Kulturkroniko
Pasiono de Janina Walczak-Budzicz
Ĝis la 24-a de aprilo en Varsovio eblas rigardi eksterordinaran ekspozicion. Janina Walczak-Budzicz prezentas survitre sian aŭtoran vizion de la Pasiono. La unuopaj stacioj de la Pasiono havas la dimension de unu metro je 70 centimetroj. La aŭtorino estas majstrino de ĉi tiu pentrista ĝenro, firme ligita kun Podhale-regiono (la montara regiono en la sudo de la lando), kie ŝi i.a. instruis la survitran pentroarton. En la varsovia ekspozicio ĉiun bildon akompanas ŝiaj aŭtoraj komentarioj. La Pasiona Ciklo prezentata en la Kultura Klubo de la kvartalo Saska Kępa en Varsovio kreiĝis dank’ al la stipendio, kiun la aŭtorino ricevis stipendion de la pola kulturministro.
El la elsendo 18.04.2014. Legas Milada
Wołyń 1943. Ili vokas el tomboj, kiuj ne ekzistas
Ekde la 9-a de aprilo ĝis la fino de la monato en la Arkeologia Muzeo de Krakovo funkcias ekspozicio prezentanta la genezon, trapason kaj la sekvojn de „hombuĉado en Wołyń”. En 1943 sur la tereno de Wołyń, sekve ĉe la sud-orientaj randregionoj de la 2-a Respubliko okazis unu el la plej kruelaj krimoj de la 2-a mondmilito. Rezulte de la hombuĉaj murdoj el la manoj de ukrainaj naciistoj el la formacioj OUN kaj UPA pereis preskaŭ 130 mil polaj civitanoj, en plimulto loĝantoj de vilaĝoj. La ekspozicio „Wołyń 1943. Ili vokas el tomboj, kiuj ne ekzistas” kreiĝis en 2013 okaze de la 70-a datreveno sub la devizo serĉi veron pri la pasintenco kaj konservi la memoron kiel la fundamenta devo rilate la viktimojn. La scenaron de la ekspozicio kaj la akompanajn tekstojn aŭtoras Ewa Siemaszko. El ŝia privata fotokolekto kaj el la kolektoj de la Societo de la Amantoj de Wołyń kaj Polesie-Regionoj devenas la eksponaĵoj. Ili pridokumentas la historion de 12 infanoj saviĝintaj de la hombuĉa krimo. Temas pri la unua publika ekspozicio dokumentanta tiun ĉi tragedion. La ekspozicio estis jam prezentata i.a. en Varsovio, Szczecin, Rzeszów, Sanok, Bialistoko, Koszalin, Gorzów Wielkopolski.
El la elsendo 11.04.2014. Legas Krystyna
Pliaj eventoj kadre de la Pola Jaro en Turkio
Inter la 13-a kaj la 27-a de marto en la PeraMuseum en Istambulo okazis trarigardo de filmoj de la Pola Filmista Skolo. Ĝi estis unu el la eventoj kadre de la Pola Jaro en Turkio omaĝanta la 600-jariĝon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Turkio. La 14-an de marto la solartista koncerto de Marcin Masecki, komponisto kaj ĵazpianisto, sub la titolo “Malkompono de sonatoj de Domenico Scarlatti” inaŭguris ciklon da koncertoj de la pola muziko en Istambulo. Dank’ al kunlaboro de PeraMuseum kun la Pola Instituto de Adam Mickiewicz la turka publiko havas la okazon aŭskulti polajn jungeneraciajn muzikistojn, eksperimentantajn rande de muzikĝenroj. Ciklo de ses koncertoj finiĝos en decembro 2014. Marcin Masacki inaŭgurinta la ciklon en sia kreado referencas al ĵazo, klasika kaj eksperimenta muziko. Li estas ligita kun la varsovia scenejo de alternativa muziko ĉirkaŭ la sendependa eldonejo Lado ABC.
El la elsendo 28.03.2014. Legas Gabi
Semajno de la Hispana Kinoarto en 7 polaj urboj
La 14-a eldono de la Semajno de la Hispana Kinoarto komenciĝis la 20-an de marto en Varsovio. Ĝis la 27-a de marto en du ĉefurbaj kinejoj okazas trarigardo de la hispanaj filmoj el la lasta periodo. La aranĝo disvolviĝos sekve en Krakovo, Gdansko, Lodzo, Vroclavo, Katowice kaj Poznano. La eventon kunorganizis la firmao Manana distribuanta en Pollando aŭtorajn filmojn, la ambasado de Hispanio kaj la Instituto Cervantes. En la programo de la trarigardo de la hispana kinoarto daŭranta entute ĝis la 10-a de aprilo troviĝas alte aprecataj de la kritiko kaj publiko filmoj el la lastaj jaroj, inkluzive de filmo kandidatiĝinta por la nunjara Oskar-premio „15 jaroj kaj unu tago” reĝisorita de Gracia Querejet.
El la elsendo 21.03.2014. Legas Milada
Aleksander Gierymski en la varsovia Nacia Muzeo
Ekde la 20-a de marto en Varsovio eblas rigardi ekspozicion dediĉitan al elstara pola realisto Aleksander Gierymski. Temas pri ĉ. 120 pentraĵoj, 70 desegnaĵoj kaj preskaŭ 110 lignogravuraĵoj. La ekspozicio prezentas ankaŭ fotojn de modeloj pozintaj al la artisto. Per la ekspozicio de unu el la plej elstaraj polaj pentristoj el la 2-a duono de la 19-a jarcento la ĉefurba Nacia Muzeo revenas al la tradicio prezenti verkojn de artistoj el la varsovia medio. La ekspozicion akompanas ampleksa katalogo konsideranta ankaŭ la verkojn de Aleksander Gierymski perdiĝintajn dum la 2-a mondmilito.
El la elsendo 21.03.2014. Legas Milada
Malnovurbaj keloj en Varsovio
Lastatempe estis restaŭritaj la malnovurbaj keloj de la Malnovurba Kvartalo en Varsovio, kiu kiel la tuto troviĝas sur la listo de la monda kulturheredaĵo de Unesko kiel ekzemplo de preskaŭ kompleksa rekonstruo. La rekonstruitaj malnovurbaj keloj estas nova atrakciaĵo por turistoj kaj fonto de konoj pri la pola ĉefurbo. Levita el la ruinoj post la 2-a mondmilito la Malnovurba Kvartalo estas la unusola ĉi-speca historiatesto. En la lastaj jaroj dank’ al la eŭropuniaj fondusoj oni efektivigis multajn renovigajn laborojn en ĝia subterejo farante kelkajn arkeologiajn malkovrojn, kiuj rilatas al la plej malnova historio de Varsovio. Dank’ al la uniaj fondusoj kreiĝis ankaŭ Interpreta Centro disponanta pri mapo de vizitindaj objektoj, ofertanta ekspoziciojn kaj lokojn por kulturaj-edukaj eventoj, kiel spektakloj, koncertoj, laborrenkontoj, historilecjonoj.
El la elsendo 14.03.2014. Legas Tomek
Nova investaĵo en Łazienki-Parko en Varsovio
En la varsovia Łazienki-parko estas planata unu el la plej grandaj investaĵoj de pli ol 150 jaroj. Temos pri Ĝardeno de la 21-a jarcento kun la subtera ekspozicia salonego, kies surfaco egalos al 1800 kvadrataj metroj. Ĝi servos por tempaj ekspozicioj kaj estos unu el la plej interesaj arkitekturaj objektoj de la pola ĉefurbo. La projekto estis elektita voje de konkurso, en kiu venkis studio Mecanoo Internacional plus Nawrocki Arkitektoj el Katowice, Steven Delva kaj Michael van Gessel. La ekspozicia spaco konsistos el du pavilonoj, unu el ili estos lumigita de la taga lumo venanta tra la tegmentofenetroj. Pro la fakto, ke la pavilono troviĝos sub la ĝardena herbejo ĝi ne damaĝos la historian arkitekturon de la Parko harmoniante aliflanke kun la flaŭro de la parko. La parko estas situonta sur la surfaco, en kiu ĝis nun troviĝis malnovaj forcejoj.
El la elsendo 14.03.2014. Legas Tomek
Saloneto de la Bela Libro en Varsovio
Saloneto de la Bela Libro en Varsovio ofertas por rigardo aŭ aĉeto faksimilojn de la grandaj verkoj de la pola kaj monda literaturoj. Apud la unua eldono de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewczz el 1834 jaro troviĝas sur ĝiaj bretoj tia raraĵo, kiel la Biblio de Gutenberg kune kun la kopio de valizo, en kiu ĝi estis kaŝita dum la 2-a mondmilito. La pola originalo de la verko troviĝas en Pelplin – la norda Pollando. Troviĝas tie ankaŭ faksimilo de la epokfara verko de Nikolao Kopernik kopiita laŭ unu el 11 ekzempleroj de la originala verko troviĝantaj en Pollando. Krom majstraj faksimiloj de la plej gravaj libroj de la mondo la salono Belaj Libroj ofertas librojn laŭvorte belajn, t.e. ravajn pro siaj ledaj kovriloj aŭ manaj desegnaĵoj. La salono aĉetas ankaŭ malnovajn libroeldonojn, kiu ricevas tie epokajn aŭ arte prilaboritajn kovrilojn. La kunlaborantaj kun la Salono de Bela Libro librobindistroj ofertas siajn servojn ankaŭ al privataj klientoj, kiuj povas veni tien kun propra libro aŭ familia fotoalbumo.
El la elsendo 04.03.2014. Legas Tomek
Pola Jaro en Turkio
La programon de la nunjare solenata en Turkio Pola Jaro konsistigos trarigardoj de la polaj filmoj, muzikkoncertoj, prezento de la plej nova arto kaj trarigardo de la turka arto en Pollando. La jaro ligiĝas kun la 600-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Ili estis starigitaj en 1414-a jaro, kiam sultano Mehmed la 1-a Çelebi akceptis la unuan polan diplomatian mision en la tiama ĉefurbo de la Otomana Imperio, Bursa. Oni ne forgesas, ke ĝi kiel la unusola lando en la epoko de la 18-jarcentaj dispartioj defendis la polan suverenecon atendante senditon el Leĥistano, alivorte Pollando. La Polan Jaron en Turkio inaŭguros ekspozicio “Pollando-Turkio. 600 jaroj de la politikaj kaj kulturaj rilatoj”. Ĝi funkcios inter la 6-a de marto kaj la mezo de junio en Sakip Sabanci-Muzeo en Istambulo. Preskaŭ 400 eksponaĵoj, polaj kaj turkaj artverkoj devenas el 34 kulturcentroj de la tuta Pollando. En aparta maniero speguliĝos la rolo de Bursa kaj Krakovo kiel centroj de la politika vivo kaj kulturo. Bursa estos krome prezentita kiel centro produktanta kaj ekspetanta teksaĵojn, i.a. al Pollando. La ekspozicion akompanos filmprezentoj kaj prelegoj.
El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara
Pola libro distingita en Bologna Ragazzi Award
“Majn Alef Bejs”, libro kun ilustraĵoj de Urszula Palusińska kaj teksto de Jehousza Kamiński ricevis la ĉefan premion en la konkurso Bologna Ragazzi Award en la kategorio non-fiction. Bologna Ragazzi Award estas la plej prestiĝa distingo rilate la ilustraĵojn por infanlibroj, kiun organizas ĉiujare la Librofoiro por infanoj en Bolonjo. La internacia ĵurio pritaksas unuavice grafikajn kaj editorajn valorojn de publikaĵoj en kvin kategorioj: Fiction, Non Fiction, Opera Prima (por debutantoj, novaj talentoj), New Horizons (libroj el la arabaj landoj, Suda Ameriko, Azio kaj Afriko) kaj en la kategorio Digital (aplikaĵoj). Polaj libroj regule estas dum la konkurso premiataj. La distingita nunjare pola libro „Majn Alef Bejs” ligas tradicion kun moderneco. Konsistigas ĝin jidaj rimaĵoj de juda verkisto Jehoshua Kamiński grafike ilustritaj de Urszula Palusińska. La polajn versiojn de la versaĵetoj aŭtoras Wojciech Wilczyk. Nunjare al BolognaRagazzi Award estis anoncitaj unu mil libroj el 42 landoj. La premioj estos enmanigitaj la 24-an de marto.
El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara