Kulturkroniko
EMA-premio por la Muzeo pri historio de polaj judoj en Varsovio
Litova distingo por la protektantino de la historia tombejo Rossa en Vilno
Ekspozicio el privata kolekto en Bjalistoko kun pentraĵoj el la periodo de Juna Pollando
Ekspozicio de la hungara pentroarto en Krakovo
Verda Oskaro por pola naturscienca filmo
La plej granda patriota muralo en la loko Legionowo
100 la plej gravaj, la plej karakteriaj bataloj en la historio de Pollando troviĝas sur la plej granda patriota muralo en la lando, kies inaŭguro okazis la 11-an de novembro, en la 98-a dareveno de la revenigo de sendependeco. Ĝi kreiĝis sur la muro de Nacia Centro pri Kriptologio en Legionowo apud Varsovio. La muralo longas 750 metrojn, altas 3 metrojn kaj ĝia surfaco egalas al 2 mil kvadrataj metroj. Aŭtoras ĝin grupo de 10 artistoj, kiuj prezentas la 1050-jaran historion de la pola militistaro.
El la elsendo 11.11.2016. Legas Milada – 0’46”
