POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Unu jaron post la rezigno pri la hejmaj taskoj de lernejanoj
Unu jaron post la rezigno pri la hejmaj taskoj de lernejanoj en bazaj lernejoj la gepatroj kaj la klerigaj medioj esprimis sian decidan malkontenton kaj alvokis al revenigo de la malnovaj praktikoj.
La Tutlanda Societo de Estra Personalo de Klerigo okazigis opnisondadon. El ĝi rezultas, ke eĉ 81,2 lernejdirektoroj deklaras sin por revenigo de devigaj por lernejanoj hejmaj taskoj. Krome 89,1 procentoj asertas, ke rezigno pri la hejmaj taskoj influis negative la sinpreparadon de lernantoj al lernejaj okupoj. 69, 3 procentoj rimarkas en la ministeria decido limigon de sia instruista aŭtonomio, se temas pri elekto de didaktikaj metodoj. La aferprezentanto de la Asocio memorigis, ke jam ĉe la preparetapo de la ministeria decido la instruista sindiakto deklaris siajn dubojn akcentante, ke la hejmaj takoj evoluigas sistemecon kaj respondecon de infanoj kaj motivas ilin al profundigado de konoj. Samtempe oni reliefigadis, ke ne la hejmaj taskoj kaŭzas la troŝarĝitecon de lernantoj, sed tro da materialo en edukprogramoj.
Siajn rezervojn havas ankaŭ la gepatroj. En la ekzamenado de la firmao Research Partner 43 procentoj de la enketitoj deklaris sin kontraŭ la rezigno pri la hejmaj tasko, dum 39 procentoj subtenis ĝin. La atenton meritas ankaŭ esplorrezultoj pri la influo de hejmaj taskoj je la evoluo de lernantoj. Iuj analizoj reliefigas, ke ĉe junaj lernantoj la hejmaj taskoj elformas pozitivajn kutimojn, ĉe pli aĝaj influas vastigon de konoj kaj kapabloj.
La edukministrio promesis pritaksi la rezultojn, kiujn alportis la rezigno pri la hejmaj taskoj de lernejanoj. La koncerna analizo estas farota de specialistoj el la Ŝtata Instituto pri Edukesploroj.
El la elsendo 10.04.2025. Legas Maciek – 02′ 11″
Daŭre pri rezigno de la sezona horŝanĝo
En 2018 la Eŭropa Komisiono prezentis projekton de direktivo pri forigo de sezona horŝanĝo, tamen laboroj pri ĝi estis ĉesigitaj pro la pandemio. La aferprezentanto de la Eŭropa Komisiono, Anna-Kaisa Itkonen alvokis la polan prezidentecon en la Unio restarigi la diskuton pri la temo. La unuaj paŝoj estis faritaj. La pola ministro pri evoluo kaj teknologio Grzegorz Paszyk kontaktis ĉi-rilate la unian komisaron pri transporto Apostolos Dzidzikostas, kiu subtenis la polan prezidantecon. Li memorigis, ke laŭ esploroj 84 procentoj de eŭropanoj kontraŭas la horŝanĝon unuavice pro negativaj sekvoj sanaj kaj sociaj. La pola ministro deklaris, ke oni faras ĉion por restarigi la laborojn pri la direktivo, sed la ĉefa bremsanto estas la brusela burokrataro.
La ideo de la horŝanĝoj aperis fine de la 19-a jarcento kaj estis enkondukita la unuan fojon en 1916 fare de Germanio dum la 1-a mondmilito. En Pollando la horŝanĝo validis ekde 1977. Aktuale la sezonaj horŝanĝoj validas en 70 landoj. En Eŭropo la horŝanĝo ne validas en Islando, Turkio, Belorusio kaj Rusio. Ĉi-lasta lando rezignis pri horŝanĝo en 2011, Ĉilio en 2015, Brazilo en 2019.
El la elsendo 30.03.2025. Legas Barbara – 01′ 54″
Lodzaj filologoj por la pola komunumo en Aŭstralio
Sciencistoj el la Filologia Fakultato de la Universitato en Lodzo (la centra Pollando) realigas la projekton „Esploroj pri la pola literaturo kiel instrumento helpanta integriĝi al pola kolonio en Aŭstralio”. Ĝi komenciĝis lastdecembre kaj daŭros ĝis novembro 2026.
La kunlaboro koncernas la polkolonian medion, unuavice en Novsudkimrio. Tie troviĝas unu el la plej multnombraj komunumoj de poloj kaj poldevenduloj eksterlande. Filologoj el Lodzo helpas en la instruado/lernado de la pola lingvo, en organizo de la porinfana instruado, en zorgo pri lingvokorekteco. Pere de ĉio ĉi ili firmigas ligojn de poldevenuloj kun Pollando kaj kontribuas al integriĝo de la polkolonia medio en Novsudkimrio. Ĉiumonate didaktikistoj kaj lingvistoj el Pollando gvidas rete 12-horajn konsultojn. Kadre de la projekto estas organizataj ciklaj, malfermaj poeziaj laborrendevuoj, dum kiuj la poldevenaj aŭtoroj rakontas, interparolas pri sia kreado. Interesiĝantoj povas partopreni laborrenkontojn pri prozverkado – verkoj epikaj, historiaj, nuntempoj – pri kio ili interesiĝas. Ĉiumonate okazas diskutoj pri libroj en iu el la literaturaj kluboj de Sidnejo. Estas organizataj renkontiĝoj kun polaj verkistoj kaj poetoj.
El la elsendo 30.03.2025. Legas Maciek – 01′ 36″
Pola Esplorinstituto en Lund por la listo de Memoro
La svedaj aŭtoritatoj transdonis al Unesko petpostulon, ke la arkivo de la Pola Esplorinstituto en Lund ektroviĝu en la listo Memoro de la Mondo.
La kolekto konata en la sciencista medio kiel arkivo de la germana koncentrejo Ravensbrück konsistas el pli ol 500 raportoj de la eksaj malliberigitoj de diversaj germanaj koncentrejoj. La atestoj de sklava laboro aŭ medicinaj eksperimentoj estis verkitaj de loĝantaj en Svedio poloj en la jaroj 1945-46. La konsiston de la arkivo eniras ankaŭ fotoj, dokumentoj kaj personaj memoraĵoj. Parto de ili estas rigardebla en la kulturcentro Kulturen en Lund.
En 1945 miloj da malliberigitoj el germanaj koncentrejoj, inkluzive de multaj poloj, trafis al Svedio por la kuracado kadre de la kampanjo Blankaj Busoj de la Sveda Ruĝa Kruco. Multaj el ili parolis pole. La rolanta kiel tradukisto d-ro Zygmunt Łakociński, instruisto de la pola lingvo en la universitato de Lund, ekhavis la ideon ke ili verku siajn raportojn kaj mem engaĝiĝis por krei arkivon. Ĝi estis formaligita kaj ricevis la nomon Pola Instituto.
Laŭ Hakan Hakansson el la universitata biblioteko en Lund la arkivo estas unikaĵo en la monda skalo. Post la bitigo de la dokumentoj en 2017 la portalo Witnessing Genocide ĉiujare estas vizitata de ĉirkaŭ 10 mil personoj, kio estas tre multe konsiderante, ke temas pri arkivaj dokumentoj. La arkivo de Ravensbrück-koncentrejo estas unu el la plej multe konsultataj ĉi-specaj kolektoj en Eŭropo.
El la elsendo 30.03.2025. Legas Maciek – 01′ 58″
Nacia Memortago pri Poloj Savantaj Judojn dum la germana okupacio 2025
Lastlunde, la 24-an de marto en Pollando diversloke okazis omaĝaj solenaĵoj ligitaj kun la starigita en 2018 Nacia Memortago pri Poloj Savantaj Judojn dum la germana okupacio. La dato referencas al evento el 1944, kiam germanaj soldatoj pafmortigis Józef kaj la gravedan Wiktoria Ulm kaj iliajn 5 infanojn pro la kaŝado de 8 judoj. Dum la porokaza gazetara konferenco en Heschel-centro de la Katolika Universitato en Lublino Manuela Tulli, vatikanistino, ĵurnalistino de ANSA-agentejo konstatis, ke en la publika spaco oni malmulta aŭdas pri la savado de judoj dum la 2 mondmilito fare de poloj. Tiu scivakuo postulas plenigon same en la edukado, kiel ankaŭ en la internacia konscio. Aldonendas, ke la savado de judoj dum la 2-a mondmilito en Pollando estis minacita de germanoj per mortopuno. Manuela Tulli kunaŭtoras libron dediĉitan al la martira morto de la Ulm-familio. Pri ilia historio ŝi eksciis kolektante informojn por raporto pri helpo, kiun poloj donis kaj donas al ukrainanoj post la rusa agreso kontraŭ Ukrainion.
El la elsendo 25.03.2025. Legas Barbara – 01′ 42″
Biomonitorado en centroj de akvopurigado
Biomonitorado de akvo en akvopurigaj centroj konsistas en daŭra observado kaj kontrolado de ŝanĝoj okazantaj en ĉi tiu medio. Jam de kelkdek jaroj pri akvopureco en diversaj lokoj de Pollando zorgas duvalvuloj. En Varsovio ekzemple temas pri „dungitaj” tiucele ok duvalvuloj. Ili estas forprenataj el la natura vivejo de puraj lagoj kaj poste dum du semajnoj adaptataj al la vivo en laboratorio. Unue, ekde nulo ĝis 100 procentoj estas difinata la grado de ilia konkomalfermiĝo, kiu atestas pri la nivelo de akvopureco. Sekve baze de aparta sentilo ligita al la konko eblas interpreti la ĉiutagajn rezultojn. Ekzemple 70 procentoj de malfermitaj konkoj signifas akvon trinkeblan. La rezulto ne povas subiĝi al 25 procentoj. Kutime en la akvopuriga centro unu duvalvulo troviĝas ĉirkaŭ tri monatojn, poste estas anstatŭigata de alia. Iuj revenas al la akvoreceptakloj, el kiuj ili estis prenitaj.
Jam de pli ol 30 jaroj en la kontrolado de akvopureco duvalvuloj funkcias en la urbo Stargard en la nord-okcidenta Pollando. Sed, duvalvuloj, tre impresiĝemaj je akvopoluado monitoras la akvopureconen krome en multaj aliaj lokoj en Pollando. Por la mezurado de akvokvalito en Pollando oni uzas ankaŭ popularajn fiŝojn, ekzemple barbiojn aŭ vimbojn.
El la elsendo 20.03.2025. Legas Maciek – 01′ 35″
Eksterlandaj stacioj de la Pola Sciencakademio
Pola Sciencakademio posedas aktuale ses eksterlandajn sciencajn staciojn en Parizo, Vieno, Romo, Berlino, Bruselo kaj Kievo. Ilia tasko estas popularigi, promocii atingaĵojn de la pola scienco eksterlande, ligi kontaktojn kun eksterlandaj partneroj kaj faciligi la akademian kunlaboron.
Jam antaŭ jaroj aperis la ideo pri plia tia stacio en Usono, pri kio memorigis dum la lasta Ĝenerala Asembleo de la Pola Sciencakademio ĝia vicprezidanto, profesorino Mirosława Ostrowska. Tio ligiĝas kun la fakto, ke aktuale preskaŭ en ĉiuj sciencaj branĉoj esploristoj el Usono plenumas la gvidan rolon. Usono avanas ankaŭ, se temas pri elspezoj por la esploroj, evoluo kaj novumado. Tial laŭ profesorino Mirosława Ostrowska la pola scienca medio devus esti tie reprezentata sur la institucia nivelo, subtenante intensigon kaj evoluigon de la pola-usona scienca kunlaboro.
Malgraŭ forte evoluintaj ebloj ligitaj kun la reta komunikado ĉiuj landoj daŭre tenas diplomatiajn kontaktojn kaj gravajn aferojn oni difinas dum rektaj interparoloj. Tial la eksterlandaj stacioj de la Pola Sciencakademio devas esti traktataj kiel parto de diplomataro, kiel sciencista diplomataro. Grava defio por establi la polan sciencan stacion en Usono estas la financa flanko de ĉi tiu ideo, sed oni esperas akiri por ĝia realigo la subtenon de la polaj decidantoj.
El la elsendo 25.02.2025. Legas Maciek – 01′ 38″
Ekonomia aktivado de ukrainaj enmigrantoj
Kiel sciigis la Pola Ekonomia Instituto ekde januaro 2022 ĝis decembro 2024 ukrainanoj establis en Pollando 77,7 mil unupersonajn ekonomiajn entreprenojn, kio signifas 9 procentojn de ĉiuj similaj entreprenoj registritaj en ĉi tiu periodo en Pollando. Krome kreiĝis 11,3 mil kompanioj kun la ukraina kapitalo. Ili formis 31 procentojn de ĉiuj kompanioj kun la eksterlanda kapitalo registritaj tiuperiode kaj 7 procentojn de ĉiuj registritaj entreprenoj en Pollando.
En la periodo 2022-2024 la skalo de la ukraina entreprenado en Pollando kreskis de jaro al jaro je 34 procentoj. Ukrainanoj registris 84 procentojn de ĉiuj ekonomiaj subjektoj establataj de eksterlandanoj. Ilia ekonomia aktivado en la periodo 2022-24 koncernis tiajn sektorojn kiel konstruado, informado kaj komunikado, servoj.
El la elsendo 25.02.2025. Legas Milada – 01′ 30″
Baltikaj plaĝoj ĉiam pli puraj
Regas opinio, ke Baltiko estas maro signifagrade poluita. La plaĝoj ĉe nia marbordo vekas asociaciojn ne sole kun la hela sablo, sed ankaŭ kun troveblaj tie skatoloj, boteloj, cigaredaj stumpoj. Tamen la lastaj esplorrezultoj de la Eŭropa Komisiono el la jaroj 2020-21 kompare al la pli fruaj 2015-16 elmontras, ke la kvanto de rubo kun elementoj pli ol du kaj duoncentimetraj malkreskis je 29 procentoj. Plej multe povas fieri Pollando, Germanio kaj aliaj ĉebaltaj landoj. Se en 2015 la nombro de la farfalaĵoj kalkuliĝis je 29 je 100 metroj, nun tiu nombro malkreskis ĝis 16.
Baltiko en la lastaj jaroj notis la plej grandan procente malkreskon de forfalaĵoj egalan al 45 procentoj. Bonajn rezultojn oni notis krome rilate la Nigran Maron, kiu notis 30-procentan malkreskon de forfalaĵoj kaj rilate Meditereaneon, kiu notis 38-procentan malkreskon.
El la elsendo 25.02.2025. Legas Milada – 01′ 32″
Grenskarabaj larvoj en dieto de la uniaj loĝantoj
Eŭropa Komisiono decidis, ke nutraĵproduktantoj povas apliki en siaj produktoj larvojn de grenskarabo. La decido ekvalidas ekde februaro 2025 kaj ĉirkaŭprenas ĉiujn uniajn landojn. La koncernan dokumenton subskribis Ursula von der Leyen. La komisiono pravigis la decidon per la opinio de EFSA, t.e. Eŭropa Oficejo pri Nutraĵsekureco, kiu faris sole la rezervon, ke pulvorigitaj larvoj devas esti subigitaj al UV-radiado.
La Eŭropa Komisiono menciis produktojn, al kiuj trafos la pulvorigitaj larvoj de grenskarabo. Temas pri pano, bulkoj, kukoj, kuketoj, nudeloj, produktoj bazitaj sur makaronio, alifaritaj terpomaj produktoj, fromaĝoj, fromaĝbazitaj produktoj, krome fruktaj kaj legomaj pulpoj. La pakumoj kun ĉi-specaj produktoj enhavas/os klarajn informojn pri la uzitaj ingrediencoj kun averta atentigo por alergiuloj.
El la elsendo 15.02.2025. Legas Milada – 01′ 22″