POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Plia libro el la serio Biodiverseco de Bjalistoko

Kuriozaĵoj, priskribo de 41 mamulaj specioj (sen vespertoj) vivantaj en Bjalistoko estas la temo de la libro el la ciklo Biodiverseco de Bjalistoko. Oni prezentas en ĝi plurajn mapojn kaj lokojn de mamulvivejoj, speciopriskribojn kaj fotojn de la animaloj. Temas pri la 6-a volumo en la planita 14-voluma ciklo. Baldaŭ aperos libroj pri araneoj kaj poliporoj. Estas preparata eldonaĵo pri polenigaj insektoj. Ĉiuj volumoj kreiĝis por montri kiom valora estas biodiverseco, kiom grava kaj bezona en nia vivo, kvankam kelkfoje subtaksata. Sciencistoj utiligis por prepari la eldonaĵon ĉiujn disponeblajn informojn kaj informfontojn – la rezulojn de siaj esploroj, verkojn de doktoriĝantoj, studentoj. Multajn interesajn informojn liveris personoj por plezuro ĉiutage fotantaj la bestojn en Bjalistoko. Apartan karakteron de la urbo rimarkis ankaŭ la Eŭropa Komisiono du fojojn difininte Bjalistokon la plej vivkomforta urbo en Pollando. La urboaŭtoritatoj atentigas, ke tio koncernas ankaŭ la vivantajn en Bjalistoko animalojn. La tuta eldonserio pri Biodiverseco de Bjalistoko finiĝos en 1924. La kolektitaj marĝene informoj fariĝos bazo por la protektoplano de la plej valoraj por la naturo urbolokoj. Okupiĝos pri tio speciala komisiono.

El la elsendo 20.06.2023. Legas Maciek – 01′ 43″

Pliaj marmotoj ĉe la pola flanko de Tatry-monatro

La Nacia Tatry-montara Parko informis, ke sur ĝia tereno estis malkovritaj du novaj nestotruoj de marmotoj. Ilia pola populacio ne estas granda kaj konsistas el ĉirkaŭ 200 animaloj. Ĉe la slovaka flanko ili estas trioble pli multnombraj. Vivas tie ĉirkaŭ 600 marmotoj. Des pli tiu ĉi informo pri pliaj marmotoj ĉe la pola flanko ĝojigas. Marmotoj evitas kontakton kun homoj. Plej ofte ili vivas sur la alteco de 1500 ĝis 2300 metroj super la marnivelo. Iliaj nestotruoj en plumulto troviĝas ĉe paŝtejaj terenoj pli ol 1800 metrojn super la marnivelo. Pli facile estas aŭdi la marmoton ol ĝin rimarki. De ilia nomo deriviĝas kelkaj nomoj en la pola Tatry-montaro kiel Świstowa Valo aŭ Świstówka. Marmotoj ne hazarde elektas siajn vivejojn. Pro sia enorma atentemo, timemo ili vivas en lokoj, el kiuj ili povas bone observi la terenon. Ideala loko por la alrigardado estas i.a. grandaj montaraj rokoj, malantaŭ kiujn ili povas kaŝiĝi kaze de danĝero. Ĉiuj subspecioj de marmotoj sur la Tero similas unuj al la aliaj. Ili diferencas per la felokoloro aŭ grandeco. Marmotojn vivantajn en altaj montoj karakterizas riĉa socia vivo kontraste al aliaj, kies vivejoj troviĝas ne tiom alte.

El la elsendo 20.06.2023. Legas Milada – 02′ 06″

Pollando en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UNo

Pollando per la voĉoj de 177 ŝtatoj-membroj estis elektita por la jaroj 2024-2026 al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UNo – ECOSOC, la plej grava organo okupiĝanta pri la globskala politiko de evoluo. La gvidmotivo de la pola membreco estos „Solidara evoluo”. Pollando traktas la ekonomiajn kaj sociajn agadojn de UNo kiel ŝosilan elementon de la klopodoj favore al la mondskala, ekvilibra evoluo, stabileco kaj protektado de la homaj rajtoj. Aktuale en tiu ĉi debato en la unuan lokon enŝoviĝas bezonoj de la disvolviĝantaj landoj ligitaj kun justa evoluo. La Ekonomia kaj Socia Konsilio de UNo estas unu el la ses ĉefaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiun formas 54 membroj elektataj de la Ĝenerala UNo-Asembleo por la trijara oficperiodo. Ĝi gvidas, prilaboras kaj iniciatas esplorojn pri la ekonomia kaj socia evoluo. Ĝi pretigas raportojn, konvenciprojektojn por la Ĝenerala Asembleo, rekomendojn por la membraj ŝtatoj kaj UNo-sistemo. Al ĝia taskoj apartenas ankaŭ la kunordigado de agadoj de la plimulto de specializaj organizoj en la UN-oa sistemo.

El la elsendo 20.06.2023. Legas Tobiasz – 01′ 24″

La dokumentado de geotermaj fontoj

La geoterma energio konsisitgas ne nur la neelĉerpeblan energifonton, kiu garantias puran aeron, sed gravas ankaŭ por la ĝenerala evolo de la mastrumado kaj novaj laborlokoj. Ĝi devenas el la interna varmo de la Tero troviĝanta en ĝiaj rokoj kaj akvoj. Aktuale en Pollando troviĝas 35 dokumentitaj tavoloj de termaj akvoj, kies provizoj en plimulto estas utiligataj en sep geotermaj hejtejoj kaj 12 ripozcentroj. Unu el la plej famaj hejtejoj utiligantaj la geotermajn akvojn estas la entrepreno Geotermia Toruń, en la norda Pollando. Nun en Pola Geologia Institio kreiĝas profesia mapo indikanta la polajn fontojn de geotermaj akvoj, kion povos utiligi lokaj komunumoj dezirantaj elkonstrui geotermajn hejtejojn kaj elektrejojn. La utiligo de la geotermaj fontoj konformas al la klimata politiko de Pollando kaj al la uniaj premisoj pri energetika transformiĝo.

El la elsendo 10.06.2023. Legas Maciek – 01′ 05″

Arkeologoj esploras la valon de Biebrza-rivero

Analizo de kultura kaj media transformiĝo en la regiono de Biebrza- rivero ekde pratempo ĝis la nuno estas la ĉefa premiso de la projekto „Bioregiono de Biebrza. La rivero kaj la homo”. Iniciatis ĝin la Biebrza-rivera Nacia Parko, Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko, Arkeologia Fakultato de la Varsovia Universitato kaj Fakultato de Ekzaktaj kaj Naturaj Sciencoj de la universitato en la loko Kielce. Oni analizos same praktikojn de la prehistoriaj loĝantoj kiel ankaŭ evoluon de la rivera ekosistemo. Biebrza estas la riverbranĉo de Narew. Ĝi fluas laŭ la tuta longo de la pravalo, kiu en Pollando havas la plej grandan retenakvan kapaciton. En Biebrza-valo troviĝas krome la plej vastaj ŝlimaj kaj marĉaj terenoj. La rivero Biebrza rolas kiel ŝlosila kovejo por multaj birdospecioj kaj estas ilia ripozloko. La unuaj laboroj de la projekto „Bioregiono de Biebrza. La rivero kaj la homo” disvolvĝos ĉe la supra fluo de Biebrza. Antaŭ kelkaj jaroj estis retrovitaj tie unikaj estadspuroj de la historiaj ĉasantoj-plukantoj el la ŝtona epoko kaj de la posta homa vivo sur ĉi tiu tereno.

El la elsendo 10.06.2023. Legas Maciek – 01′ 20″

La unua akvofarmejo en Pollando

La konvencia bredado de akvobestoj en simbiozo kun la enakva plantkultivado fariĝas ĉiam pli populara. En Vroclavo, la sudokcidenta Pollando estis funkciigita la unu tia urba akvosimbioza farmejo. Ĝi ligas la sengrundan kultivadon de manĝeblaj plantoj, sen apliko de sterkoj kaj kun minimuma akvouzo kun la bredado de fiŝoj kaj krustuloj. Ĝi kreiĝis dank’ al la pola-norvega projekto Usage kaj ĝia celo estas produkti nutraĵojn por la loka loĝantaro. La unuaj konteneroj estis lokitaj en Vroclavo en oktobro de la pasinta jaro. La alia akvofarmejo troviĝas en Oslo. Temas pri eksperimenta programo, dank’ al kiu oni ekzamenos la eblecojn de ĉi tiu solvo. La sistemo, sur kiu baziĝas la vroclava farmejo, troviĝas en tri adaptitaj por la nutraĵproduktado maraj konteneroj. En la malsupra okazas bredado de akvobestoj. Dume temas pri kankroj, al kiuj aldoniĝos estonte fiŝoj. En la supra kontenero estas kultivataj plantoj tiaj, kiel ruĝa beto, japana sinapo kaj akvokreso. La farmejo estas ligita kun la fermita sistemo de kolektado kaj purigado de pluvakvo. Tiamaniere la kultivado povas daŭri dum la tuta jaro senkonsidere al la atmosferaj kondiĉoj. Ĝi certigas eĉ 90-procentan akvoŝparadon, kompare al tradicia agrikulturo. Ĉar la tuta produktao okazas en kontrolataj, fermitaj kondiĉoj estas limigita eblo de aperontaj malsanoj kaj invado de damaĝaj organismoj. La vroclava akvofarmejo funkcias same kiel laboratorio servonta al la evoluigo de estontaj sistemoj de nutraĵproduktado, kiel ankaŭ loko de estonta spertointerŝanĝo, fakulaj kaj instruaj laborrenkontiĝoj.

El la elsendo 10.06.2023. Legas Milada – 02′ 36″

Konfucea Instituto en Vroclava Universitato

La Vroclva Universitato establis la Konfucean Instituton kiel interaltlernejan strukturon en 2008 kune kun la Ĉefa Centro de la Konfucea Instituto, Hanban kaj la ĉina universiato en Xiamen. Ĝi funkciis en la universitata strukturo kiel didaktika cetro. Fine de januaro la interkonsento pri la kunlaboro kun la pola Konfucea Instituto finiĝis, pri kio la pola flanko antaŭinformis interesatojn. La ĉefa motivo por ĉesigi kunlaboron estas, ke proponitaj de ĉinoj instruistoj de la ĉina lingvo laboris kiel „volontuloj”. Samtempe en amaskomunikiloj aperis ankaŭ informoj, ke Konfuecaj Institutoj, funkciantaj ĉe la usonaj kaj la uniaj altlernejoj estas „instrumento de ĉina propagando”. Post la nunaj kontrollaboroj en la Konfucea Instituto de la Vroclava Universiato la universitato decidos pri plia agadformo de ĉi tiu strukturo. Samtempe la altlernejaj aŭtoritatoj certigas, ke ilia zorgo estas plia evoluigo de sinologiaj studoj, establitaj en 2019 kaj ĝuantaj grandan interesiĝon. Oni planas plian studetapon, t.e. magistrigajn studojn. Nun daŭras formalaĵoj pri enlaborigo de lekciantoj el Ĉinio.

El la elsendo 30.05.2023. Legas Maciek – 01′ 25″

Biciklo – universala transportorimedo por sana vivstilo

Laŭ la iniciato de Pollando la Plenumkonsilio de Unesko alprenis decidon pri la popularigado de biciklo kiel universala transportorimedo sub la devizo „Biciklo por ĉiu – biciklo favore al ekvilibra kaj sana vivstilo”. Favore al tiu iniciato Pollado establis interregionan koalicion, kiun eniris Aŭstrio, Azerbajĝano, Vjetnamio, Meksiko, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kenio. La decido havas historian signifon, kaj por Pollando gravas ankaŭ pro tio, ĉar ĝi referencas al polaj historiaj biciklaj tradicioj.Nome tiaj polaj famuloj kiel la dufoja Nobel-premiito Maria Curie-Skłodowska, verkistoj Stefan Żeromski, Bolesław Prus kaj Henryk Sienkiewicz uzis biciklon. Antaŭ 100 jaroj polaj biciklistoj dum la olimpiko en Parizo akiris por nia lando oran medalon. La dokumento havas ankaŭ simbolan dimension en la kunteksto de la Monda Tago de Biciklo starigita de la Ĝenerala UN-o Asembleo antaŭ kvin jaroj. Pollando estas unu el la plej grandaj produktantoj de bicikloj en la Eŭropo kaj en la monda skalo ĝi troviĝas inter 10 plej avanaj bicikloproduktantoj.La pola iniciato proklamita per aklamo reliefigas la signifon de biciklo kiel rimado amika al la klimato, facile uzebla, kiel elemento de la intergeneracia integriĝo. Ĝi alvokas ŝtatojn membrojn plukonstrui la biciklan infrastrukturon certigonte tiel sekurecon same por biciklantoj kiel ankaŭ por piedirantoj. Raporto de Unesko pri envivigo de la rekomendoj sekvantaj el ĉi tiu decido estas planita por printempo de la venonta jaro.

El la elsendo 30.05.2023. Legas Maciek – 01′ 53″

Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko

Kiel scias jam multaj aŭskultantoj, dank’ al la aperinta hieraŭ GK de UEA, la provizoj de la Biblioteko Hector Hodler troviĝintaj dum 68 jaroj en la sidejo de la CO de UEA en Roterdamo estas jam en Varsovio. Ili nova loko estos la sidejo de la Pola Nacia Biblioteko. La solena transdono de la biblioteka kolekto okazos la plej proksiman lundon dum speciala ceremonio en la ĉeesto de la pola ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Piotr Gliński. La Nacian Bibliotekon reprezentos ĝia direktoro Tomasz Makowski, vicdirektorino Julia Konopka-Żołnierczyk kaj E-parolanta kuratoro de la kolekto Gabriela Skonieczna. La Universalan E-Asocion reprezentos ĝia prezidanto Duncan Charters, kies tasko estas oficiale transdoni la Bibliotekon Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko. Post oficiala ceremonio en la lingvoj pola, angla kaj Esperanto okazos mallonga simpozio pri la signifo de la kolekto por la Pola Nacia Biblioteko kaj pri E-esploristoj. Dum ĝi oni prezentos kvar prelegojn, kies trilingvaj resumoj estos liveritaj al la publiko. La unua prelego en la angla lingvo de prof. Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) estos dediĉita al la temo:  La defio de konservado de transnacia heredaĵo, la futuro de kolekto Hector Hodler. Sekvos la pollingva prelego de d-ino Ida Stria el la Varsovia Universitato pri Havebleco de Esperantaj bibliotekaj kolektoj el lingvistika perspektivo; la anglalingva prelego de profesoro Denis Eckert (Géographie-cités, Paris/ Centre Marc Bloch, Berlin) traktos pri Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia: La unuaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj [1887-1890]. La lasta, pollingva prelego de profesoro Marek Nahajowski el la Muzika Akademio en Lodzo estos dediĉita al  Esperanto kaj muziksciencoj – la nuna stato kaj perspektivoj por plua disvolviĝo. La kelkjara cerbumado pri la sortoj de la Biblioteko Hector Hodler, aparte post la decido pri la fermo de la sidejo de la CO efektiviĝis dank’ al la klopodoj de eksa UEA-prezidanto Mark Fettes kaj membro de la Financa Komisiono de la Asocio Pascal Dubourg Glatigny, kunlabore kun prezidanto Duncan Charters, Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj stabanoj de la Centra Oficejo. La Pola Nacia Biblioteko, en kiu jam troviĝas pli ol mil E-lingvaj libroj same kiel la Aŭstria Nacia Biblioteko prizorgos la konservadon de la kolekto kaj daŭran bitigadon de ĝiaj partoj. Ĝi estos alirebla al esploristoj kaj al la publiko kaj uzebla ĉeeste kaj rete al ĉiuj posedantoj de senpaga biblioteka karto. Jam lastmarde en la paĝo de la Nacia Biblioteko aperis la informo pri tio, ke baze de interkonsento kun UEA el Roterdamo al Varsovio venis preskaŭ sep kaj duona tunoj da unikaj materialoj el UEA-bliblioteko kaj arkivo. La plej valoran parton de la venintaj dokumentoj konsisitigas la Biblioteko Hector Hodler, unu el la plej grandaj en la mondo E-libraroj, kiu per sia historio radikas en 1908, la aktivado de la Svisa E-Societo en Ĝenevo kaj la postmorta donaco de Hector Hodler, la kunfondinto de UEA. Kiel ni legas en la paĝoj de la Nacia Biblioteko temas pri preskaŭ tridek mil libroj, gazetaraj jarkolektoj, skatoloj kun fotografaĵoj kaj diskoj. Inter ili estas la unuaj presaĵoj en Esperanto el la fino de la 19-a jarcento. Inter aterialoj el UEA-arkivo, trovintaj lokon en la Nacia Biblioteko en Varsovio troviĝas i.a. kolekto dokumentanta la agadon de UEA, inkluzive de organizaj dokumentoj, korespondaĵoj kun membroj, literaturaj konkursaĵoj. Temas ankaŭ pri kolekto de maloftaj E-poŝtkartoj, afiŝoj ligitaj kun la vivo de UEA, registraĵoj de Esperanto-kursoj sur vinilaj diskoj, kasedoj VHS, kasedoj magnetofonaj kaj KD-oj, akcesoraĵoj por ludoj kaj ludiloj por instruado de Esperato al infanoj, fotoalbumoj, memorstampoj. La provizoj de Hodler-Biblioteko kaj arkivaj materialoj de UEA estas nun subigataj al laŭplana, iom-post-ioma desinfektado kaj konservista laboro. Sekve ili estos katalogitaj kaj ankaŭ bitigotaj. Kiel oni informas en la informo la pola Nacia Biblioteko fariĝis la ĉefa centro de E-dokumentaro por esploristoj el la tuta mondo, kiel grava parto de la monda kaj la pola E-heredaĵo.

El la elsendo 25.05.2023. Legas Barbara – 06′ 29″

Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto

En Bjalistoko ĵus finiĝis la 19-a Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto, kiun kunorganizis 12 altlernejoj el la regiono kaj kunordigis iliajn laborojn la Bjalistoka Politekniko. La nunjara festivala devizo estis „Scienco estas pli ol la konoj”. La aranĝon inaŭguris familia pikniko de scienco kaj arto ĉe la urba stadiono. Dum la sekvaj tagoj la festivala programo disvolviĝis en unuopaj altlernejoj, kiuj malfermis por la publiko siajn lekciejojn kaj laboratoriojn. Kaj tiele la Bjalistoka Politekniko planis ĉirkaŭ 40 diversajn programerojn. La publiko konatiĝis kun tio, kio estas la pasio de ĝiaj studentoj, pri kio laboras ĝiaj sciencistoj. La Medicina Universitato en Bjalistoko pretigis vicon da eventoj ligitaj kun la sekretoj de medicino. Temis i.a. pri demonstroj ligitaj kun kirurgio, fizjoterapio, kosmetikologio, voĉemisiado. En ĝiaj laboratorioj oni eksciis kiel kreiĝas medikamentoj. Pli ol 140 diversajn programerojn pretigis la Bjalistoka Universitato. Ĝia riĉa festivala oferto rilatis al 20 sciencbranĉoj, pri kiuj la universitato gvidas sciencajn laborojn. Apartan festivalan programon pretigis la universitata planedario kaj ĝia astronomia obsevejo. La festivala publiko konatiĝis krome kun la muzikaj proponoj de la bjalistoka filio de la Muzika Akademio de Frederiko Chopin.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Krystyna – 01′ 44″