POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
La 350-jara kverko en la finalo de la pola konkurso
Fine de aprilo ni informis, ke kiel la nunjara Eŭropa Arbo de la Jaro estis elektita la 200-jara fago el Pollando. Nun, dum la tuta monato daŭras interreta voĉdonado por la tutlanda konkurso – la Arbo de la Jaro 2024: https://drzeworoku.pl/. Al la finalo kvalifikiĝis 16 arboj: kverkoj, fagoj, piceo kun la specia nomo Pinus peuce Griseb, kaŝtanarbo, platano, frakseno kaj pirarbo. Inter ili troviĝas ankaŭ arbo el Varsovio, el la kvartalo Białołęka. Temas pri pli ol 350-jara tigfrukta kverko. Iam la kvartalo estis la apudvarsovia vilaĝo, kiu post la militdetruoj estis rekonstruita de la bernardenoj kune kun la tiamaj loĝantoj. En 1717 la monakoj rekonstruis la lignan preĝejon, kiu nun estas la plej malnova ligna preĝejo de granda Varsovio kaj la kreskanta tie arbo, unu el la plej malnovaj kverkoj. La konkuso por la Arbo de la Jaro estas organizata de 14 jaroj fare de la societo Klubo Gaja (laŭ la nomo de la greka diino de la Tero). La ĉiujara rivalado atentigas pri interesaj arboj, kiuj de generacioj akompanas la lokan socion, estas parto de la polaj kulturo kaj historio.
El la elsendo 20.06.2024. Legas Milada – 01′ 50″
Konstanta ekspozicio en Muzeo de Treblinka
En 2026-a jaro en Muzeo de Treblinka estos malfermita la novkreiĝanta pavilono, troviĝonta 500 metrojn ekster la tereno de la koncentrejo. Sur la surfaco de 500 kvadrataj metroj troviĝos konstanta ekspozicio kaj ekspozicio portempa kaj krome salono kun skulptaĵoj de Samuel Willenberg, malliberigito partopreninta proteston el la 2-a de aŭgustro 1943. La koncentrejon Treblinka II germanoj elkonstruis en 1942. La unua transporto kun judoj el la varsovia getto direktiĝis tien la 22-an de julio 1942, en la tago de la likvido de la getto. La koncentrejon en Treblinka germanoj likvidis en novembro 1943. Tiam estis malkontruitaj ĉiuj konstruaĵoj, la tereno traplugita kaj sur ĝia tereno semita lupeno. Ne estas konata preciza nombro de la ekstermitoj, tamen oni taksas, ke inter somero 1942 kaj aŭtuno 1943 pereis tie ĉirkaŭ 900 mil personoj. Inter la viktimoj troviĝis Lidia kaj Zofia Zamenhof. La Muzeo en Treblinka per sia agado kaj zorgo okupiĝas pri la tereno de la koncentrejo Treblinka II kaj la loko ĉe eksa fervoja stacidomo en la vilaĝo Treblinka, ĉe kiu haltadis ĉiuj transportoj kun deportitoj, terenoj post la labortendaro Treblinka kaj la t.n. Ekstermoloko. Ekde la 1-a de julio la Muzeo komencis sian laboron kiel aparta memorloko kun la nomo „Muzeo Treblinka. Germana nazia koncentrejo kaj labortendaro (1941-1944)”.
El la elsendo 20.06.2024. Legas Maciek – 01′ 58″
Poloj daŭre kontraŭ eŭro
Laŭ la opinisonda centro CBOS farita fine de majo por PAP-agentejo eĉ 49 procentoj de la respondintoj deklaris sin kontraŭ eŭro. Laŭ 13 procentoj de la respondintoj enkonduko de eŭro devus okazi en la daŭro de la plej proksimaj tri jaroj. Laŭ 22 procentoj – tiu periodo devas esti pli longa kaj egali al 10 jaroj. Multe pli longan perspektivon por la nova valuto vidas 10 procentoj de la respondintoj. La maja enketado mendita de la PAP-agentejo referencis al la membriĝo en la Unio antaŭ 20 jaroj. Iom aliajn donitaĵojn prezentis la sondado de United Surveys por la platformo Wirtuala Polska en aprilo de la nuna jaro. Laŭ ĝiaj rezultoj 66,8 procentoj de la repondintoj preferas konservi la polan nacian valuton, dum por akcepto de eŭro deklaris sin 27,3 procentoj de la enketitoj. Skeptikecon pri eŭro en Pollando prezentis same reprezentantoj de la opozicio kiel ankaŭ de la reganta koalicio.
El la elsendo 10.06.2024. Legas Maciek – 01′ 08″
La programo pri promociado de la pola lingvo 2024
La Nacia Agentejo por la Akademia-altlerneja interŝanĝo ĝis la 31-a de julio nunjare akceptas anoncojn al la programo „Promociado de la pola lingvo”. Pri la partopreno povas klopodi polaj altlernejoj kaj sciencaj institucioj entreprenantaj agadojn favore al popularigo de la pola lingvo sur la supera nivelo. Kadre de la programo estas financataj projektoj, agadoj kaj iniciatoj realigataj en Pollando aŭ eksterlande, kiuj celas popularigi la polan lingvon kiel la fremdan kaj altigi ĝian instrukvaliton. La projekto povas estis realigata de unu institucio, sed estas preferataj projektoj premisantaj internacian kunlaboron kun eksterlandaj altlernejoj aŭ sciencaj institucioj. Dum la ĝisnunaj kvin programeldonoj de „Promociado de la pola lingvo” estis realigitaj 73 projektoj kun la partopreno de 103 eksterlandaj partneroj. Ili devenis el Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Ĉinio, Ĉeĥio, Ekvadoro, Estonio, Finnando, Francio, Greklando, Irlando, Kazaĥio, la Suda Koreio, Litovio, Latvio, Nederlando, Germanio, Peruo, Rusio, Serbio, Slovakio, Slovenio, Usono, Turkio, Ukrainio, Uzbekio, Hungario, Britio kaj Italio.
El la elsendo 10.06.2024. Legas Maciek – 01′ 28″
La 350-jara kverko en la konkursfinalo
Fine de aprilo ni informis, ke kiel la nunjara Eŭropa Arbo de la Jaro estis elektita la 200-jara fago el Pollando. Nun, dum la tuta monato daŭras interreta voĉdonado por la tutlanda konkurso – la Arbo de la Jaro 2024 Al la finalo kvalifikiĝis 16 arboj: kverkoj, fagoj, piceo kun la specia nomo Pinus peuce Griseb, kaŝtanarbo, platano, frakseno kaj pirarbo. Inter ili troviĝas ankaŭ arbo el Varsovio, el la kvartalo Białołęka. Temas pri pli ol 350-jara tigfrukta kverko. Iam la kvartalo estis la apudvarsovia vilaĝo, kiu post la militdetruoj estis rekonstruita de la bernardenoj kune kun la tiamaj loĝantoj. En 1717 la monakoj rekonstruis la lignan preĝejon, kiu nun estas la plej malnova ligna preĝejo de granda Varsovio kaj la kreskanta tie arbo, unu el la plej malnovaj kverkoj. La konkuso por la Arbo de la Jaro estas organizata de 14 jaroj fare de la societo Klubo Gaja – laŭ la nomo de la greka diino de la Tero. La ĉiujara rivalado atentigas pri interesaj arboj, kiuj de generacioj akompanas la lokan socion, estas parto de la pola kulturo kaj historio.
El la elsendo 10.06.2024. Legas Milada – 01′ 50″
Sybilla 2023 por Muzeo de la Popola Kulturo en Kolbuszowa
Muzeo de la Popola Kulturo en la loko Kolbuszowa – en la suda Pollando – ricevis Grand Prix de la 44-a konkurso pri la Muzea Evento de la Jaro – Sybilla 2023. La distingo estis atribuita pro la sciencesplora projekto „Arbaro en la vivo kaj kulturo de la loĝantoj de Rzeszów-regiono”. Por la premio Sybilla de la jaro kandidatiĝis 18 projektoj realigitaj de 16 institucioj. Oni premiis centrojn el la tuta lando en ses kategorioj: konservado kaj protekto de la kultura heredaĵo, edukado, scienc-esploraj projektoj, novaj kaj modernigitaj konstantaj ekspozicioj, ekspozicioj portempaj kaj investaĵoj. En 2023 la duan fojon estis enmanigita la silueto de Sybilla de la muzea publiko. Ricevis ĝin la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo pro la ekspozicio „Bildo de la Ora Epoko”. Specialan premion pro siaj edukprogramoj ricevis Muzeo de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en la varsovia Wilanów. Ĉiujara, tutlanda konkurso Sybilla estas unu el la plej gravaj konkursoj agnoskantaj la atingaĵojn de la polaj muzeoj. Ĝi elektas kaj popularigas la plej bonajn agadojn de la polaj muzeoj en koncerna jaro.
El la elsendo 10.06.2024. Legas Pamela – 01′ 33″
Poloj investas en domojn kaj apartementojn eksterlande
Ĝis nun plej ofte ni informis pri eksterlandanoj aĉetantaj domojn kaj loĝejojn en Pollando. Sed de kelka tempo ankaŭ poloj ĉiam pli ofte investas aĉetante domojn kaj apartamentojn eksterlande, kiel en Italio, sur Kipro kaj en Tajlando. Kiel informis „Puls Biznesu” reference al Registradores de Espana en la unua jarkvarono de la nuna jaro poloj aĉetis sur la Iberia Duoninsulo eĉ 800 domojn kaj apartamentojn. Tio estas ne nur je 21 procentoj pli ol unu kvartalon antaŭe, sed eĉ trioble pli ol en la antaŭpandemia 1-a jarkvarono de 2019. Klientoj el Pollando okupis tiamaniere la 9-an lokon inter eksterlandaj invetantoj. Kiel oni klarigas polojn aĉetantajn domojn kaj loĝejojn eksterlande motivas la pandemiaj spertoj, nova hibrida labormodelo, milito en Ukrainio. Por multaj poloj apartamento aŭ domo ĉe Costa del Sol signifas ne sole ferian lokazlizon, sed ĉiam pli ofte novan, firman vivlokon. Laŭ la doniaĵoj de Agnes Inversiones, la pola oficejo de nemoveblaĵoj ĉe Costa del Sol, kiujn citas la gazeto, en la 1-a jarkvarono eĉ 75 procentoj de la investaĵoj faritaj de poloj koncernis nemoveblaĵojn sur la ĉefmerkato. 65 procentoj de la kontraktoj koncernis apartamentojn 100-250 kvadratmetrajn. La ceteraj 35 procentoj rilatis al memstaraj domoj kun la surfaco de 250 ĝis 600 kvadrataj metroj.
El la elsendo 30.05.2024. Legas Maciek – 01′ 48″
Junulara Konsilio ĉe la Muzeo de JP-2 en Wadowice
La intenco de la Muzeo „La Familidomo de Johano Paŭlo la 2-a” en Wadowice estas funkciigi ankorau antaŭ la feria periodo sian Junularan Konsilion. En ĝian konsiston eniros inter 5 kaj 15 personoj elektitaj en konkurso por la dujara periodo. Ĝi kreos por lernantoj de la bazaj kaj superbazaj lernejoj spacon por aktivi en la vivo en la Institucio kaj realan influon je ĝia maniero funkcii. Ĝi estas organo opinikrea kaj konsulta rilate al projektoj adresataj al infanoj kaj gejunuloj. Ĉiu konsilimembro povos senpage uzi la ofertojn de la papa muzeo, kaj krome de la institucioj, en kiuj jam aktivas junularaj kosilioj. La muzeo sian sidejon havas en la brikdomo, en kiu loĝis Wojtyła-familio kaj en kiu en 1920 naskiĝis Karol Wojtyła. La muzeo kreiĝis en 1984 kaj proksimigas la biografion de Karol Wojtyła ekde la naskiĝo ĝis la morto. Post la alikonstruo ĝi estis malfermita al la publiko en 2014. La muzeo estis instalita en la domo, en kiu Karol Wojtyła vivis ĝis la fino de sia gimnazia edukiĝo. Post la abiturienta ekzameno li translokiĝis kun la patro al Krakovo.
El la elsendo 30.05.2024. Legas Milada – 01′ 47″
Copernicus Festival 2024 en Krakovo
Ekde morgaŭ, t.e. la 21-a de majo dum la tuta semajno ĝis dimanĉo en Krakovo (la suda Pollando) disvolviĝas malferma kaj senpaga evento kun sciencpopulariga karaktero, Copernicus Festival. La festivalo organizata de la Fondaĵo Centrum Kopernika, la Jagelona Universitato, semajnrevuo Tygodnik Powszechny kaj ĝia eldonisto, estas la provo enpensiĝi pri la loko de la scienco kaj filozofio en kulturo, iliaj ligoj kun literaturo kaj arto. En la festivala programo okazas prelegoj, diskutoj, koncertoj, ekspozicioj, laborrenkontoj kaj filmprezentoj. La nunjara eldono koncentriĝas pri la ideo „maŝino”, komprenata kiel la instrumento, elemento de biologio kiel ankaŭ kiel evolumotoro de la civilizacio. Estos la okazo alrigardi la evoluon de teknologio kaj krome tion, kion la mataforo de maŝino enportas en nian komprenon de la mondo kaj de ni mem. La organizantoj unuflanke atentigas pri tio, ke homo estas estaĵo varma, mola, sentiva kaj libera, aliflanke ili kontraste prezentas maŝinon kiel produkton malvarman, malmolan, nesentivan kaj determinisman. La ligo de ambaŭ konceptoj ĉe iuj elvokas raviĝon, ĉe aliaj indignon. Ĉu efektive homaj korpoj estas biologiaj maŝinoj, ĉu homoj estas kondamnitaj je vivo inter algoritmoj, kiom nelimigita estos la povo de maŝinoj. Jen iuj el la traktotaj demandoj. Copernicus Festival en Krakovo okazas ekde 2014. La tuta programo, siluetoj de prelegantoj kaj specialaj gastoj estas konsulteblaj ĉe la pollingva paĝo: copernicusfestival.com.
El la elsendo 20.05.2024. Legas Barbara – 02′ 12″
Francaj firmaoj en Pollando
La ĵus pasinta 30-jariĝo de la Franca-Pola Ekonomia Ĉambro estis la okazo por iom alirgardi la francajn investaĵojn en Pollando, kiuj superis jam la valoron de 108 miliardoj da zlotoj. Unu triono de la investita kapitalo venis en la lastaj kvin jaroj, kio ilustras la investan dianamikokreskon. Dank’ al tio la franca partopreno en la eksterlandaj investaĵoj en Pollando egalas al 9 procentoj kaj lokiĝas laŭ ĉi tiu vidpunkto sur la dua loko post Germanio antaŭante i.a. Nederlandon kaj Usonon. Spite onidirojn la investaĵoj ne rilatas ĉefe al komerco, kvankam la nomoj de tiaj komercaj centroj kiel i.a. Auchan, Carrefour aŭ Leroy Merlin videbliĝas ĉiupaŝe. Plej multaj francaj investaĵoj rilatas al industrio – 27 procentoj, informadiko kaj trafiko, transporto kaj loĝistiko – 24 procentoj. La francaj entreprenoj distingiĝas se temas pri enlaborigiteco. Meze ili dungas 500 laborantojn dum se temas pri la tuto de la eksterlandaj firmaoj en Pollano temas pri 300 enlaborigitoj. Preskaŭ du trionoj de la entreprenoj deklaris, ke ili konstante kunlaboras en Pollando kun pli ol 100 lokaj firmoj. Ĉiu kvina taksas, ke la kvanto de iliaj polaj partneroj superas mil subjektojn. La valoro de la komerca interŝanĝo inter Francio kaj Pollando atingis en 2023 25 miliardojn da eŭroj. Samtempe la valoro de la pola eksporto estas pli granda je 8,4 miliardoj da eŭroj. Francio estas por Pollando la tria eksportocelo kaj en 2023 sur la francan merkaton trafis polaj varoj kaj servoj kun la suma valoro de 21 kaj duona miliardoj da eŭroj.
El la elsendo 20.05.2024. Legas Maciek – 02′ 07″