Novaĵoj
Prezidanto de Ĉina Popola Respubliko finis viziton en Pollando
Vico da interregistaraj interkompreniĝoj koncerne infrastrukturajn investaĵojn, i.a. rilate la ĉinan projekton de „Silka Vojo”, komercan interŝanĝon kaj sciencan kaj kulturan kunlaboron estas la frukto de la finiĝinta marde en Pollando vizito de la Ĉina Popola Respubliko, Xi Jinping. Lunde la ĉina gasto renkontiĝis i.a. kun prezidento Andrzej Duda, ĉefministro Beata Szydło kaj marŝaloj de la Sejmo kaj Senato. Prezidanto Xi partoprenis Internacian Forumon de Nova Silka Vojo kaj la 4-an Polan-Ĉinan Forumon de Regionoj. La prezidentoj de Pollando kaj Ĉinio simbole inaŭguris fervojlinion laŭ la itinero Ĉinio-Eŭropo sub la marko de China Railway Express deklarante, ke Pollando povas ludi gravan rolon ĉe la komerca vojo Ĉinio-Eŭropo, kaj la ĉina iniciato de Nova Silka Vojo konsistigas grandan ŝancon por la mastrumadoj de ambaŭ landoj. Estis subskribita komuna deklaro pri starigo de ĉiuflanka strategia partnereco inter Pollando kaj Ĉinio.
El la elsendo 21.06.2016. Legas Milada – 1’26”
Eksterlandaj studentoj en Pollando (2016)
Aktuale en Pollando studas 57 119 eksterlandaj studentoj el 157 landoj, je 10 mil pli ol en 2015, kio signifas 23-procentan kreskon. Kaŭzis ĝin ĉefe senprecedenca kresko de studentoj el Ukrainio je 7197 personoj, kiuj nun konsisitigas 53 procentojn de ĉiuj eksterlandaj studentoj en Pollando. Oni konstatas kreiĝadon de ukraina monokulturo en kelkiuj polaj altlernejoj. Lige kun konstanta kaj dinamika kresko de ukrainaj studentoj ĉiam pli ofte oni parolas ankaŭ pri „ukrainigo” de polaj altlernejoj. La duan laŭ grandeco grupon de eksterlandaj studentoj konsistigas belorusoj – 4615 personoj, norvegoj – 1581, hispanoj – 1407 kaj svedoj – 1291. En la akademia jaro 2015/16 pli ol 83 procentoj de la eksterlandaj studentoj venis el Eŭropo. Kompare kun la mondaj donitaĵoj en Pollando studas malmultaj personoj el Azio, entute 6896. De du jaroj kreskas interesiĝo de afrikaj studentoj kaj tiu grupokonsistas el 1197 personoj. Kreskas nombro de studentoj el Saŭda Arabio – 854 kaj Turkio – 1205. Malgraŭ signifa kresko de eksterlandaj studentoj daŭre en Pollando laŭprocente studas malpli da personoj ol en evoluintaj okcidentaj landoj, ol en Ĉinio kaj eĉ najbaraj landoj, kiel Ĉeĥio, Slovakio, Latvio, Estonio, Hungario kaj eĉ Bulgario.En la mondo pli ol 4 kaj duona milionoj da studentoj lernas ekster la limoj de sia lando. Laŭ prognozoj ĝis 2020 ĉi tiu nombro duobliĝos.
El la elsendo 21.06.2016. Legas Tomek – 2’01”
Elektra aviadilo el Krosno
Ekolot, la firmao el Krosno (en la sudorienta Pollando) povas baldaŭ inaŭguri serian produktadon de sia super malpeza, elektra aviadilo Elf. Ĝi estis prezentita nunjare dum la aviada foiro Aero en Fredrichshafen, kie ĝi vekis grandegan interesiĝon. Ĝia maso ne superas 120 kilogramojn kaj dank’ al faldeblaj elementoj ĝi estas tre kompakta, nome eblas ĝin senĝene faldi, transporti, meti en bagaĝujon. Tio ne malhelpas, ke dum la tuta tempo temas pri aviadilo, kapabla atingi la flugnivelon de 4 mil metroj. La unupersona Elf longas 5,45 metrojn kaj etendeco de ĝiaj flugiloj egalas al 10 metroj. Por starti ĝi bezonas herban grundzonon kun la longo de 100 metroj. Dum la flugo ĝi povas atingi la rapidecon ĝis 142 kilometroj je unu horo. En la procezo de la projektado la 15-kilograma brulmotoro estis anstataŭita per elektra, kiu pezas nur 6 kilogramojn.
El la elsendo 07.06.2016. Legas Tomek – 01’10”
Pollando la plej serioza komerca partnero de Finnlando
Pollando estas la plej serioza komerca partnero de Finnlando en Eŭropo. La finnaj firmaoj investis en ĝi 30 miliardojn da eŭroj kaj enlaborigas 30 mil personojn. Laŭ la finna ministro por la eksterlanda komerco kaj evoluo, Lenita Toivakka Pollando apartenas al la plej gravaj komercaj partneroj de Finnlando en la Centra-Orienta Eŭropo. En Pollando funcias pli ol 200 entreprenoj kun la finna kapitalo. Ŝiaopinie novaj investaĵoj, kiel elkonstruo de la elektrohejtejo de la konzerno Fortum en la loko Zabrze konfirmas la tendencon intimigi la ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj. Tie estis metita lastlunde la fondoŝtono por nova elektrohejtejo de Fortum, kies valoro egalas al 870 milionoj da zlotoj. Ĝi estos finpreta fine de 2018, produktonte varmon por ĉirkaŭ 70 mil hejmaj mastrumejo en la urboj Zabrze kaj Bytom. Nun jam 64 procentoj de la elekra energiproduktado de Fortum okazas sen la emisiado de karbona bioksido. La investaĵo en Zabrze estas konceptita tiel, ke ĝi krom karbo povu esti provizita – eĉ duone – per alternativa hejtilo aŭ biomaso, aŭ miksaĵo de la tri fueloj.
El la elsendo 14.06.2016. Legas Milada – 01’40”
Nova programo de la Eŭropa Komisiono por altigi kapabloj
La Eŭropa Komisiono akceptis lastvendrede la novan eŭropan programon favore al kapabloj. Motivis tion maltrakviligaj statistikaĵoj. Nome 70 milionoj da eŭropanoj ne disponas pri sufiĉaj kapabloj skribi kaj legi, ankoraŭ pli multnombraj estas tiuj, kiuj estas subkapablaj rilate matematikon. La celo de la programo estas, ke la eŭropanoj ekde la plej frua aĝo eveluigu diversajn kapablojn, kio helpos al ili estonte sur la labormrkato. En pli vasta perspektivo tio ebligos grandigi konkurencon kaj ekonomian evoluon en la Unio. En Pollando 19 procentoj de plenkreskuloj konfesas, ke ilia arto legi kaj skribi ne ests alta, 23 procentoj frontas problemojn kun matematiko, kaj eĉ 60 procentoj inter la 16-a kaj la 74-a vivojaroj ne havas bazajn kapablojn uzi ciferecajn aranĝaĵojn. Manko de tiu kapabloj signifas riskon de senlaboreco, mizero kaj socia ekskludo. Aliflanke multaj, kleraj eŭropanoj plendas, ke ili plenumas laboron sub siaj ambicioj. Samptempe 40 procentoj de la eŭropaj labordonantoj asertas, ke ne povas trovi laborantojn kun necesaj kapabloj por evoluigi la agadon kaj enpraktikigi novumojn. La eŭropa programo favore al kapabloj estas helponta en akiro de kromaj kvalifikoj fare de la uniaj civitanoj.
El la elsendo 14.06.2016. Legas Milada – 01’54”
Kreskas la konsumado de cidro
En Pollando sisteme kresas la konsumado de cidro. En 2013 ĝia konsumado egalis al du milionoj da litroj, unu jaron poste al pli ol 9 milionoj da litroj. Por la nuna jaro oni prognozas la konsumadon sur la nivelo de 15 milionoj da litroj. Post la paso de tri jaroj, kiam cidro aperis sur la pola merkato, ĉirkaŭ 30 procentoj de plenkresaj poloj deklaras, ke konas jam ĝian guston, kio egalas al polaj viskiokonsumantoj. Poloj alte taksas cidron pro tio, ke temas pri produkto natura, produktata el freŝa pomsuko. Nun intereso koncentriĝas pri cidrovarieco, do produktado de la drinkaĵo el diversaj pomspecioj. Pollando apartenas al la mondaj potenculoj, se temas pri la kultivado de pomoj. Pli ol 3 milionoj da tunoj da pomoj en Pollando egalas al la vinbera rikolto en Hispanio. Laŭ specialistoj la cidromerkato en Pollando povas evolui same, kiel la vinbera merkato en Hispanio, kie kreiĝis forta merkato de natura kaj regiona vinproduktado.
El la elsendo 07.06.2016. Legas Maciek – 0’13”
Instruado de religio en la Eŭropa Unio
La instruado de religio en publikaj lernejoj en la eŭropaj landoj havas pli ol 200-jaran tradicion. En Aŭstrio, Hispanio aŭ en Germanio tio okazas konforme al iliaj Konsittucioj. Unu el ili difinas la instruadon kiel „peradon de la kultura heredaĵo al la juna generacio”. En 24 uniaj landoj religio estas instruata en publikaj lernejoj, dum en Francio, Nederlando, Liksemburgio kaj Slovenio sur la eklezia tereno. En 9 landoj – Aŭstrio, Kipro, Danlando, Finnlando, Greklando, Malto, Germanio, Svedio kaj Britio – religiinstruado estas deviga. En kelkaj landoj lernantoj povas subiĝi al abiturienta ekzameno pri religio. La abiturienta atesto en Aŭstrio, kvin federaciaj landoj de Germanio, Irlando, Finlando povas enhavi noton pri religio. Tio estas ebla ankaŭ en Ĉeĥio, kie religio estas libervola lernoobjekto. En ĉiuj landoj, en kiuj religio troviĝas en la ŝtata kleriga sistemo la instruado estas financata el la publikaj rimedoj. En Francio, kie en publikaj lernejoj religio ne estas instruata (krom de Alzaco kaj Lotaringio, kie ĝi estas deviga en la formo de antaŭ la 1871-a jaro) ĉiu publika lernejo devas anaŭvidi unu liberan posttagmezon inter lundo kaj vendredo por la eksterlerneja instruado de religio. Al polaj lernejoj religiunstruado revenis en la lernojaro 1990/91. El ekleziaj donitaĵoj de antaŭ unu jaro (majo 2015) religion lernas 97 procentoj de la lernantoj de bazaj lernenoj, 95 procentoj de gimnazianoj kaj 90 procentoj de lernantoj de la supergimnaziaj lernejoj.
El la elsendo 07.06.2016. Legas Milada- 0’13”
La pola trajno Vulcano
La trajno Vulcano, elkonstruita de la pola firmao Newag povas jam veturigi pasaĝerojn laŭ la trako ĉirkaŭ la vulkano Etna sur Sicilio. Ĝiscele post du monatoj trafikos tie kvar ĉi-specaj trajnoj. Laŭ la kontrakto italoj povos mendi aldonajn 6 Vulcan-ojn. Laŭ Alessandro Di Graziano, la ĝenerala direktoro de Ferrovia Circumetnea ekde la komenco la kunlaboro kun la pola partnero trapasis pozitive. La pola flanko devis adapti la veturilon al la malvastŝpura infrastrukturo kaj la motoron, ĉar plursegmente la veturilo suprenveturas tra la vulkandeklivo. La trajno de la pola Newag priservas fervojlinion, kreiĝintan antaŭ 120 jaroj. Dume utiligas ĝin loĝantoj el la ĉirkaŭlokoj de Etna, tamen por la priservado de turistoj servas malpli novaj, historiaj trajnoj. Vulcano estas dusegmenta klimatizita trajno, adaptita por transporti personojn kun limigita movkapablo. Ĝi povas veturi kun rapideco de 100 kilomentroj je unu horo tamen pro la terenkondiĉoj kelkoke ilia rapideco ne superos 35 kilometrojn. Trajnoj ĉirkaŭ Etno estas utiligataj unuavice de laborantoj kaj lernantoj celantaj – laŭ 111-kilometra pitoreska distanco – Katanion.
El la elsendo 31.05.2016. Legas Gabi – 1’36”
Rusaj planoj pri sia militista industrio
Por la evoluprogramo de la rusa militista industrio en la jaroj 2016-2020 la ŝtatbuĝeto de Rusio destinos unu bilionon 67 milionojn da rubloj, t.e. 16,7 miliardojn da dolaroj. Informis pri tio la vicĉefministro de Rusio Dmitrij Rogozin. La unua celo estas la 100-procenta utiligo de teknika-produkta povo de la rusa militista industrio, kiu nun egalas al. 97 procentoj. La dua celo estas enkonduko en la ekspluatadon de 929 novaj produktaj objektoj. La tria ligiĝas kun la 40-procenta partopreno de novumaj produktoj en la militista produktosektoro. La kvara estas prilaboro de almenaŭ 1300 teknologioj ĝis 2020 por la bezonoj de produktado kun militista karaktero.
El la elsendo 31.05.2016. Legas Barbara – 1’03”
Senpagaj medikamentoj por senjoroj
Komence de majo la pola prezidento, Andrzej Duda subskribis leĝamendon, konforme al kiu, ĉiu polo fininte la 75-an vivojaron senkonsidere al sia ekonomia situacio rajtos ricevi senpagajn medikamentojn – inkluzive de tiuj, kiuj estas ligitaj kun la kuracado de grizaĝuloj, troviĝantaj en la registro de la sanministerio. Senpagaj estos por tiu aĝgrupo, nuraĵproduktoj kun aparta destino kaj aliaj medicinaj artikoloj. Pravigante la amendon oni elmontris, ke dank’ al ĝi kvankam grandiĝos publikaj elspezoj, pliboniĝos aliflanke la sanstato kaj vivkvalito de personoj grizaĝaj kaj estos limigitaj kostoj de enhospialigo pro la ekonomia maleblo aĉeti necesajn medikamentojn.
El la elsendo 31.05.2016. Legas Maciek – 0’49”
Ĝenerala NATO-Sekretario vizite en Pollando
En Pollando viziton faras la Ĝenerala Sekretario de NATO Jens Stoltenberg. Interalie la temo de la interparoloj estas la julia pintrenkonto de la Pakto en Varsovio. Hieraŭ dum la renkontiĝo kun la pola prezidento Andrzej Duda en la palaco Belweder Jen Stoltenberg certigis, ke eventuala atako kontraŭ Pollandon estos traktata kiel atako kontraŭ la tutan Pakton. Andrzej Duda informis, ke Pollando aliĝas al. NATO-misio sur la Egea Maro direktante tien la fregaton „Kościuszko” por kontraŭbatali la kontrabandadon de homoj kaj migrikrizon. Dum la hodiaŭa interparolo kun la pola defendministro Antoni Maciarewicz la Ĝenerala Sekretario de NATO konfirmis, ke en Pollando kaj en la baltaj landoj garnizonos rotacie batalionaj NATO-grupoj.
El la elsendo 31.05.2016. Legas Barbara – 1’02”
Tensioj en la rilatoj inter Turkio kaj EU
Konsilanto de la turka prezidento Recep Tayyip Erdogan deklaris lunde, ke Turkio povas suspendi ĉiujn interkompreniĝojn kun la Eŭropa Unio, inkluzive de tiuj pri la dogana unio kaj denova akceptado de enmigrantoj, se la Unio daŭre aplikos „duoblajn normojn”. La 18-an de marto Turkio kaj la Unio subskribis interkompreniĝon pri solvo de la migrokrizo. Ĝi premisas, ke Ankaro reakceptos ĉiujn enmigrantojn, kiuj nelegale traiĝas sur la grekajn insulojn. Reciproke la Unio promesis financan subtenon kaj vizan liberigon, kondiĉe, ke Turkio plenumos 72 kriteriojn. Lunde interparolante kun Erdogan Merkel atentigis pri la neceso de ilia plenumo. Por certigi al la turkaj civitanoj senvizan persontrafikon kun la Unio estas necesaj i.a. ŝanĝoj en la kontraŭterorista leĝo.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Krystyna – 1’05”
Traktoroj el Pollando
La firmao Ursus, la plej granda produktanto de traktoroj kaj agrikulturaj maŝinoj planas restariigi kontaktojn kaj akiri novajn klientojn, i.a. sur la skandinavia merkato. Ursus krome volas plibonigi sian pozicion sur la orientaj merkatoj kaj en tiaj landoj, kiel Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Nederlando, Slovenio kaj Kroatio, kie estas eksportataj elfaraĵoj el kompleksa oferto de la firmao. La planoj de Ursus ligiĝas ankaŭ kun la ekstereuropaj merkatoj. Pasintjare ĝi subskribis grandan kontrakton kun Tanzanio kun la valoro de 55 milionoj da dolaroj por la livero de 2400 traktoroj. Produktotaj en Pollando ili estos muntataj de tanzanianoj, kiuj estis instrukciitaj de poloj. La pola firmao en 2013 subskribis la unuan kontrakton en Afriko kun la etiopa kompanio pri livero de traktoroj, ekipo de riparcentroj kaj livero de vicelementoj. Aktuale Ursus intencas instali la traktoran muntolinion en Alĝerio.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Tomek – 1’36”
Nova prezidento de Aŭstrio
La nova prezidento de Aŭstrio, Alexander Van der Bellen alvokis la civitanojn en sia unua publika elpaŝo post la anonco de la balotrezultoj, ke ili ne pufigu dividojn, kiuj montriĝis dum la balotkampanjo. Li atentigis, ke estas necesa „nova kulturo de dialogo” kaj politiko, kiu ne okupiĝas pri si mem, sed pri realaj problemoj, ankaŭ pri kolero reganta en la lando. Van der Beller subtenita de verduloj ricevis 50,35 procentojn de la voĉoj. Lia rivalo el Aŭstra Partio de Libereco, Norbert Hofer 49,65 procentojn.
El la elsendo 24.05.2016. Legas Krystyna – 0’43”
Germanio grandigas elspezojn por la armaj fortoj
La defendministro de Germanio, Ursula von de Leyen anoncis la 10-an de majo la decidon grandigi la peronalan staton de Bundeswehr je 14,3 mil militistoj kaj 4,4 civilaj laborantoj. Laŭ la estro de la soldata sindikato Andre Wuestner tio estas 180-procenta ŝanĝo en la germana defendopolitiko, ĉar ekde la unuiĝo de Germanio la personala konsisto de la germana armeo malkreskis. La kreskoprocezo daŭros sep jarojn. Ĝis la 2020-a jaro la buĝeto de la germana defendoministrio kreskos de 34,3 miliardoj da eŭroj ĝis 39,2 miliardoj. Von der Leyen pli frue anoncis kadre de Bundeswerh establon de taĉmentoj por kontraŭbatali ciberatakojn, kiuj kreiĝos jam nunjare, sed plenan pretecon atingos en 2021. Tiam ili konsistos el 13, 5 mil specialistoj pri informadiko. Kreiĝos tiucele aparta fakultato. Sed jam nun ĉiujare la germanaj armeaj fortoj enlaborigos po 800 civilulojn kaj 700 soldatojn, komputilajn specialistojn.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Milada – 1’26”
Pola prezidenta paro en Italio
Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino faras viziton en Italio. Post la interparolo kun la itala ĉefministro Matteo Renzi en Romo, dum la gazetara konferenco ili esprimis la opinion, ke la migrokrizo devas esti solvata ĉe la fontoj, tio estas tie, kie aktuale regas malfacila situacio, militsituacio, de kie homoj fuĝas, kio konsekvence kreas migropremon. La pola prezidento subtrekis, ke kun la itala ĉefministro ili samopinias, ke ĉiu iniciato, kiu ebligos solvi ĉi tiun problemon estas valora kaj konsiderinda. Marde la pola prezidento renkontiĝis kun sia itala partnero Sergio Mattarella. Posttagmeze Andrzej Duda prezentis prelegon en la Defendakademio de NATO kaj renkontiĝis kun la aŭtoritatoj de la altlernejo. En la lasta vizittago – merkrede la pola prezidento kune kun la edzino partoprenos solenaĵojn lige kun la 72-a datreveno de la venka batalo apud Monte Cassino, en kiu gravan rolon havis poloj.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Barbara – 1’13”
Ĉu for de la Unio
Preskaŭ duono de la balotantoj en ok grandaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio volas voĉdoni pri plia membreco de sia lando en la Unio, kiel la 23-an de junio en la propra plebiscito faros britoj. Tio rezultas el la sondado de Ipsos/MORI okazigita inter la 25-a de marto kaj la 8-a de aprilo baze de interparoloj kun 500-1000 respondantoj en ĉiu el la landoj, en kiu okazis la opinisondado. Preskaŭ 50 procentoj de la respondintoj en Belgio, Francio, Germanio, Italio, Pollando, Hispanio, Svedio kaj Hungario taksis, ke la brita plebiscito elvokos similan efekton en aliaj landoj de la Unio. Pli ol la duono de la balotantoj asertas, ke se Britio forlasos la Union ili sekvos ĝian ekzemplon. Laŭ „Financial Times” eŭropanoj manifestas pli grandan entuziasmon por la eblo voĉdoni mem ol por la forlaso de la Unio. Por forlaso de la Unio volas voĉdoni – laŭ la menciita opinisondado – 48 procentoj de italoj, 41 procentoj de francoj, 34 procentoj de germanoj, 26 procentoj de hispanoj. En Pollando temas nur pri 22 procentoj de balotantoj.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Tomek – 1’19”
Intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj
Polaj invigilservoj atentigas, ke lige kun la proksimiĝanta NATO-pintrenkonto en Varsovio estas konstatitaj intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj. El informoj prezentitaj dum la parlamenta komisiono por la specialaj servoj rusoj preparas agadojn kontraŭ Pollandon. Kiel informis la radiostacio RFM FM vastskale planita kampanjo de Kremlo plej verŝajne estas ligita kun la informa milito, kies kulimino estus okazonta rekte antaŭ la julia NATO-pintrenkonto. La estro de la parlamenta komisiono Marek Opioła konfirmis, ke la rusaj servoj jam komencas uzi kanalojn de propagando kaj misinformado. Temas ne sole pri la Interreto, sed ankaŭ pri amaskomunikiloj en Pollando kaj eĉ en Eŭropo.
El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’55”
Raporto pri la regado de la antaŭa koalicio
Lastmerkrede la registaro kun unuopaj ministroj prezentis detalan raporton pri la 8-jara regado de la koalicio Civitana Platformo/Pola Kamparana Partio, kiun la ĉefministro Beata Szydło promemesis antaŭ duona jaro transprenante la regadon. La raporto bildigas la staton de la ŝtato, kiun renkontis la registaro transprenante la regadon en novembro 2015, la skalon de patologioj, korupto, malmastrumemo kaj malŝparado de la publikaj rimedoj, kio estas taksita sume je 340 milionoj da zlotoj. La raportoj estis faritaj baze de dokumentoj de ĉiu el la ministerioj. Multaj konkretaj donitaĵoj devenas el la raportoj de la Plej Supera Kontrolĉambro.
El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’52”
Rifuĝintoj en Pollando 2016
Preskaŭ 4 mil eksterlandanoj ekde la jarkomenco klopodis akiri en Pollando la statuson de rifuĝinto. Plej multaj estis civitanoj de Rusio el Ĉeĉenio 2,6 mil personoj, Taĝikio – 475 kaj Ukrainio – 455. Inter aliaj estis 112 loĝantoj de Armenio, 56 de Turkio, 41 de Kartvelio, 20 de Kirgizio kaj 19 de Sirio. La migrosituacion en Pollando daŭre karakterizas intensa alvenado de ukrainanoj. La statuson de rifuĝinto en diversaj kategorioj ricevis 82 personoj, 746 personoj ricevis negativan respondon. 3,3 mil kazoj finiĝis per fermo de la traktado. Ekde la jarkomenco vojevodoj ricevis de eksterlandanoj pli ol 40 mil petpostulojn pri legalizo de la estado (portemta, konstanta kaj longdaŭra rezidanto de la Eŭropa Unio). En prema plimulto ili venis de ukrainanoj.
El la elsendo 10.05.2016. Legas Milada – 1’02”
16 finalanoj en la konkurso Arbo de la Jaro 2016
Dek ses arboj el la tuta Pollando inkluzive de plurjarcentaj kverkoj kaj jarcentaj tilioj troviĝas en la finalo de la konkurso Arbo de la Jaro 2016. La venkinto estos elektita de internaŭtoj dum la junia voĉdonado. Temas pri laŭvica konkurseldono organizita de la ekologia-kultura Klubo Gaja. La ĵurio por la fina rivalado elektis 16 el inter 100 plej ŝatataj kaj plej alte taksataj arboj rekonitaj de la loka socio. Laŭ la ĵurimembro doktoro Zbigniew Wilczek arboj nedisigeble ligiĝas kun la historio memorigante gravajn eventojn, personojn, legendojn. Nunjare al la konkurso estis anoncita i.a. tilio de Humboldt en Dyszna. Antaŭ 200 jaroj Aleksander Humboldt enkondukis novan formon de la naturprotekto, kiu estas la Naturmonumento. Dank’ al tio kontraŭ la forhako estis savitaj multaj eksterordinaraj arboj. Inter la plej malnovaj kandidatoj al la titolo Arbo de la 2016-a troviĝas la 700-jara kverko de Bażyński en la loko Kadyny en la varmia-mazuria vojevodio. Antaŭ pli ol 100 jaroj ĝi estis konata kiel Jarmila Kverko de Germanio kaj havis entrunkan spacon, en kiu libere povis kunesti 11 soldatoj kun plena militekipaĵaro. Inter menciindaj arboj kandidatoj troviĝas krome la 650-jara kverko Józef en la loko Wiśnowa, 300-jara kverko Zawiadowca en Konin, la 250-jara tilio Cecylia en Krościenko Wyżne, la 260-jara platano en Dobrzyca kaj 145-jara pirujo Matula en Mikołów. Pri la titolo rivalos ankaŭ preskaŭ 100-jaraj Tri Insurgentaj Oranĝujoj plantitaj omaĝe al la tri Sileziaj Insurekcioj en Ruda Śląska kaj 80-jara Kurbkreska Arbaro en Nowe Czarnowo. Ĝi konsistas el 400 karakterize kurbiĝintaj pinoj. Membroj de la organiza klubo Gaja engaĝiĝas por la defendo de la animalaj rajtoj kaj realigas programojn kaj kampanjojn, kiuj profundigas la komprenon pri la loko de homo en ekosistemo.
El la elsendo 10.05.2016. Legas Tomek – 2’18”
Naftotranskargejo en Gdansko
Kompleta Naftotranskargejo en Gdansko, la unua ĉe la pola marbordo de Baltiko (la norda Pollando), komencis funkcii komence de aprilo. Ĝia funkciigo estas grava elemento por firmigi la energetikan sekurecon de Pollando certiganta la kontinuecon de naftoliveroj por la pola ekonomio. Ĝi estis realigita en rekorde mallonga periodo de 25 monatoj konforme al la planita buĝeto. Ĝi estas ekipita per 6 receptakloj, ĉiu kun la kapacito de 62 kaj duona mil kubometroj kaj necesaj kromekipaĵoj kaj infrastrukturo. La investaĵo observas la plej superajn eŭropajn normojn. La naftotranskargejo en Gdansko estis konstruita de la kompanio PERM, kiu ricevis permeson utiligi la objekton fine de decembro 2015. Tiam estis difinita ĝia inaŭguro por la fino de la unua jarkvarono 2016.
El la elsendo 27.04.2016. Legas Tomek – 0’58”
Pola Minindustria Grupo
En la ĉeesto de la ĉefministro Beata Szydło reprezentantoj de la ministaj kaj energetikaj kompanioj, bankoj kaj financaj institucioj subskribis lastmarde en Katowice interkompreniĝon pri la funkciigo de la Pola Minindustria Grupo. La firmao fariĝos la plej granda produktanto de la ŝtona karbo en la Eŭropa Unio. Kiel konkurenca ekonomia subjekto ĝi envivigados modernajn minindustraiajn teknologiojn kaj investaĵojn, en kiuj ligiĝos la pola teknologia kaj inĝenieria penso. La agado de la grupo favoras la evoluigon de la pola mastrumado kaj firmigon de la energetikan sekurecon de Pollando.
El la elsendo 27.04.2016. Legas Milada – 0’51”
Ĉesigo de bitiga programo en la Pola Radio
La nova estraro de la publika Pola Radio ĉesigis la bitigadon de la radia programo. La nova prezidanto de Pola Radio Barbara Stanisławczyk deklaris, ke nenio, kio jam estis konstruita kadre de la programo, estos detruita. Ekde oktobro 2013 ĝis la fino de 2015 la Pola Radio kaj ĝiaj regionaj disaŭdigejoj elspezis por la bitigado preskaŭ 53 milionojn da zlotoj. Konstruante la emisimerkaton oni forgesis pri la klienta merkato, kiu estas proksima al nulo. Laŭ Barbara Stanisławczyk tio signifas, ke la projekto estis nefrutoporta kaj la tuta programo nekunordigita.
El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’52”
La 73-a datreveno de la insurekcio en la Varsovia Getto
Hodiaŭ tagmeze la prezidento de Pollando, Andrzej Duda partoprenis la omaĝsolenaĵojn lige kun la 73-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto. La 28-taga insurekcio eksplodis en 1943 reage je la decido de la germana okupaciinto likvidi la getton, kiam sur ĝia tereno troviĝis inter 50 kaj 70 mil judoj. 10 monatojn pli frue, la 22-an de julio 1942 germanoj komencis la forveturigadon de getto-loĝantoj al la nazia mortotendaro en Treblinka kadre de la tn. Operaco Reinhard. Entute estis forveturigitaj ĉ. 306 mil personoj. La operaco Reinhard celis likvidi la judan loĝantaron. Ĝia akordo estis, la t.n. Grossaktion in Warschau. Ekde la unuaj tagoj la batalantaj judoj estis armite helpataj deekstere de la polaj konsipraj militistaj taĉmentoj de Landa Armeo kaj Popola Gvardio. La 16-an de majo Jürgen Stroop germana nazio, SS-Gruppenführer ordonis eksplodigon de la Granda Sinango ĉe Tłomackie-strato raportinte sekve, ke „eksa juda loĝkvartalo ĉesis ekzisiti”, kio estas agnoskita kiel fino de la insurekcio. Lige kun la datreveno la Muzeo POLIN organizis publikan kampanjon de flavaj narcizoj. La papeaj floroj, similaj al la stelo de Davido estas disdonataj en la polaj kaj alilandaj urboj. La datrevenaj solenaĵo estis inaŭguritaj antaŭdate de la 19-a de aprilo ĉe la varsovia monumento de Komuna Martireco de Judoj kaj Poloj.
El la elsendo 19.04.2016. Legas Milada – 2’12”