Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La 2019 kiel Jaro de Matematiko

La 2019-a Jaro estis proklamita de la pola Senato kiel Jaro de Matematiko por omaĝi la polajn matematikistojn kaj iliajn atingaĵojn, kaj por inde taksi la signifon de ĉi tiu sciencbranĉo en la evoluo de socioj. Komence de aprilo 1919 en la Jagelona Universitato 16 personoj, i.a. Stefan Banach, Leon Chwistek, Antoni Hoborski, Franciszek Leja, Otto Nikodym, Alfred Rosenblatt, Jan Śleszyński, Antoni Wilk, Stanisław Zaremba kaj  Kazimierz Żorawski establis Matematikan Societon en Krakovo. Ĝi estis ĝermo de la posta Pola Matematika Societo. En la intermilita jardudeko fariĝis mondkonataj laborrezultoj de la Lvova Matematika Skolo, i.a. pri la funkcieca analizo. Al la kunaŭtoroj de tiu skolo kalkuliĝas Stefan Banach, unu el la plej elstaraj polaj sciencistoj kaj Hugo Steinhaus, agnoskita kiel la patro kaj patrono de la aplika matematiko  en Pollando. Aliaj elstaraj reprezentantoj de tiu skolo estis Stanisław Mazur, Władysław Orlicz, Juliusz Schauder, Stanisław Saks kaj ankaŭ Stanisław Ulam, ekde 1939 laboranta en Usono. Li estis la kunkreinto de la hidrogena bombo. La mondan famon al la pola matematiko alportis ankaŭ esploroj de la Varsovia Matematika Skolo, kies ĉefaj reprezentantoj estis  Wacław Sierpiński, Zygmunt Janiszewski, Stefan Mazurkiewicz kaj Kazimierz Kuratowski. Ĝian famon en la posta periodo aparte famigis Karol Borsuk kaj Samuel Eilenberg (ekde 1939 en Usono), agnoskitaj kiel kunaŭtoroj de geometria, respektive algebra topologio. Samtempe kun Lvovo kaj Varsovio estis ligitaj elstaraj logikistoj i.a. Alfred Tarski (ekde 1939 en Usono) kaj Jan Łukasiewicz. En la mondo grandan rangon akiris ankaŭ laborrezultoj atingitaj en Krakovo. Tie ŝlosilajn laborojn pri analizo gvidis Stanisław Zaremba, la kunestablinto de Internacia Matematika Unio kaj poste Tadeusz Ważewski la kunkreinto de la teorio de tipologiaj metodoj en la esplorado de diferencialaj  ekvacioj kaj rega teorio.

El la elsendo 29.01.2019. Legas Tomek – 2’24”

sc_tm_2019 – en Pollando Jaro de Matematiko_02’24”

Pollando rekonstruas populacion de eŭropa hamstro

En la daŭro de la lastaj 40 jaroj la populacjo de la eŭropa hamstro en Pollando malkreskis je 75 procentoj. Simile la situacio aspektas en la okcidenta kaj centra Eŭropo. Kaŭzis tion i.a. urboevoluo, grandkvanta aplikado de kemiaĵoj en la agrikulturo kaj klimataj ŝanĝoj. La eŭropa hamstro estas specio troviĝanta en la pola t.n. Ruĝa Bestoregistro, kiu rilatas al specioj minacitaj de pereo. La protekton kaj rekonstruon de la populacjo de la eŭropa hamstro en Pollando entreprenis la bestoĝardeno en Poznano kaj la Pola Naturprotekta Societo Salamanda. La eŭropaj hamstroj estas multe pli grandaj ol la prizorgataj hejme kareshamstroj siriaj aŭ vivantaj origine en la fora Siberio. Laŭ grandeco ili similas eĉ al ratoj, krome ilia felo havas apartajn kolorojn. Ventra felo estas nigra, malpli hela ol brun-rufa koloro de la nuka parto de ilia korpo. En la poznana bestoĝardeno oni jam sukcesis rekrei la populacion de gliro kaj   de ronĝulo >Spermophilus citellus<. Nun venis vico por la eŭropa hamstro. La poznana bestoĝardeno ligante tiamaniere praktikon kun la scienco realigas la modernan mision de Zoo-ĝardenoj.

El la elsendo 22.01.2019. Legas Maciek – 1’27” 

sc_mj_Pola programo protekti europan hamstron_01’27’

Mamutrestaĵoj en Varsovio

Dum la foslaboroj ĉe la nova metroohaltejo en la varsovia kvartalo Wolo estis retrovitaj restaĵoj de prahistoria mamulo. Ilia aĝo estas taksata enkonduke je 100-120 mil jaroj kaj laŭ enkondukaj esploroj ili povas aparteni al mamuto aŭ prahistoria arbara elefanto. Nun ili estas esplorataj en la Ŝtata Arkeologia Muzeo en Varsovio por definitive konstati la specion de la animalo kaj la kaŭzojn de ĝia morto. En la retrovoloko en la prahistoria epoko troviĝis lago, kiun dum ĝia glaciiĝo povis suriri la besto droninte, kiam la glaciiĝinta lagolustro rompiĝis sub ĝia pezo. 

El la elsendo 22.01.2019. Legas Gabi – 0’54” 

sc_gk_Mamutrestajoj en Varsovio_0’54”

Artefarita inteligenteco el Ĉinio en Pollando

La ĉina konzerno TCL ligita kun tiaj markoj kiel Blackberry, Alcatel aŭ Thomson planas funkciigi en Varsovio esplorcentron, la plej grandan ekster Ĉinio. Pli ol 100 sciencistoj realigos en ĝi projektojn ligitajn i.a.  kun la rekonado kaj kompreno de korpoesprimiĝo aŭ analizo de bildo. Temas pri novaj funkciatributoj faciligontaj interefikadon de homo kun aranĝaĵoj, kiujn eblos apliki ĉe hejmaj aparatoj. Laŭ la reprezentantoj de la ĉina firmao projektoj kreiĝantaj en la varsovia esplorcentro strimulos la teknologian revolucion. Pollando estis elektita ĉar multas en ĝi  altkvalitaj sciencistoj kun  profundaj matematikaj kaj algoritmaj konoj. Al Pollando logas same perfekte prepartita personalo, kiel ankaŭ la sistemo de stimuloj kaj favoroj por la esplorevoluigaj investaĵoj.

El la elsendo 15.01.2019. Legas Tomek – 0’56” 

sc_tm_cina centro de artefarita inteligenteco en Varsovio_00’56”

Obezeco rekte influas deprimon

Vastaj genetikaj esploroj ne lasas dubojn, ke obezeco influas deprimon sendepende de kromaj malsanoj, kiujn ĝi kaŭzas. Sciencistoj el la sudaŭstralia universitato kaj el la brita  Exter-universitato prezentis antaŭnelonge firmajn pruvojn pri ligoj inter obezeco kaj deprimo. Antaŭe ili analizis medicinajn kaj genetikajn donitaĵojn pri preskaŭ 48 mil personoj suferantaj deprimon. Sekve komparis ilin kun genoj de preskaŭ 300 mil sanaj personoj. Tio ebligis elmontri mekanismojn inter ambaŭ perturboj. La esploristoj izolis psikologian komponanton de la obezeco disde la influo de la ligitaj kun ĝi sanproblemoj uzante genojn ligitajn kun pli alta indico de korpomaso (BMI bo-mo-i), tamen ligitajn kun malpli alta risko de tiaj malsanoj, kiel ekzemple diabeto.  Tiuj genoj estis same forte ligitaj kun deprimo kiel genoj akompanantaj pli altan BMI-indicon kaj diabeton. Tio sugestas, ke obezeco influas deprimon same kiam aperas aliaj sanproblemoj, kiel ankaŭ sen ili.  Laŭ la sciencistoj la aperinta nun globskale epidemio de obezeco maltrankviligas. Ĉar ĝi unuflanke altigas riskon de kronikaj masanoj kiel tumoroj aŭ malsanoj de korangia sistemo, aliflanke ĝi kondukas al deprimo.

El la elsendo 15.01.2019. Legas Gabi – 1’36” 

sc_gk_Pruvita influo de obezeco je deprimo_01’36”

Roboto rekonas nin rigardante la okulojn

Esploroj en  Flinders University en Adelajdo, Aŭstralio elmontris, ke okuloj estas eksterordinare riĉa fonto de konoj pri tio, kion ni pensas kaj sentas. Ĝis nun regis la konvinko, ke baze de la okulmovoj eblas diri pri la homa personeco nenion. Dume evidentiĝis, ke helpe de donitaĵoj kolektitaj fare de roboto dum la sekvado de okulmovoj eblas difini la personecotipon de koncerna persono. Tio estas antaŭenpaŝo en la neŭropsikologio kaj en laboroj pri artefarita inteligenteco. La eksperimenton partoprenis 50 studentoj kaj altlernejaj laborantoj. Por esti reprezenta ĝi estos ripetita, ĉar en la nuna temis  unuavice pri virinoj. Dum la eksperimento ĉiuj portis surkape okulografian aranĝaĵon de la speco „eye-tracker”, kiu sekvis la okulmovojn dum daŭranta 10 minutojn testo. Samtempe la testitaj personoj estis solvantaj psikologiajn kvizojn baziĝantajn sur la kvinfaktora modelo de personeco. Ĝi konsideris neŭrotikecon, ekstravagancon, malfermitecon je eksperimento, konkordemon kaj honestecon.  Baze de la donitaĵoj, laŭ la movo de okuloj, roboto projektita de esploristoj kapablis rekoni kvar el inter kvin bazaj tipoj de personeco (krom malfermiteco). Tio signifas i.a., ke la maniero, en kiu ni rigardas objektojn, liveras informojn pri rezonaj procezoj, kiuj stimulas konkretajn okulmovojn. Temas i.a. pri malgraŭvolaj movoj dum la observado de la ĉirkaŭaĵo, longeco rigardi konkretan objekton aŭ ŝanĝiĝado de pupilidiametro dum fiksrigardado.

El la elsendo 08.01.2019. Legas Tomek – 1’45” 

sc_tm_Roboto rekonas nin rigardante la okulojn_01’45”

La unua katedro dediĉita al la sankta Johano Paŭlo la 2-a

Fine de novembro en la katolika universitato en Avila (CITeS), estis inaŭgurita la unua en Hispanio scienca katedro dediĉitan al s-ta Johnao Paŭlo la 2-a. Dum la studoj ĝiaj studentoj konatiĝos i.a. kun la instruo de la pola papo. La inaŭguro de la katedro okazis lige kun scienca simpozio dediĉita al Karol Wojtyła. Pastro profesoro Juan Vicente Rodriquez atentigis pri la bezono profundigi konojn pri la vivo, agado kaj instruado de la pola papo, unu el la plej grandaj mistikuloj de la nuntempa Eklezio. La hispana katedro kreiĝis kunlabore kun la Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo. Inter aliaj eventoj en Hispanio ligitaj kun la pola papo en novembro en la katolika  Universitato Comillas en Madrido estis inaŭgurita ekspozicio daŭronta tie ĝis la fino de decembro „Johano Paŭlo la 2-a: homo kaj kulturo”. En 2019 ĝi estos prezentita en kelkaj aliaj hispanaj urboj.

El la elsendo 14.12.2018. Legas Maciek – 1’07” 

kk_mj_Katedro de Johano Paulo la 2-a en la hispana Avila_01’07”

Timo esti distancigita de la Interreto

16 procentoj de la polaj internaŭtoj sentas timon esti distancigitaj de la Interreto, do suferas la sindromon FOMO. La siglo FOMO (Fear of Missing Out) signifas timon esti izolita de la Interreto kaj sociaj portaloj, la deziron esti en daŭra kontakto kun la aliaj kun la samtempa impreso, ke se oni estas for de la sociaj forumoj oni frontas la minacon preteratenti ion gravan.  Ĉi tiu fenomeno la unuan fojon estis identigita en la 90-aj jaroj, sed ĝia skalo komencis kreski konforme al la kresko de la signifo de la sociaj forumoj. La esploristoj el la Varsovia Universitato kunlaborantaj kun la esplorpanelo Ariadna taksinte, ke preskaŭ 26,9 milionoj da personoj en Pollando uzas la Interreton elmontris, ke  16 procentoj signifas 4 milionojn da polaj internaŭtoj. Inter ili estas grupo kun la altgrada FOMO, kiu ne ŝajnas esti ligita kun sekso aŭ la loĝloko. La timosindromon sentas 17 procentoj de virinoj kaj 15 procentoj de viroj, 14 procentoj de vilaĝloĝantoj, 16 procentoj de loĝantoj de malgrandaj kaj mezgradaj urboj kaj 18 procentoj de loĝantoj de grandaj urboj. Oni notis tamen grandajn diferencojn inter la aĝgrupoj. Altgranda FOMO estis identigita ĉe 20 procentoj de 15-24-jaraĝuloj, en la aĝgrupo 55+ tiu elcento egalas sole al 5 procentoj. Kiel substrekas la aŭtoroj de la raporto personoj kun la altgrada FOMO utiligas siajn ŝaĝtelefonojn en cirkonstancoj malkonsilindaj kiel la religiaj ceremonioj. Tion konfesis 20 procentoj de la respondintoj, sed eĉ 35 procentoj deklaris, ke pro la uzado de elektronikaj medioj suferas iliaj hejmaj taskoj, 27 procentoj neglektas siajn profesiajn taskojn.  Eĉ 36 procentoj de la enketitoj en la grupo de altgrada FOMO deklaras sian dependiĝon de la sociaj portaloj. La esploraŭtoroj prezentis vicon da rekomendoj pri tio, kiel kontraŭbatali FOMO-n. I.a. temas pri tio, ke la lerneja eduko pri novaj teknologioj ne limiĝu sole al la kapablo priservi aranĝaĵojn kaj programaron, sed koncernu ankaŭ la kapablon observi proporcion inter la utiligado de la Interreto kaj aktivado en la eksterreta medio.

El la elsendo 11.12.2018. Legas Tomek – 2’40” 

sc_tm_Interreta dependigo de poloj_02’40”

La terkerno estas solida

Sciencistoj el la Aŭstralia Nacia Universitato akiris rektan pruvon, kiu konfirmas, ke la interna kerno de la Tero estas solida. Tio povos helpi la komprenon kiamaniere kreiĝis nia planedo. Adjunkto Hrvoje Tkalčić  kaj doktoro Than-Son Phạm prilaboris la metodon malkovri la transversajn ondojn en la interna kerno de la Tero, kiuj povas disvastiĝi nur en la solidaj korpoj. La sciencistoj analizis la similecojn inter signaloj emisiitaj sekve de forta tertremo registritaj de du sismografoj. La sama kolektivo jam aplikis similan teknikon mezurinte la glacidikecon en Antarkto. Sciencistoj el la Aŭstralia Nacia Universitato koncentriĝis pri donitaĵoj, kiuj estis kolektitaj de riceviloj en la periodo de tri ĝis dek horoj post la apero de la forta tertremo. Do oni konsideris  sole tiujn ĉi malfortajn signalojn. Sekve estis ekzamenitaj similecoj inter signaloj registritaj de sismografoj. Tiuj esploroj elmontris, ke la interna kerno de la Tero estas efektive solida korpo, sed pli „mola” ol supozite. Ĝiaj elastecproprecoj iom similas al tiuj de oro kaj plateno. Daŭre tamen multaj demandoj pri la interna terkerno restas nekonataj, ekzemple pri ĝia temperaturo aŭ aĝo.

El la elsendo 11.12.2018. Legas Tomek – 1’31” 

sc_tm_La kerno de la Tero solida _01’31”

Pli ol 500 mil gestosignoj jam priskribitaj

Sciencistoj el la Laborejo de la Gesta Lingvistiko de la Varsovia Universitato de kelkaj jaroj kreas tre ampleksan bazon de gestaj eldiroj en la pola gesta lingvo (PJM). Ĝia korpuso havas jam 650 mil gestosignojn. Diversaĝaj surduloj invitataj el la tuta Pollando estas surbendigataj laŭ strikte difinita proceduro. En ĉiu kvinhora sesio interparolas po du personoj el la sama regiono de Pollando, do uzantaj la saman dialekton de PJM. La surbendigon partoprenas ankaŭ surda moderatoro, membro de la scienca kolektivo de la varsovia laborejo. La invititaj surduloj priparolas la bildojn aperantajn sur la ekrano. Dum ekzemple antaŭ la unua aperas mapo kun indikita itinero, la alia ricevas sole bildon de la mapo. La tasko de la unua estas klarigi al la partnero  kiel atingi celon B startante en la punkto A, kio postulas uzon de tiaj vortumoj kiel „ĉe apoteko direktiĝu maldekstren” aŭ „post teatro turniĝu dekstren”. Tiamaniere estas analizataj formoj de imperativaj kaj spacaj esprimoj en la pola gesta lingvo. Tiel oni ekscias,  ĉu ili malsimilas depende de la aĝo de la interparolantoj aŭ ilia devenregiono. Oni analizas ne sole gramatikaĵojn, sed ankaŭ la manieron uzi la tridimensian gestospacon. Nome la interpreton de la komunikado influas la gestado pli aŭ malpli proksime al la interparolanto, gestado pli aŭ malpli supra rilate al la interparolanto. La kreiĝanta korpuso de PJM reliefigas la komplikecon de la pola gesta lingvo, kiu ĝis antaŭnelonge entute ne estis priskribata kaj analizata.

El la elsendo 04.12.2018. Legas Tomek – 1’52” 

sc_tm_Plia progreso en la kreata vortaro de la pola gesta lingvo_01’52”