POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Gallup-raporto 2025
Ĝojigaj estas donitaĵoj de la lasta Gallup-raporto, laŭ kiuj procento de poloj sentantaj streson falis, kion ankaŭ konfirmas la lasta “Tutmonda Raporto pri Feliĉo 2025”. Temas pri mirindaj donitaĵoj, ĉar spite ĝeneralan senton, ke la mondo tute ne fariĝis pli trankvila, la elcento de homoj en la mondo, kiuj sentas streson ĉiutage signife falis.
“Ĉu vi stresiĝis hieraŭ dum la plej granda parto de la tago?” – Tia demando estis starigita en la enketo de Gallup (la plej malnova internacia esplora kaj opinisonda centro en la mondo) al pli ol 227 mil homoj en preskaŭ la tuta mondo. 23 procentoj de poloj respondis jese, kio signifas, ke nur ĉiu kvara polo sentis streson dum la plej granda parto de la antaŭa tago. Oni substreku, ke temis pri “nur” unu kvarono de poloj. Ĉi tiu rezulto donas al Pollando la antaŭlastan, sed ja feliĉan lokon en Eŭropo. Nur danoj sentis sin stresitaj malpli ol poloj. Kaze de Pollando temas pri 7-procenta falo kompare kun la antaŭaj jaroj.
La plej stresitaj en Eŭropo evidentiĝis la loĝantoj de Kipro (65 procentoj), Malto (59 procentoj) kaj Grekio (58 procentoj).
Alia emocio, pri kiu oni demandis en la Gallup-enketo estis kolero. 12 procentoj da poloj indikis, ke ili ĝin sentis dum la plej granda parto de la antaŭa tago. Kvankam ĉi-foje poloj ne avanas inter la plej malkoleraj eŭropanoj, la menciita elcento listigas Pollandon inter tiaj tradicie konsiderataj trankvilaj landoj kiel Danlando kaj Svedio. Ankaŭ en la kazo de kolero en Pollando okazis unu el la plej grandaj malkreskoj de personoj sentantaj tiun emocion sur la eŭropa kontinento. La personoj kiuj plej koleras loĝas en Suda Kipro (49 procentoj), Montenegro (27 %) kaj Slovakio (24 %).
Krom streso kaj kolerosento, la Gallup-esploro ekzamenis ankaŭ la senton de malĝojo. Al la demando “ĉu en signifa parto de la lasta tago vi sentis malĝojon?” jesis 9 procentoj da poloj. Tiu rezulto garantiis al Pollando la trian plej malaltan rezulton. Nur la civitanoj de Kosovo kaj Kroatio malpli ofte deklaris malĝojon.
Eble tiom bonaj rezultoj fontas el ŝanĝiĝanta klimato kaj ĉiam pli granda nombro da sunaj tagoj? Tute ne, la metodologio de la opinisonda Gallup-Instituto estas rekonita mondskale kaj la rezultojn de la lasta esploro konfirmas ankaŭ la lasta eldono de la “Tutmonda Raporto pri Feliĉo”, laŭ kiu Pollando okupas la 26-an pozicion inter 146 landoj se temas pri subjektiva pritakso de la vivkvalito. En la antaŭa eldono de la raporto ni okupis la 39-an lokon.
Laŭ sociologo Katarzyna Krzywicka-Zdunek el la esplorcentro IRCenter pri tiom bonaj rezultoj koncerne Pollandon respondecas ĉefe la pliboniĝanta kvalito de interhomaj rilatoj. La studo pri feliĉo montras, ke nian bonfarton inluas signifagrade prospero, la forto de rilatoj kaj… komune konsumataj manĝoj. Ŝian hipotezon pri la grava rolo de rilatoj konfirmas la donitaĵoj de la “Raporto pri Feliĉo”. Ĝiaj aŭtoroj, aldone al la ĝenerala takso de vivkontento, esploras (uzante regresan analizon) la faktorojn, kiuj ĝin influas. Tiel, same en la ĉi-jara, kiel ankaŭ en la pasintjara esploreldono, sociaj rilatoj kaj ekonomia bonfarto evidentiĝis ŝlosilaj. La interhomajn rilatojn oni taksas pridemandante la respondantojn, ĉu ili havas iun ajn pretan ilin helpi kaze de iu bezono kaj la ekonomian bonstaton rilate al landa produkto brutte por persono. Interese, ke en 2025 la graveco de tiu ĉi lasta faktoro falis kaj samtempe la donitaĵoj klare indikas, ke por poloj ĉiam pli valoras la interhomaj rilatoj.
El la elsendo 10.05.2025. Legas Maciek – 04′ 38″
Polaj ovoj ne nur por la Pasko
La pola eksporto de ovoj konsistigas gravan segmenton de la farmista-konsuma sektoro kaj Pollando de jaroj avanas inter iliaj eŭropaj produktantoj kaj eksportantoj. Polaj ovoj estas alte taksataj pro sia alta kvalito, observado de la uniaj normoj kaj konkurencaj prezoj.
Laŭ la plej novaj donitaĵoj de ITC (International Trade Center) Pollando estas unu el la ĉefaj eksportantoj de laktaj kaj animalaj produktoj. En 2024 la eksporto de la laktodevenaj produktoj kaj ovoj atingis la valoron de 3,8 miliardoj da eŭroj. Ĝian gravan parton konsisitigas ovoj. Laŭ ITC en 2024 Pollando okupis la 2-an lokon en Eŭropo kaj la 3-an en la mondo, se temas pri eksporto de ovoj en ŝeloj (238 mil tunoj), kiu havis la valoron de 472 milionoj da eŭroj.
Ĉiu 4-a pola ovo trafas al la tabloj de germanoj, kiuj en 2024 elspezis por ili 117 milionojn da eŭroj, nederlandanoj importis polajn ovojn kontraŭ 86 milionoj da eŭroj, ĉeĥoj elspezis por la polaj ovoj 45 milionojn da eŭroj. Polajn ovojn aĉetas Britio, en 2024 elspezinte por ili 36 milionojn da eŭroj kaj Francio. Ĉi-lasta aĉetis ilin pasintjare kontraŭ 32 milionoj da eŭroj. Polaj ovoj trafas ankaŭ al la tabloj de konsumantoj en pli foraj landoj. En 2024 Isrealo pagis pro la importo de la polaj ovoj 13 milionojn da eŭroj kaj Irako 6,6 milionojn da eŭroj.
Samtempe la pola ovoprodukta sektoro frontas la defion de la altiĝantaj prezoj de furaĝo kaj energio. Planataj en la Unio novaj leĝoj, se temas pri la maniero bredi la kokinojn, povos eldevigi multekostajn investaĵojn, kaj tio sekve povos influi la kostojn kaj konkurencon por la polaj ovoj. Laŭ ekspertoj tamen la daŭrana signifa bezonateco je la polaj ovoj en Germanio kaj Nederlando ebligas plian produktokreskon.
El la elsendo 10.05.2025. Legas Milada – 02′ 58″
Pola Esplorinstituto en Lund jam en la Memorlisto de Unesko
Fine de marto ni informis pri klopodoj de Svedio, ke la Pola Esplorinstituto en Lund ektroviĝu en Unesko-listo de Memoro de la Mondo. La Universitata Biblioteko en Lund, en kiu troviĝas kolekto de 500 raportaj de polaj malliberigitoj de la germanaj koncentrejoj, informis la 11-an de aprilo nunjare, ke tio estas jam fakto. Tio signifas, ke raportoj verkitaj en la jaroj 1945-46 de poloj loĝantaj en Svedio estis agnoskitaj kiel „kultura heredaĵo kun granda valoro por la homaro”.
En 1945 ĉirkaŭ 20 mil polaj saviĝintoj el la germanaj koncentrejoj estis evakuitaj al Svedio. Iliaj spertoj estis dokumentitaj de la Pola Esplorinstituto en Lund. En sia deklaro la rektoro de la universitato en Lund, Erik Renstroem diris i.a., „ke la atestoj de la saviĝintoj klare elmontras kiom fragila estas demokratio, kiom rapide la moralaj fundamentoj de la socioj povas fali kaj kaŭzi, ke tio, kio estis nepensebla fariĝas ebla”.
En Svedio kaj en sciencista medio la dokumentoj el la pola Esplorinstituto estas konataj kiel arkivejo de Ravensbrueck-koncentrejo, kvankam atestaj raportoj pri sklava laboro aŭ medicinaj eksprimentoj rilatas ankaŭ al aliaj germanaj koncentrejoj. Ĉiuj personoj, kiuj prezentis raportojn devenis el Pollando, en plimulto temis pri junaj virinoj.
Hakan Hakansson el la Universitata Bilbioteko en Lund reliefigis, ke ĝia arkivo enhavas 512 unikajn raportojn de rektaj atestantoj, sume 5500 paĝojn. Li atentigis, ke la kolektita de poloj materialo enhavas ne sole priskribon de germanaj militkrimoj, sed ankaŭ de militkrimoj de la sovetunia Ruĝa Armeo. Tial ĝis la 70-aj jaroj la arkivaj provizoj de la Pola Esplorinstituto en Lund ne estis konsulteblaj por protekti la raportoaŭtorojn. Multaj el ili post la 2-a mondmilito revenis al Pollando, kiu ektroviĝis en la sovetunia influsfero. Ekde 2017 la arkivo estas bite konsultebla: http://www.ub.lu.se/witnessing-genocide.
El la elsendo 30.04.2025. Legas Maciek – 02′ 21″
Vagaj falkoj rehejmiĝis en la okcidenta Pollando
Vagaj falkoj apartenas al la malplej ofte aperantaj en Pollando rabobirdoj kaj estas ĉirkaŭprenitaj per strikta protekto. Iam ili relative dense nestis en arbaroj kaj montoregionoj de la tuta lando. Komence de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento oni notis katastrofecan malkreskon de ĉi tiu birdospecio. Mortigaj evidentiĝis la aplikataj en la agrikulturo pesticidoj, kiuj traiĝadis al ilia organismo kune kun nutraĵo, kio efikis sterilige. En la sekvo fine de la 60-aj jaroj la vagaj falkoj preskaŭ malaperis en Pollando kiel birdoj nestantaj.
La programon pri la reenkonduko de la vaga falko en la arbaran spacon de la Lubuŝa Regiono, la okcidenta Pollando, entreprenis la societo „Sokół” (Falko). Dank’ al ĝi la unuan fojon post longa periodo oni rekonstatis tie la nestantajn falkojn en 2018. Tiam ankaŭ estis kreitaj specialaj dekkelkaj lokoj favorantaj la generadon de la ĉi tiuj birdoj.
Dank’ al la sistema liberigado de junaj falkoj, post la fruetapa flegado en protektosistemo, dank’ al konstruado de artefaritaj nestoplatformoj kaj kunlaboro kun forstistoj oni sukcesis reendnduki la vagan falkon en la medion. Aktuale en la arbaroj de la Lubuŝa Regiono vivas almenaŭ 15 nestantaj paroj. Falkoj estas renkonteblaj ankaŭ en la urboj de la regiono kiel Gorzów Wielkopolski aŭ Zielona Góra.
El la elsendo 30.04.2025. Legas Maciek – 01′ 39″
Dulingvaj infanoj en Bjalistoko
Ekde la 1-a de septembro 2024 en la bjalistokaj komunumaj antaŭlernejoj estis envivigita programo „La Dulingvaj Infanoj”. Ĝi vastigis la eblecon, ke la plej junaj bjalistokanoj lernu la anglan lingvon. Temas pri programo, kiu fokusiĝas pri la helpo al infanoj lerni la anglan lingvon paralele al la geaptra. La programon realigas la firmao Yellow House Education. Ĝia ĉefa celo estas popularigi la dunlingvan edukadon, uzi la naturajn infankapablojn lerni lingvojn, evoluigi infaninteresiĝojn, riĉigi lingvan edukadon kaj instigi antaŭlernejojn al novumaj agadoj por la infana evoluo. La atento de la organizantoj estas celita al tio, ke krom alproprigo de la vortprovizo kaj gramatikaj reguloj la infano kresku en dulingva medio kaj lernu pensi en fremda lingvo. Per la programo ĝis la fino de junio 2025 estas ĉirkaŭprenitaj 4182 infanoj 3-4-jaraĝaj. La programo estas realigata en antaŭlernejoj kaj bazaj lernejoj kun la antaŭlernejaj klasoj, kiujn administras Bjalistoko.
El la elsendo 30.04.2025. Legas Pamela – 01′ 24″
Miljariĝo de la Pola Reĝolando, rekorda polonezo
Sabate, la 26-an de aprilo en la unua ĉefurbo de Pollando, Gniezno okazos Solena Asembleo de la polaj deputitoj kaj senatanoj. La evento ligos al la Miljarariĝo de la Pola Reĝolando, kiam la Piastdinastia princo Bolesław Chrobry (Boleslao la Brava) surhavis la reĝan kronon.
La pola Sejmo proklamis la 2025-an kiel Jubilean Jaron ligitan kun la transpreno de la reĝinsignoj fare de la du unuaj reĝoj de Pollando, Bolesław Chrobry kaj sekve lia filo Mieszko la 2-a Lambert. Tio estis klara signalo por la tiama mondo, ke la juna pola ŝtato estas sendependa kaj suverena, ke komenciĝis la firmiĝado de ĝia pozicio sur la mezepoka mapo de Eŭropo, kiu el la princolando transformiĝis en la reĝolandon.
La publikaj solenadoj ligitaj kun la Miljariĝo de la Pola Reĝolando komenciĝis jam la 12-an de aprilo en Varsovio. Tiam laŭ la Krakowskie Przedmieście-strato moviĝis Granda Patriota Marŝo omaĝanta la Miljariĝon. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 100 mil personoj el la tuta lando. Similaj eventoj ligitaj kun la 1000-jariĝo de la Pola Reĝolando okazas ankaŭ en aliaj lokoj de la lando.
La evento havis ne sole historian dimension, sed estis ankaŭ la okazo bati rekordon, se temas pri la nombro de personoj samtempe dancantaj la paradan polonezon. La rekordo de la 2024-a jaro, kiun oni notis en Sokołów Podaski kiam dancis ĝin 635 paroj, estis brile superita. En Varsovio la faman polonezon de Wojciech Kilar el la filmo „Sinjoro Tadeo” dancis samtempe 1165 paroj. Ni aldonu, ke polonezo kiel la nacia pola danco estis registrita en la Reprezenta Unesko-Listo de la Kultuta Heredaĵo de Homaro en 2023-a jaro.
El la elsendo 20.04.2025. Legas Maciek – 01′ 59″
Arkitekturaj miniaturoj el Varsovio en la brusela Mini-Eŭropo
Al la plej grandaj atrakciaĵoj de Bruselo inter ĝiaj loĝantoj kaj turistoj apartenas populara Parko de miniaturoj, la t.n. Mini-Eŭropo. Eblas rigardi tie i.a. miniaturajn Eiffel-turon, Oblikvn Turon el Pizo aŭ la roman Koloseon. Ekde 2004 troviĝis en ĝi miniaturoj de Artus-korto kun fontano de Neptuno en Gdansko kaj Monumento omaĝe al Pereintaj Ŝipfaristoj de antaŭ la Gdanska Ŝipfarejo. Fine de marto aldoniĝis pliaj arkitekturaj miniaturoj el Pollando. Tio estas la Palaco sur insulo kaj Chopin-monumento el la varsovia Łazienki-parko.
Kiel diris la urbestro de Bruselo „Bruselo estas la ĉefa urbo de eŭropaj institucioj, sed gravas, ke oni kun ĉiu dividu la heredaĵon de diversaj kulturoj. Pola disaporo en Bruselo konsistas el 25 mil poloj, tial oni deziras kundivdi la kulturan heredaĵon de poloj, kiu estas enorme grava por la eŭropa identeco”.
La Parko Mini-Eŭropo estas unu el la plej gravaj turismaj atrakciaĵoj de Bruselo vizitata ĉiujare de 400 mil personoj. Troviĝas en ĝi miniaturoj de la plej gravaj kaj karakterizaj arkitekturaj objektoj el la uniaj landoj.
El la elsendo 20.04.2025. Legas Pamela – 01′ 32″
Karesma preĝo por polaj infanoj, la viktimoj de la germana koncentrejo en Łódź
La 11-an de aprilo sur la tereno de la eksa germana koncentrejo por polaj infanoj en Lodzo okazos komuna karesma preĝo kaj trikilomentra peniga tramarŝo laŭ la stacioj de Malgranda Krucovojo. Jam la kvaran fojon ĝiaj partoprenantoj komencos ĝin ĉe monumento omaĝanta la martirologion de polaj infanoj „Krevinta Koro”. Tiu ĉi komuna karesma preĝo estas la okazo por kliniĝi kaj enpensiĝi pri la sufero kaj sorto de infanoj, la malgrandaj kaj senhelpaj viktimoj de la 2-a mondmilito.
La germana koncentrejo por polaj infanoj estis establita la 1-an de decembro 1942 kaj la okupaciinto tenis en ĝi polajn infanojn kaj junulojn en la aĝo de du ĝis 16 vivojaroj, kvankam – laŭ esploristoj – estis tie ankaŭ kelkmonataj beboj. En la koncentrejo administrata de germana krimpolico en Lodzo infanoj estadis en primitivaj vivkondiĉoj, sklave laboris, estis torturataj. Entute la estadon en la koncentre jo spertis de du ĝis pli ol tri mil infanoj, preskaŭ 200 pereis. En momento, kiam finiĝis la germana okupacio en Lodzo – la 18-an de januaro 1945 – en la koncentrejo troviĝis pli ol 800 junulaj malliberigitoj.
El la elsendo 10.04.2025. Legas Barbara – 01′ 47″
Ĉiam malpli da poloj por la unia valuto
Varsovia Entreprena Instituto publikigis raporton de Maison&Partners kaj opinisonda forumo Ariadna pri la temo „Kun eŭro aŭ sen. Estonteco de la pola valuto”.
Rezultas el ĝi, ke 74 procentoj de la socio ne volas rezigni pri pola valuto favore al la komuna eŭro. Eĉ 48 procentoj de la respondintoj estas firmaj kontraŭuloj de ĉi tiu ideo. La esplorado elmontris samtempe, ke la subteno por eŭro en Pollando sisteme malkreskas. Se ankoraŭ en 2023 la enkondukon de eŭro subtenis 35 procentoj de poloj, komence de 2024 nur 31 procentoj. Nun la subteno egalas al nur 26 procentoj.
63 procentoj de poloj asertas, ke se en Pollando estus enkondukita eŭro ilia situacio malpliboniĝus. Nur 7 procentoj havas malsaman opinion. Preskaŭ duono de poloj vidas neniujn avantaĝojn pro la enkonduko de eŭro. Laŭ 74 procentoj de la respondintoj akcepto de eŭro ne havos signifon por la pola mastrumado.
Kontraŭ eŭro en Pollando estas 80 procentoj de virinoj kaj 66 procentoj de viroj. Inter enketitaj junaj personoj nur 24 procentoj subtenas la komunan valuton.
La enketado okazis inter la 8-a kaj 10-a de marto laŭ la metodo CAVI – Computer Assisted Web Interview.
El la elsendo 10.04.2025. Legas Milada – 02′ 06″
Unu jaron post la rezigno pri la hejmaj taskoj de lernejanoj
Unu jaron post la rezigno pri la hejmaj taskoj de lernejanoj en bazaj lernejoj la gepatroj kaj la klerigaj medioj esprimis sian decidan malkontenton kaj alvokis al revenigo de la malnovaj praktikoj.
La Tutlanda Societo de Estra Personalo de Klerigo okazigis opnisondadon. El ĝi rezultas, ke eĉ 81,2 lernejdirektoroj deklaras sin por revenigo de devigaj por lernejanoj hejmaj taskoj. Krome 89,1 procentoj asertas, ke rezigno pri la hejmaj taskoj influis negative la sinpreparadon de lernantoj al lernejaj okupoj. 69, 3 procentoj rimarkas en la ministeria decido limigon de sia instruista aŭtonomio, se temas pri elekto de didaktikaj metodoj. La aferprezentanto de la Asocio memorigis, ke jam ĉe la preparetapo de la ministeria decido la instruista sindiakto deklaris siajn dubojn akcentante, ke la hejmaj takoj evoluigas sistemecon kaj respondecon de infanoj kaj motivas ilin al profundigado de konoj. Samtempe oni reliefigadis, ke ne la hejmaj taskoj kaŭzas la troŝarĝitecon de lernantoj, sed tro da materialo en edukprogramoj.
Siajn rezervojn havas ankaŭ la gepatroj. En la ekzamenado de la firmao Research Partner 43 procentoj de la enketitoj deklaris sin kontraŭ la rezigno pri la hejmaj tasko, dum 39 procentoj subtenis ĝin. La atenton meritas ankaŭ esplorrezultoj pri la influo de hejmaj taskoj je la evoluo de lernantoj. Iuj analizoj reliefigas, ke ĉe junaj lernantoj la hejmaj taskoj elformas pozitivajn kutimojn, ĉe pli aĝaj influas vastigon de konoj kaj kapabloj.
La edukministrio promesis pritaksi la rezultojn, kiujn alportis la rezigno pri la hejmaj taskoj de lernejanoj. La koncerna analizo estas farota de specialistoj el la Ŝtata Instituto pri Edukesploroj.
El la elsendo 10.04.2025. Legas Maciek – 02′ 11″