longiĝaj malsanoj, soci-ekonomia statuso, etna deveno kaj sekso. Evidentiĝis, ke la konsumado de fruktoj kaj legomoj en la nemodifita stato klare ligiĝis kun pli bona psika sano. Post konsidero de ĉiuj kromaj faktoroj rezultis, ke la konsumado de krudaj fruktoj kaj legomoj ligiĝas kun plej malalta nivelo de deprimaj simptomoj, kun pliboniĝo de la psika bonfarto, t.e. pozitiva agordo, vivkontento kaj energinivelo. En la unua deko da fruktoj kaj legomoj kun pozitiva efiko je la psika sano la novzelanda sciencistino elmontras karotojn, bananojn, pomojn, malhelverdfoliajn legomojn, kiel spinaco, latugon, citrusojn, freŝajn berojn, kukumojn kaj kiviojn.
El la elsendo 26.06.2018. Legas Tomek – 1’50”
sc_tm_Pliaj esploroj pri krudaj fruktoj kaj legomoj_01’50”
Psikaj sekvoj en la perturbo de biologia horloĝo
La pasintjaraj Nobel-premiitoj en la sfero de medicino kaj fiziologio estis distingitaj pro la klarigo de la mekanismoj de la molekula kontrolo de la tutdiurna vivoritmo. Esploroj pri la interna biologia horloĝo daŭras kaj la novaj esploroj en Britio liveris pli da pruvoj, ke la perturbo de la funkciado de la biologia horloĝo elvokas ne sole dormoproblemojn, sed povas kreskigi riskon de psikaj perturboj. Ni ĉiuj vivas laŭ la 24-hora skemo, kaj tiaj faktoroj kiel artefarita lumo, noktaj laborskipoj, maljuniĝado, certaj malsanoj kaj vojaĝado tra diversaj tempozonoj povas ruinigi la homan biohorloĝan mekanismon. Nia interna horloĝo adaptas nian fizjologion al malsamaj fazoj de la tago kaj reguligas tiom gravajn funkciojn kiel nian konduton, hormonnivelon, dormemon, korpotemperaturon kaj metabolon. Longiĝa diferenco inter nia vivstilo kaj la ritmo difinata de la interna horloĝo kaŭzas riskon de diversaj malsanoj. Britaj sciencistoj, kies ekzamenadoj rilatis al 91 mil personoj konstatis, ke kun la perturbo de biologia horloĝo ligiĝas ankaŭ psikaj perturboj. La ekzamenitoj dum unu semajno portis monitorojn de aktiveco por konstati, kiel estas perturbataj iliaj biologiaj horloĝoj. Krome ili plenigis enketojn pri sia psika sano. Tiuj, kiuj estis tre aktivaj nokte aŭ malaktivaj tage estis kvalifikitaj kiel personoj kun pertubita biologia horloĝa mekanismo. Ili estis en pli signifa grado subiĝemaj al agordoŝanĝoj ol personoj kun tipa diurna vivritmo. Ili pli ofte suferis maniajn-deprimajn simptomojn, karakterizis ilin malpli alta nivelo de emocia ekvilibro, pli ofte ili estis solecaj kaj malkontentaj pri la vivo. Karakterizis ilin ankaŭ pli lama reagemo. Konklude laŭ la esplorintoj necesas doni pli grandan prioritaton al la problemoj de la biologia horloĝa mekanismo en la esploroj kaj socia organizo, kaj reorganizi la manierojn lerni kaj labori, por ke tio okazu konforme al nia natura vivoritmo.
El la elsendo 19.06.2018. Legas Tomek – 2’16”
sc_tm_Biologia horlogo kaj psika sano_02’16”
La unua televidilo stirata per cerboondoj
La firmao Samsung kreis la unuan televidilon Smart TV, kiun eblas kontroli helpe de cerboondoj.Tiu novuma solvo ebligos al spektantoj kun lezita movolerteco ŝanĝi kanalojn kaj adapti la sonnivelon pere de kapmovoj. La prototipo estis testita helpe de unika kombinaĵo de la ekzistantaj teknologioj. Specialaj vidsoftvaroj estis dislokitaj en ĉiu angulo de la ekrano kaj sentiloj instalitaj ĉe la kapo de spektanto mezuras diversspecajn cerboondojn generitajn pro la interago kun la bildo. Interfera bildo estas sekve tradukata en simplajn ordonojn ebligantajn kontroli televidion por ŝanĝi kanalojn kaj sonnivelon. La prototipo estis prilaborita kadre de la programo „Pontis”, la civitana iniciato de Samsung, envivigita kune kun la lucerna universitato kaj la Svisa Centro de Paraplegio, mondfama rekapabliga kliniko por komplikaj sanproblemoj. La projekto ebligos ankaŭ al personoj kun movhandikapiteco pli signifan alireblecon al teknologioj. Ekde junio la unua prototipo estas evoluigata kaj optimumigata. La alia modelo estas subigita al testoj en la svisaj rekapabligaj kaj specializaj hospitaloj.
El la elsendo 12.06.2018. Legas Tomek – 1’17”
sc_tm_tv stirada per la cerboondoj_01’17”
Danco malrapidigas la majuniĝadon de senjoraj cerboj
Germanaj sciencistoj el la Centro de neŭrosengradigaj malsanoj en Magdeburgo konstatis, ke la dancolernado havas pli grandan influon je la cerbolerteco de senjoroj ol korpolertiga gimnastiko, ĉirkaŭprenanta ekzercojn rezistigajn, fortikigajn kaj muskostreĉigajn. Dum 18 monatoj el inter 26 volontuloj, ĉirkau 68-jaraĝaj, 14 partoprenis variajn dancokupojn kaj 12 la korpolertigajn ekzercojn. La bildeca ekzamendado de iliaj cerboj post la okupoj elmontris, ke en ambaŭ grupoj la amplekso de diversaj regionoj de hipokampo, respondeca pro la firmigado de informoj grandiĝis. Dume ĝuste hipokampo estas unuavice lezita ĉe personoj suferantaj Alzheimer-malsanon, krome ĝi entute malgrandiĝas kun la aĝokresko. En la testita grupo de dancolernantoj la kresko koncernis pli grandan kvanton de la hipokampaj regionoj, ol en alia grupo. Ĉe ili pliboniĝis ankaŭ la sento de ekvilibro. Laŭ la ĉefa aŭtorino de la esploroj, d-ino Kathrin Rehfeld la dancokupoj estas pli promesoplena metodo, kiu povas malrapidigi kaj eĉ bremsi la malpliboniĝantan kun la aĝo mensan kaj fizikan lertecon. Dancokupoj altigas ĉe la koncernatoj la oksigenointerŝanĝon, postulas ilian mensan kaj sentomovan aktiviĝon kaj samtempe ligiĝas kun malalta kontuzorisko. Nun sciencistoj en Magdeburgo planas testi novan korpolertigan programon, en kiu troviĝos ritmaj-muzikaj okupoj, aparte por homoj suferentaj demencon, ĉar ĝuste ili estas aparte impresiĝemaj je muziko.
El la elsendo 05.06.2018. Legas Tomek – 1’42”
sc_tm_Danco influas la cerbofunkciadon de senjoroj_01’42”
Saniga efiko de cinamo
Cinamo apartenas al la plej malnovaj spicoj konataj de la homo. Informoj pri ĝi troviĝas jam en la Malnova Testamento. Oni aplikis ĝin kuraccele ankaŭ en tradicia ĉina medicino. Onidire ĝi bonefikas kaze de malvarmumo, ventroŝveligo, naŭzemo, diareo, dolora menstruo. Ĝi efikas energiprovize kaj plibonigas sangocirkuladon, dank’ al kio estas facile varmiĝi. Cinamo estas ankaŭ bonega fonto de mangano, nutrofibroj, kalcio kaj fero. Jam duona tekulero de la spico tage ebligas en maniero evidenta malaltigi la nivelon de malbona kolesterolo LDL. Lastatmpe usona sciencistino prezentis siajn esplorrezultojn pri tio, ke cinamo povas malgrandigi ankaŭ la riskon de kormalsanoj. Doktorino Vijaya Juturu faris siajn esplorojn kun ratoj. Dum 12 semajnoj ŝi servis al ili tre grasan manĝon kaj ĉi tiun dieton ŝi kompletigis per kontrolataj cinamodozoj. Evidentiĝis, ke ratoj malgraŭ grasoriĉa menuo ne dikiĝis. Videble malgrandiĝis ilia ventra grasohisto kaj la animaloj havis en la sango kontentigan nivelon de sukero, insulino kaj graso. Ilia organismo havis ankaŭ pli multajn elementojn, kiuj protektas kontraŭ la inflama stato. Laŭ doktorino Juturu cinamo povas bone efiki je la sangocirkula sistemo ankaŭ de la homo. Multaj esploroj konfirmas ĝian pozitivan influon por reguligi la nivelon de sukero en la sango. Cinamo helpas krome en i.a. kuracado de kandidozo, bremas vastiĝadon de kanceroĉeloj. Ĝi mildigas artikdolorojn, fajnigas kognofunkciojn kaj la memoron. Pro sia gusto kaj konservaj proprecoj ĝi estas vaste uzata en la kuirarto.
El la elsendo 06.02.2018. Legas Gabi kaj Tomek – 1’58”
sc_gk_tm_Saniga_efiko_de_cinamo_01’58”.mp3; filename_=UTF-8”sc_gk_tm_Saniga efiko de cinamo_0158