Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Teresiana, la nova pilgrimitinero atendas polojn

La 28-an de marto pasis la 500-a naskiĝdatreveno de sankta Teresa el Avila, granda reformantino de la karmelana ordeno, mistikulino kaj sanktulino de la Katolika Eklezio. La 17 urboj, en kiuj sankta Teresa establis reformitajn klostrojn kunorganizis la pilgrimitineron, kiu ebligas konatiĝi kun la verko de la hispana mistikulino. Eblas viziti ilin en ordo laŭplaca sekvante la pilgrimitineron piedire, aŭtomobile, trajne, bicikle kaj surĉevale. Ĉiu pilgrimanto deziranta viziti la klostrojn kaj samtempe deziranta dokumenti sian partoprenon povas provizi sin per speciala pasporto,  en kiu oni kelktas la konfirmajn stampojn. Devas esti apenaŭ kvar el du diversaj regionoj de Hispanio kiel atesto de la partopreno en la  pilgrimitinero. Ĉe la itinero krom Avila, kie la sanktulino naskiĝis, estas 16 aliaj lokoj, inter kiuj urboj tiom famaj kiel Grenada, Sevila, Burgos, Toledo, Segovia kaj Salamanka kaj malpli konataj kiel Beas de Segura, Malagon aŭ Soria. Eĉ 7 el ili troviĝas sur la listo de la monda kulturheredaĵo de Unesko. En ĉiu loko pilgrimanto povas kelkuki je teresiana menuo kaj regionaj manĝoj. Por pilgrimantoj el Pollando estis pretigitaj pollingvaj broŝuroj kaj pollingvaj pilgrimpasportoj. Sankta Teresa el Avila kun la sankta Katarina el Sieno kiel la unuj virinoj estis kalkulitaj al la vico de la doktoroj de la Katolika Eklezio. Al Pollando la reformita de s-ta Teresa ordeno venis antaŭ 400 jaroj.

 El la elsendo 10.04.2015. Legas Maciek

Festivalo de la malnova muziko Misteria Paschalia

Ĝis la 5-a de aprilo en Krakovo (la suda Pollando) daŭras festivalo Misteria Paschalia, dediĉita al la malnova muziko ligita kun la Granda Semajno kaj Pasko. La ĉefan akson de la nunjara festivala eldono formas tri oratorioj – de Niccolò Jomelli, Bernard Pasquini kaj Georg Friedrich Haendel kaj du pasionoj de Cy­pria­no de Rore kaj Johann Sebastian Bach laŭ la Evangelio de s-ta Luko. La programon kompletigas la 14-jarcentaj komponaĵoj el la tn.” Librego el Montserrat” kaj mistika ciklo de la tn. Obsukraj Matitudinoj de la Sanktaj Vendredo kaj Sabato de Francois Couperin kaj Marc-Antoin Charpentier. Laŭ la organizantoj de la festivalo la nunjara programo pasanta en la periodo de aparta maltrankvilo kaj minacoj venantaj el la sudo kaj el la oriento instigas aŭskultantojn pripensi la eŭropan heredaĵon, la eŭropajn muzikradikojn. En Krakovo prezentiĝas la steluloj alte aprecataj de la festivala publiko – hispana interpretisto Jordi Savall, itala direktisto kaj klavicenisto Ot­ta­vio Dan­to­n. Al Krakovo revenis la framca klavicenisto  Chri­sto­phe Ro­us­set kaj belga kontratenerulo kaj direktisto  Rene Ja­cobs. La unuan fojon kun sia ensemblo prezentiĝas i.a.  Diego Fa­so­lis. Laŭ la opinio de ĉi tiu svisa direktisto Misteria Paschalis estas grava kaj impona muzika evento en Eŭropo.

El la elsendo 03.04.2015. Legas Gabi

Koncerto kaj premiero de KD „Popola rekviemo”

Lastlunde en Poznano (la okcidenta Pollando) la ensemblo Kwa­dro­fo­nik kaj specialist­iĝanta en plenumado de kantoj el Kurpia Regiono  Adam Strug partoprenis la koncerton „Popola rekviemo”, kiu estis ligita kun la lanĉo de la samtitola KD. Temis pri evento unika ne nur pro la scenaro de la poznana jezuita preĝejo kaj proksimiĝanta Pasko.

La Popola Rekviemo estis ĝis nun prezentita nur unu fojon  komence de novembro 2014. La organizantoj ne planas pliajn koncertojn. La disko aperos la 7-an de aprilo. La evento estis organizita de la Nacia Aŭdovida Instituto, Pola Radio kaj la Poznana Estrado. La grupo Kwadrofonik engagiĝas en novan interpreton, rearanĝadon de la tradicia muziko, havanta popolajn radikojn. Ĝi estas ankaŭ plenumas la nuntempan muzikon. Andrzej Strug estas kantisto, komponisto de la teatra kaj filma muziko, li estas kanzonteksta aŭtoro kaj instrumentisto. Li kolektas kaj popularigas tradiciajn popolajn kantojn konatajn el la buŝa tradicio. En 2012 li eldonis sian unuan KD „Adieu”.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Krystyna kaj Milada

Konkurso de la Paskaj Palmoj en la silezia Gilowicach

Ĉirkaŭ 100 personoj rivalis lastdimanĉe en la 22-a Konkurso de Paskaj Palmoj en Gilowice en la silezia regiono. Ĵurianoj taksis du specojn de palmoj: fraŭlajn kaj fraŭlinajn. La tradicio de la Paskaj Palmoj en Gilowice havas 90-jaran tradicion kaj ili ankaŭ havas multajn magiajn signifojn. I.a. bruligataj palmo­fragmentoj ĉe la fenestro estis protektontaj domon kontraŭ fulmotondoj.

La fraŭlaj estis produktitaj de knaboj, kiuj per ilia alteco volis kapti la atenton de knabinoj. La plej altaj estis 5-metraj, sed ne nur la alteco gravis, sed elkonstruo de ili el ĉiam verdaj branĉetoj kiel de junipero, visko, bukso aŭ taksuso. Ili estas aranĝataj sur la ligna stango tavole kaj fraŭloj inter unuopaj tavoloj enmetas silk­paperajn florojn mem faritajn. Gravas ankaŭ interplektataj salik­branĉetoj kun amentoj. La palmopinton devas ornami ilia tuta fasko. La fraŭlinaj palmoj estas ne tiom altaj kiom vastaj  kaj kreiĝas el salikbranĉetoj. Knabinoj ornamas ilin per verdaj plandoj salik­paperaj floroj kaj koloraj paperstrioj, kiuj brue moviĝas en la vento.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Krystyna kaj Milada

„Pasko en Mazovio” – ekspozicio en Sierpiec

La malaperantaj popolaj kutimoj kaj ritoj ligitaj kun Pasko, tradiciaj manĝoj kaj ornamaĵoj el la fino de la 19-a jarcento ĝis la mezo de la 20-a estas rigardeblaj en ekspozicio „Pasko en Mazovio” funkcianta en la Subĉiela Muzeo en Sierpiec, la centra Pollando, en kiu sur pli ol 60 hektaroj troviĝas dek kelkaj ĥatoj, konstruaĵoj, ventmuelilo, forĝejo kaj gastejo.

La ekspozicio estas aranĝita laŭ la kronologio de la Pasko en kelkaj ĥatoj. Inaŭguras ĝin prezento de palmoj, karakterizitaj por la regiono de Sierpiec kaj Płock. La palmo portita procesie kaj aspergata dum la Palma Dimanĉo havis profundan magian signifon. Amentoj el la salikaj branĉetoj estis protekt­ontaj infanojn kontraŭ gorĝodoloro. La ĉirkaŭ­signado per ĝi de  infanoj ankaŭ havis protekto­efikon. La frapado per ĝi de brutaro, kiu la unuan fojon post la vintro direktiĝis al paŝtejoj estis certigonta ilian bonan kreskon. Sekve eblas konatiĝi kun la porokazaj bakaĵoj, ĉefe paskaj babaoj, kun la kolorigado kaj ornamado de paskaj ovoj kaj preparo de aliaj ornamaĵoj, kiel paperaj fenestro­kurtenoj kaj kronoj por sanktul­bildoj. Apartan segmenton de la ekspozicio konsistigas korboj kun manĝaĵoj, preparitaj por aspergo, konumataj dum la Pasko: ovoj, viandgalentario, pasteĉoj, vianbakaĵoj, pano, babaoj, tortoj, mazurkoj. Nun la aspergado de paskaj manĝoj havas simbolan karakteron. Iam korboj enhavis preskaŭ ĉiujn preparitajn por Pasko produktojn, kiujn  oni kolektadis en unu ĥato aŭ ĉe la vojkruco, al kiu estis venanta aspergonta ilin pastro. Poste ĉe riĉe provizitaj tabloj en ĉambroj en la norda, aŭ nordokcidenta parto de la ĥatoj, kie la mangaĵoj longe restis freŝaj la familioj vizitadis sin reciproke dum la tuta semajno por bankedi aŭ simple kunesti. La ekspozicio en Sierpiec funkcios ĝis la fino de aprilo.

El la elsendo 31.03.2015. Legas Krystyna kaj Milada

2-a Internacia Festivalo de la Pasiona Muziko en Szczecin

31 korusoj el Pollando, Germanio kaj Litovio prezentiĝas dum la komenciĝanta hodiaŭ 2-a Internacia Festivalo de la Pasiona Muziko en Szczecin [ŝĉecin] en la nordokcidenta Pollando. 28 partoprenos la konkurson. Al Szczecin venis 900 korusanoj el kelkaj gemanaj, pluraj polaj kaj unu litova urboj. En la ĵurio troviĝas ekspertoj de la korusa kanto el Pollando, Litovio kaj Norvegio. Hodiaŭ estis planita seminario antaŭanta la konkurson pri la temo „Polaj Pasionaj Kantoj”.

Artistoj prezentiĝos en diversaj ŝĉecinaj preĝejoj kaj ankaŭ en du germanaj limregionaj loĝlokoj Pen­kun kaj Bru­es­sow. Dimanĉe ili kreos muzikan kadron por dek kelkaj sanktaj mesoj en Szczecin.

Kadre de la festivalo aŭdiĝas komponaĵoj de renomaj renesancaj kaj barokaj komponistoj kaj ankaŭ nuntempaj, des pli ke tre multaj junaj komponistoj referencas al tiu temaro. La Pasiona muziko ligiĝas kun la liturgia kalendaro de la Eklezio kaj estas plenumata dum la periodo de Karesmo. Komponis ĝin la plej famaj komponistoj, kiel Anton Bruckner, Johann Sebastian Bach, William Byrd, Orlando di Lasso, Gio­van­ni Pier­lu­igi da Pa­le­stri­na, Wa­cław el la loko Sza­mo­tuły, Georg Frie­drich Te­le­mann. Al la nuntempaj komponistoj trovantaj inspiron en la Pasiono apartenas polo Krzysz­tof Pen­de­rec­ki kaj finno Arvo Part. Pasiono signifas martirecon kaj morton de Jesuo Kristo kaj ĝian priskribon troviĝantan en 4 Evangelioj. Pasiono estis komence legata. En la 10-a jarcento oni komencis ĝin kanti. Unu el la gravaj partoj de la pasiona repertuaro estas la komponaĵo Stabat Mater.

 El la elsendo 27.03.2015. Legas Barbara

Strutaj Paskaj Ovoj

Ĝis la fino de marto 2015 en la plej granda komerca-kultura centro de Lodzo Manufakturo daŭras ekspozicio i.a. de Strutaj Paskaj Ovoj, kiujn ornamis renomaj sportistoj, karikaturistoj kaj artistoj. Krome en la ekspozicio troviĝas 14 pentraĵoj kaj retpilko kun subskriboj de reprezentantoj de Pollando, Mondĉampionoj 2014. La sekvan tagon post la finiĝo de la ekspozicio ĉiuj ĉi objektoj trafos al aŭkcio favore al ne­plenlertaj infanoj. La aŭkcion okazantan sub la devizo „Pentritaj per Espero” jam la 14-an fojon organizas la Katolika Societo de Neplenlerturoj de la Lodza Arkidiocezo. La tuta enspezo  estos destinita por organizo de la somera ripozo por neplenlertaj infanoj kaj junularo.

El la elsendo 27.03.2015. Legas Maciek

Pasko 2015 – procesio Emaus nur por viroj

Nur viroj de la plej juna ĝis la plej aĝa kun la figuro de la Resurektinta Kristo partoprenos dum la Paska Lundo tradician dekkelk­kilometran procesion Emaus, kiu antaŭ la sunleviĝo akompanate de la sonoril­sonoj kaj beno de episkopo startos el la paroĥejo Suków apud Kielce, en la suda parto de la centra Pollando. La tradicio de la Emaus radikas en la unuaj postmilitaj jaroj, kiam en Su­ków okazis jezuitaj karesmaj instruoj ligitaj kun kompensa preĝo pro pekoj kaj teruraĵoj de la 2-a mondmilito. Ĉar la unua ĉi-speca procesio okazis dum la Paska Lundo 1948 oni nomis ĝin Emaus reference al la nomo de la evangelia vilaĝo, kiun celis du disĉiploj de la Resurektinta Jesuo. Kutime la procesion partoprenas ĉirkaŭ 200 viroj, por kiuj multkaze temas pri la familia tradicio perata de 2-3 generacioj. La tradicio de Emaus-pilgrimado estas en Pollando tre malofta kutimo, kiun oni flegas krome en la krakova Zwierzyniec kaj en Poznana-regiono. Suków famas ankaŭ pro sia paroĥa preĝejo, kiu estas alte taksata pro sia arkitektura valoro, same kiel la apudanta ĝin ligna paroĥejo el la komenco de la 20-a jarcento.

El la elsendo 27.03.2015. Legas Maciek

Neceramikaj arkeologiaj eksponaĵoj en Włocławek

I.a. keltan glavon el la komenco de la 2-a jarcento antaŭ nia erao, feran pinĉilon por ŝirado de haroj el la frua ferepoko kaj ostan amuleton prezentas Etnografia Muzeo en Włocławek (la norda Pollando). La eksponaĵoj en la ekspozicio „Neceramikaj arkeologiaj objektoj en la Muzeo de Włocławek” prezentas la muzeajn kolektojn ekde 1909. Komence de la 2010-a jaro en la muzeo estis inaŭgurita duparta ekspozici­ciklo prezetanta al la publiko ĉiajn objektojn konservatajn en la muzeo. En la unua parto estis prezentataj sole ceramikaĵoj. En la dua estas prezentataj historiaj objektoj el ŝtono, ostoj, kornoj. Estas eksponaĵoj lignaj kaj ledaj, vitraj kaj sukcenaj,  entute ĉirkaŭ 500 objektoj en plimulto el la regionoj Kujavio kaj Dobrzyń-regiono (en la norda Pollando). Ĉiuj eksponaĵoj estas ordigitaj laŭ la devenepoko kaj en ĉiu segmento estas elstarigita unu aparte menciinda objekto. La ekspozicio funkcias ĝis la fino de majo 2015.

El la elsendo 06.03.2015. Legas Milada

La filharmonio de Ŝĉecino inter plej bonaj eŭropaj konstruaĵoj

En la listo de la Eŭropa Komisiono kaj  Fun­da­ció Mies van der Rohe nomumitaj por la premio de Mies van der Rohe troviĝas la sidejo de la Ŝĉecina Filharmonio (la nordokcidenta Pollando). La ceteraj estas la Artmuzeo en Ravensburg, Germano, La Dana Nacia Marmuzeo en Hel­singør, Vintrinkejo Antinori el la regiono de Florenco kaj Studenta Centro Saw See Hock LSE en  Lon­do­no.

La Ŝĉecina Filharmonio, kies konstruado finiĝis en 2013 kelkfoje elvokas malsamajn opiniojn. Nome ĝia nubskrapa kaj neĝpure blana sidejo frape kontrastas kun la ĉirkaŭaĵo. Projektis ĝin arkitektoj el la hispana Es­tu­dio Ba­roz­zi Veiga.

La premion atribuas la Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento kaj la Fondaĵo de Mies van der Rohe en Barcelono. Ĝi estas atribuata ekde 1987. Lu­dwig Mies van der Rohe estas taksata kiel unu el la plej renomaj arkitektoj de la 20-a jarcento. Por la premio rivalas arkitekturaj projektoj ne pli malnovaj ol dujaraj. Ilin devas karakterizi moderneco, sed iliaj kreantoj devas talente ĉerpi el la tradicio de la eŭropaj urboj.

El la elsendo 06.03.2015. Legas Milada