POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Polaj monakinoj

Marĝene de la opiniinterŝanĝo en la okcidentaj landoj pri la pozicio de katolikaj monakinoj en la Katolika Eklezio interesajn informojn pri la polaj monakinoj transdonis la Sekretariino de la Ĝenerala Konferenco de Superaj Priorinoj en Pollando, fratulino Jolanta Olech. Laŭ ŝiaj informoj 19 mil polaj monakinoj plenumas gravan kaj riĉan socian rolon. Ĉiam pli ofte ili estas menaĝerinoj gvidantaj antaŭlernejojn, konsultejojn, Domojn de Solecaj Patrinoj, eldonejojn, lekciante en altlernejoj. Polaj monakinoj laboras ankaŭ kiel ĵurnalistinoj kaj gvidas ĉirkaŭ 400 interretajn paĝojn. Pli ol 100 okupiĝas pri la animzorgado de prizonuloj. Ĉirkaŭ 2 mil laboras en diversaj ekleziaj institucioj kaj en la paroĥa animzorgado i.a. kiel sekretariinoj, librotenistinoj, kancelieraj oficistinoj, orgenludistinoj. Krome ili gvidas diversajn kantgrupojn, grupojn misiistajn kaj bibliajn ks. Multaj laboras pretigante edifinstruojn, formaciajn sesiojn kaj evangelizadon pere de 500 portaloj, profiloj en fejsbuko kaj tŭitero. Krome polaj monakinoj laboras senhonorarie kaj socie gvidante 210 protektodomojn por infanoj kaj plenkreskuloj, diversajn helpoformojn por mizeruloj kaj personoj bezonantaj, kiel manĝejoj, tranoktejoj, domojn helpantaj forlasi la senhejmecon. En la zorgo de la polaj monakinoj troviĝas familioj, aparte plurinfanaj, solecaj patrinoj, virinoj en bezono.  Kadre de la sekcio Bakhita la polaj monakinoj engaĝiĝas en internaciajn agadojn kontraŭ la sklavigo, prostituigo, homkomerco. Ili ankaŭ helpas al enmigrantoj el Oriento kaj kadre de la kampanjo de Caritas „Familio al amilio” ili laboras favore al la personoj bezonantoj en Sirio. Nesubtakseblan rolon en la evangeliza verko de la Eklezio plenumas monakinoj el la t.n. severaj ordenoj vivantaj izolite en fermitaj klostroj.

El la elsendo 30.03.2018. Legas Milada – 2’50”

Poloj pri Karesmo

Dum Karesmo 50 procentoj de poloj rezignas pri kelkaj plezuroj: malpli ofte ili rigardas televidon, malpli ofte vizitas kinejojn. Laŭ CBOS-esploroj 16 procentoj de la enketitaj poloj klopodas limigi distrojn, kaj 34 procentoj deklaras tiun emon. 27 procentoj donas al tio neniun atenton kaj 31 procentoj prefere pri tio ne atentas. La limigadon de plezuroj dum Karesmo deklaras unuavice personoj religie praktikantaj. La Pasko estas perceptata unuavice kiel la familia festo (fare de 67 procentoj de poloj), tamen por 44 procentoj temas pri religia travivaĵo kaj por 43 procentoj pri agrabla tradicio. Inter individuaj religiaj praktikoj dominas fasto dum la Sankta Vendredo. Tiun tradicion deklaras eĉ unu triono de enketitoj neniel religie praktikantaj. 67 procentoj (du trionoj) partoprenas la Paskan pekkonfeson, 64 praktikas la cindropinĉan kappriŝutadon dum la Cindra Merkredo (sojle de la Karesmo),  56 procentoj de la enketitaj poloj partoprenas la Paskan Tagotrion (la celebradojn okaze de la Sanktaj Ĵaŭdo, Vendredo kaj Sabato), 55 procentoj – edifajn karesmoinstruojn kaj 50 procentoj preĝas la vendredajn Krucovojojn aŭ dimanĉajn tradicie polajn pasionajn diservojn, tiel nomatajn Amarkonfesan Bedaŭron.  82 procentoj de poloj pretigas (aĉetas) paskajn palmetojn aspergataj sekve en preĝejoj kaj 92 procentoj de poloj praktikas la aspergadon per benita akvo de la korbetoj kun ovoj kaj specimenoj de paskomanĝoj, kiujn oni konsumas dum solenaj dimanĉaj matenmanĝoj. 77 procentoj de poloj la tradiciajn paskajn bondezirojn peras nun pere de elektronikaj mesaĝoj, sed 44 procentoj daŭre utiligas tiucele tradiciajn poŝtkartojn. La tradicion de hejma bakado praktikas 71 procentoj de poloj, kolorigas la paskoovojn 67 procentoj, akvopriverŝan lundon  praktikas 71 procentoj de la respondintoj, la vizitadon de la t.n. Sinjoraj Tomboj, t.e. la porkazjn scenografiojn kun tombo de Kristo –  74 procentoj. 60 procentoj de la enketitoj okaze de la Pasko pridonacas familiinfanojn. Laŭ CBOS ekzistas tri bazaj modeloj festi la Paskon en Pollando. La unua koncentriĝas pri la spiritaj travivaĵoj, la dua pri la kultivado de paskaj-ekleziaj tradicioj kaj la tria kombinas la tradicion kun la laika aspekto de la festo.

El la elsendo 30.03.2018. Legas Tomek – 2’44”

Religiemo de junaj poloj

Kun la penso pri la nunjara Episkopa Sinodo dediĉita al junularo la brita St. Mary’s University en Twickenham kaj Katolika Instituto en Parizo pretigis raporton pri religiemo de junaj eŭropanoj.  Laŭ ĝi 82 procentoj de la poloj en la aĝo inter la 16-a kaj la 29-a vivojaroj deklaras sin katolikoj. Sekvas litovoj (71 procentoj), slovenoj 55 procentoj, irlandanoj (54 procentoj). En Francio temas pri 23 procentoj kaj en Britio pri 10 rocentoj de gejunuloj. La enketdemandoj rilatis ankaŭ al la ĉeesto en la sanktaj mesoj ekster gravaj festoj, almenaŭ unu fojon semajne. Ankaŭ ĉi-rilate gvidas polaj gejunuloj (47 procentoj), portugaloj (27 procentoj), ĉeĥoj kaj slovakoj (po 23 procentoj). En Britio temas pri 17 kaj en Francio pri 7 procentoj. En Hungario kaj Aŭstrio  – temas pri 3 procentoj kaj en Belgio – pri 2 procentoj. Poloj avanas ankaŭ inter katolikoj, kiuj unu fojon semajne aŭ pli ofte preĝas,  en la cirkonstancoj aliaj ol la sanktaj mesoj aŭ preĝejaj diservoj (60 procentoj). Sekvas ĉeĥoj (48 procentoj), irlandanoj kaj nederlandanoj (po 43 procentoj) kaj britoj (42 procentoj. Inter junaj eŭropanoj,  kiuj identiĝas kun neniu religio avanas ĉeĥoj (91procentoj), estonoj (80 procentoj) kaj svedoj (75 procentoj). En Pollando temas pri 17 procentoj. La donitaĵoj devenas el la esploroj de European Social Survey okazigitaj sinsekve en la 2014-a kaj la 2016-a jaroj.

El la elsendo 30.03.2018. Legas Tomek – 1’48”

Polska agnoskis 4 rusajn diplomatojn persona non grata

Kiel deklaris la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Jacek Czaputowicz Pollando alprenis la decidon agnoski 4 rusajn diplomatojn persona non grata. Tio estas la reago je la provo venenmortigi eksan kolonelon de la rusa invigilservo GRU kaj britan agenton Siergiej Skripal La informo estis trandonita al la rusa ambasadoro en Pollando dum la renkontiĝo en la sidejo de la ministerio por la eksterlandaj aferoj kun vicministro Piotr Wawrzyk. Kiel eksplikis la pola flanko Britio fariĝis celo de „senprecedenca atako, kiu estis la unua en la postmilita historio de Eŭropo celkonscia  uzo de la kemia armilaro kontraŭ grupo de civiluloj sur la teritorio de Eŭropo”. Similajn decidojn alprenis i.a. Usono, Kanado, Ukrainio, Germanio, Francio, Italio, Nederlando, Danlando, Ĉeĥio, Rumanio kaj Finnlando. Pri simetria reago de Rusio anoncis la agentejo RIA-Nowosti.

El la elsendo 27.03.2018. Legas Milada – 1’17”

Ĉiam pli da polinoj studas informadikon

Ĉiam pli da polinoj studas informatikon. Aktuale ili konsistigas pli ol 14 procentojn de ĉiuj studentoj en ĉi tiuj fakultatoj kaj kalkuliĝas al 11 341 personoj. Ilia la plej granda, ĉar la 12-procenta  kresko estis notita en la studjaro 2017/18. Temis pri pli ol unu mil novaj studentinoj. Malgraŭ tio, ke informadikaj fakultatoj sisteme logas ĉiam pli da junuloj, en Pollando la interesiĝo de knabinoj estas duoble pli rapide kreskanta ol de knaboj. Tiu fenomeno ligiĝas kun la kreskanta konscio pri la atrakcieco de studoj en ĉi tiuj branĉoj,  kiel ankaŭ varbkampanjoj celantaj junulinojn. Dum la lastaj tri jaroj la partopreno de knabinoj inter studentoj de teknikaj altlernejoj stabiliĝis sur la nivelo de 37 procentoj. Elektas ilin 13 procentoj de ĉiuj studentinoj (35 procentoj preferas unversitatojn, 13 ekonomikajn altlernejojn). Studentinoj superas en ĉiuspecaj altlernejoj. Ili partopreno en la superaj studoj estas 58-procenta. La raporto baziĝis sur la donitaĵoj de la Edukfondaĵo  Perspektivoj, kadre de la programo „Knabinoj al politeknikoj!”

El la elsendo 27.03.2018. Legas Maciek – 1’21”

Kreskas konsumado de bananoj

Poloj manĝas ĉiam pli da bananoj. En 2013 en la hejmaj mastrumejoj la konsumado egalis al 5,4 kilogramoj pokape, en 2016 al 6,84 kilogramoj. Banano estas la dua post pomo plej populara kaj plej ofte konsumata frukto en Pollando. Laŭ Eurostat en 2016 Pollando importis preskaŭ 370 mil tunojn da bananoj. En la daŭro de kvar jaroj la importo kreskis je 66 procentoj kaj daŭre kreskas. Plej multaj bananoj estas importataj el Ekvadoro, Belgio, Nederlando kaj Germanio. Kreskas ankaŭ la importo de bananoj al la Eŭropa Unio, kvankam ankaŭ kreskas iliaj prezoj, kio sekvis el la malgrandigo de bananliveroj en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro el la Latina Ameriko, i.a. Ekvadoro. La Unio importas bananojn unuavice el la landoj de la Latina Ameriko kiel Ekvadoro, Kolombio, Kostariko, Panamo kaj Peruo. Signifaj kvantoj estas importataj el la landoj de la grupo AKP, unuavice el la eksaj kolonioj de la uniaj landoj, aparte Dominikano, Kameruno kaj la Ebura Bordo. Laŭ Eurostat la importo de bananoj en la unio superis 5,5 milionojn da tunoj en 2016 kaj ankaŭ kreskas.

El la elsendo 27.03.2018. Legas Tomek – 1’22”

Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn

Morgaŭ, la 24-an de marto la unuan fojon estos solenata en Pollando la nova ŝtata festo, Memortago pri poloj savantaj judojn. La dato ne estis elektita hazarde, tiun tagon en 1944 germanoj murdis en la loko Markowa (la sudorienta Pollando) la familion de Józef kaj lia graveda edzino Wiktoria kune kun iliaj 6 geinfanoj. Konforme al la ĵus proklamita leĝo la Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn sub la germana okupacio estas omaĝesprimo por ĉiuj polaj civitanoj, sendepende de la nacieco, kiuj helpis al judoj  kondamnitaj al ekstermo fare de la germana okupaciinto. Ekde la hodiaŭa vededo en la tuta lando okazas senpagaj filmprezetoj de la kinobildoj „Stella” kaj „Vivo kontraŭ la vivo”. La unua rakontas la historion de judino en Hajfa Stella Zylbersztajn-Tzur, kiun estis savantaj pli ol 20 polaj familioj. La alia rakontas historiojn de kelkaj poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito – kaŝadis ilin, nutris, protektis malgraŭ la minacanta pro tio mortopuno. Instituto pri la Nacia Memoro memorigas, ke poloj savantaj judojn ne limiĝas al preskaŭ 7 mil konataj laŭnome polaj herooj, honoritaj de Yad Vashem per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Menciinda estas la Kapelo de Memoro en la Sanktejo de la Plej Sankta Maria Virgulino, la Stelo de nova Evangelizado kaj sankta Johano Paŭlo la 2-a en Toruno omaĝanta per apartaj omaĝtabuloj 1170 polojn,  kiuj endanĝerigante la vivon propran kaj de siaj familioj estis savantajn judojn dum la 2-a mondmilito.

El la elsendo 23.03.2018. Legas Milada – 2’22”

Merkel en Varsovio

Lunde en Varsovio viziton faris kanceliero Angela Merkel. Inter la planitaj temoj de la interparoloj kun polaj politikistoj estis i.a. situacio en Ukrainio, politiko rilate Rusion, pintrenkonto de NATO, energetika sekureco, kunlaboro en la strukturo de Weimar-triangulo (germana-franca-pola kunlaboro) kaj ankaŭ la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono. Pollando estis la dua post Francio celo de la eksterlanda vizito de Merkel lastmerkrede elektita de Bundestag por la kvara oficperiodo kiel la kanceliero de Germanio. La germana politikisto renkontiĝis kun la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki kaj la prezidento de Pollando Andrzej Duda. Post la renkontiĝo kun la pola ĉefministro okazis komuna gazetara konferenco. Dum ĝi ambaŭ politikistoj reliefigis tre bonajn ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj. Estis akcentitaj kongruaj duflankaj interesoj, same kadre de la Unio kiel ankaŭ rilate la eksterlandan politikon. La pola ĉefministro kontatis, ke rilate la migrorocezojn la sferoj de la pola-germana kunlaboro estas surloka helpo en Afriko kaj en Proksima Oriento. La germana kanceliero kun rekono rilatigis sin al kontribuo de Pollando koncerne solvadon de migroproblemoj, eĉ se ĝi koncernas enmigrantojn el la orienta direkto. Ambaŭ politikistoj decidmaniere subtenis la Weimar-an Triangulon certiginte pri engaĝiĝo favore al renkontiĝoj kadre de ĉi tiu strukturo.

El la elsendo 20.03.2018. Legas Milada – 2’01”

Ĝenerala sektretario de NATO pri situacio ĉirkaŭ Rusio

Laŭ la ĝenerala NATO-sekretario, Jens Stoltenberg la efiktivigita provo venenmortigi eksan rusan spionon Skripal kaj lian filinon sur la teritorio de Britio damaĝas la interaciajn interkompreniĝojn, sed „unuavice konfirmas, ke Rusio fariĝas ĉiam pli neprognozebla kaj agresa”. En la lastdimanĉa intervjuo por „Welt am Sonntag” la ĝenerala NATO-sekretario avertis, ke la rusa registaro povas iom post iom rezigni pri konvencia armilaro favore al la nuklea. Kiel ekzemplon li menciis la nelegalan anekson de Krimeo, malstabiligon de la orienta Ukrainio, garnizonadon de rusaj trupoj sur la teritorioj formale apartenantaj al Kartvelio kaj Moldavio, plurajn ciberatakojn kaj misinformajn kampanjojn. Kiel akcentis Jens Stoltenberg la rusa flanko en sia doktirono klare elmontris, ke pretas uzi nuklean armilaron en regiona konflikto, kion ĝi difinas kiel „eskaladon pere de deeskalado (limigo de agresaj militagadoj)”. La ĝenerala NATO-sekretario decidmaniere alvokis Rusion malkaŝi detalojn rilate la produktadon de la kemiaĵo Nowiczok.  La ĝisnunan respondon de Rusio Jens Stoltenberg difiis kiel „malrespektadon de paco kaj sekureco en la mondo”.

El la elsendo 20.03.2018. Legas Milada – 1’41”

La flughaveno Chopin avanas en la Unio

La varsovia Chopin-flughaveno okupis pasintjare la unuan lokon en la Unio laŭ la vidpunkto de pasaĝera kresko, en la kategorio de flughavenoj, kiuj entute priservas inter 10 kaj 25 milionoj da pasaĝeroj. Tio rezutas el la raporto de Internacia Konsilio de Flughavenoj ACI reprezentanta pli ol 1950 fughavenojn en 176 landoj. La flughaveno Chopin estis kalkulita al 19 flughavenoj kun la plej granda kreskodinamiko ekde 2012. Inter ili  troviĝas tiaj flughavenoj kiel Berlin Schoenefeld, Lizbona, Londyn Stansted, Ateny aŭ la amsterdamski Schiphol. La pasintjara kresko signifas, ke la servojn de la flughaveno Chopin utiligis preskaŭ 3 milionoj da pasaĝeroj pli ol en 2016. La transfera trafiko kreskis je pli ol 34 procentoj kaj tio signifas, ke preskaŭ 4 milionoj da pasaĝeroj utiligas la varsovian flughavenon kiel la transferan. La flughaveno Chopin estas la plej granda en Pollando. Pasintjare ĝiajn servojn utiligis 15,75 milionoj da pasaĝeroj, preskaŭ je 23 procentoj pli ol en 2016. Nur en decembro 2017 uzis ĝin 1,12 milionoj da pasaĝeroj.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Maciek – 1’23”