POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Persekutado de kristanoj

El la „Monda Indekso de Persekutoj 2016” de la organizo „Open Doors” rezultas, ke kristanoj estas la plej brutale diskriminaciata religia grupo en la mondo. La nombroj de la murditaj kristanoj kaj de la atakataj kaj detruataj kristanaj preĝejoj preskaŭ duobliĝis. En la monitorita periodo estis murditaj 7100 kristanoj kaj 2406 preĝejoj estis bruligitaj kaj eksplodigitaj. Antaŭ unu jaroj temis pri 4344 murditaj kristanoj kaj 1062 atakitaj preĝejoj. La raporto konsideras donitaĵojn el la periodo ekde novembro 2014 ĝis oktobro 2015 el 50 landoj, en kiuj laŭ „Open Doors” kristanoj estas plej brutale persekutataj kaj diskriminaciataj. En 35 el 50 landoj konsideritaj en la raporto la ĉefmotoro de persekutadoj estas radikalaj islamaj grupoj, kiel Boko Haram, somalia terorista organizo Al-Shabaab kaj la tn. Islama Ŝtato. En plej malbona situacio troviĝas kristanoj en la Norda Koreio, sekve en Irako, Eritreo, Afganistano, Sirio, Pakistao, Somalio, Sudano, Irano kaj Libio.

El la elsendo 26.01.2016. Legas Maciek – 1’27”

Rekta flugkonekto el Varsovio al Tokio

Meze de januaro la pola flugkompanio LOT inaŭguris longdistancan flugkonekton kun Tokio. Dum la du lastaj jaroj la kompanio ne povis realigi novajn flugkonektojn pro la envivigado de la savprogramo por la firmao rekomendita de la Eŭropa Komisiono.  Laŭ ekspertoj la novan flugeblon unuavice utiligos japanaj turistoj, kiuj en ĉiam pli granda kvanto vizitas Pollandon. La nova konekto povas tiun persontrafikon grandigi. Pollando laŭ ekspertoj devas evoluigi sian flugstrategion al la Fora Oriento. La evoluo de la komercaj kaj turismaj kontakoj estas sufiĉa motivo por ligi novajn konektojn ne nur kun Japanio, sed ankaŭ la Suda Koreio, kio troviĝas en la planoj de LOT. La pola flugkompanio realigas dume tri flugraliojn al Tokio semajne.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Maciek – 1’02”

Aktualaĵoj kelkfraze_19.01.2016

Marda renkontiĝo pri Pollando en la Eŭropa Parlamento. Antaŭ sia forflugo al Bruselo por renkontiĝo en la Eŭropa Parlamento, dum kiu estis planita debato pri situacio en Pollando la pola ĉefministro Beata Szydło deklaris, ke en Pollando ne estis superitaj aŭ rompitaj funkciprincipoj de demokrata leĝobserva ŝtato. Ne ekzistas do motivoj por pritaksi Pollandon. Marde matene Beata Szydło interparolis kun la prezidanto de la parlamento Martin Schulz akompanite de la estro kaj la vicestro de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski kaj Konrad Szymański. Dum la renkontiĝo estis pretigita strukturo de la debato.

Lundaj vizitoj de prezidento Andrej Duda en Bruselo. Dum sia lunda vizito en Bruselo la pola prezidento renkontiĝis kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk. Tusk konvinkadis, ke Pollando ne havas malamikojn en Eŭropa Unio, dum prezidento Duda alvokis pri objektiva taksado de nia lando. Ambaŭ esprimis la opinion, ke ekzistas neceso trankviligi politikistan diskuton pri Pollando. Dum la komuna konferenco ili ankaŭ substrekis, ke ili havas  similan opinion pri strategiaj taskoj de la unio, ĝia energetika sekureco kaj agadoj en la kunteksto de la reintertraktado de la brita membreco. Prezidento Andrzej Duda renkontiĝis pli frue en la Ĉefa Kvartiro de NATO en Bruselo  kun la ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg. Dum la komuna gazetara konferenco la pola prezidento aldudante al la julia pintrenkonto de la Pakto en Varsovio substrekis, ke ĝi devas esti universala, direktita al la estoteco kaj decidopova. Ĝia celo estas firmigo de la sekureco de la Centra Eŭropo kaj ankaŭ de la suda alo de la Pakto. La ĝenerala NATO-sekretario reliefiginte, ke Pollando estas forta kaj engaĝiĝinta aliancano de Nato esprimis la konvinkon, ke post la varsovia pintrenkonto la ĉeesto de NATO en Pollando fariĝos pli videbla.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Milda 

Senbrue en la varsovia Chopin-flughaveno

La varsovia Chopin-fughaveno limigas la kvanton de sonkomunikoj, kiuj ekde nun estas prezentataj sur la informpaneloj. Tio ne koncernos tamen sonkomunikojn pri lasita bagaĝo sen protekto. Tiamaniere la varsovia flughaveno aliĝas al la grupo de senbruaj eŭropaj flughavenoj, kiel Londono, Bristolo, Barcelono kaj Helsinki.  En la varsovia flughaveno troviĝas  multaj informoj pri tio, ke sonkomunikoj en la lasta fazo de la enbordiĝo ne aŭdiĝos ekster la spaco grupiganta pasaĝerojn por koncerna flugo. Tio signifas, ke pasaĝero mem devas sekvi informojn pri la flugtempo. La varsovia Chopin-flughaveno estas la plej granda en Pollando kaj unu el plej grandaj en la Centra Eŭropo. En 2015 utiligis ĝin pli ol 11 milionoj da pasaĝeroj. En la nunjara vintra sezono ĝi ofertas flugkonektojn kun 82 lokoj en 41 landoj de la mondo.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Maciek – 1’02”

Konsilio por Novumado

Lastlunde en la varsovia Scienca Centro Kopernik estis inaugurita Konsilio por Novumado, establita de la ĉefministro Beata Szydło. Ĝia tasko estas koordinado de  politiko koncernanta modernajn teknologiojn en la mastrumado. De ili dependos ĝia konkurecopovo, ili fariĝos motoro de ŝanĝoj ne sole teknologiaj, sed unuavice sociaj. Ĝis la 2020-a jaro por la evoluigo de modernaj teknologioj estos destinitaj ĉirkaŭ 16 kaj  duona miliardoj da eŭroj. Ĝis nun agadoj ĉi-sfere estis diserigitaj. Sen kunordigita agado sur ĉi tiu kampo Pollando ne sukcesos atingi rapidan ekonomian evoluon nek eliri el la embusko de la t.n. meza evoluo. En la konsiston de la Konsilio eniras vicĉefministro Mateusz Morawiecki kaj ministro por la scienco Jarosław Gowin, krome ministroj por kulturo, fisko kaj bitigado. Ĉi tiu gremio iniciatos agadojn kaj proponos solvojn, kiuj ebligos aktive subteni mekatistojn en la serĉado de novaj produktoj kaj procezoj kaj logi la polan kapitalon.

El la elsendo 12.01.2016. Legas Milada – 1’29”

Mallonge 15.01.2016

La ĉefministro pri la decidoj de la pola registaro

Pollando kiel ĉiu alia ŝtato de la Eŭropa Unio rajtas fari suverenajn decidojn, deklaris la pola ĉefministro Beata Szydło. Tian starpunkton ŝi prezentos dum la venontmarda debato dediĉita al Pollando en la Eŭropa Unio. Laŭ ŝia aserto la opinioj pri Pollando estis ĝis nun konstruataj baze de maljustaj kaj senpravaj amaskomunikilaj informoj. La pola registaro donos ĉiujn informojn, kiujn atendas Eŭropa Komisiono.

La migrokrizo

En Pollando en ĉiuj amaskomunikiloj eĥas la novjaraj seksekscesoj de enmigratoj kontraŭ virinoj en Germano, Svedio kaj Finnlando kaj la klopodoj cenzuri ĉi tiujn informojn fare de politikistoj kaj amaskomunikiloj. Ĵus aldoniĝis abomena informo pri seksa perforto de 3-jara knabo en unu el la norvegaj azilcentroj.  Kiel informis Internacia Organizo por la Migrado IOM ekde januaro al Grekio venis preskaŭ 23 mil enmigrantoj, al Italio 260. En la tuta 2015 al Eŭropo venis pli ol unu miliono da enmigrantoj en plimulto sirianoj, irakanoj kaj afganoj.

Invigilado de polaj ĵurnalistoj

Daŭras esploroj pri la invigilado de polaj ĵurnalistoj dum la oficperiodo de Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. Per ĝi estis ĉirkaŭprenitaj ĉirkaŭ 80 personoj kaj iliaj familioj post la tn. sonregistra skandalo. Ĝi eksplodis post kiam estis publike disponigitaj surbendigoj de pintaj polaj politikistoj pri vera situacio en la lando. Tio i.a.  alkondukis al la malvenko de la eksa prezidento kaj de la reginta dum 8 jaroj koalicio.

El la elsendo 15.01.2016. Legas Krystyna – 2’20”

Regionaj legendoj helpos lerni la polan lingvon

Interesan libron por la lernado de la pola lingvo destinitan por infanoj de eksterlandanoj eldonis la Fondaĵo Fenestro al Oriento kunlabore kun filologoj de la bjalistoka universitato. „La podlaĥiaj babiloj kaj legendoj por eksterlandanoj” helpos en la lernado de la pola lingvo, aparte en la formado de la kapablo legi kun komprenemo ekde la nivelo B-16. La intenco de la aŭtoroj estis, ke ekstarlandanoj lernante la polan lingvon sentu sin pli intime integritaj kun la regiono, en kiu ili vivas. La tekstoj de legentoj rilatas i.a. al la lokoj Bjalistoko, Supraśl, Kruszewa, troviĝas en ĝi legendoj el la regionoj de Augustów, Drohiczyn aŭ Białowieża-praarbaro. Ĉiun legendon akompanas ekzercoj por la memstara laboro kontrolantaj i.a. la komprenon de la teksto, leksiko kaj gramatiko. La libro „La podlaĥiaj babiloj kaj legendoj por eksterlandanoj”  trafos al la edukcentroj en la tuta podlaĥia vojevodio,  en kiuj lernas infanoj de eksterlandanoj. Ĝia elektronika versio estos senpage elŝutebla en la Interreto.

El la elsendo 12.01.2016. Legas Tomek – 1’15”

Ŝanĝiĝintaj manĝokutimoj de poloj – 2000-2015

Dum la lastaj 15 jaroj ŝanĝiĝis la manĝokutimoj de poloj. Kompare kun la 2-mila jaro je duono malpli da poloj konsumas terpomojn kaj panon. Daŭre poloj preferas porkan viandon, sed ĉiam pli ofte sur iliaj tabloj troviĝas kortbirdoj. Trioble kreskis la aĉetado de akvo en boteloj, je 150 procentoj la konsumado de ĉokolado, je pli ol 50 procentoj la konsumado de altkvalitaj viandaĵoj kaj pasto kaj je ĉirkaŭ 20 procentoj de fruktosukoj. En la sama periodo la elspezoj por nutraĵoj kreskis 40-procente. Multe pli ofte ol antaŭ 15 jaroj poloj vizitas restoraciojn kaj rapidmanĝejojn. Kvankam  poloj manĝas pli multe ol antaŭe, sed iliaj manĝoj estas malpli kaloriaj. Malkreskis la konsumado de plantproteinoj kaj karbonhidratoj. Plej kalorie manĝas emeritoj, en kies hejmaj mastrumejoj oni konsumas plej multe da sukero kaj ĉokolado. Elektante konsumprodukton poloj gvidas sin per prezo, produktolando (Pollando) kaj tio, ĉu temas pri ekologia produkto. Plej malmulte gravas marko kaj principe poloj ne emas pagi pli multe por akiri la tiel nomatajn produktojn de alta kvalito.

El la elsendo 05.01.2016. Legas Tomek – 1’21”

Pola kaj eksterlanda politikisto de 2015

En la opinisondado de opiniesplora centro CBOS pri politikisto de la jaro 2015 venkis prezidento Andrzej Duda, kiel homo, kiu plej bone aktvis kaj faris plej multe por la intereso de la lando, socio kaj homoj. La duan lokon okupis Jarosław Kaczyński. Inter eksterlandaj politikistoj la nomon de politikisto 2015 akiris Agela Merkel. La duan lokon okupis Barak Obama. Laŭ la opinio de plimulto de la enketitoj – 989 personoj de reprezenta grupo de plenkreskaj poloj – neniu politikisto meritas ĉi tiun titolon.

El la elsendo 05.01.2016. Legas Milada – 0’48”

Epifanio en Pollando

Morgaŭ dum la festo de Epifanio en preskaŭ 450 urboj de Pollando kaj eksterlando okazos jam la 8-an fojon bunta evento, kiun konsistigas Marŝantaroj de la Tri Reĝoj. La ĉefaj figuroj de la eventoj estas la evangeliaj figuroj de la Tri Reĝoj Gasparo, Melkioro kaj Baltazaro, kiuj akompanite  de koreteganinoj kaj kavaliroj kondukas ĉiujn kunvenintojn al la Kripeto serĉante Jesuon.  Laŭ la tuta itinero estas prezentataj scenoj memorigantaj la Kristnaskon kaj oni plenumas kristnaskajn kantojn. La marŝantarojn kun ĉiu jaro partoprenas ĉiam pli da diversaĝaj poloj, unuavice familioj kun infanoj. La nunjara devizo de epifaniaj marŝoj  estas „Unuavice mizerikordo – Amo. Paco. Pardono” referencata al la Eksterordinara Sankta Jaro en la katolika eklezio kaj la 31-aj Mondaj Tagoj de Junularo en Krakovo. La Marŝantaron akompanas multaj edukaj-kulturaj lokaj kaj tutlandaj eventoj.

El la elsendo 05.01.2016. Legas Milada – 1’23”