POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Preskaŭ kvin miliardoj da eŭroj por Germanio
Germanio ricevos de la Unio financan kompenson pro la akceptado de enmigrantoj. La planata unia buĝeto por la jaroj 2021-2027 antaŭvidas, ke temos pri kvar kaj duona miliadoj da eŭroj. Kiel informis Frankfurter Algemeine Zeitung kaj la agentejo DPA por ĉiu migranto Germanio ricevos 2800 eŭrojn. Laŭ la informoj de la germana ministerio por la internaj aferoj rezultas, ke inter personoj ricevantaj monservon por senlaboruloj unu trionon konsisitigas enmigrantoj, en pli multo sen ajna edukiteco. La uniaj kompensorimedoj devenas el strukturaj fondusoj destinitaj por la uniaj regionoj malpli fortaj ekonomie.
El la elsendo 12.06.2018. Legas Milada – 0’57”
Usona-korea dokumento subskribita
La gvidantoj de Usono, Donald Trump kaj de la Norda Koreio Kim Dzong Un renkontiĝis hodiaŭ en Singapuro. Post preskaŭ unu hora interparolo ili subskribis dokumenton difinitan de la usona prezidento, kiel tre grava. Prezidento Trump devontiĝis en ĝi garantii sekurecon al la Norda Koreio kaj Kim Dzong Un konfirmis sian engaĝiĝon al plena sennukleigo de la Korea Duoninsulo. La prezidento de Usono diris i.a., ke la gvidantoj decidis fermi la pasintecon substrekinte, ke ambaŭ estas tre fieraj pri tio, kio okazis kaj la rilatoj inter Usono kaj Koreio estos „aliaj ol en la pasinteco”. Donald Trump diris krome, ke estis ellaboritaj apartaj reciprokaj rilatoj. Krome la usona kaj nordkorea gvidantoj subskribis devontiĝon pri senprokrasta reveno al la patrolandoj de identigitaj restaĵoj de la militostaĝoj kaj de personoj perdiĝintaj dum la korea milito. La dokumento informas pri baldaŭaj intertraktoj inter ambaŭ landoj.
El la elsendo 12.06.2018. Legas Barbara
Unicef Pollando pri mortemo de novnaskitoj
Unicef Pollando komencis kampanjon „Pli ol unu tagon” atentigante, ke la mortemo de la novnaskitoj, aparte en la plej mizeraj landoj estas tre alta. La celo de la kampanjo estas akiro de rimedoj por savi infanojn kaj helpi al patrinoj. Ĉiujare unu miliono da infanoj en la mondo mortas dum sia naskiĝotago. Kvankam dum la lastaj dudek jaroj estis atingita grandega progreso en la savado de infanoj malpli ol kvinjaraj simila progreso ne okazis en la savado de la vivo de la novnaskitoj. Laŭ Unicef eĉ 46 procentoj de la mortoj de infanoj malpli ol kvinjaraj okazas en la unua monato de la vivo. Plej multaj infanoj mortas en la tago de sia naskiĝo, ĉiutage mortas 7 mil novnaskitoj. Pli ol 80 procentoj de la mortoj estis kaŭzitaj de trofrua akuŝo, komplikaĵoj dum akuŝo aŭ infektiĝoj. Plimulton de ili eblus preventi. Tial la kampanjo gvidas sin per la ideo donaci al la novnaskitoj pli ol unu tagon de la vivo, pli ol unu monaton, pli ol solan transvivon. Unicef memorigas,ke infanoj naskiĝintaj en la plej riĉaj landoj havas eĉ 50-oble pli grandajn ŝancojn transvivi la unuan monaton de la vivo ol infanoj el la plej malriĉaj regionoj de la mondo.
El la elsendo 05.06.2018. Legas Maciek – 1’27”
Polaj patrinoj kun ĉiam pli alta klereco
Marĝene de la Tago de la Patrino, en Pollando solenita la 26-an de majo, la Ĉefa Statistika Oficejo publikigis komparajn donitaĵojn pri la klereco de polaj patrinoj en la jaroj 1990 kaj 2017. Evidentiĝas, ke preskaŭ 52 procentoj de polinoj, kiuj fariĝis patrinoj en 2017 havis altlernejan diplomon. En 1990 havis ĝin nur 6,1 procentoj. Laŭ la Ĉefa Statitsika Oficejo tiom da junaj polaj patrinoj, do 6,1 procentoj pasintjare havis nur mezan aŭ bazan klerecon. En tiu periodo okazis ankaŭ aliaj ŝanĝoj. 33, 6 procentoj de la akuŝantaj pasintjare polinoj havis inter 30 kaj 34 jarojn, en 1990 temis pri 17, 4 procentoj. Signife ŝanĝigis la nombro de patrinoj 20-24-jaraĝaj. En 1990 temis pri 36, 4 procentoj, pasintjare pri 13,9. Malkreskis la kvanto de junulaj patrinoj. En 2017 nur 2,5 procentoj de polinoj havis malpli ol 19 jarojn, en 1990 tiu procento egalis al 8 procentoj. Je pli ol 1 procento kreskis la nombro de polinoj fariĝintaj patrinoj pli ol 40-jaraj. Pasintjare temis pri 2,6 procentoj de polinoj. Je 3,7 kreskis en 2017 kompare al 1990 la nombro de polinoj patriniĝintaj en la aĝo de 25-29 jaroj. La Ĉefa Statistika Oficejo komparis ankaŭ la fekundecoindicon en 17 polaj vojevodioj en la jaroj 2000 kaj 2017. Ĝi kreskis de 1,37 ĝis 1,45 procentoj. Plej alta ĝi estas en la Pomeria Vojevodio (la nordokcidenta Pollando), kie ĝi egalas al 1,63.
El la elsendo 05.06.2018. Legas Gabi – 2’22”
La nova registaro de Katalunio ĵurenoficigita
Lastsabate en Barcelono estis ĵurenoficigita la nova registaro de Katalunio, kio finis la periodon de rekta kontrolo de Hispanio super la regiono post la pasintjara referendumo pri apartigo de la regiono disde la cetera parto de la lando. La nova ĉefministro de Katalunio Quim Torra akceptis la ĵurpromeson de la membroj de nova kabineto, ses virinoj kaj sep viroj. Torra deklaris, ke li daŭrigos klopodojn favore al la sendependeco de la regiono.
El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’35”
Nova hispana ĉefministro
La gvidanto de la hispanaj socialistoj, Pedro Sanchez estis lastsabata ĵurenoficigita kiel estro de la kabineto post la mafidesprimo de la Kongreso de Deputitoj rilate al la ĉefministo Mariano Rajoy kaj prezidanto de la Popola Partio. La estro de la Socialista Laborista Partio devas nomumi nun membrojn de sia registaro. Pedro Sanchez venkis super Rajoy, post kiam lia partio en la dua duono de majo prezentis postulon en la Kongreso de Deputitoj pri konstrua malfidesprimo rilate la eksan ĉefministron.
El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’39”
Nova registaro en Italio
La nova registaro de Italio, kiun gvidas juristo Giuseppe Conte estis ĵurneoficigita de prezidento Sergio Mattarella. Formas ĝin post longdaŭra polityka stagno Movado de Kvin Steloj kaj la dekstrula Ligo. Hodiaŭ la itala Senato deklaris fidesprimon por la 65-a registaro en la historio de la Itala Respubliko, difinata kiel „kabineto de ŝanĝoj”. Morgaŭ fidesprimon traktos la Deputita Ĉambro.
El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’32”
Fiasko de la italaj koaliciaj interparoloj
La prezidento de Italio Sergio Mattarella malebligis al la venkintoj de la lastaj balotoj el la 4-a de marto elformon de la registaro, i.a. rifuzante la kanidatecon de ekonomikiisto Paolo Savone por la ministro de matrumado kiel tro eŭroskeptika kaj kritika rilate Germanion. La mision establi teknikan registaron, kiu laboros ĝis la akcelitaj balotoj ricevis de la itala prezidento ekonomiikisto Carlo Cottarelli. La unia komisaro por buĝeto kaj homaj provizoj, germano Günther Oettinger estis dirinta en intervjuo por la germana „Deutsche Welle”, ke „la financaj merkatoj skuos balotontojn apud Tibro kaj kaŭzos, ke ili faros ĝustan elekton ĉe la balotujoj”. Korespondisto de la agentejo Bernd Riegert kelkajn horojn poste anstataŭis ĉe tvitero la ĵus menciitan eldiron de Oettinger per la vortumo „merkatoj kaj mornaj ekonomiaj perspektivoj instruos italojn ne voĉdoni por populistoj en sekvaj balotoj. Mi esperas, ke tio rolos en la balotkampanjo”.
El la elsendo 29.05.2018. Legas Barbara – 1’19”
La Jagelona Universitato en la rangolisto de Reuters
La Jagelona Universitato en Krakovo, kiel la unusola altlernejo el Pollando kaj el la centraorientaj eŭropaj landoj troviĝas en la rangolisto de la Plej Inventemaj Eŭropaj Universitatoj. La rangoliston jam la trian fojon pretigis la agentejo Thomson Reuters. La Jagelona Universitato konservis sian 90-an lokon. La listo estas kreata baze de analizo de la sciencaj publikaĵoj kaj patentumaj donitaĵoj el la jaroj 2010-2016. La venkan pozicion denove akiris la belga Katolika Universitato en Loveno. Sekvajn lokojn okupis britaj altlernejoj, Imperial College London kaj Kembriĝa Universitato. Antaŭ la publikigo de la rangolisto oni analizis unuopajn altlernejojn laŭ indikoj difinantaj inventemon de koncerna institucio. Temis i.a. pri kvanto de patentoj registritaj en la Monda Organizo de Intelekta Propreco, pri rilato de anoncitaj patentoj al la subvencioj, pri procento de patentoj kun interacia signifo, pri kvanto da citaĵoj ligitaj kun patentoj. Gravan rolon ludas ankaŭ la suma kvanto de artikoloj pri inventaĵoj en rilataj revuoj, aŭ de sciencaj artikoloj de koncerna altlernejo kreiĝintaj kunlabore kun industrio.
El la elsendo 29.05.2018. Legas Tomek – 1’19”
Krakovo inter atrakciaj kaj samtempe favorprezaj vizitlokoj
En la rangolisto de City Costs Barometer publikigita en la paĝo de Post Office Travel Money la pola Krakovo evidentiĝis la plej malmultekosta urbo inter atrakciaj, vizitindaj lokoj en Eŭropo. En la esplorado estis konsideritaj pritaksaj kostoj el vojaĝoficejoj kaj meza kosto de hotelrestado por du personoj. Sekve estis difinita kosto de la semajnfina ripozo en 36 eŭropaj urboj. En la finkalkulo estis prenitaj en konsideron ankaŭ prezoj de i.a. triplada manĝo por du personoj, kafotaso, biero, dutaga trafikbileto, muzeaj biletoj. Konsiderante prezon kompare al la kvalito de la servoj la plej bona estis Krakovo. Sekvis Vilno kaj Rigo. La kvaran lokon okupis Varsovio, post kiu laŭvicajn lokojn okupis Budapeŝto, Moskvo kaj Prago. Nur la 8-an lokon okupis Ateno antaŭante Lisbonon kaj Lilon.
El la elsendo 29.05.2018. Legas Maciek – 1’01”