Ludu

En la 1467-a E_elsendo el la 25.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – pri la t.n. Monda Eksponaĵo, t.e. aprila eksponaĵo en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko – omaĝa libro al reĝo Jan Sobieski; pri kelkaj statistikaĵoj ligitaj kun la funkciado de polaj artgalerioj en 2025.
• En la hodiaŭa renkontiĝo kun Gabi pri iuj el la laste katalogitaj libroj en HH-Biblioteko ni koncentriĝis pri la libro el 2026 „Taglibreto” de s-ta Faustyna Kowalska; pri du eldonoj de „La Libro de la Spiritoj” de Allan Kardec; pri du samjaraj tradukoj kaj eldonoj de la libro Urug de Hella S. Haasse; pri „La enigma trezoro” romano por adoleskantoj de Julian Modest.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la planitaj  de Hispana E-Federacio  por la Monda Tago de Libro (23.04.2026) du eventoj en Madrido laŭ ĝia lasta  n-ro de „La Bitbulteno”.
• Muzike ni memorigis la kanton de Kajto pri „Malnova balancilo” el la albumo „Masko”. En la hodiaŭa elsendo ni parolas multe diversaspekte pri Esperanto en Varsovio. Jen iu el la publikaj afiŝoj de la varsovia trafikentrepreno, en kiu videbliĝas la buso de la linio 111 kun la ŝildo „Esperanto”. La akompana teksto estas „Ĉiam al via direkto” (ev. ĉiam al via celo).
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.