POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pollando sen GMO

Pollando estas kaj daŭre intencas resti lando libera de Genetike Modifitaj Organismoj, informis polaj aŭtoritatoj rilatigante sin al la proklamitaj de la Eŭropa Parlamento reguloj facilig­antaj al la uniaj landoj enkonduki malpermeson  kultivi plantojn genetike modifitajn. Ili donas al la landaj aŭtoritatoj  pli grandan elastecon i.a. ebligante, ke jam en la daŭro de la t.n. aŭtoriga proceduro de koncerna GMO-specio sur la unia nivelo la koncerna lando povu elpaŝi por limigi la geografian kultivad­terenon, tiel ke ĝi ne ampleksu ĝian teritorion. Aliflanke ŝtatoj, en kiuj plantoj genetike manipulitaj estas kultivataj devos zorgi, ke GMO-specioj ne traiĝu sur la teritorion de najbaraj ŝtatoj kreante la tiel nomatajn bufro­sferojn. La leĝdona procezo sur la unia nivelo ankoraŭ ne finiĝis. Kiam tio okazos kaj la teksto de la direktivo estos publikitita, kio povas okazi ĝis la fino de la unua jarkvarono 2015, tiam eblos envivigi ĝin ankaŭ en Pollando.

Aktuale en la Eŭropa Unio estas allaseblaj nur tiuj GMO-kultivaĵoj, kiuj laŭ Eŭropa Oficejo por Nutraĵsekureco ne endanĝerigas homojn, bestojn kaj la medion. La uniaj landoj kvankam povas sur sia teritorio enkonduki periodajn limigojn aŭ malpermesojn, devas tion pravigi per argumentoj rilatantaj al la homa sano kaj mediokonsideroj.

 El la elsendo 20.01.2015. Legas Milada

Germanologio kaj centreŭropaj studoj en Krakovo

La Pedagogia Universitato en Krakovo kune kun la Universitato en Prago funkciigos en la nova akademia jaro novan magistrigan stud­direkton pri german­ologio kaj la centreŭropaj studoj. Dum unu el kvar semestroj polaj studentoj lernos en Prago kaj la ĉeĥaj en Krakovo. Diplomitoj ricevos diplomojn de ambaŭ altlernejoj. Kvankam la Pedagogia Universitato en Krakovo ne estas la unusola en Pollando proponanta german­ologion kiel studdirekton, sed la unusola kiu en sia profilo donas la atenton al la centro­eŭropaj problemoj. La kunlaboro kun ĉeĥa universitato ebligos konatiĝi kun la ĉeĥa vidpunkto pri la ĉeĥaj-germanaj-polaj rilatoj, kiu apenaŭ estas konata kaj konsiderata en la polaj altlernejoj. La atuto de la nova studdirekto estas la interŝanĝa stud­semestro jen en Krakovo jen en Prago, kio donos la eblecon konatiĝi kun alia akademia medio kaj labori en multkultura kolektivo.

Nova studdirekto vastigos konojn de la studentoj pri la germanlingvaj kaj centreŭropaj mastrumadoj kaj kulturoj kaj krome praktike preparos al la pola-germana-aŭstra-ĉeĥa kunlaboro ebligonte laboron en firmaoj kaj institucioj okupiĝantaj pri la polaj-germanaj-ĉeĥaj-aŭstraj kontaktoj.

El la elsendo 13.01.2015. Legas Milada

Poloj bonvenigis la Novan Jaron hejme

Plimulto de poloj, eĉ 59-procente deklaris komence de decembro, ke la Silvestran Nokton pasigos hejme inter la familianoj. Malpli oni unu kvinono (16 procentoj) faris tion kun gekonatoj, amikoj – ankaŭ dum hejmaj aranĝoj. Nur 7 procentoj bonvenigis la 2015-an dum baloj.

Laŭ la decembraj esploroj de CBOS-centro nur malmultaj enketitoj – 2 procentoj – tiucele forveturis ekster sian loĝlokon, partoprenis koncerton, vizitis teatron, amuziĝis dum organizita surstrata  Silvestra Festo.

Laŭ la esploroj de CBOS rezultas, ke kvankam ekde la fino de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento malkreskis iom grupo de poloj bonvenig­antaj la Novan Jaron kun familianoj en la propra hejmo (je 7 procentoj) daŭre la pasigado de la Silvestra Nokto okazas en la familia rondo. Ekde 1997 ne ŝanĝiĝis en maniero esenca elcento de personoj, kiuj bonvenigas la Novan Jaron alimaniere. Tamen junaj poloj en la aĝo de 18-24 jaroj nur 21-procente pasigis la Silvestran Nokton kun familianoj, 85-procente faris tion personoj pli ol 65-jaraĝaj. Balon, nokton en kafejo aŭ restoracio plej ofte elektis poloj 25-44-jaraĝaj. Silvestron ekster la hejmo preferis loĝantoj de grandaj aglomerejoj.

El la elsendo 02.01.2015. Legas Gabi

2015 en la pola politiko

Laŭ politologoj kaj sociologoj, kun kiuj interparolis PAP-agentejo la prezidentaj kaj parlamentaj balotoj estos la plej grava evento en 2015. Laŭ politologo Rafal Chwedoruk el la Varsovia Politekniko tio estos la plej grava jaro ekde 2005. Liaopinie partio, kiu ilin gajnos plej verŝajne restos en la pola politika sistemo pli ol unu ofic­periodon. Kiu atingos tro malfortan rezulton aŭ ne superos la balotsojlon povas entute adiaŭi la politikan vivon. Laŭ ĉi tiu vidpunkto la decidaj estos la rezultoj de la Pola Kamparana Partio kaj Alianco de Demokrata Maldekstrularo. Se Civitana Platformo gajnos balotojn aŭ certigos al si – en la alianco kun la kamparanoj – decidan plimulton la pola partia sistemo transformiĝos en sistemon kun unusola dominanta partio. Aldonendas, ke la Civitana Platformo regas en Pollando jam ekde 2007 kiel rivalon havante la partion  Juro kaj Justeco. Laŭ Maciej Gdula en „Politika Kritiko” konsiderante la regadstilon de Ewa Kopacz el Civitana Platformo ne eblas al ŝi aŭguri grandan sukceson. Sed liaopinie multo dependas de la balot­rezulto de la re­kandidatonta por la prezidenta posteno Bronislaw Komorowski. Politologo el la Jagelona Univiersitato Jaroslaw Flis ankaŭ asertas, ke la balotoj de 2015 certigos la povoaranĝon por longa tempo eĉ ĝis aŭtuno 2018. Liaopinie Civitana Platfromo kun la Kamparana Partio havas ŝancon pluregi eĉ se bonan rezulton atingus Juro kaj Justeco. Similan opinion prezentas Rafał Matyja el la Supera Lernejo de Informadiko kaj Administrado en Rzeszów (en la sudorienta Pollando). Nur du aferoj povas ŝanĝi la ĝinunan regoaranĝon – apero de laŭvica prezidento­kandidato kaj la fakto, ke la Civitana Platformo fermiĝis je junaj generacioj konsiderante la aĝon de la gvidantoj, kiu superas 50 jarojn. Povas do sekvi generacia revolucio, ĉar junaj poloj estas sub­reprezentitaj en la pola politika sistemo. Laŭ Antoni Duda la dua duono de la nuna oficperiodo de la aktuale reganta Civitana Platformo kaj Kamparana Partio ne estos same stabila kiel  la unua.

 El la elsendo 02.01.2015. Legas Milada

Skolta donacpakaĵo por poloj malantaŭ la orienta limo

Jam la 18-an fojon la Skolta Asocio de la Respubliko organizis porokazan donackampanjon por poloj loĝantaj malantaŭ la orienta limo. Kun konkretaj, eĉ se simbolaj, donacoj skoltoj veturis al Belorusio kaj Ukrainio.  La esenco de la kampanjo ne konsistas tamen en konkretaj donacoj, sed en la komuna kunesto, renkontiĝo en la pollingva medio, interŝanĝo de la kristnaskaj bondeziroj kundividante blankan oblaton, plenumo de polaj kristnaskaj kantoj.

La kampanjo „La donacpakaĵo” celas unuavice malgrandajn lokojn, kie neniu rifuzas helpon. Kelkfoje, kiam vintro estas severa la  forajn vilaĝojn oni alveturas per ĉaroj aŭ sledoj tirataj de ĉevaloj. La kampanjo animas ankaŭ la lokan socion por komune porti helpon al tiuj, kiuj ĝin bezonas en grado plej signifa. La situacio de poloj sur la iamaj polaj teritorioj malantaŭ la orienta limo, aparte grizaĝaj, estas tre malfacila. La renkontiĝoj estas neforgesebla travivaĵo plena de kortuŝoj same por la loĝantaj tie poloj, kiel ankaŭ por vizitantaj ilin skoltoj.

Kadre de la nunjara kampanjo polaj skoltoj vizitis pli ol 1400 polajn familiojn malantaŭ la orienta limo. Ili estis en Grodno kaj Wołkowyska en Belorusio kaj en Żytomierz, Wołograd Wolyński, Równe, Trzepietówka, Złoczów, Dowbysz, Lwów en Ukrainio.

El la elsendo 30.12.2014. Legas Milada kaj Krystyna

Polaj infanoj por siaj samaĝuloj en Hindio

Ekde la dua Kristnasko-tago, t.e. ekde la 26-a de decembro ĝis la 6-a de januaro infanoj el Pollando kadre de la kampajo „Misiistaj Kristnaskaj Bondeziruloj” kvestas nunjare favore al siaj malriĉaj samaĝuloj en Hindio. En la vestoj de i.a. Tri Reĝoj, paŝtistoj ili vizitas polajn domojn prezentante scenon pri la Kristnasko kaj petante etan subtenon por malgrandaj hindoj.

En Hindio – en unu el la plej multnombraj kaj mizeraj landoj de la mondo – loĝas unu miliardo 200 milionoj da homoj. Mizero trafas 35 procentojn de la socio, 200 milionoj da hindoj suferas malsaton. Pli ol la duono de infanoj ĝis la 5-a vivojaro estas subnuntrita kaj preskaŭ 50 procentoj suferas subpezon. Pli ol 55 milionoj da infanoj sub la 14-a vivojaro devas sklave labori. Iia meza labortago daŭras 13 horojn dum ili enspezas ĉ. unu kvaronon de cendo. En Novdelhio kiel strat­infanoj  vivas kvindek mil senhejmaj infanoj. Laŭ unu el polaj monakinoj laborantaj kun ili al la plej urĝaj bezonoj apartenas la tasko certigi ili manĝon kaj egaligajn edukokupojn.

Pasintjare dum la misiista kampanjo de polaj infanoj oni kolektis preskaŭ du milionojn da zlotoj, t.e. ĉirkaŭ 250 mil eŭrojn. Tiam la helpo celis infanojn en Afriko, Suda Ameriko kaj Azio. Polaj infanoj al la helpo­kampanjo iniciatita en la germanlingvaj landoj aliĝis antaŭ 19 jaroj, en 1993.

El la elsendo 30.12.2014. Legas Milada kaj Krystyna

La eŭropunia orfeco

Laŭ Observejo de Socia Integreco en Opole (la sudokcidenta Pollando) almenaŭ 10, 4 mil infanojn en la vojevodio suferas la tiel nomatan eŭrop-orfecon. Ĝi signifas situacion, en kiu almenaŭ unu el la gepatroj forveturis eksterlanden serĉante laboron. En duono de kazoj tio kaŭzas eduk­problemojn.  La esploroj el la 4-a jarkvarono de 2013 estis komparitaj kun tiuj el la jaro 2008. El ili rezultas, ke la nombro de eŭroporfoj en 2013 kreskis en la regiono je 8 procentoj. Laŭ demografoj ĉ. 100-120 mil personoj el la regiono de Opole entreprenas – en la skalo de unu jaro – laboron eksterlande. En la esploro oni reliefigis, ke kvankam enspezcela migrado avantaĝe influas la financan situacion de la elmigrantoj, ĝi negative influas la familian vivon. La esplor­rezultoj estis prilabor­itaj baze de pli ol 900 enketoj en la regionaj lernejoj kaj antaŭ­lernejoj (temis tamen pri respondo de ĉ. duono de la celitaj), en la distriktaj famili­helpaj centroj aŭ centroj de la socia helpo, ankaŭ inter poloj el la regiono laborantaj eksterlande kaj liaj kungeedzoj.  La eduk­problemoj ligiĝis plej ofte kun malpli bonaj lernonotoj de la infanoj, ilia ofta foresto dum lecionoj kaj la deziro troviĝi en la centro de atento.

 El la elsendo 23.12.2014. Legas Milada

eu-a orfeco

Plurkultura Parko en Wałbrzych

Pli ol 100 milionoj da zlotoj estis destinitaj por restaŭri la objektojn de la eksa minejo de la ŝtona karbo „Julia” en Wałbrzych [vaŭbĵiĥ]. Sur ĝia tereno kreiĝis la Plurkultura Parko „Malnova minejo”. La celo de la restaŭraj laboroj estis ne nur krei muzeon de unu el la plej valoraj historiaj objektoj de la teknika kulturo en la mondo. Oni celis krome establi modernan publikan spacon, kiu kon­entigus la kulturajn aspirojn de la urbo kaj postulojn de la nuntempa amasa turismo. Sur pli ol kvar hektaroj troviĝas 16 postminejaj konstruaĵoj plene renovigitaj kaj adaptitaj por la kulturaj celoj. La industria komplekso funkcianta ekde nun kiel moderna kultur­centro lasas al la vizitantoj la eblecon elekti inter teatra spektaklo, ekspozicio de la nuntempa arto, ceramikaĵ­fara laborejo aŭ sekvo de la subtera minejo itinero, kie i.a. estas demon­strataj grand­dimensiaj min­aranĝaĵoj.  La restaŭro de la malova minejo en Wałbrzych kalkuliĝas al malmultaj en la lando projektoj en tiom granda skalo primastrumi la postindustrian terenon por la kultura celo. Sur ĝia tereno funkcias la lokaj kultur­institucioj kaj ekster­registaraj organizoj. Funkcias tie muzika klubo kaj restoracio.

El la elsendo 23.12.2014. Legas Milada

kultura komplekso sur la postindustria tereno

Kiel limigi la balot­trompojn

Juna loĝanto de Vroclavo en la sudokcidenta Pollando prilaboris projekton de elektronika balotujo, kiu kalkulas la voĉojn jam en momento, kiam oni metas en ĝin balotilon kaj ebligas koni plenajn balotrezultojn apenaŭ kelkajn minutojn post ilia finiĝo. Bedaŭrinde lia ideo, kiu efike limigus balottrompojn, kiujn ni frontis eĉ dum la lastaj komunumaj balotoj, ne vekis inteesiĝon. Patryk Arlamowski la ideodoninto de la projekto diplom­itiĝis pri aŭtomatiko kaj robotiko en la Vroclava Politekniko specialist­iĝante pri komputilaj stir­sistemoj. Li estadis en Hispanio kiel stipendiito pri la internacia merkatiko. Li krome diplomitiĝis pri la produkto­administrado kaj novuma entreprenemoo en la Ekonomika Universitato.

La elektronika balotujo en momento de la enmetado de la papera balotilo skanas ĝin kaj la rezulto estas notita en la sistemo troviĝanta tute dise disde la balotujo. Por ĉia eventualo la papera kopio de la balotilo restas en la balotujo, do ĉiumomente eblas mane ver­konoformigi la rezulton de la kalkul­sistemo. Por certigi sekurecon ĉiu malfermo de la balotujo estas aŭtomate malkovrata kaj registrata, ne ekzistas do la eblo falsi la balotojn.

El la elsendo 23.12.2014. Legas Tomek

nefalsebla balotujo

Polaj fiŝoj en la festa menuo en Romo

Preskaŭ 300 kilogramoj da fiŝoj el Pollando troviĝos en la festa menuo sur la tabloj en Romo. Jam sabate 6 polaj kuiristoj pretigos la porokazajn pladojn por la festa Antaŭkristnaska Vespermanĝo en la pola paroĥejo de s-ta Stanislao Epikopo kaj Marito en la Eterna Urbo.  La solenan sankt­vesperan vespermanĝon partoprenos ĉirkaŭ 200 gastoj, inkluzive de polaj diplomatoj, sacerdotoj kaj lernantoj de pola lernejo. Mil fiŝporcioj estos servitaj krome al loĝantoj de omo post la s-ta Meso en la pola preĝejo.  La fiŝpladojn de polaj kuiristoj gustumos – same kiel pasintjare – ankaŭ papo Francisko kaj papo-emerito Bendedikto la 16. Tiam la polaj karpoj estis servitaj sur la festaj tabloj de pli ol 100 svisaj gvardianoj kaj iliaj familioj.

La fistransportaj konvojoj el Kołobrzeg (la nordorienta Pollando) kaj el Rytwiany (en la sudo de la lando) jam last­merkrede direktiĝis al. Romo. La veturon en Rytwiany inaŭguris historia sceno refrencanta al la Mezepoko, dum kiu monakoj kaj fiŝkaptistoj en epokaj vestoj emetis fiŝhokitajn karpojn en lignajn barelojn kun  akvo, kiujn ektiris la jungitaj ĉevaloj. Inter servotaj en Romo pladoj troviĝos i.a. fritita sur butero moruo kun pureo de florbrasiko aromatizita de trufla olivo, balta truto kun kukumoj kaj boletoj kaj trispecaj haringopladoj – kun oksikokaj beroj, en kremo kaj kun sekaj tomatoj.

El la elsendo 19.12.2014. Legas Milada

Fisoj el Pl en festa menuo en Romo kaj Vatikano