Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Kastelo-muzeo en Łańcut inaŭguras turisman sezonon

En la Kastelo-muzeo de Łańcut (la suda Pollando) estis inaŭgurita turisma sezono. Al la vizitantoj estis disponigita la dua kasteletaĝo kun hejmecaj ĉambroj, staloj kaj koĉerejo. Dum la dusemajna vintra paŭzo la kastelo estis ordigata, ĝiaj plankoj polurataj, lustroj lavataj same kiel la arĝentaĵoj. Estis ankaŭ lavataj kaj aranĝataj la fenestrokurtenoj. Pasintjare la kastelon en Łańcut vizitis pli ol 440 mil personoj. Gastoj de la nuna sezono havos la eblecon i.a. admiri plurajn artverkojn devenantajn el la malnovaj kastelkolektoj, artverkojn aĉetitajn postmilite aŭ pruntaĵojn el aliaj muzeoj. La plej malnovaj eksponaĵoj apartenas al. la kolekto kolekton kreata de la princino Izabela Lubomirska, kiuj al Łańcut trafis en la dua duono de la 18-a jarcento. Apartan atrakciaĵon konsistigas la 2-a kasteletaĝo, la unuan fojon disponigita al la turistoj en la pasinta jaro. Troviĝas tie ĉambroj kun hejmeca karaktero,  kiel Pompeja Saloneto el la 80-aj jaroj de la 18-a jarcento kun oleopentraĵoj de Vincenzo Brenna ne sur la muro, sed sur tolaĵoj kovrantaj murojn.  La rokokostila saloneto kun ligna murfinpretigo parte el la 18-a kaj parte el la 19-a jarcentoj, kavalira salono kun originala Moire-stila murteksaĵo, laborejo por la vestado de dommastrino, kies roboj estis transportataj laŭŝtupare al la vestejo sur la 1-a etaĝo. Łańcut-kastelo estis nun  subigita al la ĝisfunda, la plej granda post la 2-a mondmilito,  restaŭro. Estis renovigitaj ĉiuj ejoj de la 2-a etaĝo kaj kelkiuj ĉambroj de la 1-a etaĝo, kiel reduta salonego, skulptarta galerio, parada ŝtuparo, kolumna salonego, ĉina apartemento. La konservistaj laboroj rilatis entute al 84 kastelinternoj. Por la vizitantoj estis disponigita krome la kastela orkidea salonego, oranĝerio,  vintra ĝardeno kun diversaj ekzotikaj, en niaj kondiĉoj,  plantoj. La kastelo en Łańcut ekde 13 jaroj troviĝas en la prestiĝa listo de la polaj Historimonumentoj.

El la elsendo 16.02.2018. Legas  Tomek kaj Barbara – 2’29”

Arkivo de Henryk Mikołaj Górecki en Nacia Biblioteko

Preskaŭ kompleta arkivo de unu el la plej elstaraj polaj komponistoj de la lasta jarcento, la mortinta antaŭ 8 jaroj Henryk Mikołaj Górecki ektroviĝis en la kolektoj de la Nacia Biblioteko. Temas i.a. pri la komponistaj manuskriptoj, i.a de lia 3-a Simfonio, personaj leteroj, inkluzive leteron de Johano Paŭlo la 2-a, korespondaĵoj kun multaj kreantoj kaj ankaŭ kvin kajeroj vastigantaj konojn pri kelkiuj komponaĵoj de Górecki, kiuj klarigas la kreoprocezon kaj la kreajn planojn de la komponisto.  En la arkivo troviĝas ankaŭ la komponaĵo Susan (por la miksita koruso a capella), kiu estis ĝis nun ne konata kaj nepublikigita. La aĉeton de la manuskriptoj ebligis helpo de la pola kulturministerio. La arkivo de Henryk Mikołaj Górecki en Nacia Biblioteko estos konsultebla de esploristoj kaj kreantoj.

El la elsendo 09.02.2018. Legas  Maciek – 1’02”

Stalowa Wola prezentas la ĉinan terakotan armeon

La loĝantoj de la loko Stalowa Wola en la apudkarpatia vojevodio (la suda Pollando) havos la eblecon ĝis la fino de marto admiri duplikatojn de la mondfamaj figuroj de la  Terakota Armeo de la 1-a Imperiestro de Ĉinio.  Kalkulata al la mondaj mirindaĵoj ekde 1987 ĝi troviĝas en la listo de la monda kulturheredaĵo de Unesko.  En la loka regiona muzeo de Stalowa Wola troviĝas 40 terakotaj soldatoj, inkluzive la imperiestron Qin, infanterianoj, arkopafistoj, oficiroj, ĉevaloj kaj ĉevaltiraj veturiloj. Ili estis faritaj sammaniere kiel la originaloj, rigardeblaj sole en la ĉina Xi’an. La armeo estis farita el terakoto, kiu antaŭ du mil jaroj estis transportata el la tuta Ĉinio al la konstruloko de la imperiestra maŭzoleo. La karakteriza trajto de la figuroj estas tio, ke ili ne identas. Ĉiu havas la malsamajn vizaĵtrajtojn, mimikon, hararanĝon, ĉiu estas prezentita en malsama pozo kaj estas malsame armilekipita. Kuriozaĵo estas,  ke la terakotaj soldatoj estis ekipitaj per veraj armiloj, i.a. glavoj, halebardoj, arbalestoj. Iliaj forĝitaj elementoj estas funkcipovaj ĝis nun.  La surpriza malkovro de la maŭzoleo dum la putfosado en 1974 fariĝis arkeologia sensacio de la 20-a jarcento. Ĝis nun estis elterigitaj  pli ol 8 mil figuroj. Shi Huang el Qin-dinastio, kiu transprenis la povon havante 13 jarojn komencis la konstruadon de la Granda Ĉina Muro. Li unuigis la malnovan ĉinan ŝtaton inaŭgurante ĝian  modernan staton. Li envivigis unuecigitan sistemon de mezuroj, pezoj, komunan valuton kaj alfabeton. La ekspozicio en Stalowa Wola estas vizitebla ĝis la 27-a de marto.

El la elsendo 09.02.2018. Legas  Tomek – 1’52”

Zalipie inter 30 plej belaj lokoj en Eŭropo

La vilaĝo Zalipie en la krakova vojevodio ektroviĝis inter 30 plej belaj, vizitendaj lokoj en Eŭropo laŭ la Japana Asocio de Vojaĝoficejoj JATA (Japanese Association of Travel Agents). Zalipie famas pro la kutimo de la lokaj virinoj ornami per flormotivoj i.a. la domfrontonojn kaj frontonojn de la hejmaj mastrumejoj. De jaroj en junio estas organizata konkurso „La pentrita ĥato”, kiu logas ne sole rivalantinojn, sed ankaŭ ĉiam pli multajn turistojn. La  konkurso „La pentrita ĥato” estas konsiderata la plej malnova, se temas pri popola arto. Ĝi ne havas fiksan daton kaj ĉiujare okazas dum la unua semajno post la religia festo de Dia Korpo. Dum tri konkursaj tagoj Zalipie svarmas de vizitantoj, inter kiuj troviĝas kreskanta nombro de eksterlandaj turistoj. Entute la krakova vojevodio fariĝas turisme pli alloga. En la pasinta jaro temis pri 16 milionoj da turistoj.

El la elsendo 02.02.2018. Legas  Maciek – 1’06”

Laŭvica albumo pri polaj tataroj

Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko eldonas laŭvican albumon kun fotoj kaj priskribo de la tradicioj de polaj tataroj. Ĝi estas dediĉita al la ritoj ligitaj kun la akcepto de la infano en la tataran komunumon. Ĝis nun aperis albumoj pri iliaj nuptaj kaj sepultaj tradicioj. La albumo „Kaj memoru nomon vian. Ritoj de transiroj de polaj tataroj – azan” fermas la serion. Azan estas la unua rito de transiro ligita kun la naskiĝo de infano enkondukanta ĝin en la konfesian vivon. Dum ĝi la gepatroj elektas por la infano plej ofte du nomojn. La unua estas oficiala, la alia uzata ĉiutage. La azan-solenaĵo en la ĉeesto de imamo havas familian karakteron okazante hejme aŭ en luita salono. Por ĝi estas necesa tablo kovrita per blanka tablotuko, sur kiun oni metas Koranon, akvoglason, panon kun salo kaj ŝafan felon, kio estas tipa por la tatra tradicio. Troviĝas sur ĝi ankaŭ dolĉa regalmanĝo „sadoga” el mielo, faruno kaj butero servata al la gastoj en la fino de la solenaĵo. En Pollando vivas ĉirkaŭ kvin mil tatardevenaj muzulmanoj. Plej multnombre en la nordorienta Pollando en la lokoj Bialistoko, Sokółka, Suchowola kaj Dąbrowa Białostocka.

El la elsendo 02.02.2018. Legas  Maciek – 1’31”

La 16- kaj 17-jarcentaj moneroj retrovitaj en Bydgoszcz

Al la Regiona Muzeo en Bydgoszcz trafis jarkomence aparta trezoro. Temas pri 480 oraj moneroj kaj 200 aliaj objektoj, i.a. juveloj, bidoj, objektoj de religia kulto el la 16-a kaj 17-a jarcentoj, retrovitaj dum la arkeologiaj laboroj en la loka katedralo. Neniu supozis dum la rutinaj arkeologiaj laboroj ligitaj kun la renovigo de la sanktejo la ekziston de tiuj objektoj. Plimulto de la troviĝantaj sub la planko de presbiterio moneroj devenas el la 40-aj jaroj de la 17-a jarcento. La plej malnova datiĝas al 1570, la plej nova al 1652. Plimulton konsistigas moneroj el la Unuiĝintaj Nederlandaj Provincoj, sed krome temas ankaŭ pri dukatoj el Toruno kaj Poznano, el Aŭstrio kaj eĉ Turkio. La historia juvelaro origine troviĝanta en ligna kesto kun metalaj fermiloj konsistis el ringoj, ornampendaĵoj, surkudraĵoj ĉefe oraj aŭ inkrustitaj de noblaj ŝtonoj. La ligna kesto ne konserviĝis. La valoro de la bidgoŝĉa trezoro estas enorme granda, ĝian devenon esploras arthistoriistoj.

El la elsendo 26.01.2018. Legas  Tomek – 1’13”

La Poznana Filharmonio premiitz pro „Quo Vadis”

La unua en la mondo diska surbendigo de la oratorio „Quo Vadis” de Feliks Nowowiejski akiris la prestiĝan premion de International Classical Music Awards-2018. La eldonita – de la germana diskoprotuktejo cpo – albumo estis nomumita en la kategorio de voĉa-instrumenta muziko. La enmanigo de la premio okazos en aprilo 2018 en Katowice. Inter la premiitoj de ICMA-2018 troviĝas ankaŭ pianistoj Krystian Zimerman kaj Szymon Nehring, krome orkestrdirektisto Krzysztof Urbański. „Quo Vadis” de Nowowiejski rivalis kun du aliaj diskoj “Stabat Mater” de Antoni Dvořak, kaj “Vesproj” opuso 37 de Siergiej Rachmaninow. “Quo vadis” estis registrita dum koncerto la 29-an de junio 2016 en la Aŭlo de Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano. La oratorio estis prezentita al muzikŝatantoj en la koncerta salonego de la Poznana Filharmonio en la Jaro de Feliks Nowowiejski (en la 70-a datreveno de lia naskiĝo,) kaj en la Jaro de Henryk Sienkiewicz. Unu tagon poste la komponaĵo estis plenumita en Konzertsaal Universitat der Kunste Berlin, ĉar  “Quo vadis” parte kreiĝs ĝuste en Berlino, kie Feliks Nowowiejski studis kaj laboris. Dank’ al la dudiska albumo de cpo „Quo Vadis” trafas al la muzikŝatantoj en la tuta mondo. Ĝi jam akiris favorajn recenzojn en la prestiĝa brita magazino “Gramophone”. Ĝi fariĝis ankaŭ disko de la monato de la monatrevuo de  MusicWeb International. La prapremiero de  “Quo vadis”, kiu estis sekve varme bonvenigita en multaj eŭropaj landoj kaj en Ameriko, okazis en 1907. En la intermilita periodo „Quo Vadis” estis prezentita ĉirkaŭ 200 fojojn en diversaj urboj de Eŭropo kaj ambaŭ Amerikoj en 13 lingvaj versioj.

El la elsendo 23.01.2018. Legas  Tomek – 1’55”

La 100-a datreveno de suvereneco en Bjalistoko

La 2018-a jaro estas solenata en Pollando kiel jaro de la 100-a datreveno de la reakiro de suvereneco post la 123-jara foresto sur la mapo de Eŭropo. Krom la jam konataj eventoj ankaŭ unuopaj urboj kaj medioj prezentas siajn omaĝplanojn. Kaj ekzemple la loĝantoj de Bjalistoko solenos en 2018 la centjariĝon de la reakiro de sendependeco fare de Pollando per muralo, t.e.  murpentraĵo  pri Esperanto kaj libereco, koncertoj, plantado de arboj kaj arbustoj ĉe „Skvaroj de la 100-jariĝo”. Kiel substrekis dum speciala gazetara konferenco la prezidanto de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski pro la graveco de la jubilea jaro la bjalistokanoj omaĝos la sendependecon  per vico da eventoj en la daŭro de la tuta jaro kaj ne sole la 11-an de novembro. Kadre de la solenadoj estos organizitaj i.a. ekspozicio de portretoj de marŝalo Józef Piłsudzki aŭtoritaj de Ludomir Sleńdziński, ekspozicio pri la 100-jariĝo de la akiro de la balotrajtoj fare de virinoj. Okazos ankaŭ edukaj laborrenkontoj „Ni, fronte al sendependeco”. Oni intencas intervjui la plej aĝajn loĝantojn de la urbo pri tio, kiel ili memoras la unuajn jarojn de la reakirita libereco. Ĝis la fino de januaro estos solvita konkurso por porokazaj aranĝoj, kiuj ricevos specialan emblemon elektotan de la urboloĝantoj. Bjalistoko destinis por la porokazaj eventoj 250 mil zlotojn.

El la elsendo 19.01.2018. Legas  Przemek – 1’37”

Eurostat pri plej popularaj lokoj el Unesko-listo

Eurostat publikigis liston de la plej popularaj lokoj el la listo de la Monda Unesko-heredaĵo en Vikipedio. Inter pli ol unu mil lokoj el Unesko-listo estas menciitaj dudek lokoj, elektitaj per la suma kvanto da vizitoj en tiuj virtualaj lokoj. Du troviĝas en Pollando. Temas pri la eksa germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau kaj la Malnova Urbo en Varsovio. La koncentrejo Auschwitz-Birkenau okupis la 4-an lokon kun 4,6 milionoj da vizitoj. La varsovia Malnova Urbo troviĝas ĉe la 17-a loko kun 2,7 milionoj da vizitoj. Plej popularaj estis la sejnaj bulvardoj en Parizo, la urbocentro de Romo kaj historiaj kvartaloj de Instambulo. La duono de la lokoj el la plej populara dudeko troviĝas en Eŭropo. En la interreta listo de Unesko pri la eksa germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau (en la listo ekde 1979) estas i.a. notite, ke ĝiaj postrestaĵoj atestas pri la kondiĉoj, en kiuj okazis la hombuĉado fare de Hitler-soldatoj. La Malnova Urbo en Varsovio troviĝanta en la listo ekde 1980 estas priskribita kiel loko, kiu dum la Varsovia Insurekcio 1944 estis 85-procente detruita de germanoj.

El la elsendo 19.01.2018. Legas  Maciek – 1’27”

Trezoro de Peruo. La reĝa tombo en Castillo de Huarmey

Ĝis la fino de majo 2018 en la varsovia Etnografia Muzeo funkcias la unua en Pollando ekspozicio de antaŭinkaaj historiaj objektoj. Temas pri pli ol 150 originalaj eksponaĵoj, i.a. ora kaj arĝenta juvelaro, ceramikaĵoj kovritaj per polikromiaĵoj kaj aliaj. Ili venis por la prezento „Trezoro de Peruo. La reĝa tombo en Castillo de Huarmey” el la Nacia Muzeo de Arkeologio, Antropologio kaj Historio de Peruo en Limo. Plimulto de ili estis malkovrita dum la esploroj de la pola arkeologia misio en Castillo de Huarmey. Poloj malkovris tie la unuan ne prirabitan tombon de la antaŭkolombia kulturo Wari de antaŭ ĉirkaŭ 1200 jaroj. Dank’ al apliko de la plej nova virtuala teknologio kaj la t.n. vastigita realo la vizitantoj povos surmetante specialajn okulvitrojn transporti sin al la loko de la polaj foslaboroj en Peruo. En la monumenteca tombo troviĝis skeletoj de 64 personoj, ĉefe virinoj kaj pli ol 1200 valoraj objektoj el arĝento, oro, bronzo, luksaj ceramikaĵoj kaj aliaj. Inter rigardeblaj objektoj troviĝas tre delikataj, zorgeme ornamitaj teksaĵoj, apartenantaj al reprezentantoj de la tiamaj elitoj. Aparta atrakciaĵo estas la prezentata la unuan fojon – arte kaj science rekreita – hiperrealisma rekonstruo de la busto kaj vizaĝo de reĝino el Castillo de Huarmey, virino sepultita en la plej alta loko de la malkovrita tombo.

El la elsendo 12.01.2018. Legas  Maciek – 1’40”