Sciencaj informoj
Ĉinoj testas la provokadon de pluvo
Pasintjare sciencistoj el la Tsinghua Univeristato en Pekino faris eksperimenton por provoki, elvoki pluvon sur la Tibeta Altebenaĵo. Utiligante grandegan sonlaŭtigilon ili emisiis direke al la nuboj 160-decibelan sonon kun la frekvenco de 50 hercoj, kio kompareblas al laboro de jetmotoro. La eksperimento elmontris, ke la sonondoj ebligis grandigi la pluvon en la 500-metra distanco je 11-17 procentoj. Sciencistoj premisas, ke pli abunda pluvo aperas kiel sekvo de kuniĝado de malpli grandaj elementoj enformiĝantaj en pli grandajn. Tamen la apenaŭ du horojn daŭranta testo ne liveris sufiĉajn donitaĵojn por klarigi la fenomenon. La apliko de la sonondoj ŝajnas estis pli avantaĝa metodo ol aliaj teknikoj elvokantaj, grandigantaj pluvojn. Tiu ĉi tekniko ne postulas aplikon de kemiaĵoj en la atmosfero nek uzon por tio de aviadiloj aŭ raketoj. Ĝi ebligas krome relative malmultekostan distancan stiradon de pluvoj. Estas ne sole avantaĝoj, ĉar samtempe tiu ĉi metodo ligiĝas kun sonpoluado de la medio, kio povas influi la vivantajn en la ĉirkauaĵo homojn kaj bestojn.
El la elsendo 04.05.2021. Legas Barbara – 1′ 37″
Ĉu ene de la Tero restaĵoj de alia planedo
Sciencistoj estas preskaŭ certaj, ke la Luno aperis post kiam antaŭ 4,5 miliardoj da jaroj la proto-Teron frapis alia planedo, Theia. Ne estas sciate, kio kun ĝi okazis, ĉu post la kolizio ĝi fordistanciĝis disde la Tero aŭ ĉu ambaŭ kuniĝis. Qian Yuan kaj liaj kolegoj el la Ŝtata Universiato de Arizono asertas, ke okazis kuniĝo kaj krome, ke la restaĵo de Theia troviĝas ene de la Tero. Laŭ komencaj taksoj Theia havis la dimension de la Marso, sed aŭtoroj de la laste aperintaj esploroj opinias, ke ĝi estis kvaroble pli granda kaj egalis laŭ sia grandeco al la proto-Tero. La aŭtoroj de ambaŭ konceptoj samopinias, ke la kuniĝo de la nukleoj de la Tero kaj de Theia okazis en la daŭro de nur kelkaj horoj. La tavolo inter la Tera nukleao kaj krusto, la tiel nomata termatelo dikas je 2900 kilometroj, sed ĝi ne estas kohera. Ĉirkaŭ 8 procentoj en maniero evidenta diferencas disde la cetera parto. Formas ĝin du grandegaj spacoj, t.n. provincoj de malaltigitaj rapidecoj de transversaj ondoj LLSVP, en kiuj la sismaj ondoj moviĝas eĉ du procentojn malpli rapide. Unu el ili troviĝas sub Afriko, la alia sub Pacifiko. Parto de sciencistoj opinias, ke la malrapidigo de ondoj en LLSVP rezultas el la fakto, ke ili karakteriziĝas per pli alta temperaturo ol la cetera parto de la termantelo. La sciencistoj el Arizono opinias krome, ke ili estas ne sole pli varmaj, sed ankaŭ pli densaj kaj havas malsaman konsiston. Yuan mem deklaris, ke la esplorojn pri LLSVP kiel restaĵoj de Theia inspiris lekcio de profesoro Misza Zołorow asertinta, ke mankas rektaj pruvoj pri la ekzisto de koliziinta planedo. La pliaj esploroj de Yuan ebligis lanĉi sian hipotezon pri spuroj de Theia ene de la Tero. Li ligis al siaj mezuroj, al esploroj de geokemiisto Sujoy Mukhopadhyay pri izotopoj de noblaj gasoj en la tera matelo kaj al laboroj de astrofizikisto Steven Desch esploranta probablan konsiston de Theia. Oni esperas, ke nun aliaj sciencistoj levos la temon por ĝin konfirmi aŭ faligi.
El la elsendo 20.04.2021. Lagas Barbara – 2′ 59″
Eksperimento Muon g-2
Sciencistoj el Fermilab publikigis la unuajn rezultojn de la eksperimento Muon g-2. Ĝi konfirmis, ke la partikloj difinataj kiel muonoj funkcias ne tiel, kiel indikas la t.n. Norma Modelo. Tiu malakordeco indikas ekziston de nemalkovritaj novaj partikloj aŭ fortoj, kio povas inaŭguri „novan ekscitan fizikon”. La donitaĵoj kolektitaj en la Nacia Laboratorio pri la Akcelado de Elementaj Partikloj de Enrico Fermi proksime de Ĉikago ŝajnas elmontri, ke la eteta subatoma partiklo difinata kiel muono pulsas multe pli ol antaŭvidas ĉi tion teorio. Laŭ fizikistoj la plej bona klarigo de tio estas, kvazaŭ muono estis puŝata de tute ne konataj al fiziko specoj de materio kaj energio. Se iliaj rezultoj estas veraj, tiu malkovro estas turna punkto en la fiziko de a elementaj partikloj ekde 50 jaroj, kiam la unuan fojon estis klarigita la dominanta nun teorio klariganta la konduton de subatomaj elementoj. Laŭ la kunaŭtoro de la eksperimento kaj fizikisto en la itala Nacia Instituto pri Nuklea Fiziko oni atendis tiun tagn kaj kun ili la tuta internacia fizikista socio. Muonoj fojfoje difinataj kiel „dikaj elektronoj” similas al ili, sed estas 200-oble pli pezaj kaj radioaktive nestabilaj. Ili malkomponiĝas en milionona parto de sekundo je elektronoj kaj neŭtrinoj. Muonoj karakteriziĝas ankaŭ per spino, kio kaŭzas ke ili kondutas kvazaŭ malgrandaj magnetoj kaj lokitaj en la magneta kampo rotacias kvazau etaj giroskopoj. Tamen la rezultoj de la eksperimento elmontras, ke muono rotacias multe pli ol antaŭvidite. Unusola ekspliko de la fenomeno estas ekzisto de partikloj, kiuj ne estis konsideritaj en la t.n. Norma Modelo, kiu restas senŝanĝa ekde la duono de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiuj ekzotaj nekonataj partikloj kaj ligitaj kun ili energioj konforme al ĉi tiu koncepto povus premi kaj ŝiri muonojn ene de la cirklo. Sciencistoj el Fermilab estas relative certaj ke tio, kion ili rimarkis – temas pri plia rotaciado – estis vera fenomeno kaj ne statistika malregulaĵo. Ili difinis ĉi tiun certecon per la nombro „4,2 sigma”, kio proksimas al la sojlo 5 sigma, kiam fizikistoj de elementaj partikloj deklaras seriozan malkovron.
El la elsendo 13.04.2021. Lagas Barbara – 3′ 09″
Negativaj efikoj de la severa edukstilo
Kanadaj sciencistoj pruvis, ke severa edukstilo de la gepatroj ligiĝas kun gravaj negativaj sekvoj por la infana evoluo. Tio aparte koncernis la severan edukmetodon ade apliantan al infanoj en la aĝo inter la 2-a kaj 9-a vivojaroj. Ĝi karakteriziĝas per oftaj kolereksplodoj de la gepatroj, ofta punado, mistraktado de infanoj inkluzive de fizika kolerskuado. Simile kiel kaze de infanoj ĉikanataj, forlasitaj aŭ sekse trouzataj ĉe la infanoj, kiujn oni edukis kontinue helpe de severaj edukmetodoj – eĉ se ne serioze akuzendaj – sciencitoj rimarkis problemojn en la emocia evoluo de tiuj infanoj. Krome ĉe ili estis konstatita malpli granda cerboparto respondeca pro emocioj. Dume ĝi havas ankaŭ grandan signifon por tio, ĉu koncerna persono estas subiĝema je perturboj ligitaj kun timo kaj deprimo. Jam pli frue la esploristoj konstatis, ke la infanoj kies gepatroj aplikis severajn edukmetodojn manifestis pli grandan timemon ol iliaj samaĝuloj el familioj, kies edukmetodoj estis pli mildaj. Scencistoj el la universitato en Montrealo kune kun sploristoj el Stanford University dum jaroj ekde la naskiĝo monitoris kaj analizis i.a. la timemogradon de tiuj infanoj, kaj en la aĝo de 12 kaj 16 jaroj oni mezuris iliajn cerbojn. Laŭ d-rino Sabrina Suffren el la montrala universitato la unuan fojon oni dum ĉi tiu esplorado sukcesis ligi la severajn edukmetodojn kun la dimensioj de la cerbostrukturo, kiuj estas similaj kaj konstateblaj ĉe la infanoj ekstreme mistraktitaj.
El la elsendo 07.04.2021. Legas Barbara – 2′ 26″
Societemaj senjoroj pli rezistemaj je demenco
La laŭvicaj esploroj elmontris, ke societemaj senjoroj estas pli rezistemaj je demenco. Sciencistoj el la usona universitato en Pittsburg analizis donitaĵojn de 293 personoj, kies meza aĝo egalis al 83 jaroj. La ekzamenatoj liveris detalajn informojn pri la grado de sia socia engaĝiĝo. Interalie temis pri la ofteco de renkontiĝoj kun familianoj kaj konatoj, pri la ofteco partopreni diversspecajn eventojn aŭ pri ilia volontula aktivado. La cerbobildigado helpe de DTI – disvastiga tensora bildado – elmontris, ke ĉe senjoroj kiuj en pli signifa grado engaĝiĝadis socie videbliĝis pli granda integreco de la griza substanco en la cerboregionoj ligitaj kun demenco. La donitaĵoj estis kolektitaj antaŭ la kronvirusa pandemio. La esploro dokumentis, ke la interrilatado kun almenaŭ unu persono aktivigas la cerboregionojn respondecajn pro rekonado de vizaĝoj, pro emocioj, pro la alprenataj decidoj kaj pro la sento de satisfakcio/ kontentiĝo. En la nuna situacio socia izoliĝo de ĉiuj senjoroj povas grandigi ilian subiĝemon al demenco, asertas sciencistoj gvidintaj la esploron.
El la elsendo 30.03.2021. Legas Pamela -1′ 27″
Neŭromerkatiko progresas
Neŭromerkatiko estas tre populara merkatpraktiko ebliganta kompreni kial homo alprenas tiajn kaj ne aliajn decidojn, ekzemple dum butikumado. Malgraŭ tio, ke ofte ŝajnas al ni, ke niaj decidoj estas raciaj kaj pripensitaj evidentiĝas, ke temas pri decidoj kreiĝantaj sekve de emocioj kaj subkonscio. Neŭromerkatiko kolektante ĉiujn konojn pri la cerbo klopodas tiujn procezojn klarigi kaj traduki en efikajn merkatmekanismojn. Laŭ la neŭrobiologia esploro de la firmao Spotler evidentiĝis, ke la plej efika maniero ligi kontakton kun reta kliento estas utiligo de enpaĝigo, karakteriza por retaj mesaĝoj de MS Outlook. La aŭtoroj de la esploroj uzis elektroencefalografon EEG por pritaksi aktivecon de unuopaj cerbosferoj post la rigardo de diversaj formatoj de reklamnovaĵoj. Tio havis praktikan celon. Ekzemple guglo post la ŝanĝo de aplikata kolornuanco en reklamaj adresligiloj kreskigis siajn enspezojn je 200 milionoj da dolaroj. Do koloroj de varbetikedoj en superbazaroj aŭ produktopakumoj estas projektataj konforme al kognoprocezoj, konforme al tio kiel ili influas nian konduton en vendejoj. Sur neŭromerkatiko baziĝas ankaŭ grandparte merkato de edukservoj. Ĉiam pli multan atenton oni donas al efika lernado, aparte en la epoko de distanca edukado. Neŭromerkatiko kaj konoj pri tio, kiamaniere firmigi scion, kaj kiel alproprigi konojn pli rapide, estas aparte valoraj por ĉuj produktantoj de elektronikaj instrumaterialoj, ankaŭ por multaj instruistoj. Laŭ Mordor Intelligence la monda merkato de neŭromerkatiko kreskos ĝis 2026 laŭ la meza jara ritmo je 15,6 procentoj. La pandemio nur en mallonga perspektivo ĝin perturbas kaj en iom longa perspektivo ĉi tiun merkaton atendas stabila kresko.
El la elsendo 24.03.2021. Legas Maciek – 2′ 13″
Sepioj sukcesis pri infana testo rilate kognokapablojn
Scienca kolektivo gvidita de Alexander Schnella el la Kembriĝa Universitato konstatis, ke sepioj havas la kapablon sin kontroli, lerni kaj adaptiĝi. Iliaopinie tiuj kapabloj evoluis en la profundo de la mara mondo ebligante al ili defendi sin kontraŭ rabobestojn. En la periodaĵo „Proceedings of the Royal Society B” estis priskribitaj iliaj esploroj. Evidentiĝis, ke sepioj pretas rezigni pri manĝaĵo, kiu estas por tiel diri „ĉemane”, se ili scias, ke dank’ al atendado ili ricevos veran frandaĵon. Tiu kapablo prokrasti la premiricevon elmontras tiajn kognajn kapablojn kiel planado, kio estas iom surpriza ĉe kapopieduloj.
La ekzamenataj sepioj estis subigitaj al testo, al kiu en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento estis subigitaj infanoj de esploristo el Stanford-Universitato. La infanoj havis la eblecon manĝi tuj iun frandaĵon aŭ iom atendi kaj ricevi multe pli da. Kaze de sepioj temis pri salikokoj. Kompreneble ne eblas persvadi al animalo, ke se ĝi atendos kelkan tempon tiam ĝi estos premiita. Tamen eblis trejni ĝin tiel, ke ĝi komprenu, ke ĝi ricevos pli fajnan manĝaĵon, se ĝi ne tuj formanĝos tion, kio tuj prezentiĝas. En la pasinteco al similaj testoj estis subigitaj iuj primatoj, hundoj kaj korvoj. Pasintjare oni aplikis ilin al sepia officinis. Evidentiĝis, ke tiuspeciaj sepioj kapablis sindeteni de la matena formanĝo de krabo se ili malkovris, ke vespere atendas ilin io multe pli ŝatata, nome saliokoj.
Sciencistoj malkovris, ke ĉiuj sepioj decidis atendi preferatajn frandaĵojn, vivajn salikokojn. La alia parto de la eksperimento celis ekzameni, kiel bone sepioj frontas la lernadon. Oni demonstris al ili du kvadratojn malsamkolorajn. Elekto de ĝusta estis premiata per manĝaĵo. Sepioj lernis adaptiĝi al konkretaj situacioj. Sciencistoj ne kapablis ekspliki kiel formiĝis tiuj kapabloj de animaloj vivantaj en la marprofundo. Iliaopinie tio tamen povas ligiĝi kun ilia maniero serĉi nutraĵon. Tiuj bestoj vivas kamuflite, ili moviĝas nur kiam venas vortempo, sed tio liĝas kun la atakrisko flanke de rabobesto. Eblas do, ke prokrastita manĝopremio elformigis kiel flankrezulto. Sepioj ellernis atendi nutraĵon pli altkvalitan.
El la elsendo 16.03.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 2′ 54″
La neandertala homo kaj lia komunikkapblo
La lingvoevoluo kaj la lingvokapabloj de neandertala homo daŭre estas enigmo. De jaroj oni klopodas respondi la demandon ĉu aliaj specioj de homoj, aparte neandertalaj homoj uzis la parolon. Nun aperis la esplorrezultoj de la interbranĉa scienca kolektivo, pri kio informis „Nature”, ke posedante ĉiujn necesajn instrumentojn ili kapablus kompreni la homan parolon.
Sciencistoj kreis – dank’ al la tomografa bildigado – tridimensiajn modelojn de la orelstruktutoj de Homo sapiens kaj Homo neanderthalensis. La sekva tasko estis kontroli ĉu tiu strukturo ebligas percepti sonojn ĝis la frekvencco de 5 kilohercoj, kiu ampleksas plimulton de sonoj uzataj de la parolanta homo. Plia paŝo konsisitis el komparo de esploroj, al kiu estis subigitaj la restaĵoj el la arkeologia stacio en Atapuerca, kie estis trovita preskaŭ kompleta kranio de Homo heidelbergensis. Tio ebligis konstati, ke koncerne frenkvencojn de 4 ĝis 5 kiloherzoj neandertala homo pli similis al Homo sapiens ol al siaj ataŭuloj. La ebleco percepti similajn akustikajn stimulojn, aparte simileco de frenkvencosfero por la plej fajna aŭdokapablo pruvas laŭ profesoro Mercedes Conde-Valverde z Universidad de Alcala, ke la komunika sistemo de la neandertala homo estis same efika kaj komplika, kiel tiu de la nuntempa homo. Preninte en konsideron komplikajn sociajn kondutojn de neandertalaj homoj kaj ilian kapablon produkti pli komplikajn laborilojn ol iliaj antaŭuloj Ignacio Martinez el la ĵus menciita universitato formulas la aserton, ke la neandertela homo kapablis uzi la parolon.
El la elsendo 10.03.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 2′ 01″
La unua integrita kvantuma reto
Ĉinaj sciencistoj kreis la unuan en la mondo integritan kvantuman komunikreton liginte lumfadenojn t.e optikajn fibrojn sur la Tero kun du satelitoj. Dank’ al tio ili povis transsendi la kvantuman ŝlosilon tra la tuta lando je la suma distanco de 4600 (kvar mil sescent) kilometroj kun rapideco de 47,8 (kvardek sep komo ok) kilobitoj je sekundo. Informis pri tio la periodaĵo Nature. La kvantuma komunikado almenaŭ teorie estas agnoskita kiel nesubaŭskultebla. Grandajn esperojn pri ĝi havas privataj firmaoj, militistoj kaj ŝtataj institucioj. La ĉefa elemento de la sekura kvantuma komunikado estas la eblo distruibui kvantuaman ŝlosilon – QKD. Ĝis nun eblis ĝin transsendi nur je la distanco de kelkcent kilometroj. Unu el gravaj atingaĵoj de la teknologio QKD estis la ebleco uzi satelitojn. Nun ĉi tiun teknologion uzas pli ol 150 firmaoj en la tuta Ĉinio. Temas pri la speco de demonstra reto pruvanta, ke estonte la kvantuma komunikado taŭgos por praktika uzo. Se diversaj landoj ligos siajn retojn kaj kreiĝos normigitaj aranĝaĵoj kun priservaj por ili protokoloj povos kreiĝi tutmonda kvantuma reto. La sciencista kolektivo el la Scienca kaj Teknlogia Universitato en Hefei havas pliajn ambiciajn planojn. Kunlabore kun partneroj el Aŭstrio, Italio, Rusio kaj Kanado ili volas plukonstrui la reton en Ĉinio, evoluigi malgrandajn kaj malmultkostajn satelitojn por la distribuado de kvantumaj ĉifroŝlosiloj, labori pri surteraj relajsoj. Ili planas krome produktadon de pli grandaj satelitoj, dank’ al kiuj eblos kontinue distribuadi kvantumajn ĉirfoŝlosilojn je distancoj de dekoj da miloj da kilometroj.
El la elsendo 02.03.2021. Legas Barbara – 2′ 21″
Firmaj avantaĝoj pro denaska dulingveco
Esperantistoj ĝenerale ne dubas, ke maturiĝado de infanoj en plurlingvaj familioj alportas avantaĝojn. Novajn argumentojn pri avantaĵoj el la plurlingveco alportis esploroj de s-ro Dean D’Souza el la brita Anglia Ruskin University. Baze de ili li kaj liaj kunlaborantoj konstatis, ke plenkreskuloj, kiuj lernis la duan lingvon kiel infanoj aŭ estas denaske dulingvaj kapablas pli rapide ŝanĝi la atenton kaj malkovri diferencojn en bildoj kompare al plenkreskuloj, kiuj lernis la duan lingvon en pli posta evoluperiodo aŭ ĉe alia vivetapo. 127 personoj – denaske dulingvaj, lernintaj la duan lingvon poste aŭ estante nur unulingvaj – partoprenis du apartajn eksperimentojn. En la unua oni rigardis surekrane bildojn, en kiuj la bildo poiome ŝanĝiĝis, sed la ŝanĝo estis apenaŭ konstatebla. La alia bildo estis senŝanĝa. Personoj denaske dulingvaj aŭ maturiĝintaj en dulingvaj familioj multe pli rapide konstatis tiujn ŝanĝojn ol personoj, kiuj lernis la duan lingvon en posta vivperiodo. Laŭ la sciencisto tio sugestas, ke kognaj procezoj adaptiĝas al fruaj defioj de la duflingva medio, en kiu infanoj frontas multe pli grandan kvanton de novaj stimuloj. La alia eksperimento elmontris, ke personoj denaske dulingvaj pli bone kontrolis sian atenton, pli rapide forturnante ĝin de unu bildo por koncentriĝi sur la alia. Kiel asertas sciencistoj, ĉio ĉi sugestas, ke kapabloj alprorigitaj en la beba periodo konserviĝas en la plenkreska vivo.
El la elsendo 23.02.2021. Legas Gabi – 1′ 54″