POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La 1-a Kongreso de la pola klerigo kaj scienco eksterlande

Komence de julio en Varsovio okazos la 1-a Monda Kongreso de la Pola Klerigo kaj Scienco Eksterlande. Ĝia ĉeforganizanto, Instituto de la Pola Lingvo antaŭvidas podiajn diskutojn, sciencpopularajn prelegojn, laborrenkontojn kaj instrukciadon. Okazos renkontiĝoj kun sciencistoj, didaktikistoj kaj ekspertoj agantaj por la evoluo de la pola scienco eksterlande kaj por popularigo de la pola kaj polkolonia edukado en la mondo. Oni antaŭvidas partoprenon de personoj laborantaj favore al la pola klerigo kaj scienco eksterlande. Tio estas i.a. instruistoj, reprezentantoj de la polkoloniaj organizoj, gepatroj de lernantoj el la polkoloniaj klerigcentroj, reprezentantoj de ekstelandaj altlernejoj, en kiuj oni instruas la polan lingvon aŭ en la pola lingvo. Por la kongreso estis invitita 50-persona grupo de volontuloj el eksterlando, diplomitoj de polaj lernejoj, kiuj laboras eksterlande kiel asistantoj en polaj lernejoj. La kongreson kunorganizas i.a. pola klerigministerio, ministerio por la eksterlandaj aferoj kaj Nacia Agentejo de la Akademia Interŝanĝo.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Maciek – 01′ 26″

Polaj okulistoj helpas en Kamerunio

La fondaĵo Redemptoris Missio el Poznano informis pri la laboro de polaj okulistoj, kiuj meze de februaro nunjare forveturis kiel volontuloj al Kamerunio por helpi al la plej malriĉaj loĝantoj de la lando. Temis jam pri la kvina misio. En ĝia daŭro ili konsultis pli ol unu mil pacientojn kaj faris 101 operaciojn forigantajn la katarakton. Ili deĵoris en misiistaj hospitaloj kaj kurackonsultejoj en Abong-Mbangu en Kamerunio kaj en Bouar en la Centrafrika Respubliko. Malsanuloj atendis la alvenon de specialistj preskaŭ unu jaron. La kamphospitalo en Bouar estis organizita de la garnizonantaj en la Centrafrika Respubliko UN-oaj pacfortoj, t.e. bluaj kaskuloj kunlabore kun la episkopo Mirosław Gucwa.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Maciek – 0′ 57″

Postpandemiaj problemoj de la pola biersektoro

Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo dum la tri unuaj monatoj de 2023 en Pollando je preskaŭ 6 procentoj malkreskis la produktado de biero kompare al la antaŭa jaro. Dum la tuta 2022 la bierproduktado malkreskis je 2, 2 procentoj kompare al 2021. Tiun malkreskan tendencon en la bierproduktado oni notas ekde 2019, sed ĝi estis aparte dinamika en la jaroj 2020/21, kiam pro la pandemio la nombro de societaj renkontiĝoj kaj gastronomia aktivado ŝrumpis. Post ĝia finiĝo aperis aliaj problemoj, kiel alta inflacio ligita i.a. kun la milito en Ukrainio. Tio kaŭzis la kreskon de la prezoj, kio limigis la aĉetatecon. Komparante la komencon de 2023 kun la sama periodo de antaŭ 4-5 jaroj la popersona konsumado de biero malkreskis je almenaŭ 8-9 litroj. La bierproduktantoj devas adaptiĝi al la ŝrumpanta merkato kaj faras tion vastigante sian oferton i.a. je senalkoholaj bieroj, bieroj diversgustaj.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Milada – 01′ 46″

Nelegalaj klopodoj transpaŝi la polan orientan limon

Kiel informas PAP-agentejo reference al donitaĵoj de la Pola Limgardistaro nur lunde 80 eksterlandanoj klopodis nelegale transpaŝi la polan limon kun Belorusio. Inter ili estis civitanoj de Etopio, Eritreo kaj Kongo. La limgardistaro haltigis ankaŭ pliajn, la tiel nomatajn kurierojn t.e. personojn, kiuj klopodis kontrabandi eksterlandanojn. En 2023 estis haltigitaj jam pli ol 260 personoj suspektitaj pri helpo aŭ organizo de nelegala enmigrado. Dum la 2022 temis pri 401 tiaj personoj. Ekde la jarkomenco la Limgardisaro notis krome preskaŭ 9 mil provojn de la nelegala transpaŝo de la limo inter Belorusio kaj Pollando.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Krystyna – 0′ 56″

La uniaj migroproblemoj

Preskaŭ 1500 mil enmigrantoj venis semajnfine al la itala insulo Lampedusa. En la loka centro de registrado kaj identigado de enmigrantoj estas kvaroble pli da personoj ol disponeblaj lokoj. La migroondo al Italio ne ĉesas malgraŭ la fakto, ke la registaro de Giorgia Meloni proklamis la eksterordinaran staton lige kun la enmigra minaco. Dum la Paska Periodo la nombro de nelegalaj enmigrantoj al Italio kreskis je 300 procentoj. En Lampedusa troviĝas civitanoj de Tunizio, Bangladeŝo, Etiopio, Maroko, Sirio, Sudano, Egiptio, Ebura Bordo, Eritreo, Gambio, Malio kaj Niĝerio. Laŭ konfeso de iu el la nelegalaj enimgrantoj al la homkontrabandistoj oni pagas po 4 mil eŭrojn.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Maciek – 0′ 52″

La pandemio de kovim 19 finiĝis

Pli ol tri jarojn post la apero de la unuaj kazoj de la kronviruso Monda Sanorganizo – WHO deklaris oficiale finon de la pandemio, kiu estis anoncita la 11-an de marto 2020. Tio signifas, ke ŝanĝigis la kvalifiko de la malsano, kiu ekde nun estos egalrange traktita al gripo. La prezidanto de la organizo, Tedros Adhanom Ghebreyesus deklaris samtempe, ke aperos speciala publikaĵo por la registaroj, kiu helpos al ili administri la kontraŭbataladon de la malsano post la formala agnosko de la pandemifino. Laŭ la agentejo AP la kronviruso mortigis en la mondo almenaŭ 7 milionojn da personoj, sed laŭ la direktoro de WHO tiu ĉi nombro povas esti multe pli alta kaj egali al pli ol 20 milionoj da personoj. Ghebreyesus substrekis, ke la pandemio daŭras kaj minacas al la vivo kaj sano de milionoj da homoj en la mondo.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Maciek – 01′ 02″

Kverko el Lodzo la Eŭropa Arbo de la Jaro 2023

Komence de printempo dum la solenaĵo en la Eŭropa Parlamento, Bruselo estis anoncitaj la laŭretatoj de la nunjara konkurso por Eŭropa Arbo de la Jaro 2023. Venkis ĝin la kandidato el Pollando, la Kverko „Fabrikanto” el Lodzo. En la reta plebiscito ĝi akiris 46 mil voĉojn. Pasintjare ĝi estis proklamita kiel la pola Arbo de la Jaro. La 180-jara kverko apartenas al la plej originalaj en Pollando kaj rolas kiel vizitbileto de Łódź (Lodzo) en la centra Pollando. Unu el ĝiaj branĉoj havas s-formon kaj longas pli ol 20 metrojn. Ĉiujare en printemo ĝi logas vizitantojn, kiuj admiras ĝian majestan silueton, ĉe kies piedoj etendiĝas florbluo de ĉionodoksoj kaj sciloj. La duan lokon en la konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro akiris Draka Arbo el Slovakio, kaj la 3-an Kolonio de Pomujoj el Ukrainio.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Gabi – 01′ 16″

Novnomumitaj aŭtoritatoj de la Polkolonia Akademio

La Studumo pri la Pola Kolonio kaj Poloj eksterlande ĉe la Lublina Katolika Universitato (KUL) komencis funkcii lastaŭtune. Ĝian unuan eldonon partoprenis pli ol 330 personoj el 11 landoj, i.a. Francio, Germanio, Britio, Usono kaj Kana do. Nun la rektoro de KUL nomumis la aŭtoritatojn de la Polkolonia Akademio, kies tasko estos kunordigado kaj evoluigado de universitataj projektoj favore al la pola kolonio. La ĉefa tasko estos kunlaboro kun polkoloniaj medioj, kun amaskomunukiloj, polkoloniaj organizaĵoj. La unua direktoro de la Akademio, prof. Janusz Bień atentigis i.a., ke depende de la lando kaj kontinento la polkoloniaj socioj reviviĝas, reaktiviĝas, sed ili bezonas konstantan subtenon de Pollando sur la eduka, scienca kaj kultura platformoj. Kursoj gvidataj de KUL-ekspertoj estas senpagaj kaj okazas en maniero hibrida. Kadre de la kurso temas pri du dutagaj surlokaj kunvenoj kaj pri kvar dutagaj kunvenoj retaj. Diplomitoj ricevos diplomojn de KUL kaj konfirmatestojn pri fino de la studoj. Ĉi lastaj estos dulingvaj, en la pola lingvo kaj en la lingvo de la lando, en kiu loĝas partoprenantoj.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Milada – 01′ 48

Nova flughaveno Warszawa-Radom

Fine de aprilo estis inaŭgurita nova flughaveno Warszawa-Radom kaj la saman tagon vespere okazis la unua flugo de la pola LOT-kompanio al Parizo. La konstruita en Radom, sude de Varsovio flughaveno disponas pri moderna terminalo kun la surfaco de 30 mil kvadrataj metroj. Krom la flughavena parto ĝi enhavas grandan komercan halegon kun restoracioj, kafejoj, sendoganaj vendejoj, infanaj protektoĉambroj kaj ludplacoj. Komence ĝi priservos ĉirkaŭ unu milionon da pasaĝeroj jare, ĝiscele eĉ pli ol tri milionojn. La pola aviadkompanio LOT ofertas el Radom regulan flugkonekton al Parizo, Romo, Preveza, Tirano kaj Varno. Eĉ 9 vojaĝoficejoj proponas someran ripozon kun flugoj startantaj el Radom. Kun la penso pri vojaĝantoj alveturontaj al Radom el Varsovio funkcias inter ambaŭ urboj navedbusoj. La flughavenon eblos atinigi ankaŭ el la urba stacidomo per busoj. La flughaveno Warszawa-Radom plenumas la kompletigan rolon por la varsovia flughaveno Okęcie.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Milada – 01′ 34″

La Bjalistoka Universitato de Sana Senjoro

En Bjalistoko funkcias ekde 2013-a jaro Universitato de Sana Senjoro/Grandaĝulo kaj celas unuavice populaigi sanan kaj aktivan maljuniĝadon. Temas pri komuna projekto de la urba Medicina Universitato, la societo „Pro Salute” kaj la urba administracio. Ĝis nun la studojn finis preskaŭ 450 loĝantoj de Bjalistoko kaj la regiono. Ĉiujare la studadon komencas ĉirkaŭ 50 personoj post la 60-a vivojaro. La plej aĝa studento havis 91 jarojn. Partoprenante praktikajn okupojn, prelegojn kaj renkontiĝojn kun specialistoj la grandaĝuloj akiras konojn pri sana vivstilo kaj sanfavoraj sintenoj. Ili lernas pri problemoj ligitaj kun la mediciana protekto pliboniganta la vivkvaliton de personoj pli ol 60-jaraĝaj. Maturaj studentoj ekscias pri la reguloj apliki medikamentojn kaj dietsuplementojn. Ili havas krome la okazon partopreni okupojn fizike aktivigajn kaj aliajn, en kiuj ili alproprigas la elementajn konojn pri informadiko kaj komputila priservado. La bjalistoka Universitato de Sana Senjoro ne nur ebligas la intelektan evoluon kaj aktivigas personojn grandaĝajn, ĝi ankaŭ ebligas la socian integriĝon de solecaj grandaĝuloj. Ĉiuj okupoj por personoj en la aĝo 60+ (pli ol sesdekjaraĝaj) okazas en la Medicina Universitato de Bjalistoko du fojojn monate kaj estas senpagaj.

El la elsendo 20.04.2023. Legas Milada – 01′ 57″