POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La 72-a datreveno de la finiĝo de la 2-a mondmilito

Dum la lundaj solenaĵoj omaĝantaj la 72-an datrevenon de la finiĝo de la 2-a mondmilito la pola ministro por la defendo, Antoni Maciarewicz memorigis, ke Pollando estis la unusola ŝtato,  kiu ne fikunlaboris kun la sovetunia nek kun la germana aneksintoj. Lunde komenciĝis en Vieno internacia konferenco organizita de la Pola  Instituto sub la titolo „Eŭropaj intelektaj elitoj sub la germana okupacio 1939-1945”. Kiel diris dum ĝia inaŭguro la pola vicministro por la eksterlandaj aferoj, Jan Dziedziczak la provo likvidi la polajn elitojn kaj inteligentularon estis alkondukonta al plena fizika ekstermo de la nacio. La dutagan konferencon partoprenas historiistoj kaj esploristoj el diversaj landoj.Lastsabate la pola delegacio kun la vicministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Magdalena Gawin paroprenis solenaĵojn ĉe Memortabulo de la eksa germana koncentrejo Gusen, kiujn partoprenis ankaŭ la aŭstra prezidento Alexander van der Bellen. Dimanĉe la pola delegacio partoprenis la solenaĵojn de la 72-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Gusen, kiu estis unu el la plej grandaj ekstermolokoj de poloj dum la 2-a mondmilito. Ĝi funkciis ekde la 25-a de majo 1940 ĝis la 5-a de majo 1945.

El la elsendo 09.05.2017. Legas Milada – 1’52”

Parado de lokomotivoj en Wolsztyn

Komence de majo en la loko Wolsztyn oni omaĝis la 110-an datrevenon de la lasta funkcianta lokomotivejo en la mondo. Dum la 24-a Parado de Lokomitvoj estis prezentitaj 10 historiaj lokomitoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio. La lokomotivejon en Wolsztyn oni komencis konstrui en 1907 sur la surfaco de tri mil kvadrataj metroj. Ĝi posedas ankoraŭ lokomitivan ĝirplatformon de la firmao Wischer-Stargard el 1907 kaj historian akvoturnon kun la kapacito de 100 kubometroj. Inter fierindaĵoj de fervojistoj trovigas lokomtivo „Bela Helena” Pm36-2 el 1937 por tiri malpezajn eksprestrajnojn, kies rapideco estis atinganta 130 kilometrojn po unu horo. Sian jubileon havis nunjare ankaŭ germana lokomotivo el 1917 Ok1-359. Ĝi estas la plej malnova lokomotivo en Pollando daŭre ekspluatata. Ĝi rolis ankaŭ kiel filmstelulo, i.a. en la filmo „Pianisto” de Roman Polański.  Entute en la lokomotivejo de  Wolsztyn troviĝas 30 lokomotivoj kaj 19 historiaj vagonoj. La lokomotivparado en Wolsztyn estas la plej granda en Eŭropo rendevuo de la fervojŝatantoj. Ĉiujare venas por ĝi ĉirkaŭ 20 mil personoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Japanio, Aŭstralio kaj Usono.

El la elsendo 09.05.2017. Legas Maciek – 1’34”

Junaj eŭropanoj por la nacia identeco

Laŭ la gvidataj de kelkaj monatoj esploroj de la Eŭropa Unio de Emisiantoj (EBU) kunlabore kun la germana opinisonda instiituto Sinus junaj eŭropanoj unuavice deklaras sin por la nacia kaj loka identeco. En la internacia projekto  „Generation What” la senton aparteni al Eŭropo esprimis nur 11 procentoj de la ekzamenitoj. 31 procentoj unuavice sentas la ligon kun la mondo kaj 30 procentoj ligon kun sia regiono aŭ loĝloko. 27 procentoj de eŭropaj junuloj deklaris, ke plej forte identiĝas kun sia patrolando. Laŭ la sondado eĉ la duono de junaj eŭropanoj ne fidas al la Eŭropa Unio kiel politika institucio kaj unu kvinono deklaras sin rekte por la eksiĝo. La ekzamenado esti efektivigita en 35 landoj de Eŭropo. Partoprenis ĝin preskaŭ 500 mil personoj en la aĝo de 18 ĝis 34 jaroj. Ĝi estis okazigata ekde la 11-a de aprilo 2016 kaj tiel fariĝis la plej granda interreta esplorado inter junaj personoj en la historio de Eŭropo.

El la elsendo 25.04.2017. Legas Milada – 1’28”

Pollando dum la foiro en Hanovro

En Hanovro inter la 24-a kaj la 28-a de aprilo nunjare okazas Internacia Foiro de Novumaj Industriaj Teknologioj,  Hannover Messe 2017. Nunjare Pollando estas ĝia partnero sub la devizo Smart means Poland. Lastdimanĉe la Foiron komune inaŭguris la pola ĉefministro Beata Szydło kaj la germana kanceliero Angela Merkel. La polan registaran delegacion reprezentis krom la ĉefministro, vicĉefministro, ministro pri evoluo kaj financoj Mateusz Mazowiecki kaj vicĉfministro, ministro pri la scienco Jarosław Gowin. Kiel atentigis Mateusz Mazowiecki la polaj firmaoj demonstras modernajn teknologiojn, kiuj ĝis nun ne vekis asociaciojn pri Pollando. Samtempe polaj firmaoj firme partoprenas la ekonomian evoluon de multaj renomaj internaciaj  entreprenoj. Krom prezentiĝo de ĉirkaŭ 200 polaj firmaoj  dum la foiro eblas konatĝi kun 27 polaj teknologiaj konceptoj pretigitaj de polaj sciencaj institutoj kaj polaj invenstistoj. Pollando la unuan fojon estas strategia partnero de tion granda evento.

El la elsendo 25.04.2017. Legas Milada – 1’30”

La 74-adatreveno de ribelo en la varsovia getto

Hodiaŭ pasas la 74-a datreveno de la eksplodo de ribelo en la Varsovia Getto reage je la kampanjo de Heinrich Himmler definitive ĝin likvidi. Li estis unu el la ĉefestroj de la hitlera Germanio, respondeculo pri ekstermo de la eŭropaj judoj. En la varsovia getto restis tiam ĉirkaŭ 50-70 mil judoj – kompare al preskaŭ 500 mil en ĝia disflora fazo. Ekde la unuaj tagoj la defendantoj de la getto ricevis militistan helpon de la polaj konspiraj formacioj, i.a. Landa Armeo. La ribelo falis post neplena monato. En ĝia fina akordo Jürgen Stroop ordonis eksplodigi Grandan Sinagogon kaj deklaris likvidon de la juda loĝkvartalo en Varsovio. Hodiaŭ omaĝe al la datreveno pli ol mil volontuloj disdonas sur la straroj de Varsovio 100 mil paperajn jonkvilojn. Ĉi tiu kampanjo organizata de la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj celas flegi la memoron pri la ribelo en la varsovia getto. Jonkvilo simbolas la memoron pri la eventoj de antaŭ 74 jaroj dank’ al  Marek Edelmann, la lasta gvidanto de la insurekcio, kiu ĉiujare en la datreveno antaŭ la monumento de Getto-herooj estis metanta florbukedon el flavaj jonkviloj.  Al la memorkampanjo aliĝis ĉirkaŭ mil lernejoj, bibliotekoj kaj kulturinstitutcioj el la tuta lando kaj eksterlandaj parneroj el Usono, Germanio, Danlando kaj Israelo. Porokaza muralo ekzistonta ĝis la 23-a de aprilo kreiĝis ĉe la metroostacio Centrum. Okaze de la datreveno La Soci-kultura Societo de Judoj en Pollando organizas omaĝan solenaĵon antaŭ la Monumento de Getto-herooj.

El la elsendo 19.04.2017. Legas Milada – 0’59”

Lux Veritatis kun novaj atestoj pri helpo de poloj al judoj

Pli ol 70 jaroj pasis post la finiĝo de la 2-a mondmilito. La atestantoj de la tiamaj eventoj forpasas. Ne ĉesas mensogaj kaj kalumniaj ekscesoj kulpigantaj polojn pro la krimoj de germanoj kontraŭ judoj sur la pola teritorio. Samtempe la historia kononivelo de junaj personoj estas tre malalta. Manko de historia konscio negative influas la pritakson de la nuntempo kaj komprenon de internaciaj rilatoj en la mondo. Por kontraŭstari tion la Fondaĵo Lux Veritatis entreprenis kampanjon por akiri kaj pridokumenti la nepublikigitajn atestojn de la savhelpo de poloj donata al la najbaraj judoj dum la 2-a mondmilito. Aktuale la Fondaĵo posedas ĉirkaŭ 40 mil novajn atestojn, inkluzive de pli ol 8 kaj duona mil video- kaj sonregistroj.  La establita de ĝi Instituto „Memoro kaj identeco” pridokumentas, prilaboras kaj verkonforimigas ĉiujn novajn atestojn de tiu ĉi helpo akirataj de individuaj personoj kaj sekve de esplorlaboroj en arkivoj. La provizojn de la Instituto povos utiligi la landaj institucioj, unuavice ligitaj kun la scienco, edukado, kulturo kaj arto. Por la esplorbezonoj de eksterlandaj institutoj dokumentoj estos tradukataj en la hebrean, anglan kaj germanan lingvojn.

El la elsendo 19.04.2017. Legas Milada – 1’49”

Laŭvicaj 10 poloj inter Justuloj inter la Nacioj de la Mondo

Laŭvicaj 10 poloj estis postmorte honoritaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo atribuata de la jerusalema Instituto Yad Vashem pro helpo donata al judoj dum la 2-a mondmilito. Temas pri Florentyna Józefa Krzeszewski kaj ŝia filino  Florentyna Danuta, Aniela kaj Roman Lipski, Zofia Modzelewska, Tadeusz Stępniewski, Natalia Tomczak, Helena kaj Bolesław Topolewski kaj ilia filino Antonina. La peton distingi koncernan personon povas direkti saviĝintoj aŭ iliaj parencoj. La distingo estas titolo honora kaj la distingitoj povas klopodi pri akiro de honora civitaneco de Israelo. Laŭ pritakso de historiistoj almenaŭ kelkcent mil poloj, same plenkreskuloj kiel ankaŭ infanoj diversmaniere donis dum la 2-a mondmilito helpon al judoj,  pro kio minacis la mortopuno. La nombron de la savitaj judoj oni taksas je kelkdek mil. Poloj helpadis individue kaj kadre de la konspira agado en la strukturoj de la Pola Konspira Ŝtato, inkluzive de la Konsilio por Helpi Judojn „Żegota”. 6706 poloj ricevis la medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo.

El la elsendo 19.04.2017. Legas Krystyna – 1’25”

La Sejmo omaĝis la memoron de Ludoviko Zamenhof

Lastvendrede la pola Sejmo proklamis per aklamo la omaĝrezolucion lige kun la 100-a mortodatreveno de la kreinto de Esperanto. En la rezolucio estis memorigite, ke Ludoviko Zamenhof naskiĝis, kreskis kaj edukiĝis en la medio de la plurnacia socio de Bialistoko, kio inspiris lin krei la supernacian lingvon. „Li asertis,  ni legas en la teksto de la sejma rezolucio,  ke homojn dividas unuavice la lingva baraĵo, kiu elvokas konfliktojn kaj miskomprenojn. Li kredis, ke la E-ideo unuigos ne sole esperantistojn, sed fariĝos forto unuiganta ĉiujn homojn. Definitiva versio de Esperanto, konata en la hodiaŭa formo estis de li finita en 1885”. La rezolucio de la pola sejmo memorigas en sia vortumo, ke „en 2014 per la decido de la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo la lingvo Esperanto estis enmetita en la Polan Liston de Namateria Kulturheredaĵo”. Ĝi konstatas: „En la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenof la Sejmo de Pola Respublika memorigas lian figuron kaj esprimas rekonon por liaj meritoj kaj atingaĵoj”.

El la elsendo 11.04.2017. Legas Maciek – 1’21”

Solenaĵoj de Zamenhof-datreveno en Bialistoko

Morgaŭ, t.e. la 12-an de aprilo en Bialistoko komenciĝos la oficialaj solenaĵoj de la 100-a mortodatreveno de la E-kreinto, Ludoviko Zamenhof. La tutmondan solenadon aŭspicias Unesko. Malgraŭ tio, ke la kreinto de Esperanto mortis la 14-an de aprilo 1917, pro la pasanta tiutage la Sankta Vendredo la bialistokaj aŭtoritatoj decidis inaŭguri la solenadojn  du tagojn pli frue. La 12-an do estos metitaj floroj kaj florkronoj antaŭ la monumento de la lingvokreinto kaj en la Zamenhof-Centro estos inaŭgurita ekspozicio de poŝtmarkoj kaj poŝtkartoj sub la titolo „Esperanto en filatelo”. Tiutage – kiel ni jam informis – la Pola Poŝto eldonos porokazan poŝtkarton. La kulimino de la porokazaj solenadoj en Bialistoko okazos meze de majo dum la Pola E-kongreso. Tiam estos lanĉita Esperanto-pola poezivolumeto de la bialistoka poeto Wiesław Kozanecki kaj la loka Centro de Ludoviko Zamenhof  prezentos ekspozicion bazitan sur la bildstrio „Doktoro Zamenhof”. Okazos krome urba ludo „Konatiĝu kun Bialistoko 2017. Laŭ la spuroj de Zamenhof”. Estis planitaj ankaŭ tri urbaj promenoj. Jam en aprilo eblos promeni laŭ la spuroj de la lingvokreinto,  kaj ĉi tiu promeno estas titolita „La Babelturo”. En julio la promeno sekvos la spurojn de „Esperantistoj en Bialistoko”, en decembro la promeno estas dediĉita al la temo „Vojo al lernejo”. Ĉiujn promenojn gvidos kompetentaj turismaj urbogvidantoj.

El la elsendo 11.04.2017. Legas Tomek – 1’42”

Rekorda eksporto de polaj nutraĵoj

La Ĉefa Statistika Oficejo taksis la valoron de la eksporto de polaj nutraĵoj en 2016 je 24 miliardoj 182 milionoj da eŭroj. Temas pri la plej bona rezulto ekde nia membriĝo en la Eŭropa Unio. Al la Unio estis direktitaj 80 procentoj de niaj produktoj. La merkata valoro de polaj produktoj iom post iom estas komparata al la artikoloj produktataj en Okcidento. Por Pollando daŭre promesoplenaj estas ankaŭ la orientaj merkatoj de la arabaj landoj, Ĉinio, Vjetnamio kaj Japanio. Inter eksportataj varoj dominas la kortbirda viando. Malgraŭ la rekorda eksporto kompare al 2015 malkreskis saldo en la nutraĵspezoj. Ĝi egalis al pli ol 7 miliardoj da eŭroj kaj estis je preskaŭ 9 procentoj malpli alta ol unu jaron pli frue. Plej grandaj klientoj de polaj nutraĵoj estis germanoj, britoj, ĉeĥoj kaj ekster la Eŭropa Unio – Belorusio, Saŭda Arabio kaj Hongkongo.

El la elsendo 04.04.2017. Legas Tomek – 1’02”