Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1466-a E_elsendo el la 20.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas informon, ke Aŭstrio fariĝis la tria lando, kiu oficiale agnoskis Esperanton kaj registris ĝin en sia Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo;
• Nian felietonon ni dediĉas al la establinto de la mondfama aŭkcia firmo Bukowskis, spurante la vivhistorion de la pola insurgento el la kontraŭcara Januara Insurekcio 1863;
• La kulturkronikaj informoj rilatas al la antaŭnelonga ekspozicio dediĉita al unu el la avanaj polaj afiŝistoj, Jan Lenica en Tokio; al la ekspozicio de Hiorsai en Romo, al kio konribuis la Nacia Muzeo en Krakovo;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la 1-a E-Safaro en Tanzanio organizata de Esperanto Afriko kaj Didi Weidmann, al kiu eblas aliĝi ĝis la fino de aprilo. Detaloj troviĝas en la kongresa broŝuro https://allsprachendienst.ch/esperanto/files/Unua-Tanzania-Esperanto-Safaro-Broshuro_5zmly0dz.pdf;
• Hodiaŭ por muzikaj minutoj ni proponis la originalan E-kanton de Hirosi Nobukuni „Vidante la stelojn”; La programinformon akompanas la foto de la lignogravuraĵo de Hokusai „Drako”;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.








