Sciencaj informoj
La varsovia Scienca Centro Kopernik 10-jara
La varsovia Scienca Centro Kopernik, unu el la plej grandaj ĉi-specaj centroj en Eŭropo solenas nunjare sian 10-jariĝon. En ĉi tiu periodo vizitis ĝin 10 milionoj da personoj.
Ĝia origino radikas en la evento organizata en la 90-aj jaroj Scienca Pikniko en Varsovio fare de la radioprogramo Pola Radio Bis. Antaŭ 23 jaroj partoprenis ĝin 13 institutcioj, kiuj prezentis sian agadon en 17 standoj kaj la eventon vizitis 3 mil personoj. Kun la tempofluo temis eĉ pri po 100 mil vizitantoj. La ideodoninto de la Scienca Pikniko estis teoria fizikisto profesoro Łukasz Turski kunlaboranta kun Pola Radio Bis. La radioprogramo kun la kultura kaj sciencpopulariga karaktero serĉis origine formulon de atrakcia maniero veki intereson de la aŭskultantoj pri la scienco kaj helpi al ili kompreni sciencon. Ekde la komenco profesoro Turski prezidas la Programan Konsilion de la Scienca Centro Kopernik.
El la elsendo 22.12.2020. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 07″
Adam Mickiewicz-universitato kunlaboras kun vikipedio
Adam Mickiewicz-universitato komencis kunlaboron kun Vikipedio. Sciencistoj kaj studentoj povos publikigi temojn, enmeti biogramojn aŭ korekti temojn ligitajn kun siaj esplorinteresiĝoj. La projektoj rilate kiujn sciencistoj kunlaboros kun la Vikipedio koncentriĝas pri tri programoj. Kunlabore kun la belorusa Vikipedio estos realigita la projekto Belorusio. Kadre de ĝi estos kompletigitaj belorusalingve temoj pri la pola historio kaj kulturo. La dua projekto rilatas al la temo akademia Poznano kaj koncernas diversajn projektojn pri la historio de la universitato, universitata vivo de la urbo. La tria projekto havas malferman karakteron, kadre de kiu povos esti realigitaj individuaj, kolektivaj, studentaj kaj scienaj projektoproponoj.
El la elsendo 22.12.2020. Legas Maciek kaj Barbara- 1′
Kiel komuniki kun balbutemuloj
La esplorrezultoj en Pollando, Ĉeĥo, Slovakio kaj Libano konfirmis, ke balbutemuloj atendas, ke en la interpersona komunikado ili estos traktataj kiel normalaj interparolantoj, kiuj tamen bezonas pli da tempo por komuniki sian mesaĝon. En Pollando la problemon esploras i.a. specialistoj el la Universitato de Katowice. Similaj esploroj estis okazigitaj en Usono kaj Kanado, sekve en kvar aliaj landoj. Ilia celo estis prilabri komunikajn helpopraktikojn por balbutemuloj. La kaŭzoj de la balbutado daŭre ne estas rekonitaj. Ili estas fundamentitaj genetike kaj neŭrofiziologie, sed gravaj estas ankaŭ faktoroj lingvistikaj, psikologiaj kaj mediaj. Oni taksas, ke en la mondo balbutas pli ol 70 milionoj da personoj. La unuaj simptomoj aperas ĉe kelkjaraj infanoj, sed en pli multo iliakaze temas pri simptomoj pasemaj. Laŭ doktoro Katarzyna Węsierska, specialisto pri balbutologopedio el la Universitato en Katowice, balbutemuloj atendas de la medio aktivan kaj empatian aŭskultadon. Nun ŝi koncentriĝas pri tri projektoj „LOGOLab – Dialogo sen baroj” , „InterACT: Ĉiu el ni estas alia kaj ĉiu estas la sama”, „Mi estas idealisto, mi kredas pri ŝanĝo kaj ke edukado estas ĝermo de ĉio”.
El la elsendo 15.12.2020. Legas Barbara – 1′ 42″
Novaj malkovroj – surrokaj pentraĵoj en Kolombio
En la plej granda nacia parko de Kolombio, Serranía de Chiribiquete estis malkovrita unu el la plej superbaj kolektoj de la surroka arto. La origina loĝantaro de la regiono eternigis sur la surrokaj pentraĵoj animalojn delonge formortintajn. La esplorojn pri la almenaŭ 12 mil 500 jara artverko troviĝanta en tre malfacile atingebla regiono de Kolombio inaŭguris jam pasintjare brita-kolombia sciencista kolektivo. Nur nun la informo estis publikigita. Por atingi lokon, konatan al la loka loĝantaro, necesis duhora aŭtorveturo kaj 4-hora traiĝado tra ĝangalo. En tri rifuĝejoj en la klifo etendiĝanta je 12 kilometroj estis retrovitaj dekoj da miloj da desegnaĵoj de homaj kaj animalaj figuroj, kiuj estis kreataj dum centoj kaj eble eĉ milioj da jaroj. Inter ili estas mastodontoj, paleolamoj, formortintaj prauloj de ĉevalo, testudoj, fiŝoj, lacertoj, birdoj kaj homoj. La trovaĵo difinita kiel la Siksta Kapelo de la antikva Amazonio estis malkovrita sur la tereno de Serranía de la Lindosa, kie jam pli frue estis renkontitaj ekzemploj de la surroka arto. Ne estas sciate, kian signifon havis la okraj pentraĵoj.
La pentraĵoj troviĝas en tre bona stato. La plej riĉa kolekto de desegnaĵoj konsistanta el tri paneloj kun miloj da homoj, animaloj, polmospuroj kaj geometraj figuroj troviĝas en Cerro Azul.
El la elsendo 08.12.2020. Legas Barbara – 1′ 58″
Eksperimento Borexino
La proksimiĝanta al la fino eksperimento Borexino malkaŝis la misteron de tio, kiel la Suno produktas energion. La sunenergion sur la Tero ni dankŝuldas al la okazanta sur la Suno nuklea fuzio. En ĝia sekvo la nukleoj de la plej leĝera elemento, hidrogeno kunfanndiĝas kreante la nukleon de elemento pli peza, heliumo ĉeokaze liberigante partiklojn kun granda energio. Tiu fuzio sur la Suno povas okazi dumaniere. Dum la ciklo PP (protono-protono) kreiĝas 99 procentoj de la suna energio. La alia ebleco estas la tiel nomata ciklo CNO, en kies sekvo heliumo povas kreiĝi en la ĉeesto de aliaj elementoj – karbono, azoto kaj oksigeno, kiuj rolas kiel kataliziloj. En la eksperimento Borexino, kiun partoprenis ankaŭ polaj sciencistoj el la krakova Jagelona Universitato, la unuan fojon estis registritaj la sunaj neŭtrinoj el la ciklo CNO. La rezultojn de la internaciaj esploroj publikigis la periodaĵo „Nature”. Tiu eksterordinare malfacila por efektivigo kaj kun grandega signifo astrofizika mezuro fermas fascinan esplorĉapitron, kies komenco radikas en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. La esploroj ebligas pli bone kompreni la mekanismon de energigenerado en la steloj multe pli grandaj ol la Suno, ĉar en ili la ciklo CNO konsisitigas dominan energifonton. Sciencistoj partoprenantaj la eksperimenton Borexino akiris empirian konfirmon pri la ĉefa procezo okazanta en la hidrogena fuelo en la Universo. Ebligis tion la inaŭgurita en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento evoluo de la neŭtrina astronomio kaj spektaklecaj sukcesoj pri fiziko de la Suno kaj pri fiziko de elementaj partikloj.
El la elsendo 01.12.2020. Legas Barbara – 2′ 27″
Lumpoluado
Ĉiam pli ofte venas informoj pri polua efiko de la artefarita lumo. Laŭ biologoj el la Universitato en Exeter la sfero kaj intenseco de la prilumado de la planedo fare de homo kreskas laŭ duprocenta ritmo ĉiujare. Tiun fenomenon eblas kompari al la klimataj ŝanĝoj kaj al aliaj formoj de la poluado, en kies sekvo la ĉiutaga funkciado de plantoj kaj animaloj estas perturbitaj. La menciitaj sciencistoj aperigis en la periodaĵo Nature Ecology and Evolution analizon de 126 recenzitaj esploroj por kompreni la influon de la artefarita lumo. Oni malkovris, ke ĝi ŝanĝas la generajn ciklojn kaj polenadon, kondutmodelojn kaj aktivecon same de tage kiel ankaŭ de nokte funkciantaj animaloj, subiĝemon je rabobestoj kaj hormonniveloj – inkluzive tiujn, kiuj reguligas la dormociklon ĉe multaj plantaj kaj animalaj organismoj, inkluzive de la homo. Ĉe ĉiuj ekzamenitaj specioj estis konstatita la malaltigita nivelo de melatonino, hormono reguliganta la dormociklojn. Oni konstatis perturbojn en la konduto de animaloj. Ronĝuloj, kiuj nutras sin ĉefe nokte estis malpli longe aktivaj dum birdoj komencis kanti kaj serĉi vermojn multe pli frue en la tago. Samtempe sciencistoj konsideris kiel bonan flankon de la artefarita lumo tion, ke iuj specioj de plantoj pro la nokta lumo kreskis pli rapide kaj iuj vespertospecioj evoluis bone. Tamen la ĝenerala rezulto estas negativa, aparte kaze de insektoj logitaj de la stratlanterna lumo kaj rapide moviĝantaj aŭtomobilaj reflektoroj. La satelitaj fotoj de la Tero bildigas kiom rapide la problemo vastiĝas laŭ la geografia vidpunkto. La lumo fariĝas ĉiam pli intensa pro la ĝenerale aplikata LED-teknologio, kio kreas problemon laŭ la biologia vidpunkto. Nome la tiel nomata „blanka” lumo havas pli vastan spektron, same kiel la suna lumo. Laŭ profesoro Kevin Gaston el Instituto de la Medio kaj Ekvilibra Evoluo necesas pensi pri lumpoluado sammaniere kiel ekzempe pri la klimatŝanĝoj. Tamen malsame al la klimata krizo la solvo de la problemo kun la artefaria lumo generus ŝparojn kaj ne kostojn. Nome, se homoj uzus malpli da lumo, tio signifus malpli grandajn kostojn, malpli da foruzita elektra energio, malpli da poluado.
El la elsendo 24.11.2020. Legas Barbara – 3′ 12″
Sindromo de senjora fragileco/febleco
La unuan fojon en Pollando oni mezuris la parametrojn de grandaĝa fragileco/febleco. Faris tion sciencistoj el la Politekniko de Opole kaj Medicina Akademio en Poznano. Oni testis pli ol mil senjorojn loĝantajn en la sudokcidenta Pollando, gvidantajn memstaran vivon kaj ne ligitajn kun la institucioj de la socia protekto. Evidentiĝis, ke ĉiu dua persono post la 65-a jaro manifestis simptomojn de fragileco, pli trafe, la simptomojn de febleco, do malaltiĝon de la fizikaj, sociaj kaj psikaj vivrezervoj. Ili kondukas al la ligita kun la grandaĝo neplenlerteco kaj mallongigas la vivodaŭron. Laŭ sciencistoj ĝustatempa diagnozo de la feblosimptomoj donas ŝancon por plibonigi la vivkomforton de senjoroj kaj longigi ilian vivodaŭron. Tamen estas necese individue trakti ĉiun pacienton depende de la konstatita vivforta deficito. La aŭtoroj de la esploroj, kies rezultoj aperis en prestiĝaj medicinaj periodaĵoj „Klinikaj aĝintervenoj” kaj „Limoj de la Publika Sano” elmontras, ke la problemo de feblosimptomoj fariĝas aparte grava en la periodo de la nuna pandemio. Nome ĝi eldevigas limigon de aktiveco de altaĝa generacio kaj malfaciligas la kontakton de senjoroj kun familianoj, kuracistoj kaj konatoj. Homo, kiu ne retrovas sencon por sia ekzisto kaj ne kapablas retrovi la vivmotivon rapide velkas, eĉ se ŝajnas ke kuracistoj senprobleme povas kuraci ties malsanojn.
El la elsendo 17.11.2020. Legas Barbara – 1′ 59″
.
Kotono, kiu desinfektas sin influite de la sunradioj
Sciencistoj el la Kalifornia Universitato, Davis prilaboris kotonon, kiu influite de lumo produktas radikalojn, kio dum unu horo mortigas praktike ĉiujn bakteriojn kaj virusojn. Tiel kreiĝis perfekta materialo por la produktado de vizaĝmaskoj kaj protektotutaĵoj. Al la uzataj maskoj facile gluiĝas bakterioj kaj virusoj. De tie pere de tuŝo ili povas esti transportitaj aliloken. Do eĉ se maskoj ĝis iu grado povas haltigi la elbuŝigatajn kun salivgutetoj virusojn, la patogenoj fikse ligitaj al materialo daŭre efikas infekte. La usonaj sciencistoj al normala kotono unue aldonis elementojn de la kombinaĵo DEAE-Cl kun plusa energiŝargo. Sekve la teksaĵon ili trempis en la likvaĵo de bengala rozo, kiu influite de lumo produktas radikalojn, sed kun la minusa elektroŝargo, kio kaŭzas, ke ili firme kuniĝas kun la kotono riĉigita per DEAE-CI. Tiel kotono sub la influo de lumo senprobleme mortigas bakteriojn kaj desinfektas virusojn. Laŭ sciencistoj post 60 minutoj sub la influo de la sunlumo detruiĝis 99,9999 procentoj de bakterioj kaj post 30 minutoj samtiom da bakteriofagoj T7, t.e. virusoj pli imunaj je radikaloj ol iuj kronvirusoj. Similajn rezultojn eblas ricevi sub la influo de artefarita lumo, sed tio postulas pli da tempo. Pliaj testoj de usonaj sciencistoj elmontris, ke la teksaĵon eblas lavi permane almenaŭ 10 fojojn kaj elmeti je la sunradioj almenaŭ por 7 tagoj ne riskante, ke la teksaĵo perdos la akiritajn proprecojn.
El la elsendo 17.11.2020. Legas Barbara – 2′ 10″
Superezimo malkomponanta plaston
Sciencistoj el la universitato en Portsmouth kreis superenzimon, kiu povas revoluciigi la malkomponadon de plasto. Jam en 2018 dum esploroj pri la enzimo PET ili hazarde alkondukis en ĝi al mutacio, dank’ al kio la kapablo malkomponi plaston multe rapidiĝis, akcelante la procezon. Nunjare estis farita plia paŝo pro la kunigo de la modifita versio de PET-enzimo kun la enzimo MHET, kio aldone akcelis la malkomponiĝadon de plasto. La kreita tiamaniere „superenzimo” laŭ sciencistoj kapablas malkomponi plaston ĝis la bazaj konsisteroj dum apenaŭ kelkaj tagoj. En normalaj kondiĉoj plasto malkomponiĝas de cent ĝis mil jaroj. Laŭ unu el la esplorintoj, profesoro McGeegan, la kunigitaj enzimoj malkomponos plaston eĉ sesoble pli rapide ol PET-enzimo efikanta memstare. Tamen daŭre tiu ĉi procezo estas tro malrapida por esti aplikebla komerccele. La universtato tamen dank’ al la riceviaj fonudusoj laboros pri pliaj eksperimentoj, kies frukto povos lertigi la plastorecikladon.
El la elsendo 10.11.2020. Legas Tomek – 1′ 17″
Ekologia torĉo
Gronund estas ekologia tomba torĉo el biomalkomponiĝema materialo kreita el nutraĵforfalaĵoj kiel fermentitaj laktodevenaj produktoj, ŝeloj de juglando kaj plantelpremaĵoj. Post la uzo eblas forĵeti ĝin al ekologia balaaĵujo aŭ enmeti en la teron. Antaŭ ol ĝi trafos tien eblas kelkfoje kompletigi ĝian enhavon per fandita ŝablono de la abela mielĉelaro kaj kotona meĉo. La ekologian torĉon projektis Klaudia Ginter el la gdanska Akademio de la Belartoj kun la penso pri tombejoj, en kiuj facile stokiĝas plastaj balaaĵoj. Eksperimentante kun la plantaj forfalaĵoj ŝi serĉis kungluaĵon. Tiu ĉi fariĝis fermentitaj laktodevenaj restaĵoj. La reziston de la materialo garantias la linaj/papavaj elpremaĵoj, kiuj estas flankprodukto dum la produktado de oleo, kaj krome juglandaj ŝeloj. La torĉo havas formon facile presobligeblan. La aŭtorino celis minimumigi la produktoprocezon por limigi la emisiadon de karbodiooksido. Oni testis la daŭron de la kompoŝtado de la ekologia torĉo, kiu egalas al iom pli ol tri semajnoj. La torĉo havas kovrilon, kiu unuflanke protektas ĝin kontraŭ pluvo, aliflanke ĝi rolas kiel bazo, sur kiun la torĉon eblas meti.
El la elsendo 03.11.2020. Legas Tomek – 1′ 31″