Sciencaj informoj
Katolikaj monakinoj honoritaj pro siaj ĉielesploroj
La unuan fojon kvar asterioidoj estis oficiale baptitaj per la nomoj de katolikaj monakinoj. Ĉi tiuj ĉielaj korpoj estis malkovritaj en malsama tempo fare de esploristoj el la Vatikana Observatorio sur Monto Graham en Arizono. Kvar monakinoj el Lombardio partoprenis la internacian projekton pri kreo de la ĉielmapo. Ili laboris en la Vatikana Astronomia Observatorio kaj malkovris kaj katalogis preskaŭ 500 mil stelojn. Ili eksterordinare lertiĝis ne sole pri la prikalulado de astronomiaj koordinatoj, sed krome pri la priservado de grandega teleskopo. Ĉiuj rapide estis forgesitaj malgraŭ la enorma peno entreprenita por la esplorado de la Kosmo. Iliajn nomojn memorigis ĉirkaŭ 100 jarojn poste laboranta en la Vatikana Astronomia Observatorio, pastro Sabino Maffeo.
Kiel sciigis la septembraj bultenoj de Internacia Astronomia Unio la ĉielaj korpoj kun la numeroj 709193 kaj 714305 ricevis nomojn de italaj monakinoj. Unu el du malpli grandaj planedoj portas la nomon Concettafinardi. Ĝi omaĝas fratulinon Concetta Lucia Finardi, mortintan en 1975, kiu ĝis la 1921 jaro kun tri aliaj monakinoj laboris pri la registro de kelkcent mil ĉielaj korpoj. La alia asteroido malkovrita en 2011 ricevis la nomon Panceri honore al fratulino Luigia Carmelita Hiacynta Panceri, mortinta en 1982. Ŝi ankaŭ antaŭ pli ol 100 jaroj okupiĝis pri la pena katalogado de la ĉielaj korpoj. Pli frue, en junio 2024 oni anoncis, ke la planedo 627981 portos la nomon de fratulino Emilia Anna Ponzoni 1883-1950 kaj la ĉiela korpo 634659 ricevis la nomon de monakino Regina Maria Colombo (1885-1953).
Dank’ al tio la nomoj de kvar monakinoj, kiuj okupiĝis pri la katalogado de la ĉielaj korpoj en la jaroj 1910-1921 ekde kelka tempo brilas surĉiele.
Internacia Astronomia Unio, kiu havas sian sidejon en Parizo, katalogis preskaŭ 25 mil malpli grandajn ĉielajn korpojn baptitajn per nomoj de konkretaj, fizikaj personoj.
El la elsendo 25.10.2024. Legas Barbara – 03′ 19″
Rekonstruitaj mezepokaj vestoj el Nubio
Polaj sciencistoj kaj projektantoj rekonstruis vestojn de reĝoj, reĝaj patrinoj kaj episkopo el la mezepoka Nubio, baze de la pentraĵoj iam ornamantaj la katedralon en Faras. La taskon entreprenis arkeologoj el la Varsovia Universitato kaj projektantoj el la Supera Lernejo de Socia Psikologio. La originalaj pentraĵoj troviĝas aktuale en la kolekto de la Nacia Muzeo en Varsovio kaj en la Sudana Nacia Muzeo en Kartumo. Por rekonstruo estis elektitaj po du reĝaj vestoj kaj du vestoj de la reĝaj patrinoj el la 10-a kaj el la fino de la 12-a jarcento. Baze de ili plej bone prezentiĝas ŝanĝoj, kiujn al Nubio alportis kristanismo, kiu venis tien el Konstantinopolo en la 6-a jarcento. Samtempe videbliĝas en ili influoj bizancaj, lokaj tradicioj kaj influoj de la islama mondo. La rekonstruitajn vestojn por plene bildigi ilian fizikan formon prezentis dum speciala sesio modeloj, reprezentantoj de la sudana socio el Nederlando kaj Germanio. La fotosesio okazis en la preĝejo de pastoro van Ars en Hago. Tiun unikan kolekton de orienta modo ekde la 17-an de oktobro eblos rigardi en la pariza Luvro. Anticipis ĝin la hodiaŭa popularscienca sesio en la Centro de la Pola Civilizacio ĉe Sorbono. La organizantoj ĉeokaze atentigas, ke ĉi tiu prezento en la tempo, kiam en Sudano okazas tragika interna milito, donas ŝancon memorigi al la mondo ne nur pri la bravaj loĝantoj de ĉi tiu lando, sed ankaŭ pri ĝia riĉa heredaĵo hodiaŭ aparte minacita.
El la elsendo 15.10.2024. Legas Barbara – 02′ 10″
Kvar tjurkaj ŝtatoj kun komuna latina alfabeto
Kvin landoj de la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj supervenkis plurjarajn disputojn pri diakritaj literoj kaj signoj kaj interkonsentis por siaj lingvoj komunan 34-literan latinan alfabeton. Decida estis la septembra renkontiĝo de la Komisiono por Komuna Tjurka Alfabeto en Baku. Sciencistoj, kiuj pretigis la definitivan version de la kohera alfabeto asertas, ke ĝi spegulas la trajtojn de la tjurkaj lingvoj uzataj en ĉi tiuj landoj. Ĉiu el la ŝtatoj ŝanĝis iujn literojn tiel, ke ili spegulu la fontetikajn trajtojn de iliaj lingvoj. La diskuto pri la komuna alfabeto komenciĝis preskaŭ tuj post la falo de Sovetunio en la komenco de la 90-aj jaroj. Turkio klopodis tiam intimigi ligojn kun aliaj tjurkaj nacioj – azeroj, kazaĥoj, kirgizoj, turkmenoj kaj uzbekoj. Ĝi mem enkondukis la latinan alfabeton en 1929 rezignante pri arabaj literoj. Aliaj tjurkaj popoloj dum mallonga tempo uzis la latinan alfabeton en la fruaj jaroj de Sovetunio, sed Moskvo devigis ilin transiri al la cirila alfabeto. Plena reveno al la latina alfabero en Azerbejĝano, komenciĝinta en decembro 1991, postulis ĉirkaŭ 10 jarojn. Kaze de Azerbejĝano, Turkio kaj Uzbekio, kiuj jam uzas la latinan alfaberon, akcepto de norma latina alfabeto povas estis relative facila afero. Alie aspektas situcio se temas pri Kazaĥio, en kiu daŭras la proczezo de forigado de la cirila alfabeto. Unusola ŝtato de la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj, kiu ne alprenis la decidon pri ekuzo de la latina alfabeto estas Kirgizio, en kiu ekde 90-aj jaroj daŭras debato inter sciencistoj, politikistoj kaj publika opinio. Rusaj politikistoj plurfoje atenigadis, ke oni ne ŝanceligu la rolon de la rusa lingvo, kiu havas tie la ofican statuson. Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj ĉirkaŭprenas Kirgizion, Kazĥion, Uzbekion, Turkion kaj Azerbejĝanon. La statuson de obervantoj havas Turkmenio, Hungario kaj negnoskata sur la internacia areno Norda Kipro. Taĝikio unusola netjurka lando en la Centra Azio daŭre uzas la cirilan alfabeton. La alvokoj de iuj sciencistoj forigi ĝin kaj anstataŭigi per arabaj literoj ne estas ĝis nun subtenitaj.
El la elsendo 05.10.2024. Legas Barbara – 03′ 12″
Polo kun la Flegista Premio de la sveda reĝino
Pola flegisto kaj studento de informadiko Adrian Nowakowski meze de septembro transprenis el la manoj de la sveda reĝino la Fleigistan Premion de la Reĝino Silvia. Lian projekton „Stefania”, kiu utiligas la Artefaritan Inteligenton kaj Grandajn Lingvajn Modelojn (LLM) por lerni efikan komunikadon kun pacientoj, aparte suferantaj la demencon, la ĵurio agnoskis kiel viziulan. Oni aparte relifigis la malfermitecon de la pola laŭreato, kiu krom esti flegisto aldone studas informadikon por utiligi novajn teknologiojn en la profesia laboro. Lia projekto ebligas la lernadon kaj trejnadon de efika komunikado kun geriatriaj pacientoj. La premio konsisitas el diplomo, 6-mileŭra stipendio kaj ebleco partopreni staĝon. Poloj jam 8 fojojn estis laŭreatoj de la premio kaj la 10-an eldonon de la konkurso partoprenis preskaŭ 170 polaj flegistoj aŭ flegistaj studentoj. Krom Adrian Nowakowski la konkurslaŭreatoj en la 10-a konkureldono fariĝis flegistoj kaj flegistaj studentoj el Svedio, Finnlando, Germanio, Litovio kaj Usono. La Flegista Premio de la Reĝino Silvia estas direktita ekskluzive al flegistaj studentoj kaj personoj dum flegistaj staĝoj. Ĝi estis lanĉita kiel la naskiĝdatrevena donaco por la sveda reĝino soleninta sian 70-jariĝon. Ŝi estas konata pro sia agado favore al personoj grizaĝaj kaj suferanaj demencon. Tiu malsano en la 90-aj jaroj estis diagnozita ĉe ŝia patrino.
El la elsendo 05.10.2024. Legas Gabi – 01′ 59″
Baldaŭ en Pollando kuracos ankaŭ podiatroj
Ĝis nun Pollando ne edukis studentojn de „podiatrio”, do kuracistojn, kiuj okupiĝas pri diagnozado kaj kuracado, ankaŭ kirurgia, de malsanoj de piedo kaj piedartiko. Tamen la nova profesio estas jam leĝe agnoskita, kaj la rilata leĝo enviviĝis en marto nunjare. Personoj, kiuj volas praktiki podiatrion apenaŭ komencas studojn kaj sur la labormerkato aperos post ĉirkaŭ tri jaroj. Ili okupiĝos pri la profilakto de sanproblemoj rilate piedojn kaj piedartikojn, pri ĝenerala profilakto kaj stabiligo de diabeto. Ĉiuj personoj laborantaj en la nova profesio devos konstante profesie perfektiĝi, ekzemple dum la postdiplomaj studoj. Tion postulas progresoj en la medicinaj sciencoj kaj ĝenerala progreso teknologia. La profesio de podiatro estas jam bone konata en kelkaj aliaj eŭropaj landoj i.a. Germanio, Svislando kaj Portugalio. Ĝi estas alte taksata kaj ĝia estonteca karaktero ligiĝas unuavice kun ĉiam pli multaj personoj suferantaj diabeton. Ĉe iuj el ili sekve de la malsano evoluas la t.n. diabeta piedo, kiun en iuj landoj oni ne kuracas kaj la sola solvo estas amputo de la malsana organo. Podiatro kiel specialisto kun vastaj konoj pri dermatologio, diabetologio, ortopedio, kirurgio kaj sporta medicino helpos ankaŭ rilate aliajn longiĝajn piedmalsanojn. Ĝis nun pri la problemoj ligitaj kun malsanoj piedoj kaj piedartikoj okupiĝis en Pollando kuracistoj de aliaj specializoj, kiel ortopedoj, kirurgoj aŭ dermatologoj.
El le elsendo 25.09.2024. Legas Maciek – 1′ 53″
La 4-a Futorologia Konferenco en Krakovo
Meze de septembro en Krakovo okazis la 4-a Futorologia Konferenco, kies patrono estis la naskiĝinta antaŭ 150 jaroj Jerzy Żuławski, la antaŭkuriero de la pola fantasto. La kongresa temaro oscilis ĉirkaŭ temoj ligitaj kun la Luno kaj la vaste komprenata Kosmo, kiuj estos prezentitaj same en la kunteksto de sciencaj atingaĵoj kiel ankaŭ rilate funkciadon en la popkulturo. La evento celis integriĝon de la artaj kaj akademiaj medioj kreante spacon por la interbranĉa diskuto konfome al la kreaj ideoj de Stanisław Lem. Tradicie renkontiĝis tiuokaze verkistoj, eldonistoj, kritikistoj, ĵurnalistoj, sed krome specialistoj pri natursciencoj, ekzaktaj kaj humanismaj sciencoj. En la nuna jaro la konferenco havis apartan parton celitan al adoleskuloj, studentoj kaj instruistoj. Ekspertoj koncentriĝis ĉefe pri temoj ligitaj kun astronaŭtiko, Artefarita Inteligento kaj ekvilibra evoluo. La honora gasto de la konferenco estis Agnieszka Żuławska-Umeda, kunpartopreninte la diskuton pri la kreado de la plej grandaj polaj fantastoverkistoj. Estis lanĉita muzika albumo „Lunkomandaro: Honore al Jerzy Żuławski”.
El la elsendo 15.09.2024. Legas Barbara – 01′ 35″
Kontraŭfajra, kontraŭincendia ĵeleo
Ĉiam pli ofte ni ekscias pri ekstremaj temperaturoj, sekecperiodoj kaj ŝiraj ventoj, kiuj plagas nian planedon. Akompanas ilin katastrofaj arbarincendioj, kiel en Aŭstralio lime de la 2019 kaj 2020 jaroj, kiel el Havajo en 1923. Sekve de ili pereas homoj, bestoj, forbrulas konstruaĵoj kaj kritika infrastrukturo, t.e. aranĝaĵoj kaj instalaĵoj necesaj por la funkciado de la homaj vivejoj kaj la tutaj ŝtatoj. Pri solvo de ĉi tiuj problemoj laboras sciencistoj en multaj landoj. Pri siaj interesaj laborrezultoj informis antaŭnelonge en la periodaĵo „Progresintaj materialoj” sciencistoj el la usona Stanford-universitato. Ĝis nun aplikataj por la kontraŭincendia protekto ĵeleoj konsistas el superhidroabsorbaj, superhumidecabsorbaj polimeroj, kiuj efikas simile kiel pulvoro absorbanta humidecon en la unufojaj vindaĵoj. Tia pulvoro mikista kun akvo kaj superŝprucita sur konstraĵon pufiĝas transformiĝante en ĵelean substancon, kiu rolas kiel humida kontraŭfajra protektilo. Tamen pro tre altaj temperaturoj en la disvastiĝanta fajro la akvo rapide vaporiĝas kaj tia ĵeleo sufiĉas nur por prokimume 45 minutoj. En la kontraŭincendia ĵeleo kunaŭtorita de doktoro Eric Appel la fajroprotekta barilo konsistas ne sole el akvo en celulozaj polimeroj, sed ankaŭ el silicpartikloj. La usonaj sciencistoj malkovris, ke ilia mola, spongeca hidroĵeleo alprenas firman formon kun bonegaj izolaj proprecoj por surfacoj troviĝantaj sub ĝi. Ĝi protektas ilin, eĉ post kiam la enestanta en ili akvo plene forvaporiĝas. Cetere tiun kreiĝintan kruston eblas facile forigi post kiam incendio estas estingita. Pliaj esploroj elmontris, ke mikroorganismoj en la grundo rapide malkomponas la sekuran por la medio substancon proponitan de la usonaj sciencistoj. La esploroj de doktoro Appel pri la kontraŭfajra ĵeleo komenciĝis jam en 2019 kaj unue rilatis al la kontraŭfajra protekto de plantoj por helpi al la kontraŭincendia protekto de arbaroj. Laŭ – Changxin Dong, la ĉefa aŭtoro de la esploroj – la ellabarita nun hidroĵeleo kun la salicpartikloj estas progressprona solvo konsideranta la bezonojn de la medio, superanta la nunan komercan oferton, proponante pli bonan kaj mezureblan protekton kontraŭ la incendioj. Aperas do la espero, ke tiaj novumoj baldaŭ povos esti aplikataj en regionoj aparte minacitaj de incendioj, kio sekve ebligos pli efike protekti homojn, domojn kaj la naturon kontraŭ incendisekvoj.
El la elsendo 05.09.2024. Legas Barbara – 03′ 41″
Grafeno el mikroplasto
La plastaj forfalaĵoj subiĝas al fragmenitĝo, diseriĝo atingante mikronajn dimensiojn, sed ili ne malkomponiĝas komplete. En la akva medio la mikroplasto minacas al animaloj kaj homo integriĝante kun la maraj kaj homaj nutroĉenoj. La reciklado de mikroplasto ĝis antaŭnelonge estis opiniata tre malfacila, eĉ malebla. Tiu procezo postulas temporabajn procedojn de separado kaj generas altajn kostojn. Tial superciklado (ucycling), kiu konsistas en alifarado de plastaj forfalaĵoj je materialoj kun alta valoro ĉiam vekas grandan interesiĝon. Kaj pri tio sukcesis sciencistoj el Aŭstralio, kiuj alifaris mikroplaston en grafenon. Grafeno kiel sciate estas karbona materialo kun la dikeco de unu atomo, pli malmola ol diamanto, 200-oble pli forta ol ŝtalo kaj kvinoble pli leĝera ol aluminio. D-ro Adeel Zafar el la Universitato de James Cook en Townsville informis la portalon Interesa Inĝenieriado, ke oni akiris dum unu minuto el ĉirkau 30 miligramoj da mikroplasto preskaŭ 5 miligramojn da grafeno. La scienca kolektivo ligita kun la universitato akiris mikropaston el plastaj boteloj kaj aplikis rilate ĝin la novan teknikon APMP , temas pri mikroonda sintezo de plasmo sub la atmosfera premo. Sciencistoj el Aŭstralio ne estas la unusola koletivo, kiu laboras pri la alifarado de plasto en grafenon. Tiun metodon aplikas ankaŭ sciencistoj el Rice-universitato en Teksaso. La celo estas grandkvanta akiro de grafeno por la motoriza industrio.
El la elsendo 25.08.2024. Legas Barbara – 02′ 23″
La Torina Mortotuko ne estas mezepoka faksimilo
Italaj sciencstoj subiginte la Torinan Mortotukon al analizoj kun apliko de moderna teknologio konstatis, ke ĝi havas du mil jarojn kaj ne estas la mezepoka faksimlo. Tian opinion oni esprimis por la esplorrezuloj el 1988, kiam oni aplikis la radiokarbonan datumadon. Nun sciencistoj el la Instituto pri Kristalografio el Consiglio Nazionale delle Ricerche (CNR) por difini la aĝon de la materialo, el kiu estis farita la mortotuko, okazigis analizojn kun la apliko de moderna teknologio, t.e. larĝangula rentgenfota difraktometrio (WAXS). Sub la gvido de doktoro Liberato De Caro estis pristuditaj ok etaj teksaĵprovaĵoj el la Mortotuko, kiu prezentas negativon de viro mortinta pro la krucumo. Ili konkludis, ke antaŭ ol la Mortotuko estis venigita al Chambery en Francio en la 50-aj jaroj de la 14-a jarcento, ĝi estis konservata dum 13 jarcentoj en la kondiĉoj, en kiuj regis 22,5 celsiusaj gradoj kaj meza humideco egalis al 55 procentoj. La akiritaj rezultoj estas analogaj al donitaĵoj akiritaj el teksaĵo trovita en la isreala Masado kaj datumita je 55a-74a jaroj post Kristo. Se la lina celulozo estus konservita en aliaj kondiĉoj ĝia malnoviĝado estus tute alia. La esplorrezultoj de la italaj sciencistoj aperintaj en la periodaĵo „Heredaĵo” estas jam la sekvaj en la nuna jaro, kiuj datumas la Torinan Mortotukon je la tempo de Kristo, kaj la kvara el la lasta jardeko. Ĉeokaze d-ro Caro elmontras la ĉeston de elementoj de la proksimorientaj florpolenoj en la teksaĵaj fibroj, kio kontestas ĝian kreiĝon en Eŭropo.
El la elsendo 25.08.2024. Legas Barbara – 02′ 33″
Prof. Stramski kun Medalo de Nils Gunnar Jerlov
Profesoro Dariusz Stramski el la Universitato de Kalifornio en San-Diego fariĝis laŭreato de la Medalo de Nils Gunnar Jerlov. Atribuata de la Oceonografia Societo medalo estas unu el la plej prestiĝaj en la mondo de oceonografiaj premioj. Per ĝi oni honoris la signifan kontribuon de la profesoro al la optika oceanografio. Profesoro Dariusz Stramski transprenos ĝin dum la konferenco de Oceana Optiko 26, kiu okazos komence de oktobro en Las Palmas. La naskiĝinta en Pollando kaj doktoriĝinta en la Gdanska Universitato prof. Stramski dum pli ol 40-jara scienca kariero alportis gravan kontribuon al la esplorado de oceana optiko jen rilate aplikon de optikaj metodoj en oceonografio, jen rilate evoluigon de novumaj optikaj teknologioj. Li estas aŭtoro kaj kunaŭtoro de pli ol 100 recenzitaj sciencaj disertaĵoj, li gvidis plurajn esplorprojektojn kaj partoprenis multajn oceonografiajn ekspediciojn. Profesoro Dariusz Stramski estas la eksterlanda membro de la Pola Sciencakademio. La Medalo de Nils Gunnar Jerlov estas atribuata ĉiun duan jaron pro vastigado de konoj rilate la interefikadon de la lumo kun oceaniaj akvoj. Oni distingas per ĝi ankaŭ personojn, kiuj alportis signifan kontribuon al la edukado de studentoj kaj junaj sciencistoj okupiĝantaj pri oceanoj aŭ kiuj gvidis gravajn interbranĉajn esplorojn en ĉi tiu sfero.
El la elsendo 15.08.2024. Legas Gabi – 01′ 48″