Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Jubileo de la Tatara Revuo

La 10-jariĝon solenas „Tatara revuo” la jarkvarona soci-kultura periodaĵo de la tatara etna malplimulto en Pollando. La eldonata dank’ al la subvencio de la ministerio por la internaj aferoj revuo enhavas i.a. raportojn pri la aktualaj eventoj de ĉi tiu socio kaj ankaŭ historisciencajn publikaĵojn. En la daŭro de 10 jaroj oni eldonis kvardek numerojn, kiuj trafas al la universitataj bibliotekoj, kulturcentroj kaj kunlaborantaj kun ĝi societoj. Krom aŭtoroj el Pollando, verkas por ĝi ankaŭ specialistoj el Litovio, Belorusio, Ukrainio, Rusio. Inter la aŭtoroj ĉiam pli multaj estas tataroj mem, kio signifas, ke ili identiĝas kun la periodaĵo, legas ĝin kaj volas en ĝi publikigi. Al la sukcesoj de la periodaĵo oni kalkulas la fakton, ke verkas por ĝi ankaŭ aŭtoroj ligitaj kun la universitata medio de Poznano, Toruno aŭ Krakovo. La tataraj eldonaĵoj en Pollando havas preskaŭ 90-an tradicion. En 1930 estis establita la redakcio de „Tatara Jarliro” la plej malnova periodaĵo de ĉi tiu etna grupo en Pollando aperanta ĝis hodiaŭ. Krom ĝi kaj la jubileanta periodaĵo la tatara socio eldonas ankaŭ „La Tataran vivon” kaj librojn.

El la elsendo 15.03.2019. Legas Maciek – 1’20”

Imponaj 19-jarcentaj virinaj roboj en Nieborów

Originalaj vestaĵoj de la lasta princino de Nieborów (en la lodza vojevodio, la centra Pollando) kaj zorgeme rekreitaj vestaĵoj de la 19-a jarcento estas ekspoziciataj en la Muzeo de Nieborów. La ideon prezenti transformiĝojn en la virina modo lime de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj spronis la ordigaj laboroj en la muzeaj kolektoj. En iu el la kestegoj estis malkovritaj virinaj vestoj kun akcesoraĵoj, neniam antaŭe registritaj. Tiuj ĉi roboj estis kompletigitaj de la aliaj el la muzea deponejo troviĝantaj en la Muzeo en Płock en la varsovia vojevodio. Krome la organizantoj de la ekspozicio baze de portretoj el la Palaco en Nieborów rekonstruis pliajn. La duparta ekspozicio prezentas en la Blanka Salonego de Nieborów-palaco originalajn robojn, bluzojn kaj modakcesoraĵojn el la limo 19-a kaj 20-a jarcentoj. En la alia – vestojn el la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ili apartenis al la princino Anna – familie Lubomirska – Radziwiłł. Kiel aparta atrakciaĵo estas taksata la nuptorobo de la princino, kiu grandparte estis rekreita baze de fotoj, ĉar la muzeo disponis sole pri ĝia vosteca elemento. La eksponaĵoj estis kompletigitaj per originalaj  modakcesoraĵoj – ornamaj kolpendaĵoj, broĉoj kaj horloĝoj disponigitaj de la Nacia Muzeo en Varsoivo. La ekspozicion daŭrontan ĝis la 9-a de junio ĉiumonate akompos specialaj eventoj,  kiel ekzemple parado de la 19-jarcenta modo aŭ filmprezento pri la modevoluo.

El la elsendo 15.03.2019. Legas Gabi – 2’02”

La 10-a eldono de la karesma festivalo Nowe Epifanie

Ekde la 6-a de marto ĝis la 14-a de aprilo en Varsovio daŭras la 10-a eldono de la karesma festivalo Nove Epifanie, Novaj Epifanioj. En ĝia programo estas planitaj 30 eventoj – spektakloj, koncertoj, filmprezentoj, renkontiĝoj.  La interbranĉa evento en 2019 koncentriĝas pri la figuro de Judaso. Nunjare aparte riĉa estas la spektakla programo de la festivalo, kadre de kiu estis planitaj ses premieroj kaj naŭ surscenigoj. Kunlabore kun la Teatra Akademio kreiĝis nova projekto, seminario dum kiu okazas lekcioj pri teologio, historio, sociologio. Nunjare oni instigis studentojn pri reĝisorado interpreti per la teatra lingvaĵo la figuron de Judaso. La festivalon organizas Centro de la Penso de Johano Paŭlo la 2-a, kiu same kiel la festivalo mem ne celas doni simplajn receptojn. Prefere formuli  respondojn kun demandosigno.

El la elsendo 08.03.2019. Legas Przemek – 1’04”

Manuskriptoj de Szymborska en la Jagelona Biblioteko

En la Jagelona Biblioteko en Krakovo ĝis la finaj tagoj de marto daŭras ekspozicio de manuskriptoj kaj la unuaj poezivolumetoj de Wisława Szymborska titolita „La ĝojo verki”. Troviĝas en ĝi ankaŭ la poeziaĵoj de Szymborska en la tradukoj en la ĉinan, anglan, italan, portugalan, svedan kaj serban lingvojn. La ekspozicio estas des pli interesa, ke la Nobel-premiitino ne traktis siajn manuskriptojn kun pietismo. Entute konserviĝis malmultaj, ĉar kutime post la finpoluro ŝi forigadis la pli fruajn notojn, iuj estis origine tajpitaj, kelkajn savis ŝia eksedzo eltirante el balaaĵujo.  Rigardante la manuskriptojn de Szymborska eblas spuri ne sole ŝian skribmanieron, sed ankaŭ la ĉiutagan vivon de la poetino. Videbliĝas sur ili postsignoj de la kafotaso, truetoj post ardanta cigaredo, financaj notoj. La vizitantoj havas la eblecon kompari la presitan formon de ŝiaj poeziaĵoj kun iliaj  manuskriptoj en la vitroŝarnko.  Ĉiuj klarigoj en la ekspozicio estis presitaj kun la uzo de la prestipo „Szymborska” el 2014. Parto de la manuskriptoj de Szymborska estas bitigita kaj rigardebla en la Jagelona Bita Biblioteko kaj en la Bita Nacia Biblioteko Polona.

El la elsendo 08.03.2019. Legas Maciek – 1’25”

Lumoj de Memoro por Sara Bloomfield

La direktoro de la vaŝingtona Muzeo de Holokaŭsto, Sara Bloomfield ricevis la premion „Lumoj de Memoro”, kiun la Muzeo de la germana koncentrejo Auschwitz en Pollando atribuas al personoj meritiĝintaj en la edukado pri Auschwitz kaj la ekstermo. La distingon enmanigis en Vaŝingtono la direktoro de Auschwitz-Muzeo, doktoro Piotr Cywiński en la ĉeesto de la pola ambasadoro en Usono, Piotr Wilczek. Sara Bloomfield membris en la Internacia Oświęcim-Konsilio, la konsilorgano de la pola ĉefministro pri aferoj de la eksa koncentrejo Auschwitz kaj aliaj germanaj ekstermolokoj lime de Pollando. Kiel la estrino de la vaŝingtona muzeo Sara Bloomfield partoprenis multajn intertraktojn. Dank’ al ĝiaj klopodoj en 2007 estis disponigita arkivo de dokumentoj el la periodo de Holokaŭsto en Germanio. En la 90-aj jaroj dum la milito sur Balkanoj, kunlaborante kun usona diplomataro, kroataj kaj serbaj oficistoj, Bloomfield elintertraktis interkonsenton pri la savado de dokumentoj kaj objektoj ligitaj kun holokaŭsto en Kroatio. La koncentrejon Auschwitz destinitan por poloj  germanoj establis en 1940. Auschwitz II-Birkenau kreiĝis du jarojn poste fariĝinte ekstermejo de judoj.  Pereis tie ankaŭ homoj de aliaj nacioj, almenaŭ 1,1 milionoj da homoj. En 1947 sur la terenoj de Auschwitz I kaj Auschwitz II-Birkenau kreiĝis muzeo.  

El la elsendo 08.03.2019. Legas Przemek – 1’39”

Prestiĝa premio por la direktoro de Ŝekspira Teatro

La iniciatinto kaj direktoro de la Ŝekspira Teatro en Gdansko (la norda Pollando), Jerzy Limon fariĝis laŭreato de la nunjara premio Pragnell Shakespeare Award. Tiu ĉi prestiĝa distingo estas atribuata pro la popularigado de la verkoj de Ŝekspiro en la mondo kaj pro la popularigado de konoj pri lia kreado. La enmanigo de la premio okazos la 27-an de aprilo kiel tradicia akompana evento al la naskiĝdatreveno de Ŝekspiro en lia familia Straford. Pragnell Shakespeare Award, estas atribuata ekde 1990. Tiu ĉi internacia premio estis fondita de juvelisto George Pragnell el Stratford ĉe Avon-rivero. La ĉiujara laŭreto devas distingiĝi per gravaj sukcesoj en la popularigado de la verkoj de Ŝekspiro en tiaj branĉoj kiel teatro, kritiko, sciencaj esploroj aŭ edukado. Jerzy Limon estas anglalingva filologo, historiisto, tradukisto de la angla literaturo, teatrologo kaj verkisto. Li estas agnoskata kiel elstara konanto de Ŝekspiro kaj lia epoko. Limon estas profesoro de la Gdanska Universitato, membro de la Pola Akademio de Kapabloj kaj de la Pola Sciencakademio. Li estas ankaŭ arta direktoro de la Internacia Ŝekspir-Festivalo en Gdansko.

El la elsendo 01.03.2019. Legas Maciek – 1’17”

Muziktema habilitiga verko kun E-resumo

La Muzika Akademio de Lodzo antau kelkaj semajnoj aperigis la habilitigan verkon de doktoro Marek Nahajowski „De Printz ĝis Forkel – la vizio pri la historio de la eŭropa muziko en la historiografio de la  18-a jarcento”. La elegante eldonita, detale pridokmunentita libro enhavas dulingvan resumon en la lingvoj angla kaj Esperanto. La libro estas aĉetebla laŭ mendoj telefonaj aŭ  elektronikaj ĉe la lodza Muzika Akademio. La aŭtoro prezentos ĝin aparte dum la planita por la komenco de marto internacia muzikologia konferenco en Lodzo. D-ro Marek Nahajowski estas esperantisto interesiĝanta ankaŭ pri la muzika kulturo de la E-komunumo, kiun senhezite li prezentas al la ekstera publiko dum diversaj muzikologiaj eventoj. Unu el ili estis la pasintjara 47-a Muzikologia Konferenco de la Asocio de Polaj Komponistoj pri „Pasinteco en muziko, muziko fronte al la tradicio”. Tiam d-ro Nahajowski prelegis pri la mezepokaj kantoj en la E-muzika kulturo.  Tiuj ĉi interesiĝoj kondukos lin baldaŭ esplorcele al  la Viena E-Muzeo kaj Hodler-Biblioteko en Roterdamo.

El la elsendo 01.03.2019. Legas Przemek – 1’27”

Historia pentraĵo en la Muzeo de Varmio kaj Mazurio

La Muzeo de Varmio kaj Mazurio en Olsztyn [olŝtin], la nordorienta Pollando aĉetis la tolaĵon de Anton Hoffmann „Batalo apud Heilsberg” el ĉirkaŭ la 1907-a jaro. Ĝi estos prezentita la unuan fojon en la kastelo de Lidzbark Warmiński [liĝbark varminski] en la datreveno de la granda batalo de la armeo de Napoleono kontraŭ rusaj-prusaj trupoj, la 10-an de junio 1807. Oni planas, ke la bildo – prezentanta la plej grandan batalon de Napoleono sur la nuna pola teritorio, en kiu partoprenis 55 mil francoj kaj 80 mil rusoj kaj prusoj – fariĝu ĝermo de kolekto prezentonta la napoleonan epokon en Varmio kaj Mazurio. Pri la signifo de la batalo atestas la fakto, ke la nomo Heilsberg troviĝas sur la Triumfa Arko en Parizo menciita inter lokoj de la plej gravaj bataloj de Napoleono. Ĉiujare  en Lidzbark Warmiński kaj Jonkowo apud Olsztyn okazas historiaj enscenigoj de bataloj el tiu epoko.

El la elsendo 01.03.2019. Legas Gabi – 1’16”

Historiaj instrumentoj de la Helmonta Klostro renovigitaj

Preskaŭ 10 jarojn daŭris la renovigado de ĉirkaŭ 200 historiaj muzikinstrumentoj el la Helmonta Klostro en Częstochowa [ĉenstoĥova]. Tiun laboron efektivigis specialistoj de la Konservista Laborejo funkcianta ĉe la Nacia Muzeo en Poznano (la okcidenta Pollando). Ludis ilin dum la celebrado de liturgio, ankaŭ okaze de bonvenigo de eminentaj gastoj de la klostro, muzikistoj de la paŭlana Helmonta Kapelo, establita meze de la 16-a jarcento. En plimulto temas pri lignaj blovinstrumentoj, sed estas inter ili ankaŭ violonoj, kontrabasoj aŭ violonĉeloj, kiel violono de Helmer aŭ kontrabaso de Hofman. Temas krome pri netipaj instrumentoj kiel naturaj trumpetoj, korno, bekfluto aŭ hobojoj da caccia [da kaĉja]. Ĉe la Helmonta Klostro troviĝas du el tri ĉi-specaj instrumentoj en la mondo.  Al la votoferitaj instrumentoj kalkuliĝas la 19-jarcena citro, la unusola en Pollando trumpeto clarino (klarino) el 1693 farita de Heronymus Starck [stark]  kaj ankaŭ la 18-jarcenta harpo farita de Sébastien Erard [sebastjen erar]. La historiaj monumentoj estas prezentataj en la konstanta ekpozicio en la Muzeo de 600-jariĝo sur Jasna Góra [jasna gura], (Hela Monto). Ĉiu renovigita instrumento estis detale dokumentita kaj estos prezentita en speciala gvidkatalog.

El la elsendo 22.02.2019. Legas Gabi – 1’45”

”La heredaĵo de Edyta Stein”

Komence de februaro 2019 estis inaŭgurita en la familia domo de Edyta Stein en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) la programo „Heredaĵo de Edyta Stein”. Laŭ la deklaro la programo pere de edukokupoj, kulturaj eventoj kaj disponigo de ŝia familia domo al la vizitantoj popularigos la heredaĵon de ĉi tiu monakino, karmelanino beatigita kaj kanonizita de Johano Paŭlo la 2-a, proklamita – patronino de Eŭropo. La deklaron subskribis la pola vicministro pri kulturo Jarosław Selin, direktoro de la Centro pri Memoro kaj Estonteco Marek Mutor kaj la prezidanto de la Societo Edyta Stein, pastro Jerzy Witek. Kiel akcentis ministro Selin la figuro kaj biografio de la sankta Edyta Stein en maniero aparta estas enkadrita en la historio de la urbo, en la drameca historio de la homaro kaj Eŭropo de la 20-a jarcento. Ĝis nun pri ŝia domo kaj heredaĵo en Vroclavo okupiĝis unuavice noblaj sociaj agantoj, nun tiun devon kunpartoprenos la pola ŝtato deklarinte sian plenan subtenon. En 2019 en la familia domo de Edyta Stein kreiĝos konstanta ekspozicio dediĉita al la patronino de Eŭropo, estas planitaj 24 diversspecaj eventoj kaj krome la domo estos disponigitaa por ĉiutagaj vizitoj. Tio havas apartan emfazon lige kun la planita por decembro Taizé-renkontiĝo en Vroclavo. La societo de Edyta Stei estis establita en 1989 laŭ iniciato de personoj fascinitaj pri ŝia biografio kaj filozofia heredaĵo. En 1995 ĝi fariĝis la posedanto de ŝia familia domo, en kiu troviĝas ankaŭ ĝia sidejo. Edyta Stein estas la unua judino, kiu post la konvertiĝo, estis proklamita sanktulino de la Romkatolika Eklezio.

El la elsendo 15.02.2019. Legas Maciek – 1’59”