POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La 80a datreveno de la Varsovia Insurekcio 1944

La pola Sejmo per aklamo proklamis rezolucion okaze de la 80-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944. Ĝi esprimas la konvinkon, ke la memoro pri la herooj de la batalanta pola ĉefurbo – viroj, virinoj kaj infanoj – estas la devo de la nuna kaj estontaj generacioj. La Varsovia Insurekcio estis la plej granda armita kampanjo de la poloj batalantaj konspire en la okupaciata de germanoj Eŭropo. La eksplodinta la 1-an de aŭgusto insurekcio planita por kelkaj tagoj daŭris pli ol du monatojn. En la batalon engaĝiĝis 40-50 mil insuregentoj, pereis ĉirkaŭ 18 mil, 25 mil estis vunditaj. La perdoj de la civila loĝantaro superis 180 mil viktimojn. La transvivintaj loĝantoj de Varsovio, ĉirkaŭ 500 mil personoj estis elpelitaj kaj la urbo mem post la falinta insurekcio estis preskaŭ tutece detruita de germanoj. La urboaŭtoritatoj de Varsovio, reprezentantoj de la kunbatalintaj asocioj kaj la vivantaj varsoviaj insurgentoj direktis alvokon pri digna omaĝo de la 80-a datreveno de la eksplodo de la Inurekcio, pri la memoro kaj dankemo al la batalintoj. La solenaĵoj la 1-an de aŭgusto tradicie komenciĝas je la horo W, tio estas la 17-a, kiu indikis la insurekcikomencon. Oni omaĝe renkontiĝas ĉe centoj da memorlokoj kaj solenadojn finas koncerto de insurgentaj kantoj en la plenumo de artistoj kaj varsovia publiko.

El la elsendo 30.07.2024. Legas Maciek – 01′ 47″

Nova turisma atrakciaĵo de Krakovo

Ekde la 1-a de julio Krakovo disponigis al la loĝantoj kaj gastoj de la urbo novan turisman atrakciaĵon. Temas pri la panorama teraso establita ĉe la tegmento de la najbaranta kun la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo Malgranda Bastiono. De sur la altco de preskaŭ 30 metroj, kiun eblas atingi suprenirante 101 ŝtupojn, eblas rigardi ne nur la spektaklecan panoramon de la urbo, sed krome ankaŭ ĉiujn tegmentojn de Wawel-kastelo. Kiam regos bona videbleco eblos rimarki eĉ la pintojn de Tatry-montaro kaj la montoĉenon Babia Góra. La panorama teraso funkcias sezone ĉiutage ekde la 1-a de julio ĝis la 13-a de oktobro.

El la elsendo 30.07.2024. Legas Maciek – 0′ 50″

LOT kun pli ol 10 milionoj da pasaĝeroj en 2023

La pola flugkompanio LOT ĵus raportis pri tre sukcesa por ĝi la 2023-a jaro. Ĝi ellaboris pli ol 10 miliardojn da zlotoj nete veturiginte pli ol 10 milionojn da pasaĝeroj. La rekorda monato estis julio 2023, kiam la flugojn de LOT uzis pli ol unu miliono da pasaĝeroj. En la raporta jaro LOT vastigis sian flugoferton el la regionaj flughavenoj, de kie pasaĝeroj povis atingi Seulon, Stambulon, Milanon, Parizon aŭ Romon. Kun granda interesiĝo estis akceptitaj novaj flugitineroj al Taŝkento en Uzbekio kaj Riado, la ĉefurbo de la Saŭda Arabio. LOT certigas krome la rektan flugkonekton al Usono, Kanado, Ĉinio, Japanio kaj la Suda Koreio ne kalkultante la eŭropajn ĉefurbojn. En la periodo 2024-2028 la pasaĝerojn atendas preskaŭ 20 novaj flugceloj laŭ la meza kaj fora distancoj. Ĝis 2028 LOT riĉiĝos je pli ol 30 aviadiloj ekpitaj per nova generacio de motoroj, dank’ al kio malgrandiĝas la emisiado de la kabordiooksido. La kompanio LOT estis establita en 1929 kaj aktuale ĝi estas la 12-a plej malnova flugkompanio en la mondo.

El la elsendo 20.07.2024. Legas Maciek – 01′ 29″

CBOS fulmrapide pri emocioj de poloj

La opinisonda CBOS-centro inter la 8-a kaj la 11-a de julio okazigis telefonan fulmsondadon pri la sociaj agordoj de poloj. Oni komparis ĉiujn emociojn de la tago antaŭanta la sondadon unuflanke kaj aliflanke emociojn pri la aktuala situacio en Pollando. Eblis elekti inter 13 emocistatoj. Se enketitoj ne pensis konkrete pri situacio en la lando iliaj emocioj spegulis mikson de sentoj pozitivaj kaj negativaj kun la dominado de pozitivaj. La strukturo de la emocioj reage je la aktuala situacio en Pollando estas tute alia. Ĉiam pli da poloj sentas maltrankvilon kaj en ĉi tiu grupo multiĝas balotintoj de partioj formantaj la regantan koalicion, kiu ekoficis la 13-an de decembro 2023. Eĉ 45 procentoj de ĉiuj enketitoj deklaris senton de timo, maltrankvilo, senton de malcerteco. 44 procentoj deklaris nervoziĝon, iritiĝon kaj malpaciencon. Senton de senpvo deklaris 43 procentoj de la enketitoj. Pozitivajn sentojn: ĝojon, feliĉon kaj kontenton deklaris 18 procentoj de la enketitoj kaj nur 10 procentoj sentas entuziasmon kaj ekscitiĝon pri la nuna situacio en la lando.

El la elsendo 20.07.2024. Legas Barbara – 01′ 38″

Internacia Justic-kortumo pri israela politiko sur la palestinaj teritorioj

Internacia Jutickortumo en Hago, la plej alta justicorgano de UN-o prezentis opinion pri la politiko de Israelo sur la okupaciataj palestinaj teritorioj. Ĝi verdiktis, ke la israela setlopolitiko kaj utiligado de la naturaj provizoj de ĉi tiuj teritorioj signifas la malobservadon de la Ĝeneva Konvencio kaj perturbas la internacian leĝaron. Temas pri la okupaciata de Israelo, ekde 57 jaroj, tertorio de la Okcidenta Bordo de Jordano, la Orienta Jerusalemo kaj Gazo-sfero, kie palestinanoj intencas estabi suverenan ŝtaton. La opinio de la Internacia Justickortumo akcentas la perturbadon de la internacia leĝaro flanke de Isrealo kaj alvokas ĝin respekti la rajton de palestinanoj al memdetermino.

El la elsendo 20.07.2024. Legas Barbara – 01′ 01″

Pollando logas turisme sudajn najbarojn

Kiel informis la ĵurnalo „Puls Biznesu” Pollando fariĝis por ĉeĥoj la plej populara celoloko de la feriaj forveturoj. Antaŭ unu jaro, en julio 2023 la ĉeha turisma portalo Slevomat notis 50-procentan kreskon de turisma interesiĝo pri Pollando. En la periodo januaro-junio 2024 la rezervado de loĝlokoj pere de la portalo Dovolená.cz kreskis eĉ je 158 procentoj. Ĉeĥoj interesiĝas ĉefe pri rondveturoj tra Pollando kaj feriado ĉe Baltiko. Laŭ la plej novaj informoj de la Ĉeĥa Statistika Oficejo la populareco de mallongaj ripozveturoj al Pollando kreskis je 60 procentoj. Samtempe la asekurkompanio KB Pojišťovna sciigis, ke 11 procentoj de ĉehoj planantaj eksterlandan ripozon vizitos Pollandon.

El la elsendo 20.07.2024. Legas Maciek – 0′ 58″

Studentoj en Pollando 2023/2024

Pasintsemajne la Ĉefa Statistiko Oficejo prezentis raporton kun donitaĵoj pri la supera edukado en la studenta jaro 2023/2024. En ĉi tiu periodo en Pollando funkciis 354 altlernejoj. Laŭ donitaĵoj de 342 el ili en la lasta akademia jaro en Pollando studis 1 miliono 245 mil studentoj, inter kiuj estis 107 mil eksterlandanoj. Temis pri 21,5 mil pli da gejunuloj ol en la antaŭa studenta jaro. Plimulto, ĉar 790,4 mil personoj studis firmloke kaj 454,7 mil eksterĉeeste. La plej ofte elektitaj studdirektoj ligiĝis kun merkatagado, administracio kaj juro. Plimulto de eksterlandanoj devenis el la eŭropaj landoj, inter kiuj preman plimulton konsistigis ukrainanoj, pli ol 43 procentojn. Sekvis laŭnombre studentoj el Belorusio kaj Turkio. La Ĉefa Statistika Oficejo informis ankaŭ pri diplomitoj de la studenta jaro 2022/2023. Inter 292,1 mil personoj eĉ 62,6 procentojn konsistigis virinoj. Pli ol 87 procentoj de ekstarlandoj diplomitiĝis pri merkatagado, administracio kaj juro.

El la elsendo 10.07.2024. Legas Maciek – 01′ 36″

Rekonstruo de batalscenoj ĉe la kampo de Grunwald 1410

Jam la 26-an fojon ĉe la batalkampo de Grunwald 1410, en kiu batalo polaj kavaliroj kaj alianciĝintaj trupoj venkis teŭonojn, oni rekreas la historiajn bildojn en epokkostumoj. La evento logas dekojn da miloj da historiŝatantoj el la tuta mondo. En la lastaj jaroj la lokaj aŭtoritatoj signife evoluigis la turisman bazon ĉirkaŭ la batalkampo, la gastojn logas Muzeo de Grunwald-batalo. Ene de la jaroj la evento superis la kadron de sole batalo. Nunjare, en ĝia 614-a datreveno, ĉio komenciĝas jam hodiaŭ per turniroj de kavaliraj interluktoj en rekta kontraŭpuŝiĝo aŭ kun la uzo de arkoj. La unuan fojon disvolviĝas merkrede la ĉampionado pri pilkoludo „palant” kaj la 10-a eldono de Tuniro de Mezepoka Pilkoludo Bruchenball, kiel „Grundial 2024”. Ĵaude daŭros la interluktoj, sed krome okazos konkurso por Hejmaj Herbdrinkaĵoj kaj ekzercoj de gregoriaj ĉantoj. Vendrede aldone oni spektos paradon de batalstandardoj kaj bonvenigon de regantoj. Vespere oni kantos Akatyst, solenan liturgian himnon honore al la Dipatrino, post kio la iama muziko akompanos dancojn kaj antaŭbatalajn ludojn. La rekonstruo de la batalsceno mem en historiaj kostumoj, okazos sabate. La plurtagan eventon finos dimanĉe latina sankta meso en la mezepoka kadro laŭ formularo el la 1410-a jaro.

El la elsendo 10.07.2024. Legas Maciek – 01′ 48″

Eurostat pri bicikloj en Pollando kaj Eŭropo

Laŭ Eurostat Pollando en 2022 produktis pli ol unu milionon da bicikloj, kio konsistigas ĉirkaŭ 8 procentojn de ĉiuj bicikloj produktitaj en la Unio kaj donis al Pollando la 5-an lokon. La unuan lokon okupis Rumanio kun 2,55 milionoj da bicikloj. Entute en la Unio en 2022 oni produktis 13,2 milionojn da bicikloj. Pli ol 90 procentoj de la bicikloporduktado en Pollando direktiĝas al la apudlimaj merkatoj, ĉefe Germanio kaj Ĉeĥio. La valoro de la pola eksporto egalis al 175 milionoj da eŭroj. La gvidaj en la unia eksporto de bicikloj estis germanoj, nederlandanoj, portugaloj. Altajn poziciojn okupis Italio kaj Hispanio. La landoj de Benelukso preferas reeksporton de tajvanaj kaj ĉinaj produktoj sub la propra marko.

El la elsendo 10.07.2024. Legas Milada – 01′ 18″

Poloj planas someran ripozon 2024

Laŭ esplorrezultoj aperintaj ĉe la Esplorplatformo Ariadna la someran ripozon nunjare planas 56 procentoj da poloj. Pli ofte familioj kun infanoj ĝis la 18-a vivojaro (65 procentoj) ol personoj seninfanaj (51 procentoj). Preskaŭ ĉiu deka polo planas prunti rimedojn por la feriado en banko aŭ ĉe la famlianoj. Dominas inter ili familioj kun infanoj (17 procentoj) kaj personoj en la aĝo inter la 25-a kaj 44-a vivojaroj (15 procentoj). Laŭ la esploroj aperintaj ĉe Ariadna rezultas, ke 39 procentoj da personoj, kiuj planas fericelan forveturon premisas elspezi pli ol en 2023, 37 procentoj antaŭvidas elspezojn sur la sama nivelo kiel en 2023. Unu kvarono deklaris, ke limigos siajn ferielspezojn. Samtempe je pli ol 9 procentoj da viroj ol la virinoj decidis, ke nunjare ili rezignos pri la somera feriado.

El la elsendo 30.06.2024. Legas Barbara – 01′ 21″