POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Grenskarabaj larvoj en dieto de la uniaj loĝantoj
Eŭropa Komisiono decidis, ke nutraĵproduktantoj povas apliki en siaj produktoj larvojn de grenskarabo. La decido ekvalidas ekde februaro 2025 kaj ĉirkaŭprenas ĉiujn uniajn landojn. La koncernan dokumenton subskribis Ursula von der Leyen. La komisiono pravigis la decidon per la opinio de EFSA, t.e. Eŭropa Oficejo pri Nutraĵsekureco, kiu faris sole la rezervon, ke pulvorigitaj larvoj devas esti subigitaj al UV-radiado.
La Eŭropa Komisiono menciis produktojn, al kiuj trafos la pulvorigitaj larvoj de grenskarabo. Temas pri pano, bulkoj, kukoj, kuketoj, nudeloj, produktoj bazitaj sur makaronio, alifaritaj terpomaj produktoj, fromaĝoj, fromaĝbazitaj produktoj, krome fruktaj kaj legomaj pulpoj. La pakumoj kun ĉi-specaj produktoj enhavas/os klarajn informojn pri la uzitaj ingrediencoj kun averta atentigo por alergiuloj.
El la elsendo 15.02.2025. Legas Milada – 01′ 22″
100-jariĝo de la Muzulmana Religia Asocio
Nunjare la 100-jariĝon solenas la Muzulmana Religia Asocio de la Pola Respubliko. Ĝi estas la plej malnova kaj plej grava organizo de polaj islamanoj. Aktuale unu el ĝiaj taskoj estas agado servanta al integriĝo de muzulmanoj el aliaj landoj, kiuj troviĝas en Pollando.
La establo de la asocio okazis dum la Tutlanda Kunflugo de la Delegitoj de la Muzulmanaj Komunuoj, kiu fine de decembro 1925 okazis en Wilno. La celo estis unuigi la muzlaman socion ĝis la regajno de la suverenco fare de Pollando en 1918 troviĝantaj en tri apartaj aneksopartoj – rusa, prusa, aŭstria. Krom establo de la organzo la Kunflugo establis la oficon de la religia gvidanto de la polaj muzulmanoj – muftio. Lia tasko estis zorgo pri la religia eduko kaj servo kaj peredukado de islamaj animzorgantoj.
En la postmilita Pollando la Muzulmana Religia Asocio estis la unusola organizaĵo membriganta muzulamojn havante monopolon por kultura, kleriga kaj religia agado. Tio ŝanĝiĝis post la reĝima ŝanĝo en 1989, kiam kreiĝis Asocio de Tataroj de Pola Respubliko. La agadon de la Muzulmana Religia Asocio reguligas leĝo proklamita en 1936 kun amendoj.
La 100-jariĝo de la de la Muzulmana Religia Asocio estas la okazo releifigi identecon kaj heredaĵon de polaj tataroj en la historio en Pollando laŭ la religia, kultura kaj etna kunteksto. La solenaĵoj de la 100-jariĝo, super kiuj la patronecon transprenis la pola prezidento, finiĝos en 2026.
El la elsendo 15.02.2025. Legas Maciek – 01′ 58″
Stipendioj Bekker NAWA 2025
La programo Bekker NAWA elektis 100 pliajn polajn sciencistojn. Ili realigos siajn projektojn en 23 landoj, i.a. en Usono, Britio kaj Germanio.
Bekker NAWA estas unu el la avanaj programoj de la Nacia Agentejo por Studenta Interŝanĝo. En la periodo de 3 ĝis 24 monatoj stipendiitoj povos kune kun la eksterlandaj sciencistoj realigi sciencajn projektojn aŭ partopreni postdoktoriĝajn staĝojn kaj evoluigi internacian kunlaboron.
El inter 365 sinproponintoj estis elektitaj 100 laŭreatoj, kiuj en plimulto reprezentis naturscienojn. 42 sciencistinoj kaj 58 scencistoj devenas el 33 altlernejoj kaj sciencesploraj institutoj. Ili staĝos en 23 landoj, unuavice en Usono, Britio, Germanio, Svislando kaj Italio. Eĉ 19 personoj partoprenos 24-monatajn stipediajn staĝojn. 15 stipendiitoj utiligos 3-monatajn staĝojn. La programo Bekker NAWA estas adresita al sciencistoj kaj doktoriĝantoj, reprezentantaj ĉiujn sciencbranĉojn. Ĝi helpas al internacia mobileco de doktoriĝantoj, sciencistoj kaj akademiaj instruistoj en ilia strebado al sciencista perfekteco. La stipendioj estas finance garantiitaj de la pola ŝtato.
La patrono de la programo Bekker NAWA, profesoro Mieczysław Bekker (1905-1989) estis pola inĝeniero kaj sciencisto. Post la forveturo al Usono en 1956 li famiĝis kiel kreinto de la nova scienca specializo >termekaniko<, li estis la konstruinto de la veturilo Lunar Roving Vehicle utiligita dum la lunprogramoj Apollo. Mieczysław Bekker estis profesoro de Miĉigana Universitato en Ann Arbor, direktoro de la Esplorinstituto de la konzerno General Motors en Santa Barbara. Li lekciis en la usonaj teknikaj altlernejoj i.a. Massachusetts Institute of Technology, Michigan State University, Illinois Institute of Technology. Li estis honorofica doktoro de Teknikaj Universitatoj en Munkeno, Bolonjo kaj de la Universitato Carleton. Mieczysław Bekker estis konsultanto de The National Academy of Sciences, kaj lia nomo troviĝas en la Aleo de la Meritiĝintoj por la Kosmaj Esploroj (Space Walk of Fame). Nia felietono dediĉita al Mieczysław Grzegorz Bekker aŭdiĝis en la elsendo el la 26.02.2021.
El la elsendo 15.02.2025. Legas Maciek – 02′ 58″
Polaj firmoj uzantaj AI en 2024
Laŭ la informoj de la Ĉefa Statistika Oficejo en 2024 preskaŭ 6 procentoj de la polaj firmaoj deklaris aplikon de AI-teknologio. Plej multaj estis grandaj entreprenoj kaj firmoj ligitaj kun la informado kaj komunikado. Malplej multaj estis firmaoj malgrandaj kaj ligitaj kun la konstruado. Konsiderante variecon de la aplikitaj AI-teknologioj plej ofte estis uzitaj teknologioj aŭtomatigantaj procezojn kaj helpantajn alpreni decidojn. La plej malgrandan interesiĝon vekis teknologioj ebligantaj fizikan moviĝadon de maŝinoj kaj veturiloj. Ilin aplikis ĉefe entreprenoj okupiĝantaj pri la riparado kaj konservado de komputiloj kaj komunikaranĝaĵoj. Plej ofte la AI-teknologiojn la firmaoj akiradis aĉetante komercajn solvojn, pretajn por tuja uzo.
La Ĉefa Statistika Oificejo informas samtempe, ke pasintjare 94,1 procentoj de la firmaoj ne uzis ankoraŭ AI-teknologiojn. Inter ili 3,2 procentoj tamen konsideras ilian aplikon. Inter la kaŭzoj de la neaplikado de AI-teknologioj estis menciitaj manko de homaj provizoj kaj manko de konoj pri la uzo de Artefarita Intelekto, sekve la altaj kostoj de envivigo de AI-teknologio. Plej malofte estis menciitaj etikaj duboj.
El la elsendo 05.02.2025. Legas Maciek – 01′ 29″
Pollando inter grandaj uniaj fromaĝproduktantoj
Pollando estas la kvina plej granda produktanto de fromaĝoj en la Eŭropa Unio. Laŭ la donitaĵoj de Eurostat la produktado de fromaĝoj en Pollando kreskas ĉiujare de pli ol 10 jaroj. En la avanularo restas Germanio, Francio, Italio kaj Nederlando. Kune kun ĉi lastaj landoj Pollando respondecas pro preskaŭ 72 procentoj de la tuta unia produktado de fromaĝoj. La donitaĵoj de la unia statistika oficejo konsideras ĉiujn fromaĝspecojn agnoskitajn en la Unio.
En la 2023-a jaro el inter 10,6 milionoj da tunoj da fromaĝoj produktitaj en la tuta Unio eĉ 7,6 milionoj da tunoj devenis el ĉi tiuj kvin landoj. Laŭ la donitaĵoj de Eurostat en 2023 en Pollando oni produktis 976 milionojn da tunoj da fromaĝo, kio signifis kreskon je 50 mil tunoj kompare al 2022.
El la elsendo 05.02.2025. Legas Maciek – 01′ 04″
Distingoj de la usona Kongreso por diplomatoj savintaj judojn
La usona Kongreso atribuis Orajn Medalojn, la plej superan usonan distingon, al 60 diplomatoj el 28 landoj, kiuj savis judojn dum holokaŭsto. Inter ili troviĝas kvin poloj, inkluzive de diplomatoj ligitaj kun la tiel nomata Grupo de Ładoś. Tio estas Aleksander Ładoś, Konstanty Rokicki, Stefan Ryniewicz, Juliusz Kuhl kaj Henryk Sławik.
La unuaj kvar apartenis al la t.n. Ładoś-grupo el Berno, kiu kunlaborante kun judaj medioj disponigadis falsajn pasportojn kaj konfirmojn pri la civitaneco de latinamerikaj landoj al judoj minacitaj per ekstermo.
Henryk Sławik estis la delegito de la pola registaro en elmigrejo, kiu similmaniere estis helpanta – en kunlaboo kun i.a. József Antall – al personoj el Pollando, inkluzive judojn fuĝi al Hungario. Inter aliaj distingitoj troviĝas i.a. sveda diplomato Raoul Wallenberg, japana diplomato en Litovio Chiune Sugihara kaj grupo de vatikanaj kaj latinamerikaj diplomatoj, kiuj kunlaboris i.a. kun Ładoś-grupo.
El la elsendo 25.01.2025. Legas Milada – 01′ 36″
Raporto de WEF pri enlaborigiteco kaj AI
Kiel informas raporto de la Monda Ekonomia Forumo – WEF, 41 procentoj de la firmaoj en la mondo planas redukti la enlaborigitecon lige kun la aŭtomatigo de la taskoj fare de Artefarita Intelekto. La raporto bildigas, ke la plej novaj teknologioj, inkluzive de la genera AI signife transformas branĉojn kaj realigadon de la taskoj en diversaj sektoroj. La genera AI estas teknologio kapabla kreigi originalajn enhavojn – tekstojn, bildojn kaj aliajn materialojn – baze de simplaj komisioj de utiligantoj. Plej endanĝerititaj de maldungo estas poŝtaj operatoroj, plenumsekretarioj aŭ specialistoj pri salajroj.
Kvankam AI kondukas al limigo de la fizikaj laborpostenoj en iuj sektoroj la firmoj ne planas tutece anstatŭi homojn per maŝinoj. 77 procentoj de la enketitaj entreprenistoj intencas alikvalifikigi siajn laborantojn kaj altigi iliajn kvalifikojn en la periodo 2025-2030. Kvankam en multaj sektoroj laborreduktoj estas neeviteblaj la bezonateco je specialistoj ligitaj kun la evoluigo de AI dinamike kreskas. Preskaŭ 70 procentoj de la firmaoj planas dungi specialistojn kun kapabloj projekti kaj fajnigi AI-instrumentojn. Pli ol 62 procentoj serĉas personojn kapablajn efike kunlabori kun AI-teknologio.
Laŭ longdaŭra perspektivo la ŝlosila defio restas trovo de ekvilibro inter aŭtomatigo kaj konservo de konforma nivelo de enlaborigiteco.
El la elsendo 15.01.2025. Legas Maciek – 01′ 53″
Nova prezidanto de la partio de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformantoj
La eksa ĉefministro de Pollando, Mateusz Morawiecki estis unuanime elektita kiel la prezidanto de la partio de la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformantoj, EKR. La decido estis alprenita dum ĝia brusela kunveno. Proponis lin la ĉefministro de Italio, Giorgia Meloni. Ŝi estis la prezidantino de la partio ekde 2020.
EKR estas la unia politika partio kun dekstrula karaktero. En ĝian konsiston eniras i.a. Juro kaj Justeco el Pollando, Fratelli d’Italia el Italio, la Civitana Demokrata Partio ODS el Ĉeĥio kaj svedaj demokratoj. Estis deklarite, ke marde estis aliĝontaj la rumana AUR kaj la franca IDL. La partnera por EKR estas la usona Respublikana Partio.
Dum la gazetara konferenco Morawiecki prezentis la prioritatojn de sia prezidanteco. La unua estas firmigi la naciajn ŝtatojn en la unia strukturo. Kiel la duan li menciis prudentosintenton, kio ligiĝas kun la fakto, ke multa burokrateco kaj uniaj direktivoj katenas entreprenemon kaj konkurencon. Kiel partio proksima al la usonaj respublikanoj EKR kunbatalos por ke la prudento dominu en la mastrumado. Morawiecki aldonis, ke la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformantoj batalos por parollibereco kaj kontraŭ cenzuro. Morawieki substrekis, ke la volo de la eŭropaj nacioj devas decidi, kiu gajnas en demokratio kaj ne la bruselaj burokratoj. Li deklaris fari ĉion, por ke la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformantoj estu ĉiam pli fortaj en Eŭropo kaj en la mondo.
El la elsendo 15.01.2025. Legas Milada – 02′ 24″
La pola lingvo parolata
Laŭ la donitaĵoj de la Ministerio por la scienco kaj supera edukado la polan lingvon en la tuta mondo uzas ĉirkaŭ 45 milionoj da personoj. Plej multaj en Pollando.
La pola lingvo havas la ofican satuson en Pollando kaj estas unu el la oficaj lingvoj de la Eŭropa Unio, sed ĉi tiun statuson ĝi ne havas aliloke. Tio ne signifas tamen, ke ĝi ne estas agnoskita loke. Kiel ekzemplo servas la brazila komunumo Aurea en la ŝtato Rio Grande do Sul, en la urbo São Mateus do Sul aŭ en la komunumo Mallet. Tie koncentriĝas la signifa laŭnombre pola malplimulto kaj idoj de la polaj enmigrantoj. Multaj el ili daŭre uzas la polan lingvon.
Multaj pollingvanoj vivas ankaŭ i.a. en Germanio, Litovio, Belorusio, Norvegio, Islando, Kanado, Usono, Kazaĥio, Aŭstralio, Svedio, Argentino. Signifa parto de personoj parolantaj eksterlande la polan lingvon estas elmigrintoj. Kiel ekzemplo povas servi la pola kolonio ĉirkaŭ Ĉikago en Usono, kiu kultivas la polajn tradiciojn kaj klopodas konservi la lingvon de la prauloj. La polan lingvon flegas idoj de poloj ekzilitaj al la fora oriento, al Siberio dum la rusa anekso de Pollando, dum la sovetia dominado post la 2-a mondmilito.
La pola lingvo kvankam ne apartenas al la plej popularaj lingvoj de la mondo estas samtempe la plej populara okcidentslava lingvo kaj la dua plej ofte uzata slava lingvo post la rusa. Ĝia populareco kreskas. Laŭ diversaj raportoj ĉiam pli multaj personoj en la mondo alprenas la decidon lerni la polan lingvon. Ekzemple por studi en polaj altlernejoj.
El la elsendo 15.01.2025. Legas Milada – 02′ 26″
Surrokaj desegnaĵoj en neolitikaj minejoj en Krzemionki
Krzemionki en la Sanktakruca Montaro en la suda Pollando ekde 2019 troviĝas en la Listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Ĝi estas la plej granda en la mondo komplekso de prahistoriaj minejoj de stria siliko kaj samtempe ĝi estas unu el la plej gravaj arkeologiaj esplorlokoj en Pollando. Meze de januaro komenciĝos tie esploroj pri la surrokaj desegnaĵoj de neolitikaj ministoj. La minejoj kreiĝis antaŭ ĉirkaŭ 5 mil jaroj lime de neolitiko kaj frua bronza epoko.
Sciencistoj el la Historia-Arkeologia Muzeo en Ostrowiec Świętokrzyski kaj Arkeologia kaj Etnologia Instituto de la Pola Sciencakademio volas detekti nevideblajn detalojn de pentraĵoj kaj difini ilian originan aspekton. La piktogramoj estis faritaj ĉefe per lignokarbo, kiu servis por lumigi la minejajn tunelojn.
La projekto celas ankaŭ protekti ekzitantajn desegnaĵojn. Grupo de la plej spektaklecaj pentraĵoj estis malkovrita en Krzemionki fine de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento, sed ne transdaŭris ĝis hodiaŭ. Reproduktoj de kelkaj desegnaĵoj, kiuj prezentas kapon de bovo, plandumspuron kaj boaton estas videblaj en la monografio pri Krzemionki el 1939. Post la 2-a mondmilito estis malkovrita ankoraŭ unu piktogramo, kiu estas logosigno de la Historia-Arkeologia Muzeo en Ostowiec Świętokrzyski. Tio estas la t.n. Granda Patrino aŭ prapatrino, kiu plej verŝajne bildigas la homan silueton kaj de iuj esploristoj estas interpretata kiel neolitika duondio.
El la elsendo 10.01.2025. Legas Tomek – 01′ 46″