Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Riĉa konkurso de la Krakovaj Kristnaskaj Kripetoj

La rezultoj de la 82-a konkurso por Kristanskaj Kripetoj de Krakovo estis solene anoncitaj la 8-an de decembro en la palaco Krzysztofory. Nunjare la ĵurio konsistanta el historiistoj, etnografoj, arthistoriistoj, arkitetoj kaj platikistoj pritkasis 221 verkojn. Tio elmontras, ke la tradicio daŭre estas vigla kaj evoluas.
Nunjare eblis rivali en ses kategorioj destinitaj por plenkreskuloj, por gejunuloj, por familioj, por infanoj, por lernejoj. En la nova kategorio OFF estis taksitaj kripetoj ne firme ligitaj al la tradicio. En ĉi lasta kategorio venkis kristnaska kripeto brodita sur la virina korsaĵo de tradicia krakova kostumo. La tradicio de la krakova kristnaska kripetfarado kiel la unua inter polaj objektoj ektroviĝis sur la Listo de la nemateria kulturheredaĵo de Unesko en 2018.
La krakova kristnaska kripeto signife diferencas disde la Bet Leĥemaj kripetoj, ĉar ĝi devas havi la turan formon kaj enhavi karakterizajn por la krakova arkitekturo detalojn. Nunjare la disdono de la premioj okazis en la ĉeesto de gastoj el Italio. La informo pri la konkurslaŭreatoj estis ligita kun oficiala malfermo de ekspozicio de la kristnaskaj kripetoj el Caltagirone, la sicilia urbo fama pro siaj ceramikaj kripetoj.

El la elsendo 25.12.2024. Legas Maciek – 01′ 36″

La plej bela Kristnaska Arbo 2024 en Krakovo

La kristnaska arbo sur la foirplaco de Krakovo (la suda Pollando) ravas ne sole polojn, sed ankaŭ eksterlandajn gastojn kaj ekspertojn. Ĝi gajnis la unuan lokon en la prestiĝa rangolisto de la portalo timeout.com pri la plej belaj urbaj kristnaskaj arboj de la mondo.
Post la krakova la duan lokon en la rangolisto pri la nunjaraj kristnaskaj arboj okupis tiu ĉe la deklivo de Monte Ingino en Italio, la trian la festa arbo ĉe Rockefeller Center en Novjorko. En la rangolisto estis distingitaj 11 kristnaskaj urbaj arboj i.a. tiuj el Vaŝingtono, Rio de Janeiro, Meksikurbo, Madrido, Strasburgo kaj Londono.
La ekspertoj de la portalo pritaksis la distingitajn arbojn konsiderante ilian altecon, specon, kvanton kaj kvaliton de ornamaĵoj kaj videfekton. Ili atentigis ankaŭ, ke en Krakovo dum la tuta decembro regis aparta antaŭfesta agordo kaj la stratoj kaj urboarkitekturo impresis kiel fono de la kristnaska poŝtkarto.
La Kristnaska Arbo en Krakovo estas ornamita per 26 mil energiŝparaj lampetoj ŝanĝantaj siajn kolorojn. Ĝiaj dekoraĵoj referencas al la Wawel-kastelaj arasoj kaj kaj degelantan glacion imitas amaso da ornamaj glacikonusoj. La krakovan kristnaskan arbon ornamas ankaŭ pli ol unu mil manufakture faritaj vitrogloboj.

El la elsendo 25.12.2024. Legas Maciek – 01′ 39″

I.a. polaj kristnaskaj kripetoj en Vatikano

Ekde la 8-a de decembro ĉe la Bernini-kolonaro en Vatikano eblas admiri 125 kristnaskajn kripetojn el 20 landoj. Inter ili troviĝas tri kripetoj el Pollando. Ili devenas el la Muzeo de Jacek Malczewski en Radom, el la Muzeo de la Mazovia Kamparo en Sierpiec kaj el Wadowice. Pasintjare la ekspozicion de kristnaskaj kripetoj en Vatikano rigardis pli ol 290 mil personoj. Nunjare povas esti pli da ili, ĉar la 24-an de decembro la papo inaŭguris la Jubilean Jaron 2025 kaj certe tiuokaze pilgrimantoj amase vizitos Romon.
La kripeto el Radom estas ceramika kaj konsistas el 14 elementoj. Krom la Sankta Familio kun la Di-infaneto en la trogo troviĝas figuroj de Anĝeloj, Tri Reĝoj, Paŝtistoj kaj bredbestoj. La kristnaska kripeto el la hejmurbo de papo Johano Paŭlo la 2-a Wadowice enhavas multajn elementojn, kiuj rilatas al la papo el Pollando. Ankaŭ ornamfiguroj en ĉi tiu kripeto estas ceramikaj kaj prezentas la figuron de Johano Paŭlo la 2-a, la tutan Sanktan Familion, paŝtistojn, bestojn, Anĝelojn, Tri Reĝojn. Estas en ĝi prezentita ankaŭ la familia domo de Karol Wojtyła, la urba baziliko, en kiu la papo estis baptita, figuroj de montaranaj muzikistoj. La trian kristnaskan kripeton el Pollando aŭtoris 11-jaraĝa lernantino, kiu gajnis la unuan lokon en la konkurso de „La Bet Leĥema kripeto – eta artverko”. Ŝia kripeto estis elektita inter 150 konkursaĵoj kaj estas farita ekskluzive el naturaj produktoj: pajlo, ligno, musko. La ekspozicio de la kristnaskaj kripetoj en Vatikano daŭros ĝis la 6-a de januaro 2025.

El la elsendo 25.12.2024. Legas Milada – 02′ 36″

Olga Boznańska unu el la Patronoj de la jaro 2025

Olga Boznańska estis unu el la plej gravaj figuroj de la pola arto lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ŝi estis pentristino, portretistino, reprezentantino de modernismo. En 1898 ŝi ekloĝis en Parzo, estis membro de la munkena skolo, de la Societo de Polaj Artistoj „Arto” (1898) kaj de la franca Nacia Societo de la Belartoj.
Tiuj informoj konfirmas la fakton, ke por ekbrili en la artaj salonegoj Olga Boznańska devis entrepreni longan vojaĝon tra la eŭropaj artaj salonegoj. Neniam ŝi tamen forgesis Pollandon nek polajn artistojn. En 2025 pasos ŝia 160-a naskiĝdatreveno kaj la 85-a datreveno de la morto. Omaĝe al unu el la plej konataj artistinoj la pola Sejmo/parlamento decidis proklami ŝin unu el la Patronoj de la Jaro.
Kvankam la arta kariero de Olga Boznańska evoluis eksterlande ŝi ĉiam estis ligita kun la hejmlando. Ŝi estis revenanta por longdaŭraj estadoj al la familia Krakovo, ŝi regule sendadis siajn pentraĵojn por la krakovaj kaj varsoviaj ekspozicioj, ŝi membris en polaj artaj societoj.

El la elsendo 20.12.2024. Legas Gabi – 01′ 34″

La krakova Manggha jubileas la 30-jariĝon

Lige kun la 30-jariĝo de la Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha en Krakovo estis funkciigitaj tri ekspozicioj referencantaj al la historio de ĉi tiu artcentro.
Unu el ili estas dediĉita al la pola filmreĝisoro Andrzeja Wajdy kaj lia edzino Krystyna Zachwatowicz kaj omaĝas ilian artan vojon. Ĝuste Wajda, la fama pola reĝisoro estis la ideodoninto de la Muzeo kaj akiris por ĝi la subtenon de la japanaj kaj polaj aŭtoritatoj kaj de la krakova urba konsilio.
La alia ekspozicio lige kun la 30-jariĝo de Manggha daŭronta same ĝis la 9-a de marto 2025 sumigas la ĝisnunan agadon de la muzeo. Ĝi prezentas 30 objektojn el la muzeaj kolektoj elektitajn de 30 personoj – plurjaraj laborantoj, kuratoroj, arkitektoj ligitaj kun la muzeo.
La tria porokaza ekspozicio en la artgalerio Eŭropo-Fora Orienta najbaranta kun la muzeo havas la titolon „Proksimiĝoj. Feliks Manggha Jasieński kaj lia kolekto”. Ĝi rakontas pri la vivo de Feliks Jasieński, kies riĉa kolekto de japanaj eksponaĵoj fariĝis bazo por establi la muzean centron. Ĝi prezentas centojn da objektoj el la kolekto de Jasieńskiego mem.
La establon de la Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha fundamentis la premio Kyoto Prize por Wajda en la alteco de 400 mil dolaroj kaj kreiĝinta sekve fondaĵo Kyoto-Kraków. La japana registaro apogis finance la iniciaton kaj krome la Fervojista Sindikato de la Orienta Japanio kolektis por ĝi ĉirkaŭ unu milionon da dolaroj. Komence Manggha estis la filio de la Nacia Muzeo en Krakovo. Ekde 2007 ĝi estas aparta muzea institucio, kiu konsekvence ampleksigas sian kolekton dank’ al senavareco de la subtenantoj.

El la elsendo 20.12.2024. Legas Maciek – 02′ 09″

Pentraĵo de Jan Matejko en Luvro

La pentraĵo de Jan Matejko prezentanta la figuron de la koretega bufono/blagulo de polaj reĝoj Stańczyk (Stanislao/Staĉjo) estas rigardebla ĝis la komenco de februaro 2025 en la pariza Luvro. La ekspozicio „La figuroj de bufono/blagulo ekde la Mezepoko ĝis Romantiko” prezentas pli ol 300 pentraĵojn, grafikaĵojn, skulptaĵojn kaj aliajn objektojn, kies ĉefmotivo estas la figuro de bufono/blagulo kaj signifo, kiun al ĝi oni atribuis en diversaj epokoj.
„Stańczyk” de Jan Matejko ekzempligas la romantikan alrigardon al la fliguro de bufono/blagulo en ĝia tragika dimensio. Tiu ĉi tolaĵo estas unu el la verkoj fermantaj la ekspozicion, kiu en sia lasta parto proksimigas kiel Romantiko atribuis al la figuro de bufono/blagulo tragikajn trajtojn, kion influis la 19-jarcentaj politikaj kaj kulturaj revolucioj. En la koncepto de Matejko „Stańczyk” estas viziulo, dronta en malespero antaŭsentante la sorton de sia lando. La organizantoj reliefigas la artan similecon de la pentraĵo de Jan Matejko kun la kreado de la franca pentristo Paul Delaroche kaj lia germana disĉiplo Karl von Piloty.

El la elsendo 20.12.2024. Legas Maciek – 01′ 23″

Stratarto, murpentraĵoj de NeSpoon

Ĉiam pli ofte la senplenajn dommurojn plenigas artaĵoj el la sfero de la stratarto, alivorte murpentraĵoj, muraloj. Antaŭnelone NeSpoon (Elżbieta Dymna), pola artistino kreanta baze de ceramiko, pentroarto, skulptarto kaj stratarto pentris sian plian murpentaĵon ĉe unu al la dommuroj en Lodzo. Ŝia punta murpentraĵo omaĝas la teksistan tradicion de ĉi tiu urbo. Ĝia motivo referencas al la lodza tradicia maŝina puntfarado, puntaĵoj produktataj en la troviĝinta najbare al ŝia murpentraĵo fabriko de Gustaw Geyer.
La artistino estas fascinita de la puntofarado kaj puntaĵoj kaj vaste konata pro siaj artverkoj referencantaj al puntofarado. Antaŭ ol komenci sian lastan verkon en la lodza Muzeo de Tekstado ŝi konsultis kolektojn kaj arkivojn por trovi la plej specifan por la urbo lokan puntaĵon. La fina inspiro venis dank’ al puntaĵo aĉetita en brokantejo.
Krom la murpentraĵo bildiganta puntaĵon kreiĝas instalaĵo ligita kun la ekspozicio de la verkoj de NeSpoon en la Artfabriko de Lodzo. Funkcias tie mallonga ekspozicio dediĉta al la artverko bazita sur puntaĵoj, puntaj tablotukoj kolektitaj kadre de la kampanjo >Dividu la puntaĵon< kaj trovitaj en brokantejoj.
La verkoj de NeSpoon aperis en la publika spaco de pli ol 100 urboj en 44 landoj de 5 kontinentoj. Ili estis ekzemple prezentitaj en la Pola Pavilono dum Expo 2020 en Dubajo kaj ankaŭ dum kelkdek individuaj kaj kolektivaj ekspozicioj en la tuta mondo. Ili troviĝas i.a. en la kolekto de la Muzeo Louvre-Lens en Francio. En Pollando eblas rigardi ilin en la lokoj Koniaków kaj Bobowa, agnoskitaj kiel lulilo de la pola puntfara tradicio.

El la elsendo 02.12.2024. Legas Gabi – 02′ 15″

Irena Tuwim patrono de nova tradukpremio

Irena Tuwim fariĝis la patrono de nova premio por la plej bonaj tradukistoj, kiu estos la unuan fojon atribuita dum la 18-a Festivalo „Pulso de literaturo” organizota en decembro de la Literatura Domo en Lodzo. La premio estos destinta por la plej bona pola literatura tradukisto.
Irena Tuwim aŭtoris multajn konatajn kaj alte taksatajn tradukojn en la polan lingvon i.a. de tiaj libroj, kiel Winnie-la-Pu, La Kabano de Onklo Tom aŭ Fabeloj de la Fratoj Grimm. Irena Tuwim, la fratino de Julian Tuwim, kiu sian poezian karieron komencis per E-verkado kaj tradukado en la daŭro de 50 jaroj tradukis pli ol 50 literaturajn verkojn.
Ekde 2013 la lodza Domo de Literaturo atribuas la literaturan premion de Julian Tuwim. Ekde la nuna jaro la laŭreatoj de ambaŭ konkursoj estos prezentitaj dum la solenaĵo krononta la Festivalon „Pulso de Literaturo”, la 15-an de decembro. Ĝia nunjara devizo estas „Radikoj”.

El la elsendo 02.12.2024. Legas Maciek – 01′ 13″

EMA premiis la bjalistokan muzeon

Muzeo de la Memoro pri Siberiekziloj en Bjalistoko okupiĝas pri la deportado de poloj orienten. Ĝi estis nomumita de Eŭropa Muzea Akademio por la premio Luigi Micheletti kune kun la muzeoj en Danlando, Hungario, Turkio kaj Kroatio. Dum la sesio de EMA en Nikozio ĝi ricevis specialan distingon pro sia eldonagado kaj agado en la interreto. La ĉefan premion ricevis Danlando.
En la ĵuripravigo por la distingo de la bjalistoka muzeo oni konstatis i.a., ke „la bjalistoka institucio en konvinka maniero dokumentas la historiojn de la deportadoj, ligitajn kun tio problemojn de la loka socio kaj utiligas tiujn historiojn por engaĝi vizitantajn ĝin lernantojn kaj volontulojn”. Pli frue en 2024 la Muzeo de la Memoro pri Siberiekziloj en Bjalistoko ricevis la muzean Premion de la Konsilio de Eŭropo. La establita en 2017 muzeo enhavas ĉirkaŭ 5 mil eksponaĵojn kaj krome gvidas sciencan kaj edukan agadojn.

El la elsendo 02.12.2024. Legas Maciek – 01′ 14″

La 18-a Azia Filmfestivalo

Ekde la mezo de novembro ĝis la 1-a de decembro nunjare en la varsoviaj kinejoj kaj rete disvolviĝas la 18-a Azia Filmfestivalo. Ĝi estis inaŭgurita en 2006 kaj komence estis dediĉita al la vjetnama kinematografio. Kun la fluo de la tempo ĝia programo vastiĝis. Nun la Azia Filmfestivalo de Kvin Gustoj proponas filmtrarigardon de kinobildoj kreitaj en la Orienta, Sud-orienta kaj Suda Azioj. Dum la festivalo estas prezentataj same premieoj, kiel ankaŭ novaj filmproduktoj, same klasikaj filmoj kiel ankaŭ retrorigardoj al la kreado de elektitaj artistoj aŭ de la naciaj kinematografioj.
En la nunjara festivalo estis planitaj 45 filmoj. La filmprezentojn akompanas renkontiĝoj kun kreantoj, diskutoj, prelegoj kaj aliaj eventoj. Ili ĉiuj celas laŭeble vaste prezenti la nuntempan aspekton de la aziaj kulturoj, ilian variecon kaj signifon.

El la elsendo 25.11.2024. Legas Maciek – 01′ 04″