POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
En Zaborze ekfunkciis Lubuŝa Vincentro
En la loko Zaborze [zaboĵe] apud Zielona Góra [zjelona gura] estis funkciigita lastvendrede (09.10) Lubuŝa Vincentro. Ĝi integras la vinproduktajn mediojn kaj favoras la revenon al la tradicia kultivado de vito kaj vinproduktado. Ĝi rolos ankaŭ kiel turisma, ripoziga, didaktika kaj muzea centro. La vitkultivan kaj vinproduktan tradiciojn prezentas arkiva-historia kolekto. En la centra parto de la objekto funkcias turisma informejo kaj ankaŭ konferenca salonego gastigonta vinproduktajn laborrekontojn, laborrenkontoj por vinekspertoj kaj pri la kuirarto. Unu el du aloj de la centro gastigas didaktan parton, kie troviĝas vinbotelaj rakoj, kie eblas konatiĝi kun la vinprodukta ekspozicio kaj demonstra halo, kie eblas konatĝi kun la vinprodukta procezo. La alia alo formas ripozigan parton kun kuirejo, vingustuma salono. La centro funkcias krome kiel scienc-didakta bazo ebliganta edukadon de studentoj pri vinologio kaj konsila centro por vinproduktantoj kaj vinvendistoj. Estonte en la centro trovigos krome la filio de la Etnografia Muzeo en Zielona Góra kun la sidejo en Ochla. La Lubuŝa Vincentro funkcias por turistoj semajnfine, dumsemajne nur laŭ interkonsento. La objekto laŭ la arkitektura vidpunkto referencanta al la kamparana konstruarto kreiĝis sur la tereno de la komunuma vitejo en Zaborze kun la surfaco de 35 hektaroj. Ĝia konstruado daŭris 5 monatojn kaj 99-procente estis kovrita el la Regiona Operaca Programo de Lubuŝa vojevodio. La centro en Zaborze fariĝis la koro de la Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo, granda entrepreno promocianta la regionon. El la projekto antaŭ 5 jaroj celinta kunlaborigi kelkajn vitejojn naskiĝis itinero longa 302 kilometrojn.
El la elsendo 13.10.2015. Legas Milada kaj Tomek
Lubusxa vincentro funkcias
Ĉirkaŭ la situacio en Sirio
La situacio ĉirkaŭ Sirio fariĝas ĉiam pli streĉita. La estro de NATO Jens Stoltenberg akuzis lunde Rusion, ke ĝi agaas por plilongigo de la konflikto en Sirio donante la subtenon al. la prezidento Baszar al.-Assad. Li alvokis Moskvon aliĝi al. batalo kontraŭ batalantoj de la Islama Ŝtato.
Vicekanceliero en la registaro de Germanio Sigmar Gabriel alvokis lastdimanĉe dum la kongreso de sia partio SPD en Majenco manifesti pli grandan komprenemon por Rusio kaj ĉesiigi la ideoologian „ĉasadon” kontraŭ Moskvo. Liaopinie sen Rusio ne eblos fini la konflikton en Sirio.
El la elsendo 13.10.2015. Legas Krystyna
Cirkau la situacio en Sirio
Ĉirkaŭ rusaj flugatakoj en Sirio
La perturbon de la turka aerspaco fare de rusa ĉasaviadilo kondamnis lastlunde la ĝenerala NATO-sekretario, Jen Stoltenberg, kiu renkontiĝis en la brusela NATO-sdejo kun la turka ministro Sinirlioglu por diskuti la situacion en Sirio post la sabata incidento. Laŭ la rusa defendministeria aferprezentanto tio okazis pro atmosferaj motivoj. La rusa flanko ne rilatigis sin al simila incidento okazinta dimanĉe. La Blanka Domo difinis la eventon kiel provokon.
Rusio ekde la lasta merkredo gvidas aviadilojn atakojn en Sirio asertante, ke ĝia celo estas celoj de la islama ŝtato kaj de aliaj grupoj ligitaj i.a. kun Al-Kaida. Koalicio sub la gvido de Usono, kiu de unu jaro atakas celojn de la islama ŝtato en Sirio kaj Irako riporĉas al Rusio atakadon de siria opozicio, batalanta por aboli la subtenatan de Rusio prezidenton Baszar al Assad.
El la elsendo 06.10.2015. Legas Milada
Cirkau la rusaj flugatakoj en Sirio
La pola prezidento vizito en Rumanio
Marde, la pola prezidento inaŭguris oficialan viziton en Rumanio. Tiutage Andrzej Duda interparolis kun la rumana prezidento Klaus Iohannis, la ĉefministro Victor Ponta kaj la prezidanto de la Senato, Calin Popescu-Tariceanu. La vizito reliefigas la signifon, kiun donas prezidento Duda al la polaj-rumanaj rilatoj por elformi kunlaboron inter la adriatikaj-nigramaraj-baltaj ŝtatoj. Ĝi ankaŭ elmontras, ke la centreŭropa politiko povas esti pli vasta ol kadre de la Viŝehrada Grupo (Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario). Merkrede Andrzej Duda partoprenos la renkontiĝon de la ŝtatestroj de la orienta alo de NATO. En ĝia fino estas atendata komuna deklaro. Partoprenos tiun renkonton anstataŭanto de la ĝenerala NATO-sekretario kaj la prezidentoj de Estonio, Latvio, Litovio, Slovakio, Hungario kaj Bulgario. Flanke de Ĉeĥio estos la prezidanto de la malpli supera parlamenta ĉambro.
El la elsendo 03.11.2015. Legas Krystyna kaj Barbara
Eŭropa Komisiono pri impostodeliktoj
Eŭropa Komisiono mendis ĉe dek kelkaj internaciaj impostaj ekspertoj specialan raporton, kiu sumigas la fenomenon de la evitado de CIT-imposto. Temas pri enspezimposto de juraj personoj. Rezultas el ĝi, ke ĉiuj uniaj landoj perdas pro tiu ĉi kaŭzo ĉiujare 500 miliardojn da zlotoj. La perdoj de Pollando egalas al 46 miliardoj da zlotoj.
La impostopagadon evitas unuavice internaciaj korporacioj, kio malrekte frapas kontrau polajn firmaojn. Holdingoj disponantaj pri kromaj rimadoj aplikas dumpingajn prezojn malstabiligante la merkatojn dum la landaj firmaoj honeste pagantaj la impostojn troviĝas ĉe la t.n. perdita pozicio.
Ekspertoj – inter kiuj estis i.a. Dominik Gajewski z la Ĉefa Komerca Lernejo – menciis 600 komplikajn jurajn trukojn, dank’ al kiuj eksterlandaj konzernoj kaj holdingoj pere de la fikcia generado de kostoj evitas la impostopagadon en la landoj,en kiuj ili aktivas. La maja raporto de Internacia Valutfonduso kritikis Pollandon pro ĉiam malpli efika impostoprenado de grandaj konzernoj. Temas ankaŭ pri VAT-imposto (aldonvalora imposto), pro kio Pollando suferas perdojn en la alteco de 50 miliardoj da zlotoj jare.
El la elsendo 29.09.2015. Legas Barbara
Koruptaj deliktoj de grandaj konzernoj
Andrzej Duda antaŭ UNo-forumo
En sia parolado farita en UNo-sidejo en Novjorko la pola prezidento Andrzej Duda alvokis la ŝtatgvidantojn kunlabori en la kreado de la vizio de la mondo bazita sur la „forto de la leĝaro kaj ne sur la bazo de forto”. La prezidento riliatigis sin ankaŭ al la aktualaj eventoj sur la internacia areno kaj avertis kontraŭ la neglektado de internaciaj traktatoj kaj ĝenerala malrespektado de homo. Reliefiginte du vortojn Paco kaj leĝaro, la du vortojn-ŝlosilojn, dank’ al kiuj eblas kompreni kaj agnoski la rolon de UNo en la lastaj 70 jaroj Andrzej Duda memorigis ilian fragilecon reference al la germana kaj sekve sovetunia agresoj eksplodigintaj la 2-an mondmiliton, kiam unu el la unuaj viktimoj fariĝis la internacia leĝaro, sekve la homaj rajtoj.
Hodiaŭ, en la lasta tago de sia vizito en Novjorko la pola prezidento daŭrigis vicon da renkontiĝoj, partoprenis renkontiĝon de la grupo de la ŝtatoj el la regiono de Baltiko kaj Adriatiko kaj la organizitan de Barak Obama rondtablon pri terorismo kaj pacmisioj.
El la elsendo 29.09.2015. Legas Barbara
A. Duda en Novjorko
Kion studos polaj abiturnientoj
Parto de la universitatoj jam prezentis informojn pri la trapaso de la nunjara studentiga kampanjo. Kiel ĉiujare la plej grandan interesiĝon ĝuis juro, ekonomiko kaj psikologio.
En la Jagelona Universitato en Krakovo registriĝis 18 mil studentokandidatoj. Plej multaj elektis juron, ĉirkaŭ 2 mil personoj. La duan lokon okupis kuracista fakultato, pri kiu interesiĝon manifestis 1500 junuloj kaj psikologio, kiun elektis 1300 personoj. La kvaran lokon egale dividis la angla filologio kaj aplikata psikologio. Plej multajn interesiĝantojn je unu loko notis la sveda filologio – pli ol 17 personoj, sekve la japana filologio (11 kandidatoj por unu loko).
En la Varsovia Universitato registriĝis kiel studentoj ĉ. 22 mil personoj en plimulto elektante ekonomikon kaj juron. La trian lokon okupis financo, la kvaran la angla filologio kaj la kvinan – psikologio. La rivalado por unu studloko estis plej arda kaze de japana filologio (25 kandidatoj), sinologio (20 kandidatoj) kaj ekonomikaj-menaĝeraj studoj (19 personoj). En la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano la plej popularaj studdirektoj estas juro kaj psikologio. En la rangolisto de la plej multaj kandidatoj je unu loko viciĝas sveda filologio (23 interesiĝantoj), la dana filologio (13 personoj), geodezio kaj kartografio (9 personoj). En kelkaj universitatoj, en kiuj iuj fakultatoj estas aparte popularaj okazos kromaj studentigaj kampanjoj.
El la elsendo 22.09.2015. Legas Tomek
kion studos polaj abiturientoj
Oficejo por la Nacia Sekureco pri enmigrantoj
Laŭ la estro de la Oficejo por la Nacia Sekureco, Paweł Soloch la minacon por Pollando konsistigas unuavice la fakto, ke decidoj pri akcepto en enmigrantoj estas alprenataj ekster niaj suverenaj ŝtatorganoj kaj estas al Pollando trudataj. Ĝis nun ĉiu unia ŝtato estis akceptanta enmigrantojn laŭ siaj propraj internaj principoj. Nun oni klopodas trudi al plimulto de la europaj ŝtatoj decidon desupran malgraŭ la fakto, ke multegaj demandoj ne ricevis respondon. Kvankam teknike Pollando kapablas akcepti enmigrantojn, sed tio neniel influos realan solvon de la problemo kaj ilian integriĝon en la socio en kiu ili ektroviĝos. Pollando ne fermiĝas je la problemo de enmigrantoj, akceptas ankaŭ tiujn el aliaj kulturaj rondoj, sed unuavice frontas fortan enmigradon el Ukrainio. Asimiliĝo de tiuj personoj okazas en maniero natura, neniu trudis al kiu ajn, kie tiu devas vivi. Nun Germanio volas trudi sian vizion pri disdivido de siaj enmigrantoj kun aliaj ŝtatoj.
El la elsendo 22.09.2015. Legas Barbara kaj Milada
Oficejo por la Nacia Sekureco pri enmigrantoj
Renkontiĝo de Arraiolos-Grupo en Germanio
Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino ekde lundo faras viziton en Germanio. Li partoprenas renkontiĝojn de la ŝtatoj de Arraiolos-Grupo (Aŭstrio, Finnlando, Germanio, Latvio, Pollando, Porugalio, Slovenio, Hungario kaj Italio). Kvankam ĉiuj oficialaj renkontiĝoj rilatas al la politiko de kohereco, klerigado kaj edukado tamen fakte la ĉeftemo de la interparoloj estas la proksimiĝanta unia pintrenkonto pri rifuĝintoj. La pola prezidento en sia renkotohoraro havas duflankajn renkontiĝojn kun la ŝtatestroj de Italio, Finnlando, Latvio kaj Slovenio. Andrzej Duda interparolis ankaŭ kun la prezidento de Portugalio. La lundaj interparoloj rilatis al la enmigrokrizo kaj krizo en Oriento. La renkontiĝo okazas en Erfurto kaj Eisenach – por hodiaŭ, t.e. mardo estis antaŭvidita plenkunsido pri la edukado.
El la elsendo 22.09.2015. Legas Barbara kaj Milada
Renkontigo de Arraiolos-Grupo
Provizoj de geotermaj akvoj en la suda Pollando
Laŭ la okazantaj provboradoj en la suda Pollando en la distrikto de Kazimierza Wielka [kazimjeĵa vjelka] la konstatitaj tie tavoloj de termaj kaj sulfurozaj akvoj povos esti utiligataj por la kuracaj kaj energetikaj celoj. La scio pri ilia ekzisto datiĝas ekde la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, sed tiam oni ilin ne pridokumentis aparte. Nun tiuj konoj konfirmiĝis okaze de la realigo de geotermakva hejtato por komplekso de Agronomiaj Lernejoj en la loko Cudzynowice [cuĝinovice]. Dum la borlaboroj okazis spontana elfluo de termaj kaj sulfurozaj akvoj. Laŭ geologoj povas temi pri la plej grandaj provizoj en Eŭropo, kion devas konfirmi pliaj esploroj. La akvoj troviĝas en la profundo de 667 metroj sub la grundnivelo.
Se tiel okazus la ĉirkaŭaĵoj de Kazimierza Wielka povus fariĝi laŭvica grava loko de kuracturismo en la tuta regiono de Góry Świętokrzyskie [guri svientokŝiskie] – la Sanktakruca Montaro. Aktuale la ĉefa centro, kies evoluo baziĝas sur la kuracakvoj estas la kuracloko Busko-Zdrój [busko-zdruj]. Kazimierza Wielka troviĝanta iom pli ol 50 kilometrojn for de Krakovo estas la plej malgranda distrikta urbo en la vojevodio. Loĝas en ĝi ĉirkaŭ kvin kaj duona mil loĝantoj.
El la elsendo 15.09.2015. Legas Milada
geotermaj akvoj en Pollando