Kulturkroniko
Pollando por la 62 Internacia Artekspozicio en VenecioPollando por la 62 Internacia Artekspozicio en Venecio
Dum la 61-a Internacia Artekspozio en Venecio en 2026 Pollandon reprezentos la projekto „Lingvoj el la akvo”. Ĝi estos prezentita en tiuokaze pretigota Pola Pavilono.
La projekton inspiris la esploroj pri la lingvaĵo de balenoj, iliaj kantoj, tradukitaj laŭ la homa impresiĝemo. La jam prilaborita videaĵo prezentos la provojn de la homa komunikado sub la akvo per la voĉa kaj gesta lingvoj, elmontrontaj, kiel la subakva medio influas la eblon komunikiĝi.
La projekto „Lingvoj el la akvo” estas rakonto pri la komunikado inter personoj aŭdantaj kaj surdaj, inter homoj kaj balenoj, inter la mondo, kiun ni konas kaj la mondo nur kreiĝanta. Tiu projekto emfazas, ke ĉiu lingvo havas la propran valoron, ke ĉiu voĉo entenas la povon krei komunumon. Ĝi ne nur rakontas pri arto, sed estas manifesto de egaleco, kuraĝo, estonteco.
La 61-a Internacia Artekspozicio – La Biennale di Venezia okazos inter la 9-a de majo kaj la 22-a de novembro 2026.
El la elsendo 10.03.2026. Legas Maciek – 01′ 18″
La virina demando 1550-2025
Ĝis la 3-a de majo 2026 eblas ankoraŭ rigardi en la Muzeo de Moderna Arto en Varsovio la ekspozicion “La Virina Demando 1550–2025”. Temas pri unu el la plej grandaj kaj plej ampleksaj ekspozicioj dediĉitaj al virina laboro. Ĝi konsideras preskaŭ kvin jarcentojn de la arta kreado de virinoj – ekde la 16-a jarcento ĝis la nuntempo – prezentante preskaŭ 200 verkojn de preskaŭ 150 diversepokaj artistinoj aktivantaj en diversaj regionoj de la mondo kaj en malsamaj kulturaj rondoj.
La ekspozicikoncepto koncentriĝas pri la kontinueco de la virina ĉeesto en la arthistorio, montrante ĝin kiel egalrangan, firman elementon de la kultura heredaĵo. La ekspozicio estas dividita laŭ naŭ temaj sekcioj, sed ne observas la kronologian principon, donante la atenton al motivoj, strategioj kaj ripetiĝantaj spertoj. Tiel historiaj verkoj akompanas la nuntempajn. Pentraĵoj de renesancaj artistinoj, kiel Sofonisba Anguissola kaj Artemisia Gentileschi apudas verkojn de nuntempaj artistoj, kiel Yoko Ono, Lubaina Himid kaj Tracey Emin. Ĉi tiuj kunmetoj emfazas la daŭran ĉeeston de virinoj en la arta mondo, malgraŭ ŝanĝiĝantaj sociaj kaj instituciaj kondiĉoj.
El la elsendo 25.02.2026. Legas Maciek – 01′ 29″
La 555-jara astronomia horloĝo denove funkcias
En la Maria-Baziliko en Gdansko jarfine estis prezentita la restaŭrita 555-jara astronomia horloĝo. La objekto, opiniata kiel unu el la plej valoraj ekzemploj de la mezepoka tekniko, post plurjaraj konservistaj laboroj denove povas funkcii.
La horloĝo estis konstruita en 1470 kaj altas 14 metrojn. Ĝi konsistas el tri partoj – kalendario, planetario kaj moviĝantaj figuroj, la t.n. figurteatro. Dum 6 jaroj pri ĝia konstruo laboris Hans Düringer el Toruno (la norda Pollando). Ekde la komenco ĝi estis pli ol horloĝo. Ĝi elmontradis ekleziajn festojn, liturgiajn periodojn, lunfazojn, situon de planedoj kaj eĉ impostajn limdatojn.
La horloĝo konsistas el tri facoj. La plej granda enhavas 3005 datenojn validajn por la jaroj 1463-1538. Du malpli grandaj facoj ebligis kalkuli datumojn bezonajn por konstrui la liturgian kalendaron, aktualigi la grandan facon por 76 jaroj. Ili ebligis difini datojn de moviĝantaj festoj. En la centro de la kalendaro troviĝas la figuro de Maria kun Di-Infaneto ĉirkaŭita de radianta gloro. La tuton ĉirkaŭas kadro kun kvar figuroj simbolantaj la tempopason.
Dum la 2-a mondmilito en 1944 la astronomia horloĝo estis protekte kaŝita kontraŭ detruo kaj revenis al Gdansko postmilite. La rekonstrulaboroj daŭris inter 1987 kaj 1990. Tiam pli ol 80 procentoj de ĝiaj konstruelementoj konserviĝis en la originala formo. Pliaj konservistaj laboroj okazis en la jaroj 2005-2025. Aktuale en la mekanismo funkcias unusola rado el la origina astronomia kalendaro kun 365 dentoj.
La astronomia horloĝo en la Baziliko de Sankta Maria estas la plej grava teknologia monumento en Gdansko kaj unu el la plej valoraj ĉi-specaj objektoj en Pollando.
El la elsendo 15.02.2026. Legas Gabi – 02′ 48″
Inter iluzio kaj realo – Speguloj
„Speguloj. Inter iluzio kaj realo” estas la temo de nova portempa ekspozicio en la varsovia Scienca Centro Kopernik. Ĝis la 31-a de aŭgusto 2026 la vizitantoj havas la ŝancon konatiĝi kun la fascina mondo de speguloj, kiu ligas sciencon, arton kaj amuzon.
La ekspozicio prezentas spegulojn kiel instrumenton por esplori fenomenojn matematikajn kaj fizikajn. La vizitantoj povas mergiĝi en la mondon de simetrio, respeguloj kaj nefinitaj tuneloj, kie la limo inter tio, kio estas reala, kaj tio, kio estas iluzia estas flua
Ekzemple, la simetrio enestas en multaj aspektoj de nia vivo, ekde naturo ĝis arto. La ekspozicio montras, kiel ĝi influas nian mondopercepton, kaj kial ĝi estas tiom esenca en la scienco. La vizitantoj povas mem eksperimenti por kompreni matematikajn kaj fizikajn principojn kaŝiĝantajn malantaŭ la simetrio, tion kiamaniere spegulo reflektas la realon, kaj kiel perceptas tion la homa okulo.
La ekspozicio „Speguloj. Inter iluzio kaj realo” povas ravi ne sole ŝatantojn de scienco, sed ankaŭ arkitektojn, projektantojn kaj ĉiujn ĉi, kiuj interesiĝas pri tio, kiel spaco influas la homajn sensojn.
El la elsendo 15.02.2026. Legas Gabi – 01′ 47″
Lodzo en la legomaratono pri Muminoj
Fine de januaro en Finnlando okazis kelkdek-hora maratona publika legado de la libroj de Tove Jansson. La finnan iniciaton de la tiea publika emisianto Yle partoprenis pli ol 130 konataj figuroj de la publika vivo. Kaj la evento estis festo de literaturo, kulturo kaj komuneco.
La 30-an de januaro aliĝis al la evento la Universitato de Lodzo sub la devizo „La legomaratono kun Muminoj en Helsinki kaj Lodzo” i.a. ligante retkonekton kun la Universitato en la finna Oulu. Ambaŭ altlernejoj apartenas al la reto UNIC, kiel altlernejoj en urboj kun postindustria historio kaj forta kultura-eduka potencialo. Aldone en 2026 Oulu rolas kiel Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo.
Lodzo aliĝis al ĉi tiu iniciato pro siaj artaj ligoj kun Muminoj. Tie la filmstudio Se-Ma-For en la jaroj 1977-82 realigis – kun plena aprobo de la aŭtorino Tove Jansson – la animitan filmon pri Muminoj. En la lodza Muzeo de Kinematografio daŭre estas rigardebla la ekspozicio „Muminoj – la pordo estas daŭre malferma”, pri kio ni jam siatempe informis.
En Pollando la Muminoj vekas asociojn kun la infana literaturo, tamen la kreado de Tove Jansson de jaroj estas konsiderata pli vaste en la literaturscienca, filozofia-antropologia kaj filma perspektivoj. La varmo kaj universaleco de Mumin-rakontoj estas proksimaj al legantoj de la tuta mondo.
El la elsendo 15.02.2026. Legas Pamela – 02′ 15″
Ligoj inter Sobieski- kaj Stuart-gentoj
Ĝis majo 2026 en la Palaco de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Varsovio daŭras portempa ekspozicio, dediĉita al la ligoj inter la reĝa Sobieski-familio kaj unu el la plej gravaj reĝaj gentoj de Anglio, Skotlando kaj Irlando, la Stuart-dinastio.
Temas pri la unua ĉi-speca prezento de la pentraĵoj kolektitaj kaj aranĝitaj, kiel rakonto pri la familiaj kaj politikaj ligoj inter Sobieski- kaj Stuart-familioj. La ekspozicio „Brilo kaj spektro de la krono” enhavas artverkojn, personajn memoraĵojn kaj dokumentojn – ankaŭ el privataj kolektoj – kiuj ĝis nun ne estis prezentataj al vasta publiko. Inter ili troviĝas portretoj de Maria Kle mentyna Sobieski kaj Jakobo la 3-a Stuart de Antonio David, portretoj de iliaj filoj – Karlo Edvardo Stuart kaj Henriko Benedikto, horloĝo de Maria Klementina, preĝolibro de la reĝino Maria Stuart, krokizoj de la herooj de la ekspozicio kaj romaj palacoj, en kiuj ili vivis. La vizitantoj konatiĝas ankaŭ kun scenoj pri la nupto de la paro, bapto de ilia filo, kaj unika letero de la reĝido Konstanty Sobieski el 1720. Multas aliaj artverkoj kaj memoraĵoj.
La centra figuro de la ekspozicio estas Maria Klementyna Sobieski, la nepino de la reĝo Johano la 3-a Sobieski kaj Maria Kazimira, la edzino de Jakobo la 3-a Stuart, pretendanta al la trono de Anglio, Skotlando kaj Irlando. Havante 17 jarojn ŝi fariĝis lia fianĉino, kaj post multaj obstakloj ŝi atingis Italion por edziniĝi al Jakobo en 1719. La sorto de Maria Klementyna – ekde feliĉa geedzigo, tra mallonga periodo de feliĉa familia vivo en Italio, kies frukto estis du filoj – ĝis konflikto kun la edzo pri ilia edukmaniero kaj izoliĝo en klostro kaj morto – spegulas sorton de multaj tiuepokaj virinoj, kies vivo estis kondiĉita de granda politiko.
La ekspozicion akompanas edukprogramo adresita al diversaĝaj vizitantoj. Lige kun la ekspozicinaŭguro okazis internacia simpozio kun partopreno de fakuloj el Pollando, Britio kaj Italio, dediĉita al la historio de la du reĝaj familioj kaj ilia heredaĵo. La patronecon super la ekspozicio transprenis la Instituto POLONIKA kaj la Brita Ambasado en Varsovio.
El la elsendo 05.02.2026. Legas Gabi – 03′ 07″
Poloj kun- kaj atendante filmpremiojn
Pola pianistino kaj komponistino, Hania Rani transprenis en januaro en Berlino la Eŭropan Filmpremion pro la muziko por la jam famiĝinta filmo de Joachim Trier „Sentimentala valoro”. La artistino estas konata pro la komponado de muziko minimalisma kaj subtila, tamen emociiga, liganta elementojn de muziko klasika, pop-muziko kaj elektronika muziko. Hania Rani ricevis krome multajn aliajn premiojn, i.a. ŝi fariĝis laŭreatino de la pola muzika premio Frederikoj, ŝi estis premiita en la festivalo de la Polaj Beletraj Filmoj pro muziko por la filmo „Laŭeble for de ĉi tie”; ŝi estas laŭreatino de la premio de la periodaĵo „Politiko” en la kategorio muziko populara.
Aldonendas, ke ĉi tiu plej nova filmo de Joachim Trier, por kiu la muzikon komponis Hania Rani, estis nomumita por Oskar-premioj en 9 kategorioj. Aliflanke inter kromaj fortaj kandidatoj por Oskar-premio 2026 troviĝas du aliaj filmoj, al kiuj kontribuis polaj artistoj.
Inter la nomumitoj por la 98-a eldono de la premioj en la kategorio la plej bona filmo rivalas „Hamnet” reĝisorita de Chloé Zhao. Por Oskar-premio en ĉi tiu filmo estis nomumita Małgosia Turzańska, pola-usona kostumgrafistino. Ŝi diplomitiĝis en la Fakultato pri Scenografio kaj Kostumologio en la Belarta Akademio en Prago kaj en New York University Tisch School of the Arts. Ŝi aŭtoris pli frue kostumojn por kelkaj famaj usonaj filmoj, kiel Hell or High Water, You Were Never Really Here, Stranger Things, The Green Knight.
Al Oskar-premio 2026 pretendas ankaŭ la pola-kanada filmreĝisoro kaj kreanto de animaĵoj Maciek Szczerbowski. Li estis nomumita en la kategorio la plej bona mallonga animita filmo „The Girl Who Cried Pearls”, Knabino, kiu ploris per perloj.
El la elsendo 05.02.2026. Legas Maciek – 02′ 09″
Basil Alkazzi en la Nacia Muzeo en Gdansko
La mortinta en junio 2025 pentristo Basil Alkazzi dum dek jaroj estis unu el la sponsoroj de la Nacia Muzeo en Gdansko. Nun la Nacia Muzeo en Gdansko ĝis la 1-a de marto 2026 prezentas ekspozicion al li dediĉitan. Basil Alkazzi praktikis desegnadon, akvarelpentradon kaj guaŝpentradon. Lia kreado disvolviĝis marĝene de la ĉefa artfluo, konsistante el profunda meditado pri belo kaj sperto de la naturo.
Dank’ al Basil Alkazzi la Muzeo riĉiĝis je 149 verkoj de 43 artistoj el Usono, Britio, Japanio, Suda Koreio kaj Latvio. Li mem donacis al la muzeo 26 siajn verkojn. Inter aliaj aŭtoroj estas klasikuloj de la nuntempa arto, kiel John Hedgecoe, David Hockney, Joe Tilson, Paul Huxley aŭ Keith Vaughan. Krome la ekspozicio entenas artaĵojn de junaj artistoj, ofte laŭreatoj de la lanĉitaj de Alkazzi premioj. La jarajn stipendiojn de la lanĉita de li Royal College of Art. ricevis pli ol 90 artistoj. Samtempe dank’ al liaj rimedoj la Muzeo aĉetis 200 verkojn. Ili aktuale formas la plej grandan en la polaj muzeaj kolekton de artistoj, debutintaj post la dumila jaro.
La ekspozicion akompanas riĉa kleriga programo kaj kuratoraj vizitgvidadoj.
El la elsendo 25.01.2026. Legas Maciek – 01′ 36″
Hanna Krall kaj Anna Bikont kun Chertok-premioj
Polaj raportistinoj Hanna Krall kaj Anna Bikont estis distingitaj per la literatura premio de Odette kaj Léon Chertok. Ili ricevis ĝin pro la eldonitaj en Francio libroj „Prezo. Serĉante postmilite judajn infanojn” (Bikont) kaj „Fantomo de doloro. Ĉiuj raportaĵoj” (Krall).
La premio estas atribuata ekde la 2025-a jaro pro literaturaj verkoj pri la hombuĉado.
„Prezo. Serĉante postmilite judajn infanojn” de Anna Bikont rakontas pri la postmilita serĉado de Centra Komitato de Judoj en Pollando de pli ol 50 judaj infanoj, savitaj kaj protektitaj de kristanaj familioj dum la 2-a mondmilito.
„La fantomo de doloro” de Hanna Krall en unu volumo entenas ĉiujn raportaĵojn de la aŭtorino el la jaroj 1993-2003 dediĉitajn al sorto, pereo kaj memoro.
La francaj tradukoj de ambaŭ libroj estis eldonitaj ĉe Noir Sur Blanc.
El la elsendo 25.01.2026. Legas Maciek – 01′ 10″
Pliaj artverkoj en la Bita Nacia Muzeo de Varsovio ĝis 2028
Dank’ al la projekto „Apollo” ĝis la 2028-a jaro en la Cifereca Nacia Muzeo en Varsovio aperos pliaj 40 mil 844 objektoj. Tiu iniciato estis ebla dank’ al la financa subvencio el la Eŭropaj Fondusoj kaj Pola Kulturministerio.
Aktuale en la paĝoj de la Cifereca Nacia Biblioteko en Varsovio troviĝas jam pli ol 170 mil artverkoj. Eblas konsulti tie komentojn de esploristoj, eblas konsulti multmediajn fontojn. Dank’ al la nova projekto estos aldonitaj pliaj objektoj, samtempe la tuta portalo estos alkonformigita al la plej novaj postuloj de la cifer eca disponeblo. Aldoniĝos en la cifereca formo kolektoj de moneroj, medaloj, fotografaĵoj kaj ikonografaĵoj, artverkoj el la Kabineto de Krokizoj kaj Desegnaĵoj, el la Kolekto de la Orienta Arto.
En la plano estas prilaboro de sekcio kun aŭdiogvidiloj, kiu ebligos al vizitantoj aŭskulti informojn pri la rigardataj verkoj kaj rigardi filmojn ligitajn kun ili.
La projekto „Apollo” daŭrigas la pli fruajn projektojn, kiel „La Malferma Nacia” aŭ „Hereditas”, kiuj ebligis ciferecigi pli ol 60 mil objektojn. La progresojn de la nuna projekto, finiĝonta en majo 2028, eblas sekvi pere de la reta paĝo de la Nacia Muzeo en Varsovio (https://cyfrowe.mnw.art.pl/pl/zbiory).
El la elsendo 25.01.2026. Legas Pamela – 01′ 45″