Novaĵoj
Konsilio de la Homaj Rajtoj de UNo laboras pri laŭvica rezolucio
Konsilio de la Homaj Rajtoj de UNo laboras pri laŭvica rezolucio protektonta la familio. La projekto de la nunjara povas kontribui al firmigo de la pozicio de la familio en la tuta mondo. Ĝi rekonas familion kiel bazan socian ĉelon kaj naturan evolumedion por la infanoj. La projekto substrekas, ke la familio rajtas atendi protekton de la socio kaj ŝtato kaj la ŝtaton ŝarĝas la ĉefa respondeco pro la repekto de rajtoj kaj liberoj de ĉiuj homoj, inkluzive de la familioj. La dokumeno elmontras familion kiel forton, kiu favoras socian integriĝon kaj koherecon. Ĝi substrekas la ŝlosilan rolon, kiun la familio ludas en la konservo de kultura identeco, tradicio, moralo kaj sociaj heredaĵoj kaj valoroj. Ĝis nun la rezolucioj pri la protekto de la familio estis proklamitaj en la 2014, 2015 kaj en la 2016-a jaroj. Pasintjare la unuan fojon la rezolucio estis subtenita de la uniaj ŝtatoj, inkluzive de Pollando kaj Hungario. Konsilio de la Homaj Rajtoj de UNo estas organo respondeca pro la promociado kaj protekto de la homaj rajtoj en la tuta mondo. En ĝian konsiston eniras 47 ŝtatoj elektataj por la trijara periodo. Nun troviĝas en ĝi i.a. Belgio, Ĉinio, Germanio, Kroatio, Hungario, Latvio, Nederlando, Suda Koreio, Usono kaj Tunizio.
El la elsendo 20.06.2017. Legas Milada – 1’57”
Laborsesio de la ŝtatoj V4 kaj Benelukso
Hieraŭ laŭ la iniciato de la pola ĉefministro, Beata Szydło en Varsovio okazis renontiĝo de la kabinetestroj de Pollando, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo. Ĝi altigis la politikan nivelon de la reciprokaj rilatoj, kiuj ĝis nun estis okazantaj sur la nivelo de la ministerioj por la eksterlandaj aferoj. Dum la komuna laborsesio de la ĉefministroj estis traktita Brexit-afero kaj estonteco de la Unio post la eksiĝo de Britio. La interparoloj rilatis ankaŭ al ekonomiaj aferoj, konkurencplibonigo de la unia mastrumado kaj firmigo de la komuna merkato baziĝanta sur kvar liberoj. La pintrenkonto estis ankaŭ la okazo pridiskuti la migrokrizon kaj proponojn ĝin solvi. Pro terorisma, kibernetika kaj hibrida minacoj estis priparolita komuna unia politiko de sekureco kaj defendo. Lunde posttagmeze en la grupo V4 Beata Szydło sumigis kaj finis la jaron de la prezidado de Pollando kaj solene transdonis la prezidadon en V4 al la ĉefministro de Hungario, Viktor Orbán.
El la elsendo 20.06.2017. Legas Milada – 1’31”
Klimata Pintrenkonto de UN-2018 en Katowice
La Klimata Pintrenkonto de UNo-2018 okazos en Katowice, en la suda Pollando. La klimata konferenco okazos en Pollando la trian fojon laŭvice. Lige kun tiu evento oni antaŭvias alvenon de 18 mil personoj el 200 ŝtatoj. Konferenco pri klimataj ŝanĝoj en la centro de la industria Silezio estos bona okazo por prezenti en la vasta skalo, kiom multe Pollando faras por la protektado de la klimato kaj por prezenti sukcesojn atingitajn ĉi-sfere dum la lastaj dek kelkaj jaroj. Katowice estas grava centro konsiderante la skalom de la streĉoj por forigi sekvojn de la plurjara sengradigado de la medio. La tuta regiono de la Supra Silezio kaj Karbobaseno estas elstara ekzemplo de tio, kion eblas atingi dank’ al la konsekvenca politiko de ekvilibra evoluo kaj ekonomia transformiĝo. Kadre de la pintrenkonto en Katowice okazos la 24-a Konferenco de la Flankoj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝoj, la 14-a Renkontiĝo de la Flankoj de Protokolo el Kioto kaj konferenco de la sigelintoj de la Pariza Interkompreniĝo.
El la elsendo 20.06.2017. Legas Maciek – 1’19”
La Nacia Memortago pri la Viktimoj de Germanaj Naziaj Koncentrejoj
La 14-an de junio en Pollando pasis Nacia Memortago pri la Viktimoj de la Germanaj Naziaj Koncentrejoj. 77 jarojn pli frue germanoj deportis al la koncentrejo Auschwitz 728 virojn el la prizono en Tarnów, kiuj fariĝis la unuaj malliberigitoj de la kreiĝanta mortotendaro. La porokazajn solenaĵojn partoprenis i.a. ĉefministro Beata Szydło, kiu prezentis tie porokazan paroladon, kies fragmento manipulita servis al Donald Tusk kaj al aliaj kontrauuloj de la pola registaro por ataki la polan politikiston. Tio elvokis indignon kaj kritikon ankaŭ en judaj medioj. Jonny Daniels, la Prezidanto de la Fondaĵo „From The Depts” (el Abismo), okupiĝanta pri holokaŭsto kaj polaj-judaj kontaktoj diris i.a.: Sinjorino Ĉefministro havis rekte la devon diri tiujn vortojn. La abomenaĵo estas tio, kion kun ĉi tiu eldiro faris politikistoj de opozicio en Pollando, kiuj trudmetis ĝin en la realaĵojn de la politika batalo en Pollando, havante malbonajn intencojn. Pola ĵurnalisto Dawid Wildstein rilatigante sin al la manipulado per la vortoj de Beata Szydło en Auschwitz flanke de medioj kontraubatalantaj la polan registaron deklaris, ke „superas ĉiajn limojn la praktikado de politiko per la kosto de holokaŭsto, manipulado kaj kalumniado de la pola ŝtato per la kosto de tiuj senkulpaj murditoj”. Ankaŭ la Forumo de Polaj Judoj kondamnis la kalumnian kampanjon kontraŭ la polan ĉefministron. „La eldiro de Beata Szydło „Auschwitz en la hodiaŭa maltrankvila tempo estas granda leciono, ke necesas fari ĉion por protekti sekurecon kaj vivon de siaj cicitanoj” estas unusignifa, ni legas. Se demokrata ŝtato ne defendos siajn civitanojn tiam venos iu totalisma ŝtato kun mortiga ideologio (aŭ la ideologio mem) kaj ilin elmurdos. Tiuj vortoj havas sencon ĝuste en Auschwitz: la intermilita Pollando ne kapablis defendi siajn civitanojn (unuavice judojn) kaj la 3-a Regno elmurdis milionojn da ili. Tio ne povas ripetiĝi. La angle subtitolita plena teksto: (https://www.tvp.info/32830738/what-polish-prime-minister-beata-szydlo-really-said-zobacz-tekst-i-wideo-z-napisami-w-jezyku-angielskim
El la elsendo 16.06.2017. Legas Barbara – 2’48”
Ukrainanoj sen vizoj
Kiel lastlunde informis la limgardistaro je pli ol 23 mil ukrainanoj, kiuj dum lasta diurno transpaŝis la limon de Pollando pli ol 2800 personoj utilugis liberaligitajn regulojn, forigantajn la vizodevon. Ekde la noktomezo de sabato je dimanĉo estis forigita la vizodevo por ukrainanoj vojaĝantaj al la Europa Unio. Ili rajtas enveturi la uniajn landoj dum unu duonjaro por 90 jaroj por merkatistaj celoj, turismaj aŭ familiaj. Ili devas kunhavi validan biometran pasporton, kapabli pravigi la celon kaj estadkondiĉojn, disponi pri difinitaj financaj rimedoj kaj havi asekuron. Ili ne povas troviĝi en la registroloko de personoj, al kiuj oni rifuzis – diversmotive – pli frue la rajton enveturi aŭ kiuj povas esti rekonitaj kiel endanĝerigantaj la publikan ordon kaj internan sekurecon. Ukrainanoj utiligantaj vizoliberaligon povas entrepreni laboron en Pollando kondiĉe, ke ili posedos konformajn dokumentojn – laborpermeson, deklaron pri la intenco dungi civitanon de Ukrainio.
El la elsendo 13.06.2017. Legas Milada – 1’29”
Centro de Esploroj pri Pollando en Xian
Dum sia vizito en Ĉinio la rektoro de la Katolika Universitato de Lublin, pastro Antoni Dębiński inaŭguris en la Universitato de Internaciaj Studoj en Xian Esplorcentron pri Pollando. Aldone estos funkciigitaj studoj pri la pola lingvo kaj okazos interŝanĝado de studentoj. En la lublina Katolika Universitato de kelkaj jaroj funkcias sinologiaj studoj ĝuantaj grandan interesiĝon kaj la altlernejo serĉas kontaktojn, kiuj firmigus ĝian sciencan laborantaron. Krom la lingvoinstruado en la instruprogramo en ambaŭ altlernejoj troviĝos enhavoj pri esencaj valoroj de ambaŭ kulturoj. La decido de la provinco Shaanxi establi la Esplorcentron pri Pollando kaj studojn pri la pola lingvo okazis post la pasintjara junia vizito de la ĉina prezidento en Pollando. En decembro al la kunlaboro estis invitita Fondaĵo de la Pola-Ĉina Edukado en Varsovio. La iniciaton subtenis ankaŭ la Pola-Ĉina Parlamenta Grupo. La subskribo de la koncernaj dokumentoj okazis dum la solena inaŭguro de la Forumo de la Eduka Kunlaboro de la Silka Vojo.
El la elsendo 13.06.2017. Legas Tomek – 0’54”
Distingo de Elizabeta la 2-a por polaj sabataj lernejoj
Reĝino Elizabeta la 2-a atribuis al la Sabata Lernejo de Tadeusz Kościuszko en Londono kaj al European’s Welfare Association CIC en Walsall la plej altan britan distingon por la sociaj organizoj, la Premion de la Reĝino pro la Socia Servo. La Pola Sabata Lernejo de la Patrujaj Lernoobjektoj de Tadeusz Kościuszko en Londono estas la plej malnova kaj la plej granda pola sabata lernejo en Britio. Ĝi estis establita en 1950 fare de tiuj poloj, kiuj venis al Britio dum kaj tuj post la 2-a mondmilito. En la lernejo oni religas ne sole la instruprogramon, sed ankaŭ zorgas pri la evoluigo de la pola kulturo, flegado de la polaj tradicioj kaj organizas multajn eventojn por firmigi la polan identecon de la lernantoj. La dua organizo estas la kultur-kleriga centro European’s Welfare Association CIC en Walsall apud Birmingham. Ĝi gvidas Sabatan Lernejon de la Polaj Aeraj Fortoj en Britio por 317 infanoj en la aĝo de tri ĝis dek ok jaroj. European’s Welfare Association CIC gvidas krome subtenogrupojn, lernejon de la angla lingvo por plenkreskuloj, korbopilkan teamon, muzikajn okupojn kaj skoltajn grupojn. Ĝi kunlaboras kun polico, sanservo kaj administraj organoj en la regiono de West Midlands reprezentante tie la polan socion. La reprezentantoj de la distingitaj organizoj estis invititaj partopreni la someran akcepton en la ĝardeno de Buckingham-palaco, kiun ĉeestis la reĝino Elizabeta la 2-a kaj membroj de la reĝa familio.
El la elsendo 13.06.2017. Legas Maciek – 1’45”
Polaj politikistoj reagas post la lasta terorisma atenco
Ne ĉesas komentoj, reagoj kaj analizoj post la lastsabata terorista atenco en Londono. Polaj politikistoj ne nur sendis la kondolencojn kaj kunsentovortojn. La pola ĉefministro, Beata Szydło diris, ke temas pri laŭvica atenco, kaj laŭvica evento, kiuj devas nin skui, reage je kiu necesas trovi efikan metodon kontraŭbatali terorismon. Ŝi diris: „Ne ekzistas aktuale pli grava afero en Eŭropo ol sekureco, kiu estas tasko por ĉiuj politikistoj, ĉiuj ŝtatoj kaj ni devas unuiĝi. Ne sufiĉas kunsentovortoj, ni devas komenci la kontraustaron rilate terorismon firme kaj forte” – diris Szydło. Pollando konsekvence konstruas sian migropolitikon, kontraŭante la trudan loĝigadon de islamaj enmigrantoj portante helpon al ili surloke, en iliaj loĝregionoj, destininte por ĉi tiu celo jam pli ol 100 milionojn da zlotoj.
El la elsendo 06.06.2017. Legas Barbara – 1’11”
Bildo de solece vivantaj poloj
65 procentoj de solece vivantaj poloj havas dekstrulajn aŭ centrodekstrulajn mondkonceptojn kaj ligas grandan signifon al tradiciaj valoroj. Plimulto de ili revas pri konstanta partnero kaj la plej gravajn por ili valorojn formas familio, amo kaj infanoj. Tio rezultas el la plej nova sociekzamenado „La generacio de soluloj”. Farita inter preskaŭ tri mil internaŭtoj inter la 18-a kaj la 65-a vivojaroj, ĝi estas la plej ampleksa ĉi-rilata esploro ekde 5 jaroj. Jam ĉiu kvina polo vivas solece kaj ĉi tiu nombro daŭre kreskas. Kreskas ankaŭ la ĝenerala konscio pri ilia ĉiam pli granda rolo en la pola socio. La plej nova esploro surprizas kaj disblovas stereotipojn pri poloj vivantaj solece, kiujn oni traktis kiel liberpensulojn, homojn subtaksantajn familivalorojn, ofte ŝanĝantajn partnerojn, koncentriĝantajn pri profesia kariero kaj la deziro longe vivi solece. Laŭ la lastaj esploroj evidentiĝas, ke du trionoj de soluloj, t.e. 65 procentoj deklaras centrodekstrulajn aŭ dekstrulajn opiniojn, kio povas ligiĝi kun la fakto ke poloj alte taksas tradiciajn valorojn. 95-procente la polaj soluloj serĉas konstantan partneron kaj la plej gravaj estas por ili tiaj valoroj kiel la familio (67 procentoj de la enketitoj), amo (58 procentoj). 74 procentoj de solece vivantaj poloj en la aĝo de 18-39 vivojaroj deklaris la deziron havi infanojn. Parto de soluloj ne kaŝas, ke deziras ligiĝi kun personoj ne divorcitaj kaj seninfanaj. La ekzamenado liveris ankaŭ respondojn pri seksaferoj. 45 procentoj de poloj vivantaj solece en la aĝo de 18-24 vivojaroj kaj 15 procentoj en la aĝo de 25-39 vivojaroj ne komencis ankoraŭ seksan vivon. Tio laŭ esploristoj montras, ke poloj sopiras al vera amo, al valoroj, kiuj fortigas la familian vivon por longaj jaroj. 91 procentoj de polaj soluloj konfesis havi/flegi iun hobion, plej ofte temas pri vojaĝado. Samtiom deklaras kontenton pri sia materiala situacio.
El la elsendo 06.06.2017. Legas Tomek – 2’21”
Pollando, nekonstanta membro de la Sekureckonsilio de UN
La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj elektis en la sekreta voĉdonado kvin nekonstantajn membrojn de la Sekureckonsilio por la jaroj 2018-2019. Pollando ĝuas grandan sukceson akirinte plej multnomran subtenon akirinte 190 subtenovoĉojn je du sindetenoj. Krome estis elektitaj Kuvajto, Peruo, Eburborda Respubliko kaj Ekvatora Gvineo. Pollando kandidatiĝis al la Konsilio en 2009 gvidante la kampanjon sub la devizo „Solidareco-Respondeco-Engaĝiĝo”. Ĝis nun Pollaando estis membro de la sekureckonsilio kvin fojojn, la lastan fojon en la oficperiodo 1996-1997.
El la elsendo 02.06.2017. Legas Barbara – 0’57”
Polaj ekspertoj klerigos ĉinajn inĝenierojn
Laborantoj de la Bjalistoka kaj de la Krakova Politeknikoj klerigos ĉinajn inĝenierojn en la Ĉina-Pola Lernejo de Inĝenierio ĉe Tianjin Chengjian University. La edukoferto de la nova altlernejo estas direktita al la civitanoj de Ĉinio kaj la okupoj estos gvidtaj en la angla lingvo. Findstudintoj ricevos du diplomojn – la polan kaj ĉinan. La studoj komenĉiĝos aŭtune okazante unuavice en Ĉinio, kien estos veturantaj polaj lekciantoj. Scienistoj el Bialistoko instruos konstruadon kaj medioinĝenierion, tiuj el Krakovo arkitekturon kaj naturarkitekturon, entute unu trionon de la instruprogramo. Estas planite, ke ĉinaj studentoj estos venantaj ankaŭ al Pollando por unu semestro aŭ unu jaro por sperti la studojn laŭ la plena pola sistemo.
El la elsendo 30.05.2017. Legas Tomek – 0’54”
La pola lingvo ĉiam pli populara en Irkuck
La polan lingvon en la Ŝtata Universitato en Irkucko, la plej granda altlernejo en la ĉefa urbo de la Orienta Siberio studas en plimulto rusoj, eksterlandanoj, sed ankaŭ poldevenuloj. Ĝi estas lekciata devige kiel unu el la nuntempaj slavaj lingvoj en la fakultato de la rusa filologio. Aldone en la fakultato de fremdaj lingvoj studentoj povas elekti la polan lingvon kiel la tiel nomatan duan fremdan lingvon. Ekde 2015 funkcias en la universitato Centro de la Pola Lingvo, kiu rolas kiel rendevuejo por studentoj de diversaj fakultatoj, kaj ankaŭ por personoj lernantaj la polan lingvon en la loka katolika preĝejo. En Irkucko estas pli ol 10 altlernejoj, do la grupo de neplenaj 50 personoj studantaj la polan lingvon povas ne ŝajni granda, sed konsiderante, ke la filologia fakultato havas nur 20-25 studentojn la situacio aspektas iom alie, des pli ke la nombro de studentoj elektantaj la polan lingvon kreskas. La studentojn favoras la fakto, ke en Irkucko funkcias Ĝenerala Konsulejo de Pollando, aktivas polkolonia organizo „Ĉenero”. Kunlabore kun ambaŭ institucioj en Irkucko okazas Somera Lernejo de la Pola Lingvo apud Bajkalo, ĉiujaraj konkursoj pri la pola ortografio, renkontiĝoj kun invititaj de la konsulejo polaj kreantoj. La pola ministerio por la supera edukado ebligas al studentoj partopreni somerajn lernejojn de la pola lingvo en Pollando.
El la elsendo 30.05.2017. Legas Milada – 2’04”
En 2018 monumento de juna Zamenhof en Bialistoko
Lastlunde la urbokonsilio de Bialistoko decidis, ke en 2018 en Bialistoko estos malkovrita monumento de juna Zamenhof ĉe la strato, kiu portas lian nomon. La ideo estis proponita kaj akceptita kadre de la civitana buĝeto de la urbo por la 2017. Ĝi omaĝos la 100-an datrevenon de lia morto, kvankam pezentos junan Zamenhof, kiu ruligas gisferan rondforman fajrokovrilon de gisfera forno, kio estis siatempe populara ludo de knaboj en malriĉaj kvartaloj. Nunjare estos anocita konkurso por realigo de la ideo de la momentumento kaj venontjare ĝi estos malkovrita.
El la elsendo 30.05.2017. Legas Barbara – 0’55”
Dubinda vinberrikolto pro la januaraj frostoj
La nunjaraj frostoj en la sudorienta Pollando aparte en januaro, kiam la temperaturoj atingis eĉ minus 30 celsiusajn gradojn povas negative speguliĝi en la nunjara vinberrikolto, sekve la vinproduktado. Kvankam oni bone pretigis vitojn al la vintruma sezono, eventualajn damaĝojn eblos taksi nur en majo. Tamen vitoj, se eĉ suferas pro fortaj frostoj rapide regeneriĝas kaj kvankam komence fruktas pli modeste en la laŭvica jaro liveras plenan rikolton. En 2016 la vitkultivistoj en la apudkarpatia regiono rikoltis de unu hektaro ĉ. 7-8 tunojn da vinberoj. El inter ĉ. 150 vitejoj en la regiono la legalan vinvendadon gvidas 17. La aliaj produktas vinon por la propraj bezonoj aŭ por la bezonoj de ĉiam pli populara kaj dinamike disvolviĝanta enoturismo, vinprodukta turismo. En la apudkarpatia Regiono la kultivado ampleksas preskaŭ 40 hektarojn. La vitejoj havas la surfacon de du ĝis tri hektaroj. Dominas kultivejoj kun la surfaco ĝis 40 aroj.
El la elsendo 23.05.2017. Legas Tomek – 1’08”
Laŭvica terorista akto de islamistoj en Eŭropo
La tuta Eŭropo vivas sub la laŭvica terorista akto, en kies sekvo en la brita Menĉestro post la koncerto de la usona pop-stelulino Arian Grande peris 22 personoj, ĉefe infanoj kaj preskaŭ 60 estas vunditoj. Partianoj de la t.n. Islama Ŝtato tuj uzis la sociajn amoskomunikilojn por esprimi ĝojon pro la hororiga terorago kaj transprenis la respondecon pro la terorakto. La bedaŭron vortumas uniaj politikistoj, vortojn de kora kunsento kaj anima ligiteco post la terorista atenco transdsendis polaj politikistoj – i.a. prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Beata Szydło. La balotkampanjo en Britio estis suspedita kaj la ĉefministro de Britio Teresa May difinis la atencon kiel unu el la plej teruraj terorismaj aktoj. La tragedio relevas la demandon pri sekureco de la kontinento, de Eŭropo.
El la elsendo 23.05.2017. Legas Barbara – 1’12”
Pollando la tria bierproduktanto en la Unio
Pollando estas la tria laŭ la grandeco produktanto de biero en la Eŭropa Unio post Germanio kaj Britio. La ĉiujara produktado de biero en Pollando egalas al ĉirkaŭ 40 milionoj da hektolitroj kaj poloj okupas samtempe la 4-an lokon en Eŭropo, se temas pri la bierkonsumado. Plimulto de la bazaj produktoj por la bierelfarado devenas el la polaj kultivejoj. La valoro de la pola biermerkato egalas al 15 miliardoj da zlotoj. La buĝetaj enspezoj de la ŝtato oscilas al ĉiraŭ tri miliardoj 600 milionoj da zlotoj jare. La pola bierproduktado havas signifan valoron por la agrikulturo kaj komerco. Dank’ al ĝi vivtenas sin ĉirkaŭ 200 mil personoj laborantaj en la bierfara industrio, sed krome en la komerco, gastronomio, hotela sektoro kaj agrikulturo. Grandan signifon havas la biersektoro por la familiaj, malgrandsurfacaj venejoj. La priimposto de la sektoro estas senŝanĝa ekde 2009 tamen la malgrandaj bierproduktejoj ĝuas impostofavorojn. La pola biermerkato estas plene saturita, sed la pola konsumanto kaj klineto estas postulema kaj daŭre atendas novumojn.
El la elsendo 23.05.2017. Legas Milada – 1’40”
Dekoj da milionoj por turismo en la Orienta Pollando
Almenaŭ 200 milionoj da zlotoj estos destinitaj ĝis la 2027-a jaro por turismo en la Orienta Pollando. La ministerio por Evoluo kaj Banko de la Landa Mastrumado subskribis ĉi-rilatan kontrakton, kiu traktas pri preferaj kreditoj kaj pruntoj por makro- kaj malgrandaj entreprenoj el la turisma kaj turismrilataj sferoj en kvin vojevodioj laŭ la akso nordo-sudo. Enkonduke oni premisas, ke prefera kredito aŭ prunto por entreprenisto povos egali al 500 mil zlotoj kaj estus destinita por la kuracloka, sporta, ripoziga, hotela infrastrukturoj, por subteni ekologian produktadon kaj metian agadon. La programo „Entreprenema Orienta Pollando – Turismo” daŭrigas la ĝisnunajn agadojn favorantajn la evoluigon de turismo en ĉi tiu landoparto. Ĝis nun kreiĝis i.a. Orienta Bicikla Trako, Green Velo longa pli ol 2 mil kilometrojn. Pola Turisma Organizo realigis programon diskonigantan turismon en la makroregiono. Ekzemple estis funkciigita portalo Bela Oriento (www.pieknywschod.pl).
El la elsendo 16.05.2017. Legas Barbara – 1’44”
Pasaĝeraj katamaranoj sur la Mazuriaj Lagoj
Sur la Grandaj Mazuriaj Lagoj (la nordorienta Pollando) komenciĝos somersezone la ralioj de la unuaj pasaĝeraj katamaranoj. Ilian elkonstruon spronis kreskanta rekorde turismo, kiun oni klarigas i.a. kiel sekvon de la registara programo Familio 500 plus (monata kromsubvencio por ĉiu dua, tria ktp. infano en la familio, per kiu estas ĉirkaŭprenitaj 55 procentoj de ĉiuj polaj infanoj ĝis la 18-a vivojaro). Kiel la unua estis surakvigita ekskursa katamarano longa 39 metrojn en la loko Ruciane-Nida. Ĝi apartenas al plej grandaj kontinentaj pasaĝeraj ŝipoj en Pollando La unuajn pasaĝerojn ĝi prenos meze de majo navigante el Ruciane-Nida tra Mikołajki al Pisz kaj reen. Entute ĝi servos al 246 pasaĝeroj. La malferma supra ferdeko kaj malsupra kun fenestroj certigos al turistoj libere admiri la panoramon de mazuriaj lagoj. Eblos pere de ĝi transporti biciklojn kaj kajakojn. Malpli granda pasaĝera katamarano estis surakvigita en la haveno apartenanta al Mazuria Navigado en Giżycko. Ĝi longas pli pl 16 metrojn kaj estas destinita por 56 pasaĝeroj. Temas pri la unua de pli ol 20 jaroj ekskursa ŝipo konstruita en la mazuria haveno. Ĝi eknavigos en junio inter la lokoj Mikołajki kaj Ryn. Kvankam turismo en la varmia-mazuria vojevodio kreskas ekde 2010, la pasinta jaro estis rekorda. La regionon vizitis preskaŭ unu miliono tricent mil turistoj, inkluzive de 160 mil eksterlandaj. La nombro de la polaj turistoj kompare al 2015 kreskis je pli ol 14 kaj duona procentoj. En tiu statistiko ne estas konsideritaj navigistoj tranoktantaj en jaktoj, personoj disponantaj pri propraj somerdometoj aŭ somerumantaj ĉe kamparanaj domluantoj.
El la elsendo 16.05.2017. Legas Milada – 2’31”
La 72-a datreveno de la finiĝo de la 2-a mondmilito
Dum la lundaj solenaĵoj omaĝantaj la 72-an datrevenon de la finiĝo de la 2-a mondmilito la pola ministro por la defendo, Antoni Maciarewicz memorigis, ke Pollando estis la unusola ŝtato, kiu ne fikunlaboris kun la sovetunia nek kun la germana aneksintoj. Lunde komenciĝis en Vieno internacia konferenco organizita de la Pola Instituto sub la titolo „Eŭropaj intelektaj elitoj sub la germana okupacio 1939-1945”. Kiel diris dum ĝia inaŭguro la pola vicministro por la eksterlandaj aferoj, Jan Dziedziczak la provo likvidi la polajn elitojn kaj inteligentularon estis alkondukonta al plena fizika ekstermo de la nacio. La dutagan konferencon partoprenas historiistoj kaj esploristoj el diversaj landoj.Lastsabate la pola delegacio kun la vicministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Magdalena Gawin paroprenis solenaĵojn ĉe Memortabulo de la eksa germana koncentrejo Gusen, kiujn partoprenis ankaŭ la aŭstra prezidento Alexander van der Bellen. Dimanĉe la pola delegacio partoprenis la solenaĵojn de la 72-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Gusen, kiu estis unu el la plej grandaj ekstermolokoj de poloj dum la 2-a mondmilito. Ĝi funkciis ekde la 25-a de majo 1940 ĝis la 5-a de majo 1945.
El la elsendo 09.05.2017. Legas Milada – 1’52”
Parado de lokomotivoj en Wolsztyn
Komence de majo en la loko Wolsztyn oni omaĝis la 110-an datrevenon de la lasta funkcianta lokomotivejo en la mondo. Dum la 24-a Parado de Lokomitvoj estis prezentitaj 10 historiaj lokomitoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio. La lokomotivejon en Wolsztyn oni komencis konstrui en 1907 sur la surfaco de tri mil kvadrataj metroj. Ĝi posedas ankoraŭ lokomitivan ĝirplatformon de la firmao Wischer-Stargard el 1907 kaj historian akvoturnon kun la kapacito de 100 kubometroj. Inter fierindaĵoj de fervojistoj trovigas lokomtivo „Bela Helena” Pm36-2 el 1937 por tiri malpezajn eksprestrajnojn, kies rapideco estis atinganta 130 kilometrojn po unu horo. Sian jubileon havis nunjare ankaŭ germana lokomotivo el 1917 Ok1-359. Ĝi estas la plej malnova lokomotivo en Pollando daŭre ekspluatata. Ĝi rolis ankaŭ kiel filmstelulo, i.a. en la filmo „Pianisto” de Roman Polański. Entute en la lokomotivejo de Wolsztyn troviĝas 30 lokomotivoj kaj 19 historiaj vagonoj. La lokomotivparado en Wolsztyn estas la plej granda en Eŭropo rendevuo de la fervojŝatantoj. Ĉiujare venas por ĝi ĉirkaŭ 20 mil personoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Japanio, Aŭstralio kaj Usono.
El la elsendo 09.05.2017. Legas Maciek – 1’34”
Junaj eŭropanoj por la nacia identeco
Laŭ la gvidataj de kelkaj monatoj esploroj de la Eŭropa Unio de Emisiantoj (EBU) kunlabore kun la germana opinisonda instiituto Sinus junaj eŭropanoj unuavice deklaras sin por la nacia kaj loka identeco. En la internacia projekto „Generation What” la senton aparteni al Eŭropo esprimis nur 11 procentoj de la ekzamenitoj. 31 procentoj unuavice sentas la ligon kun la mondo kaj 30 procentoj ligon kun sia regiono aŭ loĝloko. 27 procentoj de eŭropaj junuloj deklaris, ke plej forte identiĝas kun sia patrolando. Laŭ la sondado eĉ la duono de junaj eŭropanoj ne fidas al la Eŭropa Unio kiel politika institucio kaj unu kvinono deklaras sin rekte por la eksiĝo. La ekzamenado esti efektivigita en 35 landoj de Eŭropo. Partoprenis ĝin preskaŭ 500 mil personoj en la aĝo de 18 ĝis 34 jaroj. Ĝi estis okazigata ekde la 11-a de aprilo 2016 kaj tiel fariĝis la plej granda interreta esplorado inter junaj personoj en la historio de Eŭropo.
El la elsendo 25.04.2017. Legas Milada – 1’28”
Pollando dum la foiro en Hanovro
En Hanovro inter la 24-a kaj la 28-a de aprilo nunjare okazas Internacia Foiro de Novumaj Industriaj Teknologioj, Hannover Messe 2017. Nunjare Pollando estas ĝia partnero sub la devizo Smart means Poland. Lastdimanĉe la Foiron komune inaŭguris la pola ĉefministro Beata Szydło kaj la germana kanceliero Angela Merkel. La polan registaran delegacion reprezentis krom la ĉefministro, vicĉefministro, ministro pri evoluo kaj financoj Mateusz Mazowiecki kaj vicĉfministro, ministro pri la scienco Jarosław Gowin. Kiel atentigis Mateusz Mazowiecki la polaj firmaoj demonstras modernajn teknologiojn, kiuj ĝis nun ne vekis asociaciojn pri Pollando. Samtempe polaj firmaoj firme partoprenas la ekonomian evoluon de multaj renomaj internaciaj entreprenoj. Krom prezentiĝo de ĉirkaŭ 200 polaj firmaoj dum la foiro eblas konatĝi kun 27 polaj teknologiaj konceptoj pretigitaj de polaj sciencaj institutoj kaj polaj invenstistoj. Pollando la unuan fojon estas strategia partnero de tion granda evento.
El la elsendo 25.04.2017. Legas Milada – 1’30”
La 74-adatreveno de ribelo en la varsovia getto
Hodiaŭ pasas la 74-a datreveno de la eksplodo de ribelo en la Varsovia Getto reage je la kampanjo de Heinrich Himmler definitive ĝin likvidi. Li estis unu el la ĉefestroj de la hitlera Germanio, respondeculo pri ekstermo de la eŭropaj judoj. En la varsovia getto restis tiam ĉirkaŭ 50-70 mil judoj – kompare al preskaŭ 500 mil en ĝia disflora fazo. Ekde la unuaj tagoj la defendantoj de la getto ricevis militistan helpon de la polaj konspiraj formacioj, i.a. Landa Armeo. La ribelo falis post neplena monato. En ĝia fina akordo Jürgen Stroop ordonis eksplodigi Grandan Sinagogon kaj deklaris likvidon de la juda loĝkvartalo en Varsovio. Hodiaŭ omaĝe al la datreveno pli ol mil volontuloj disdonas sur la straroj de Varsovio 100 mil paperajn jonkvilojn. Ĉi tiu kampanjo organizata de la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj celas flegi la memoron pri la ribelo en la varsovia getto. Jonkvilo simbolas la memoron pri la eventoj de antaŭ 74 jaroj dank’ al Marek Edelmann, la lasta gvidanto de la insurekcio, kiu ĉiujare en la datreveno antaŭ la monumento de Getto-herooj estis metanta florbukedon el flavaj jonkviloj. Al la memorkampanjo aliĝis ĉirkaŭ mil lernejoj, bibliotekoj kaj kulturinstitutcioj el la tuta lando kaj eksterlandaj parneroj el Usono, Germanio, Danlando kaj Israelo. Porokaza muralo ekzistonta ĝis la 23-a de aprilo kreiĝis ĉe la metroostacio Centrum. Okaze de la datreveno La Soci-kultura Societo de Judoj en Pollando organizas omaĝan solenaĵon antaŭ la Monumento de Getto-herooj.
El la elsendo 19.04.2017. Legas Milada – 0’59”
Lux Veritatis kun novaj atestoj pri helpo de poloj al judoj
Pli ol 70 jaroj pasis post la finiĝo de la 2-a mondmilito. La atestantoj de la tiamaj eventoj forpasas. Ne ĉesas mensogaj kaj kalumniaj ekscesoj kulpigantaj polojn pro la krimoj de germanoj kontraŭ judoj sur la pola teritorio. Samtempe la historia kononivelo de junaj personoj estas tre malalta. Manko de historia konscio negative influas la pritakson de la nuntempo kaj komprenon de internaciaj rilatoj en la mondo. Por kontraŭstari tion la Fondaĵo Lux Veritatis entreprenis kampanjon por akiri kaj pridokumenti la nepublikigitajn atestojn de la savhelpo de poloj donata al la najbaraj judoj dum la 2-a mondmilito. Aktuale la Fondaĵo posedas ĉirkaŭ 40 mil novajn atestojn, inkluzive de pli ol 8 kaj duona mil video- kaj sonregistroj. La establita de ĝi Instituto „Memoro kaj identeco” pridokumentas, prilaboras kaj verkonforimigas ĉiujn novajn atestojn de tiu ĉi helpo akirataj de individuaj personoj kaj sekve de esplorlaboroj en arkivoj. La provizojn de la Instituto povos utiligi la landaj institucioj, unuavice ligitaj kun la scienco, edukado, kulturo kaj arto. Por la esplorbezonoj de eksterlandaj institutoj dokumentoj estos tradukataj en la hebrean, anglan kaj germanan lingvojn.
El la elsendo 19.04.2017. Legas Milada – 1’49”
Laŭvicaj 10 poloj inter Justuloj inter la Nacioj de la Mondo
Laŭvicaj 10 poloj estis postmorte honoritaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo atribuata de la jerusalema Instituto Yad Vashem pro helpo donata al judoj dum la 2-a mondmilito. Temas pri Florentyna Józefa Krzeszewski kaj ŝia filino Florentyna Danuta, Aniela kaj Roman Lipski, Zofia Modzelewska, Tadeusz Stępniewski, Natalia Tomczak, Helena kaj Bolesław Topolewski kaj ilia filino Antonina. La peton distingi koncernan personon povas direkti saviĝintoj aŭ iliaj parencoj. La distingo estas titolo honora kaj la distingitoj povas klopodi pri akiro de honora civitaneco de Israelo. Laŭ pritakso de historiistoj almenaŭ kelkcent mil poloj, same plenkreskuloj kiel ankaŭ infanoj diversmaniere donis dum la 2-a mondmilito helpon al judoj, pro kio minacis la mortopuno. La nombron de la savitaj judoj oni taksas je kelkdek mil. Poloj helpadis individue kaj kadre de la konspira agado en la strukturoj de la Pola Konspira Ŝtato, inkluzive de la Konsilio por Helpi Judojn „Żegota”. 6706 poloj ricevis la medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo.
El la elsendo 19.04.2017. Legas Krystyna – 1’25”