POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pola prezidento renkontiĝis kun reprezentantoj de naciaj malplimultoj

Lastmerkrede en la Prezidenta Palaco okazis novjara renkontiĝo de la prezidenta paro kun reprezentantoj de eklezioj kaj naciaj malplimultoj en Pollando. Dum ĝi Karol Nawrocki, kiel la prezidento de la Pola Respubliko deklaris, ke li sentas respondecon pri ĉiuj civitanoj de Pollando sendepende, en kiu preĝejo ili preĝas kaj al kiu nacia malplimulto apartenas. „Mia devo – deklaris la pola prezidento – estas protekto de ĉiuj civitanoj de la Respubliko, certigo de sekureco, normaleco, bonstato kaj bona vivo en nia komuna domo, kiu estas la Respubliko. Li certigis ankaŭ, ke malgraŭ malsama demografia kaj religia specifeco Pollando estas daŭre malferma al naciaj malplimultoj kaj ĉiuj konfesioj.
Karol Nawrocki kiel la prezidento de Pollando turnis sin al la reprezentantoj de la eklezioj kaj naciaj malpimultoj, ke en diverskonfesiaj sanktejoj, kelkfoje diverslingve, ili ĉiam preĝu por la komuna domo, kiu estas Pola Respubliko.

El la elsendo 20.01.2026. Legas Milada – 01′ 38″

2026, la Jaro de Róża Czacka

La pola Senato proklamis beatan monakinon Elżbieta Róża Czacka – patrono de la 2026-a jaro. Ŝi estas la antaŭkuriero de la pola tiflologio, establinto de la Protektosocieto por Blinduloj kaj de la Kongregacio de Franciskaninoj Servistinoj de la Kruco, kies misio estas zorgo pri personoj nevidantaj.
Grafino Maria Róża Czacka ricevis zorgeman edukon, ŝi konis plurajn lingvojn, pianludis kaj interesiĝis pri muziko. Ekde la infanaĝo ŝi frontis vidproblemojn, kaj plene blindiĝis havante 22 jarojn post la falo de sur rajdĉevalo. Post la akcidento ŝi multe vojaĝis tra Eŭropo vizitinte Francion, Aŭstrion kaj Svislandon. Tiam ŝi lernis brajlo-alfabeton kaj konatiĝis kun atingaĵoj en helpo al binduloj. En 1910 ŝi establis Protektosocieton por Blinduloj. Kiel la unua en Pollando ŝi komencis vastskalan protekton pri personoj nevidantaj. Ŝi establadis lernejojn, infanprotektejojn, bibliotekon kaj gvidis laborrenkontojn, dum kiuj blinduloj lernis praktikajn okupojn.
La 1-a mondmilito estis la periodo en kiu maturiĝis ŝia monakina vokiĝo al establota kongregacio, kiu zorgu pri blinduloj. En 1918 venis la unuaj kandidatinoj. Dank’ al ricevita mondonaco Róża Czacka establis Instituton por Blinduloj en la apudvarsovia Laski. Ĝi fariĝis moderna centro, en kiu blindaj edukatoj ricevis bazan kaj profesian edukon, kio ebligis al ili memstaran kaj sendependan financan vivon. En 1950 pro la malpliboniĝanta sanstato Róża Czacka transdonis la gvidadon de la Instituto al sia sekvulino. Ŝi mortis en 1961 opiniata sanktulino. Postmorte en 2010 ŝi estis distingita per Granda Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando.

El la elsendo 20.01.2026. Legas Pamela – 02′ 31″

Reformo de la pola ortografio

Ekde la 1-a de januaro validos ŝanĝoj en la pola ortografio. Ili koncernas certajn regulojn pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj, same kiel kombinitan aŭ apartigitan ortografion de vortoj kaj la uzon de streketoj. La Konsilio de la Pola Lingvo celas normigi la regulojn kaj faciligi ilian lernadon kaj aplikon en la praktiko. Tio estas la plej signifa revizio de ortografiaj reguloj de jardekoj. La lasta reformo estis efektivigita en 1936.
Oni anoncis, ke la nova ortografia vortaro inkluzivos proksimume 100 000 kapvortojn. Ĝi estos senpaga kaj havebla en tri versio j: libra (en limigita eldono), elektronika, tamen ne kiel PDF-dosiero sed aplikaĵo, kaj poŝtelefona apo. La vortaro estos havebla senpage, tamen, pro la malfrua decido rilate la financadon, la publikaĵo aperos post ĉirkaŭ unu jaro.
Pri la ortografiaj ŝanĝoj eblos informiĝi pere de sociaj amaskomunikiloj. Unufoje semajne, en la profiloj de “Ortografia 2026” ĉe Instagramo, Jutubo kaj Fejsbuko aperos afiŝo detaliganta unu el la novaj ortografiaj reguloj. Ĉi tiuj afiŝoj provizas informojn pri ĉiuj novaj reguloj en facile komprenebla formo.

El la elsendo 10.01.2026. Legas Maciek – 01′ 31″

Interkonsento kun Mercosur

La uniaj landoj konsentis vendrede subskribi komercan interkonsenton kun la sudamerika ŝtatbloko Mercosur. Laŭ uniaj fontoj, Pollando, Francio, Irlando, Hungario kaj Aŭstrio voĉdonis kontraŭ la interkonsento, dum Belgio sindetenis. La interkonsento signifas, ke la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen, povas veturi al Paragvajo por ĝin subskribi.
La komerca interkonsento kun la landoj de Mercosur — Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo — enkondukos tarifajn preferojn por certaj agrikulturaj produktoj. Rekompence, la merkatoj de ĉi tiuj landoj estos malfermitaj al industriaj varoj el la Unio.
Pli frue, ambasadoroj akceptis protektoklaŭzon – en pli severa versio – kiu celas protekti hejmajn produktantojn kontraŭ merkataj perturboj. Estis decidite restarigi la pli restriktan version de ĉi tiu mekanismo, antaŭe aprobitan de la Eŭropa Parlamento. Fine, la mekanismo estos envivigata, se prezoj je sentemaj produktoj en la Unio, kiel bovaĵo, kokaĵo kaj laktaĵoj, falos je 5%, ne 8%.
La klaŭzo celas protekti hejmajn produktantojn, kiam la komerca interkonsento, enkondukos tarifajn preferojn por importado el Mercosur-landoj: Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo.

El la elsendo 10.01.2026. Legas Milada kaj Krystyna – 01′ 51″

Poloj daŭre kontraŭ eŭro

La 1-an de januaro 2026 Bulgario oficiale akceptis komunan unian valuton. Ekster la eŭrosfero, krom Pollando, restas Ĉeĥio, Danlando, Hungario, Rumanio kaj Svedio.
Laŭ la komisio de la gazeto „Super Express” la esplorinstituto Pollster enketis polojn i.a. pri tio, ĉu Pollando devus akcepti komunan unian valuton. Skeptikan opinion esprimis eĉ 70 procentoj de la enketitaj poloj – inter kiuj 48 procentoj decide kontestis tiun eblon. La envivigon de eŭro subtenis 21 procentoj de la respondintoj, inter kiuj 9 procentoj deklaris sian firman opinion pri la demando. La enketado de Pollster okazis la 31-an de decembro 2025 kaj la 1-an de januaro 2026.
Kontraŭ eŭro esprimis sin pli frue, la 19-an/la 20-an de decembro 2025, du trionoj de la enketitaj poloj en la samrilata opinisondado de la instituto IBRiS, komisiita de la gazeto „Rzeczpospolita”. La gazeto aldone skribas, kial la eniro de Pollando en la eŭrosferon estas nereala. Unuavice temas pri ekonomiaj motivoj ligitaj kun la kriterioj de konverĝo. Laŭ la informoj de la pola financministerio, publikigitaj antaŭ Kristnasko 2025, konforme al la datumoj pri oktobro, Pollando estas submetita al la unia proceduro pri troa ŝuldo kaj tial ne plenumas la kriterion de fiska stabileco. Krome Pollando ankoraŭ ne plenumis la kriteriojn pri prezstabileco kaj konverĝo de interezoprocentoj. Samtempe, ĉar la zloto ne partoprenas en la Eŭropa Kurza Mekanismo (ERM II), Pollando ankaŭ ne plenumas la kriterion pri valutkurzo.

El la elsendo 10.01.2026. Legas Milada kaj Krystyna – 02′ 28″

Nova tradicio pri hisado de la pola flago

La 1-an de januaro 2026 okazis la solena ŝanĝceremonio de la pola flago flirtanta super la Prezidenta Palaco en Varsovio. Ekde tiam la solenaĵo, okazos ĉiun sabaton je la 12-a horo. Laŭ la prezidenta decido la malhisitaj ekzempleroj de la pola flago estos transdonitaj al lernejoj, fajrobrigadoj, publikaj servoj, lokaj komunumoj kaj ŝtataj institucioj en la tuta lando.
La blankruĝa nacia flago estas unu el la plej gravaj signoj de la pola ŝtateco, neniam ĝi havis sole ceremonian signifon, ĉiam emfazante dignon, fieron pri la daŭro de la nacio kaj de la Respubliko, ankaŭ en la periodoj kiam la pola ŝtato ne povis ekzisti formale. La kutimo hisi la nacian flagon super la prezidenta rezidejo estas firma elemento de la konstitucia ordo, de la kulturo d e simboloj kaj ŝtata protokolo.
Kiel estis atentigite en la porokaza komuniko „En la pola realo tio havas signifon apartan, radikiĝintan en la historia memoro kaj en la spertoj de longdaŭra batalo por la suvereneco de la ŝtato”.

El la elsendo 05.01.2026. Legas Barbara – 01′ 34″

Epifanio 2026

La kristnasketosa periodo daŭras. Morgaŭ, la 6-an de januaro en la festo de Epifanio, tra la stratoj de preskaŭ mil lokoj en Pollando kaj en dekoj da eksterlande moviĝos Paradoj de Tri Reĝoj. Nunjare ilia devizo „La esperon ili ĝuas” devenas el la pola 17-jarcenta kristnaska kanto kaj ligas al la finiĝonta morgaŭ en la Katolika Eklezio Jubilea Jaro, kies devizo estis „Pilgrimantoj de Espero”.
En Varsovio la evento komenciĝos per la pilgrimado de la graveda Maryja kun Jozefo al Bet Leĥem por subiĝi al popolregistro ordonita de la imperiestro Aŭgusto. La startoloko estas la Monumento de Nikolao Kopernik, kie oni preĝos Anĝeluson, kaj la fino okazos ĉe la Kastela Placo de Malnovurba Kvartalo. Tie okazos la kulmina adorkliniĝo de la Tri Reĝoj reprezentantaj popolojn de tri kontinentoj, kiuj plenumos kristnaskajn kantojn en siaj indiĝenaj lingvoj. Ili ofertos al Jesuo-Infaneto mirhon – la signon de sufero, olibanon kiel la signon de preĝo kaj oron kiel simbolon de la reĝa misio. La organizitan parton de la parado partoprenos ĉirkaŭ 400 infanoj.
Por la partoprenantoj la organizantoj pretigis 600 mil kronojn kaj 150 mil kantlibrojn. Post la omaĝo al la Novnaskiĝinta Jesuo la partoprenantoj de la evento dancos polonezon laŭ la melodio de la kristnaska kanto „Di’ naskiĝas”.
En 2024 la Paradojn de Tri Reĝoj en Pollando partoprenis du milionoj da personoj.

El la elsendo 05.01.2026. Legas Milada – 02′ 26″

Krakovo kun la plej bela historia urbocentro en Eŭropo

La vojaĝekspertoj el la germana turisma platformo Tourlane pretigis la rangoliston de 65 historiaj urbocentroj el kvin regionoj de la mondo. Oni prenis en konsideron la historian aĝon de la urbo, koston de gvidita ekskurso, popularecon en Instragram, kaj unuavice amikan rilaton al la piedirantoj. Ĉi-lasta faktoro konsistigis eĉ duonon de la pritaksaj poentoj.
La unuan lokon en la rangolisto de la plej belaj historiaj urbocentroj en Eŭropo okupis Krakovo en Pollando. Oni akcentis eksterordinaran koncentriĝon de atrakciaj objektoj sur malgranda surfaco kaj bonegajn kondiĉojn por perpieda vizitado de la loko. Oni notis eĉ 8 milionojn da fotoj de la krakova urbocentro ĉe Instragram kaj la fakton, ke ekde 1978 ĝi troviĝas en la Listo de la Monda Unesko-heredaĵo. La duan lokon en Eŭropo akiris la historia urbocentro de la itala Napolo kaj la trian Ratyzbona en Germanio. La listo de Tourlane mencias krome 22 aliajn historiajn centrojn en Eŭropo.
Se temas pri la plej belaj urbocentroj – konsiderante la aplikitajn kriteriojn – en la aliaj mondopartoj – estis menciitaj en la Norda Afriko kaj en la Proksima Oriento – Suso en Tunizio, Feso kaj Marakeŝo en Maroko. En Azio oni elektis Hội An en Vjetnamio, Bhaktapur en Nepalo kaj Kioto en Japanio. En Usono estis elektitaj Sankta Aŭgusteno en Florido, Ĉarlstono en la Suda Karolino, Novorleano en Luiziano. En la Latina Ameriko al la plej belaj kaj facile viziteblaj historiaj urbocentroj estis kalkulitaj Kartageno en Kolombio, Oaxaca en Meksiko, Salvadoro de Bahio en Brazilo.

El la elsendo 30.12.2025. Legas Gabi – 02′ 22″

Polaj infanoj inspiritaj per la arto de van Gogh

La fondaĵo de la Pola Energetika Grupo Akcia Kompanio, PEG jam la kvaran fojon organizis artkonkurson „Renkontiĝo kun Arto” adresitan al lernantoj de bazaj lernejoj. La temo de la konkurso ligiĝis kun interpretado de la pentraĵoj de Vincent van Gogh.
La ĵurio elektis 210 laŭreatojn el inter 3254 infanoj sendintaj desegnaĵojn, riĉajn je ravaj interpretoj de van Gogh-tolaĵoj. Entute oni alsendis 571 verkojn pli ol en la pasinta jaro. La plej aktivaj estis infanoj el la klasoj 4-6. La artaĵoj de la plej aĝaj infanoj el la 7/8-aj jaroj distingiĝis per matureco, bonega tekniko, perfekta rego de koloroj kaj tio signifas laŭ la organizantoj, ke naskiĝas nova generacio de artistoj.
La laŭreatoj kiel premion ĝuos partoprenon en ekskursoj en unu el 7 Naciaj Muzeoj en la lando. Nunjare temas pri la muzeoj en Varsovio, Gdansko, Lublino, Krakovo, Vroclavo, Kielce kaj Szczecin. La vizitoj okazos ekde marto 2026.

El la elsendo 30.12.2025. Legas Maciek – 01′ 22″

Libro kiel kristnaska donaco

La Fondaĵo por Ĝenerala Legado antaŭ Kristnasko lanĉis plurplatforman kvestan kampanjon „Donacu libron”. Ĝia celo estis, ke ĉiu infano ricevu kiel kristnaskan donacon libron. Tio malkovru al la infano la ĝojon legi kaj samtempe egaligu vivŝancojn. La devizo de la nunjara kampanjo estis „Ĉiu infano bezonas flugilojn”. Ĝi aludas al la nepra kontakto kun libro kaj al la legado kiel evoluiga faktoro jam ekde la infanaĝo.
Manko de legolibroj en la hejma ĉirkaŭaĵo signifas limigitan kontakton kun la librolegado kaj sekve malpli grandajn ŝancojn por lingva, kogna kaj emocia evoluo de la infano. La kampanjo „Ĉiu infano bezonas flugilojn” celis liveri librotitolojn konforme al aĝo kaj atendoj de legontaj infanoj, tiel ke la librolegado fariĝu por la infano fonto de vera plezuro, distro kaj malkovro de eksterordinaraj horizontoj.
Ekspertoj elstarigas i.a., ke la infanoj, kiuj ĉiutage aŭdas la legatan tekston konas 100 procente pli da vortoj ol la aliaj. Samtempe la kontakto kun libro kaj ĝia enhavo protektas kontraŭ la socia ekskludo, egaligas vivstartajn ŝancojn kaj favoras personan evoluon. Ĝi helpas al la infano konstrui sociajn ligojn kaj kompetentojn, fronti malfacilaĵojn kaj streson.

El la elsendo 25.12.2025. Legas Gabi – 01′ 45″