POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Komenciĝis la nova lernojaro

Hodiaŭ okazis la inaŭguro de la nova lernojaro. Al 33 mil lernejoj revenis preskaŭ 5 milionoj da infanoj kaj 650 mil instruistoj. La unuan klason frekventos ĉ. 611 mil infanoj, inkluzive de 381 mil 6-jaruloj. Temas pri infanoj naskiĝintaj en 2009 kaj en la dua duono de 2008. En septembro  pasintjare krom 7-jaruloj la  lernadon inaŭguris devige duono de la 6-jaruloj. Tio ne fermis pli fruan, kelkjaran publikan diskuton pri la komenco de la lernodevo. La postulon pri ĉi-rilata referendumo subskribis 2 milionoj da personoj, sed ĝi ne estis traktita. Prezidento Andrzej Duda prezentis al la Senato petpostulon, ke dum la balottago la 25-an de oktobro okazu tutlanda referendumo, en kiu inter tri demandoj subtenitaj de 6 milionoj da subskriboj estu forigo de la lernodevo por la 6-jaruloj. La senato traktos ĝin dum sia plej  proksima kunsido. 6 senataj komisionoj rekomendas la rifuzon de la prezidenta petpostulo.

La 1-a de septembro signifas ankaŭ ŝanĝojn por pli jun infanoj. Ekde hodiaŭ ĉiuj 4-jaruloj havas la rajton al la antaŭlerneja eduko, se la gepatroj esprimos tian  deziron. Ekde la nuna jaro kvinjaruloj en la antaŭlernejoj devige lernos fremdan lingvon. La antaŭlernejojn frekfentos ĉirkaŭ unu miliono 200 mil infanoj.

El la elsendo 01.09.2015. Legas Milada

Nova lernojaro en Pollando

La 76-a datreveno de la 2-a mondmilito

Kun la partopreno de la prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino kaj la ĉefministro Ewa Kopacz komenciĝis frumatene sur la promontoro Westerplatte en Gdansko solenaĵoj en la 76-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. La 1-an de septembro 1939 je la 4.45 okazis la germana atako kontraŭ troviĝantan tie polan Militistan Municistaplejon. La prezidento memorigis i.a., ke kvankam la unuaj germanaj bomboj falis kvin minutojn pli frue sur la urbon Wieluń – la unuaj pafoj direktiĝis de la blendŝipo  “Schleswig-Holstein” sur Westerplatte. Tiu loko estas kaj restos simbolo de la hereoco de la polaj soldatoj. Prezidento Duda samtempe referencis al la fakto, ke la 17-an de septembro Pollando estis atakita de alia, granda terura totalismo apud la hitlera, la stalinisma totalismo, de la sovetunia armeo kaj tiel realiĝis la pakto Ribbentrop-Mołotow. La Ruĝa Armeo invadis polajn terenoj kaj soldatoj de Hitler kaj de Stalin interŝanĝis manpremon kiel signon de venko kaj disŝiro de Pollando.  Tio estis ne sole tragedio por nia nacio, sed ankaŭ por estonoj, finnoj, litovoj, latvoj kaj rumanoj. La pola prezidento memorigis samtempe, ke la Ruĝa Armeo en signifa grado kontribuis al la venko super la hitlera Germanio. Li konstatis ankaŭ, ke la pasinteco klarigas nuntempon, sed ĝi ebligas ankaŭ konstrui pli bonan estontecon. Andrzej Duda i.a. referencis al siaj vortoj, ke firman pacon eblas konstrui nur sur firma, necedema sinteno por defendi la internacian ordon, internacian leĝaron, la fundamentajn principojn, kiuj devas validi inter ŝtatoj kaj nacioj.

El la elsendo 01.09.2015. Legas Milada

La 76-a datreveno de la 2-a mondmilito

Sojle de la germana vizito de prezidento Andrzej Duda

Jam kelkajn tagojn antaŭ la hodiaŭa vizito en Berlino la pola prezidento Andrzej Duda en intervjuo por la „Bild” diris i.a.: „Ni estas najbaroj kaj reciproke aprezas nin. Tiun respekton ne eblas tamen mezuri sur la militista aŭ ekonomia grundo. Temas pri tio, ke ambaŭ flankoj komprenu kaj akceptu pravigitajn interesojn de la partnero. Reference al la temo de Ukrainio kaj Rusio la pola prezidento memorigis, ke Rusio rompis la internacian leĝaron kaj ne eblas tion simple ignori.

En Pollando oni ne dubas, ke la interparoloj kun kanceliero Angela Merkel estos tre malfacilaj, des pli ke ekde la unuaj tagoj de la oficado de prezidento Duda parto de la germanaj amaskomunikiloj kreis rilate al li malfavoran aŭron. En la hodiaŭa intervjuo antaŭ la vizito en Germanio por Die Welt prezidento Duda esprimis la opinion, ke NATO devus firmigi sian orientan alon, por ankaŭ al la landoj de la Centra kaj Orienta Eŭropo certigi realajn aliancanajn garantiojn, la samajn, kiuj delonge ekzistas en Okcidento. Interparolante kun Gerhard Gnauk, la korespondanto de la periodaĵo  prezidento Anfrzej Duda esprimis la opinion pri germanoj malakceptinte la opinion de pola intelektulo Jarosław Marek Rymkiewicz, ke poloj „tro rapide kaj facile pardonis”. Andrzej Duda diris: „Mi ne dividas ĉi tiun opinion”. Necesa estas tamen honestas historia politiko, kaj niajn rilatojn devas ĉiam baziĝi sur la historia vero. Tio koncernas ankaŭ respondeon pro la 2-a mondmilito kaj milionoj da homoj, kiu pereis i.a. en la germanaj koncentrejoj”.

El la elsendo 28.08.2015. Legas Barbara

sojle de la vizito de prezidento Duda en Berlino

Bicikla vizitado de apudkarpatiaj vitejoj

De kelkaj jaroj turistoj venantaj al la Apudkarpatia regiono en la suda Pollando vizitas ankaŭ la tieajn vitejojn. Nunjare oni notas aparte multajn biciklajn ekskursojn. Tiu vizitmetodo  venis el Moravio kaj ĝuas popularecon. Turistoj uzantaj biciklojn ne povante gustumo vinojn en vinproduktaj mastrumejoj aĉetas vinbotelojn.

Je 150 vitejoj en la regiono 80 vaste malfermas pordojn antaŭ la turistoj. La lokaj vinproduktantoj ofertas la vizitadon de la vitejoj, prezentaAs la vinproduktan procezon kaj invitas por la gustumado. Kvankam turistojn  en la vitejoj de la sudorienta Pollando eblas renkonti dum la tuta jaro tamen en la feria periodo ili estas pli multaj. La vitejoj de la Apudkarpatia Regiono okupas la areon de kelkaj  aroj ĝis du-tri hektaroj. Ili troviĝas en la regionoj de la urboj Jasło, Krosno, Strzyzowa kaj Rzeszów. Dominas inter ili plantoj rezistaj, ekzameniĝintaj en la loka klimato.

El la elsendo 25.08.2015. Legas Tomek

bicikle tra la vitejoj

Post la vizito de prezidento A. Duda en Estonio / La rusa ĉefministro sur la insulo Iturup

Pollando. Lastdimanĉe prezidento Andrzej Duda faris sian unuan  eksterlandan viziton en Estonio, laŭ invito de la estona prezidento Toomas Hendrik Ilves. Ĝi okazis en la 76-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kies sekreta protokolo antaŭvidanta la dividon de Eŭropo inter la paktantaj ŝtatoj malfermis al Hitler vojon al la 2-a mondmilito. Nun ĝi estas difinata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri Viktimoj de Totalismaj Reĝimoj. Antaŭ la vizito de la pola prezidento  Toomas Hendrik Ilves donis intervjuon al PAP-agentejo, en kiu li i.a. reliefigis la komunan koncepton de sekureco reliefigante la fakton, ke Pollando estas unu el la strategiaj partneroj de Estonio kaj aferprezentanto de la ŝtatoj de la regiono favore al komuna defendo. Dum la komuna gazetara konferenco kun la estona prezidento Andrzej Duda referencis al sia postulo pri ĉeesto de NATO-fortoj en Pollando. La pola prezidento alvokis respekti la internacian leĝaron, kio lastatempe ĉiam pli ofte estas damaĝata. Kiel ekzemplon de tio la estona prezidento menciis la eventojn en Ukrainio, kiuj elmontras la fragilecon de libereco. Laŭ la pola prezidento ne eblas allasi al tio, ke sole argumento pri ekonomia aŭ militista povo decidu en la internaciaj rilatoj.

Rusio. La ĉefministro de la Rusa Federacio, Dmitrij Miedwiediew deklaris, ke lia lando bezonas modernan, bone instrukciitan grupon de militistaj fortoj sur Kuriloj kaj ĉiaj kondiĉoj por tio estis plenumitaj. Tion li deklaris sabate, la 22-an de aŭgusto dum la vizito sur unu el la insuloj de Kurila Arkipelago Iturup, unu el inter kvar kiuj estas objekto de la teritoria disputo inter Rusio kaj Japanio.  Kvankam Miedwiediew deklaris amikecon kun Japanio li substrekis, ke la rilatoj inter Moskvo kaj Japanio ne povas dependi de la Kurila demando. Dum sia estado sur Iturup Miedwiediew deklaris, ke li subskribis dekreton, kiu firmigas la rusan limon sur la kontinenta breto de Oĥotska Maro. En 2014 la UN-oa Komisiono por la limoj de kontinentaj bretoj rekonis la surfacon de 52 mil kvadrataj kilometroj – kiu antaŭe estis agnoskita kiel malferma maro – parto de la rusa kontinenta breto. Kiel substrekis la rusa ĉefministro temas pri teritorio kun grandegaj krudaĵprovizoj. La UN-oa decido fakte agnoskas ĉi tiun teritorion interna maro de Rusio.

El la elsendo 25.08.2015. Legas Krystyna

Eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento

Lunde estis prezentita kalendaro de la eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento por la plej proksimaj 100 tagoj. Jam la plej proksiman dimanĉon Andrzej Duda faros viziton en Estonio. Ĉi tiu vizito okazanta laŭ la invito de la estona flanko reliefigos solidarecon de Pollando kun la baltaj landoj. Ĝi okazos la 23-an de aŭgusto, en la datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu ekde kelkaj jaroj pasas kiel Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de stalinismo kaj nazismo. Sian paroladon en Talino prezidento Duda dediĉos al la signifo de internacia leĝaro en la internaciaj rilatoj. En la plej proksimaj vizitplanoj de la pola prezidento estas vizitoj en Berlino kaj Londono. Fine de septembro prezidento Duda faros viziton en Novjorko, kie li partoprenos la Ĝeneralan Asembleon de UNo en Novjorko, kie i.a. li renkontiĝos kun Barak Obama. En pliaj planoj estas vizitoj en Hungario, Rumanio kaj Ĉinio. Daŭras interparoloj pri vizitoj de la pola prezidento en Parizo, Bruselo kaj ankaŭ renkontiĝo kun la prezidento de Ukraino.

El la elsendo 18.08.2015. Legas Milada kaj Krystyna

Helpo por Grekio

Post la aprobo fare de la eŭrogrupo de prunto por Grekio en la plej proksimaj tagoj finiĝos ratifaj proceduroj en la landoj de la eŭrosfero. Ĵaŭde Ateno ricevos la unuan pruntofaskon kun la suma valoro de 26 miliardoj da eŭroj. La subtenoprogramo devas esti akceptita de kelkaj naciaj parlamentoj, inkluzive de la germana Bundestag. La funkciigo de la nova pruntofasko estos anoncita dum la merkreda telekonferenco kaj jam ĵaŭde matene Grekio povos ricevi 13 miliardojn da eŭroj por kovri prokrastitajn pagendecojn. 3 miliardojn por la sama celo Ateno ricevos aŭtune. La ceterajn 10 miliardoj el la unua segmento de la prunto ektroviĝos en speciala konto  por firmigi la grekajn bankojn.

La dua helpofasko estos liverota meze de novembro kondiĉe, ke Grekio envivigados reformojn. Kiel informis PAP-agentejo kadre de la reformoprogramo kaj ŝparoj la greka registaro oficiale aprobis vendon de 14 regionaj flughavenoj al la germana firmao Fraport kontraŭ 1,23 miliardoj da eŭroj. Temas pri flughavenoj en Saloniko, sur Korfuo, Rodoso, Santorino kaj Mikeno.  Kiel atentigis la agentejo AFP tio estas la unua privatigo de Cipras-registaro.

El la elsendo 18.08.2015. Legas Milada kaj Krystyna

Sakuro_malutki

La datreveno de atombomba atako kontraŭ Nagasaki

La solenaĵojn memorigantajn la 70-an datrevenon de la faligo de la atombombo sur la urbon Nagasaki (la 9-an de aŭgusto)  krom miloj da japanoj partoprenis reprezentantoj de 75 ŝtatoj, inkluzive de la usona ambasadoro en Japanio, Carolin Kennedy. La 6-an de aŭgusto 1945 mallonge antaŭ la finiĝo de la 2-a mondmilito usonanoj faligis sur Hiroŝimon sian unuan atombombon. Tri tagojn poste la dua usona  atombombo detruis Nagasaki. La usonaj atakoj akcelis kapitulacon de Japanio batalanta dum la 2-a mondmilio flanke de Germanio kaj faŝista Italio. Malfacilas juĝi la kvanton de la pereintoj, kiu estas taksata en ambaŭ urboj je ĉirkaŭ 140 mil personoj. La tragika viktimrikolto grandiĝas ĉiujare pro la postradiada malsano falĉanta laŭvicajn viktimojn. La paroladinta en la Pacoparko la urbestro de Nagasaki, Tomisa Taue deklaris, ke Japanio neniam povas distanciĝi disde la pacisma principo. Liaj vortoj rilatis al la defendopolitiko de la ĉeestanta la solenaĵojn ĉefministro de Japanio, kies registaro konsekvence klopodas grandigi la rolon de la armeo.

El la elsendo 11.08.2015. Legas Krystyna

Datreveno en Nagasaki

La unio konsideras sankciojn rilate Israelon

La Eŭropa Unio konsideras sankciojn rilate al Israelo lige kun la setliĝado de judoj ĉe la Okcidenta Bordo. La judaj setliĝantoj estas la plej grava baraĵo sur la vojo al paco en la Proksima Oriento. Ilia brutala konduto emfaziĝas en la detruado de la palestinaj olivarbaroj kaj mortigado de bredbestoj. Laŭ la pritakso de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj nur ekde la jarkomenco judaj setliĝantoj provokis 120 atakojn. Aktuale ĉe la Okcidenta Bordo kaj en la orienta Jerusalemo loĝas 500 mil judaj setliĝantoj. Tio estas nelegala laŭ la internacia leĝaro, sed Israelo kontestas tiun juran eksplikon. La Unio envivigis antaŭ kelkaj jaroj direktivon, kiu ordonas signi la produktojn devenantajn el la israelaj setlejoj vendatajn en Eŭropo, sed laŭ klarigoj de Maja Kocijancić, la aferprezentanto de la Eŭropa Komisiono tio ne havas devokarakteron. Ekspertoj samtempe substrekas, ke judaj setliĝantoj fariĝas ĉiam pli granda problemo por la israela registaro de Netanjahu. Unuflanke ili formas lian plej firman balotantaron, aliflanke en ĉiam malpli signifa grado ili estas kontroleblaj de la israelaj aŭtoritatoj.

El la elsendo 11.08.2015. Legas Krystyna

Andrzej Duda, nova prezidento de Pola Respubliko

Lastĵaŭde la postenon de la prezidento de Pola Respubliko transprenis la elektita en la majaj prezidentaj balotoj, Andrzej Duda. Kiel la estro de la pola ŝtato li estas la plej supera reprezentanto de la Pola Respubliko, komandanto de la polaj armeaj fortoj kaj reprezentanto de Pollando eksterlande.  Kvankam la kompetentoj de la prezidento en Pollando ne estas same ampleksaj  kiel en Francio aŭ Usono la pola prezidento povas influi la politikon de la registaro kaj laborojn de la parlamento. Li povas prezenti propran leĝdonan iniciaton aŭ aprobote de la Senato deklari tutlandan referendumon. La pola prezidento formas la polan eksterlandan politikon. Li ratifas kaj malakceptas internaciajn traktatojn, nomumas kaj revokas ambasadorojn en aliaj ŝtatoj kaj ĉe internaciaj organizoj.

La postnomuna mesaĝo en la Nacia Asembleo prezidento Andrzej Duda enhavis ĉefajn prioritatojn de lia prezidenta oficado. Prezidento Duda parolis i.a. pri revenigo de la komunecosento en la nacio kaj reciproka respektado. Li forte akcentis la problemojn de la pola sekureco reliefigante la neceson de pli bona sekurecgarantio flanke de NATO. Kiel atentigis prezidento Duda estas necesa konstruo de fortaj kaj bone ekipitaj armeaj fortoj. Inter la taskoj de la eksterlanda politiko li menciis serĉadon de novaj aliancanoj, interkompreniĝon kun najbaroj kaj kunlaboron kun la pola kolonio eksterlande, inkluzive de la establo de speciala oficejo por kunlaboro kun poloj eksterlande.  Parolante pri la neceso ripari la Respublikon prezidento Andrzej Duda esprimis la esperon pri bona kunlaboro kun la registaro, Sejmo kaj Senato kaj polaj reprezentantoj ĉe altaj uniaj postenoj.

El la elsendo 07.08.2015. Legas Barbara

Prezidento Duda ekoficis