POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Instruado de religio en la Eŭropa Unio
La instruado de religio en publikaj lernejoj en la eŭropaj landoj havas pli ol 200-jaran tradicion. En Aŭstrio, Hispanio aŭ en Germanio tio okazas konforme al iliaj Konsittucioj. Unu el ili difinas la instruadon kiel „peradon de la kultura heredaĵo al la juna generacio”. En 24 uniaj landoj religio estas instruata en publikaj lernejoj, dum en Francio, Nederlando, Liksemburgio kaj Slovenio sur la eklezia tereno. En 9 landoj – Aŭstrio, Kipro, Danlando, Finnlando, Greklando, Malto, Germanio, Svedio kaj Britio – religiinstruado estas deviga. En kelkaj landoj lernantoj povas subiĝi al abiturienta ekzameno pri religio. La abiturienta atesto en Aŭstrio, kvin federaciaj landoj de Germanio, Irlando, Finlando povas enhavi noton pri religio. Tio estas ebla ankaŭ en Ĉeĥio, kie religio estas libervola lernoobjekto. En ĉiuj landoj, en kiuj religio troviĝas en la ŝtata kleriga sistemo la instruado estas financata el la publikaj rimedoj. En Francio, kie en publikaj lernejoj religio ne estas instruata (krom de Alzaco kaj Lotaringio, kie ĝi estas deviga en la formo de antaŭ la 1871-a jaro) ĉiu publika lernejo devas anaŭvidi unu liberan posttagmezon inter lundo kaj vendredo por la eksterlerneja instruado de religio. Al polaj lernejoj religiunstruado revenis en la lernojaro 1990/91. El ekleziaj donitaĵoj de antaŭ unu jaro (majo 2015) religion lernas 97 procentoj de la lernantoj de bazaj lernenoj, 95 procentoj de gimnazianoj kaj 90 procentoj de lernantoj de la supergimnaziaj lernejoj.
El la elsendo 07.06.2016. Legas Milada- 0’13”
La pola trajno Vulcano
La trajno Vulcano, elkonstruita de la pola firmao Newag povas jam veturigi pasaĝerojn laŭ la trako ĉirkaŭ la vulkano Etna sur Sicilio. Ĝiscele post du monatoj trafikos tie kvar ĉi-specaj trajnoj. Laŭ la kontrakto italoj povos mendi aldonajn 6 Vulcan-ojn. Laŭ Alessandro Di Graziano, la ĝenerala direktoro de Ferrovia Circumetnea ekde la komenco la kunlaboro kun la pola partnero trapasis pozitive. La pola flanko devis adapti la veturilon al la malvastŝpura infrastrukturo kaj la motoron, ĉar plursegmente la veturilo suprenveturas tra la vulkandeklivo. La trajno de la pola Newag priservas fervojlinion, kreiĝintan antaŭ 120 jaroj. Dume utiligas ĝin loĝantoj el la ĉirkaŭlokoj de Etna, tamen por la priservado de turistoj servas malpli novaj, historiaj trajnoj. Vulcano estas dusegmenta klimatizita trajno, adaptita por transporti personojn kun limigita movkapablo. Ĝi povas veturi kun rapideco de 100 kilomentroj je unu horo tamen pro la terenkondiĉoj kelkoke ilia rapideco ne superos 35 kilometrojn. Trajnoj ĉirkaŭ Etno estas utiligataj unuavice de laborantoj kaj lernantoj celantaj – laŭ 111-kilometra pitoreska distanco – Katanion.
El la elsendo 31.05.2016. Legas Gabi – 1’36”
Rusaj planoj pri sia militista industrio
Por la evoluprogramo de la rusa militista industrio en la jaroj 2016-2020 la ŝtatbuĝeto de Rusio destinos unu bilionon 67 milionojn da rubloj, t.e. 16,7 miliardojn da dolaroj. Informis pri tio la vicĉefministro de Rusio Dmitrij Rogozin. La unua celo estas la 100-procenta utiligo de teknika-produkta povo de la rusa militista industrio, kiu nun egalas al. 97 procentoj. La dua celo estas enkonduko en la ekspluatadon de 929 novaj produktaj objektoj. La tria ligiĝas kun la 40-procenta partopreno de novumaj produktoj en la militista produktosektoro. La kvara estas prilaboro de almenaŭ 1300 teknologioj ĝis 2020 por la bezonoj de produktado kun militista karaktero.
El la elsendo 31.05.2016. Legas Barbara – 1’03”
Senpagaj medikamentoj por senjoroj
Komence de majo la pola prezidento, Andrzej Duda subskribis leĝamendon, konforme al kiu, ĉiu polo fininte la 75-an vivojaron senkonsidere al sia ekonomia situacio rajtos ricevi senpagajn medikamentojn – inkluzive de tiuj, kiuj estas ligitaj kun la kuracado de grizaĝuloj, troviĝantaj en la registro de la sanministerio. Senpagaj estos por tiu aĝgrupo, nuraĵproduktoj kun aparta destino kaj aliaj medicinaj artikoloj. Pravigante la amendon oni elmontris, ke dank’ al ĝi kvankam grandiĝos publikaj elspezoj, pliboniĝos aliflanke la sanstato kaj vivkvalito de personoj grizaĝaj kaj estos limigitaj kostoj de enhospialigo pro la ekonomia maleblo aĉeti necesajn medikamentojn.
El la elsendo 31.05.2016. Legas Maciek – 0’49”
Ĝenerala NATO-Sekretario vizite en Pollando
En Pollando viziton faras la Ĝenerala Sekretario de NATO Jens Stoltenberg. Interalie la temo de la interparoloj estas la julia pintrenkonto de la Pakto en Varsovio. Hieraŭ dum la renkontiĝo kun la pola prezidento Andrzej Duda en la palaco Belweder Jen Stoltenberg certigis, ke eventuala atako kontraŭ Pollandon estos traktata kiel atako kontraŭ la tutan Pakton. Andrzej Duda informis, ke Pollando aliĝas al. NATO-misio sur la Egea Maro direktante tien la fregaton „Kościuszko” por kontraŭbatali la kontrabandadon de homoj kaj migrikrizon. Dum la hodiaŭa interparolo kun la pola defendministro Antoni Maciarewicz la Ĝenerala Sekretario de NATO konfirmis, ke en Pollando kaj en la baltaj landoj garnizonos rotacie batalionaj NATO-grupoj.
El la elsendo 31.05.2016. Legas Barbara – 1’02”
Tensioj en la rilatoj inter Turkio kaj EU
Konsilanto de la turka prezidento Recep Tayyip Erdogan deklaris lunde, ke Turkio povas suspendi ĉiujn interkompreniĝojn kun la Eŭropa Unio, inkluzive de tiuj pri la dogana unio kaj denova akceptado de enmigrantoj, se la Unio daŭre aplikos „duoblajn normojn”. La 18-an de marto Turkio kaj la Unio subskribis interkompreniĝon pri solvo de la migrokrizo. Ĝi premisas, ke Ankaro reakceptos ĉiujn enmigrantojn, kiuj nelegale traiĝas sur la grekajn insulojn. Reciproke la Unio promesis financan subtenon kaj vizan liberigon, kondiĉe, ke Turkio plenumos 72 kriteriojn. Lunde interparolante kun Erdogan Merkel atentigis pri la neceso de ilia plenumo. Por certigi al la turkaj civitanoj senvizan persontrafikon kun la Unio estas necesaj i.a. ŝanĝoj en la kontraŭterorista leĝo.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Krystyna – 1’05”
Traktoroj el Pollando
La firmao Ursus, la plej granda produktanto de traktoroj kaj agrikulturaj maŝinoj planas restariigi kontaktojn kaj akiri novajn klientojn, i.a. sur la skandinavia merkato. Ursus krome volas plibonigi sian pozicion sur la orientaj merkatoj kaj en tiaj landoj, kiel Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Nederlando, Slovenio kaj Kroatio, kie estas eksportataj elfaraĵoj el kompleksa oferto de la firmao. La planoj de Ursus ligiĝas ankaŭ kun la ekstereuropaj merkatoj. Pasintjare ĝi subskribis grandan kontrakton kun Tanzanio kun la valoro de 55 milionoj da dolaroj por la livero de 2400 traktoroj. Produktotaj en Pollando ili estos muntataj de tanzanianoj, kiuj estis instrukciitaj de poloj. La pola firmao en 2013 subskribis la unuan kontrakton en Afriko kun la etiopa kompanio pri livero de traktoroj, ekipo de riparcentroj kaj livero de vicelementoj. Aktuale Ursus intencas instali la traktoran muntolinion en Alĝerio.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Tomek – 1’36”
Nova prezidento de Aŭstrio
La nova prezidento de Aŭstrio, Alexander Van der Bellen alvokis la civitanojn en sia unua publika elpaŝo post la anonco de la balotrezultoj, ke ili ne pufigu dividojn, kiuj montriĝis dum la balotkampanjo. Li atentigis, ke estas necesa „nova kulturo de dialogo” kaj politiko, kiu ne okupiĝas pri si mem, sed pri realaj problemoj, ankaŭ pri kolero reganta en la lando. Van der Beller subtenita de verduloj ricevis 50,35 procentojn de la voĉoj. Lia rivalo el Aŭstra Partio de Libereco, Norbert Hofer 49,65 procentojn.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Krystyna – 0’43”
Germanio grandigas elspezojn por la armaj fortoj
La defendministro de Germanio, Ursula von de Leyen anoncis la 10-an de majo la decidon grandigi la peronalan staton de Bundeswehr je 14,3 mil militistoj kaj 4,4 civilaj laborantoj. Laŭ la estro de la soldata sindikato Andre Wuestner tio estas 180-procenta ŝanĝo en la germana defendopolitiko, ĉar ekde la unuiĝo de Germanio la personala konsisto de la germana armeo malkreskis. La kreskoprocezo daŭros sep jarojn. Ĝis la 2020-a jaro la buĝeto de la germana defendoministrio kreskos de 34,3 miliardoj da eŭroj ĝis 39,2 miliardoj. Von der Leyen pli frue anoncis kadre de Bundeswerh establon de taĉmentoj por kontraŭbatali ciberatakojn, kiuj kreiĝos jam nunjare, sed plenan pretecon atingos en 2021. Tiam ili konsistos el 13, 5 mil specialistoj pri informadiko. Kreiĝos tiucele aparta fakultato. Sed jam nun ĉiujare la germanaj armeaj fortoj enlaborigos po 800 civilulojn kaj 700 soldatojn, komputilajn specialistojn.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Milada – 1’26”
Pola prezidenta paro en Italio
Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino faras viziton en Italio. Post la interparolo kun la itala ĉefministro Matteo Renzi en Romo, dum la gazetara konferenco ili esprimis la opinion, ke la migrokrizo devas esti solvata ĉe la fontoj, tio estas tie, kie aktuale regas malfacila situacio, militsituacio, de kie homoj fuĝas, kio konsekvence kreas migropremon. La pola prezidento subtrekis, ke kun la itala ĉefministro ili samopinias, ke ĉiu iniciato, kiu ebligos solvi ĉi tiun problemon estas valora kaj konsiderinda. Marde la pola prezidento renkontiĝis kun sia itala partnero Sergio Mattarella. Posttagmeze Andrzej Duda prezentis prelegon en la Defendakademio de NATO kaj renkontiĝis kun la aŭtoritatoj de la altlernejo. En la lasta vizittago – merkrede la pola prezidento kune kun la edzino partoprenos solenaĵojn lige kun la 72-a datreveno de la venka batalo apud Monte Cassino, en kiu gravan rolon havis poloj.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Barbara – 1’13”