Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La 260-jariĝo de la Reĝa Pentrejo

En 1766, do antaŭ 260 jaroj laŭ la decido de la reĝo Stanisław August ĉe la Reĝa Kastelo en Varsovio Marcello Bacciarelli establis la Reĝan Pentrejon, la unuan en Pollando lernejon de la pentroarto. En Eŭropo tiuepoke funkciis kelkaj belartaj akademioj, ofte ĉe la reĝaj kortegoj, kie estis rimarkita la bezono eduki profesiajn artistojn.
Bacciarelli fariĝis direktoro en la varsovia Reĝa Pentrejo kaj inter la profesoroj estis renomaj pentristoj i.a. Bernardo Bellotto (Canaletto), Ludwik Marteau, Mateusz Tokarski, Antoni Albertrandy, formante bone funkciantan pedagogian kadron. Dank’ al la diplomitoj, postaj profesoroj, komenciĝis kontinua edukado de instruistoj por la artaj lernejoj. La komenca instruado en la Reĝa Pentrejo konsistis unuavice en la kopiado de pentraĵoj kaj skulptaĵoj, sed iom post iom, estis instalitaj aliaj specializoj. Studentoj devis alproprigi sciojn pri mitologio, historio, matematiko, fiziko, optiko. Dank’ al la pentreja biblioteko studentoj lernis krome pri artmetioj, anatomio, kostumologio, pri la antikva arto kaj pri la plej novaj – tiuepoke – arkeologiaj malkovroj. Ĝis la abdiko de la reĝo en 1795 en la Pentrejo dilplomitiĝis de 50 ĝis 70 studentoj. La ideon de la Reĝa Pentrejo transprenis la privata pentrejo de Marcello Bacciarelli. En 1816 du jarojn antaŭ sia morto la artisto fariĝis honora dekano de la Belarta Lernejo, kiu kreiĝis kade de la Varsovia Universitato. Tiu posteno estis ne nur simbola, sed ankaŭ persona referenco al la origino de la Reĝa Pentrejo.

El la elsendo 20.06.2026. Legas Gabi – 02′ 27″

Ewa Juszkiewicz kun individua ekspozicio en Madrido

Inter la 26-a de majo kaj la 6-a de septembro 2026 en la fama Museo Nacional Thyssen-Bornemisza en Madrido sian individuan ekspozicion havas Ewa Juszkiewicz. Ŝi estas diplomitino de la Belarta Akademio en Gdansko kaj unu el la plej gravaj figuroj sur la pola arta scenejo. En sia kreado ŝi majstre gravitas inter perfekta, klasikisma stilo kaj moderna, feminisma mesaĝo kaj tiel partoprenas aktualajn diskutojn pri la virina reprezentiĝo en kulturo kaj arthistorio. En ŝia dialogo kun la historio de la portreta pentroarto ŝiaj virinaj vizaĝoj estas anstataŭigitaj per fantaziaj komponaĵoj el teksaĵoj, floroj kaj herboj. Tiel Juszkiewicz ŝanceligas tradiciajn estetikajn kanonojn kaj konvenciajn imagojn pri la virina belo, ŝi reinterpretas la tradicion de la eŭropa virina portreto, inspirante sin per la arto de malnovaj majstroj, sed ankaŭ rompante ĝiajn skemojn kaj normojn.
Ŝiaj portretoj estis prezentitaj i.a. en Brooklyn Museum, Centre Pompidou-Metz, Musée d’Art Moderne de Paris aŭ Museo Picasso Málaga. Ili troviĝas en la kolektoj de Albertina Museum, Long Museum kaj en Museum of Contemporary Art San Diego. Unu el ŝiaj tolaĵoj dum aŭkcio de Christie’s estis vendita kontraŭ unu kaj duona milionoj da dolaroj. La ekspozicio en Museo Nacional Thyssen-Bornemisza konfirmas la kreskantan pozicion de la pola artistino sur la internacia scenejo de nuntempa arto.

El la elsendo 20.06.2026. Legas Maciek – 01′ 48″

Pliaj lokaj tradicioj en la Pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo

La Pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo riĉiĝis je tri pliaj registroj rilatantaj al lokaj tradicioj.
Temas pri eltondaĵoj el kolora papero el Kurpie-regiono ĉe la Blanka Arbarego. Karakterizas ilin i.a. la kolorbunto kaj tavola komponado kaj aldone distingas ilin radiaj radoj, plurkoloraj rubandoj ornamitaj per rozetoj, virkoketoj kaj pupfiguroj. Iam tiuj eltondaĵoj estis uzataj kiel ornamaĵoj antaŭ la paskaj kaj kristnaskaj festoj.
Alia tradicio ĵus registrita estas ritaj kaj ornamaj elfaraĵoj el la historia-etnografia regiono Pałuki, lime de la kujawia-pomeraia kaj grandpoluja vojevodioj, en la okcidenta Pollando. Ĝiaj plej rekoneblaj elementoj estas ornamaĵoj el papero, pajlo kaj plantoj elfarataj en la antaŭpaska periodo kaj dum la rikolta sezono. Krome karakterizas tiun tradicion subplafonaj pendaĵoj el pajlo kaj silkpapero.
La tria tradicio ĵus notita en la pola listo de la nacia kulturheredaĵo ligiĝas kun la preparado de imponaj vaksaj kandeloj en la loko Tyszowce en la orienta Pollando. Ili altas inter 4 kaj 5 metrojn kaj pezas ĉirkaŭ 30-40 kilogramojn. La tradicio de ĉi tiuj kandeloj deriviĝas onidire el la 17-a jarcento, aparte el la periodo de la svedaj invadoj kontraŭ Pollando, kaj postulas penan kelktagan procedadon, en kies sekvo kreiĝas kandeloj similaj al arbotrunko. Ili konservas mielan koloron kaj aromon. Oni kutimas ilin porti ornamatajn per blankaj-ruĝaj rubandoj dum la religiaj kaj ŝtataj solenaĵoj.
Aktuale en la Pola Listo de na Nacia Kulturheredaĵo troviĝas 127 registroj dokumentantaj vivajn tradiciojn, kutimojn kaj kapablojn transdonatajn de generacioj al generacioj. Ekde 12 jaroj troviĝas en ĝi ankaŭ Esperanto kiel portanto de la E-kulturo.

El la elsendo 20.06.2026. Legas Maciek – 02′ 20″

La arto de karpatrutenoj

Ĝis la fino de junio en la varsovia Etnografia Muzeo funkcias la ekspozicio „Ĉeestoformoj, la arto de karpatrutenoj”. Tio estas la unua tiom vasta prezento de artaj atingaĵoj de ĉi tiu etna grupo. Al ĝi kalkuliĝas i.a. tiaj artistoj kiel Andy Warhol, Epifaniusz Drowniak-Nikifor aŭ Jerzy Nowosielski.
La ekspozicio proksimigas la arton de karpatrutenoj, kiuj dum jaroj ekzistis marĝene de la historio de la eŭropa arto. La varsovia ekspozicio pruvas, ke la arto de karpatrutenoj ne estas folklora kuriozaĵo, sed vivanta aŭtonoma kaj plurflanka kulturparto, kapabla dialogi same kun la spirita heredaĵo de Karpatio, kiel kun la nuntempa estetiko.
La esenca fono de ilia historio estas spertoj de truda migrado, kiu speguliĝas en la verkoj de karpatrutenaj artistoj kaj ankaŭ en la uzataj de ili ĉiutagaj objektoj. En la ekspozicio ĝi rolas kiel vivanta atesto pri ilia historio kaj signo de la komunuma daŭro, kiu malgraŭ sia diasporeco konservis propran lingvon, identecon kaj memoron. En la kunteksto de la ekspozicio apartan emfazon akiras la vortoj de Andy Warhol „I’m from nowhere”, atestante pri identeco, kiu kapablas daŭri super la limoj kaj ŝanĝiĝantaj lokoj.

El la elsendo 10.06.2026. Legas Gabi – 01′ 39″

La pola-hispana projekto Fuego Fatuo

La Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio el Bjalistoko estos unu el la partneroj de internacia projekto realigata kun Internacia Festivalo de Muziko kaj Danco en Grenado, Fondaĵo de Juan March en Madrido kaj Teatro de la Zarzuela. Kaj temas pri enscenigo de la opero „Fuego fatuo”, kiun komponis en 1918 Manuel de Falla. Malgraŭ la planoj enscenigi ĝin en Madrido, Barcelono kaj Parizo ĝi trafis en arkivojn. Nur la retrovo de la kompleta libreto de María de la O Lejárraga García kaj de la konserviĝintaj manuskriptoj de la partituro ebligis reveni al la ideo pri la enscenigo.
La opero rakontas la historion de juna komponisto Leonardo emocie disŝirita inter sentimento al la fidela kaj modesta Clara kaj la fascina kaj loga princino Lisa. La historio de amo, ambicioj, iluzioj kaj emociaj elektoj baziĝas sur la fortepianaj komponaĵoj de Frederiko Chopin, kiun Manuel de Falla adaptis kreante eksterordinaran omaĝon al la pola komponisto.
Grava partnero de la projekto estas la Pola Instituto en Madrido, dank’ al kiu institucioj el Pollando kaj Hispanio ligis kunlaboron. Patronecon super la evento transprenis la Nacia Chopin-instituto, kiu metis ĝin en la kalendaron de la oficialaj solenadoj de la 100-jariĝo de la Chopin-konkurso en 2027.

El la elsendo 10.06.2026. Legas Maciek – 01′ 36″

La Tago de la Nacia Legado 2026

Jam de 15 jaroj estas organizata Tago de la Nacia Legado. Ĝi okazas sub la patroneco de la Prezidenta Paro kaj estas organizata de la Prezidenta Kancelario kunlabore kun la Nacia Kulturcentro. En la nuna jaro, la 5-an de septembro, oni legos amasskale la dramon de Adam Mickiewicz „La prapatroj” (Dziady).
Tra la jaroj la Tago transformiĝis de loka evento en eventon okazantan en pli ol 6 mil lokoj en Pollando kaj en la mondo. Ĝi daŭre evoluas pro la de-malsupra socia aktiviĝo, respondanta la iniciaton de la pola Prezidenta Paro. En iu momento la Prezidenta Kancelario komencis prepari specialajn libroeldonojn okaze de la Tago. La nunjara novaĵo estos aŭdiolibro promocianta la eventon en la brila interpreto de polaj aktoroj. Krome la Prezidenta Kancelario pretigas specialan elekton de dramfragmentoj por la plej junaj legantoj. Estas ankaŭ pretigataj podkastoj, lige kun la legota verko, destinitaj por personoj kun vastaj histori-literaturaj konoj kaj impresiĝemo. Unuflanke ili servos al popularigado de la verko, aliflanke kiel materialo riĉiganta per konkreta enhavo, konon pri ĉi tiu verko.
Kiel en la antaŭaj eldonoj de la Tago de la Nacia Legado sendube partoprenos ĝin esperantistaj medioj en la tuta mondo.

El la elsendo 30.05.2026. Legas Pamela – 01′ 46″

La kortega operejo de la reĝo Vladislavo la 4-a

Ĝis la 19-a de julio la 2-a etaĝo de la varsovia Reĝa Kastelo transformiĝis en teatron. Tiel dum tri monatoj la kastelo revenis – post 400 jaroj – al la tradicio de unu el la plej bonaj teatroj en Eŭropo, la kortega operejo de reĝo Vladislavo la 4-a. La ekspozicio daŭranta ekde la mezo de aprilo prezentas pli ol 100 artefaktojn, ligitajn kun la opera teatro ĉe la kortego de la reĝo, devenantajn el polaj kolektoj kaj el eŭropaj institucioj. La ekspozicio enhavas interesajn ekzemplojn de pentroarto kaj grafiko, muzikajn instrumentojn kaj dokumentojn kaj presaĵojn el la epoko. La ekspozicio „Granda spektaklo” rakontas pri tio, kiel ambicia pola reĝo transformis sian kortegon en centron de ravaj spektakloj kaj kiel arto fariĝis grava instrumento de regopovo.
La reĝo Vladislavo la 4–a Vasa la pola reĝo en la jaroj 1632-1648 apartenis al la plej kleraj regantoj de sia epoko. Kiel sublima artamanto li bone komprenis, ke la arto povas servi ne sole al la animo, sed ankaŭ al politiko. Dum sia junulaĝa vojaĝo tra Eŭropo dum kiu li vizitis i.a. Florencon, Romon, Mantuon, Parmon, Venecion kaj Vienon li renkontis la plej modernajn formojn de teatraj spektakloj. Post la reveno li decidis establi similan lokon en Varsovio. Jam en 1628 en la kastelo estis enscenigita la opero „Acis kaj Galateo”, per kiu la kortega teatro komencis funkcii. Baldaŭ post pliaj plukonstruoj kaj novigoj ĝi fariĝis unu el la plej modernaj teatroj en Eŭropo.
Dank’ al la rekonstruaj elementoj kaj multmediaj projekcioj la ekspozicio „Granda spektaklo” proksimigas la funkciadon de la baroka kortega scenejo.

El la elsendo 30.05.2026. Legas Gabi – 02′ 21″

Muzeo de Igor Mitoraj baldaŭ lanĉota

Nur du semajnoj restas ĝis inaŭguro de la muzeo de Igor Mitoraj, la 6-an de junio, en la toskana Pietrasanta. La unua en la mondo muzeo dediĉita al pola skulptisto kreiĝis en la adaptita komerca halego el la 60-aj jaroj. La vitrumita pavilono troviĝas en la proksimeco de la historia centro de la urbeto, difinata kiel malgranda Ateno – pro firma ĉeesto de artistoj kaj skulptistoj kaj proksime al la fama minejo de la Karara marmoro. La muzeo ne nur omaĝas la artiston mortintan antaŭ 12 jaroj, sed reliefigas liajn fortajn ligojn kun la loko, kiu fariĝis por li spaco de laboro, inspiro kaj krea evoluo.
La muzeo rolos kiel moderna centro de la nuntempa arto koncentriĝanta pri esploroj, eksperimentado kaj dialogo inter diversaj artaj formoj. La nova muzeo firmigas la internacian pozicion de Pietrasanta kaj aldone akcentas ĝian rolon sur la mapo de la eŭropa kulturo.
La naskiĝinta en 1944 artisto estas aŭtoro de mondkonataj monumentecaj skulptaĵoj. Li studis pentroarton ĉe Tadeusz Kantor en Krakovo. La veturo al Meksiko kaŭzis ŝanĝon de liaj artaj interesiĝoj kaj enamiĝon al la skulptado. Mitoraj laboris sekve i.a. en Parizo, sed sian ĉefan laborejon li kreis en Pietrasanta, en kiu li pasigis kelkdek jarojn. Unu el la plej karakterizaj trajtoj de lia kreado estas skulptaĵoj prezentantaj fragmentojn de la homa korpo – kapoj, trunkoj kaj maskoj – konscie en sia formo damaĝitaj kun fendoj aŭ mankantaj elementoj. Mitoraj inspirite de la antikva arto tiamaniere prezentis fragilecon kaj mankojn de homo, kaŝitajn sub ideala, klasika beleco.

El la elsendo 20.05.2026. Legas Gabi – 02′ 23″

Bizanca pendoseruro el la epoko de kruckavaliraj ekspedicioj

Fragmenton de la mezepoka bizanca pendoseruro retrovis membroj el la serĉgrupo de la societo „Szansa” en la loko Sobótka, en la suda Pollando. Sobótka estas unu el la plej malnovaj polaj vilaĝoj, kies origino radikas en la 11-a jarcento kaj ĝia nomo – laŭ fakuloj – indikas la tagon de la semajno, dum kiu okazis tie bazaroj (sobota/sabato). Iam troviĝis tie biendomo kaj gastejo.
Bronza, ĉevalforma objekto el la 12-a aŭ 13-a jarcento povis esti kunportita de kavaliro revenanta post la kruckavalira ekspedicio al la Sankta Tero aŭ perdita de pilgrimanto. Estas sciate, ke la loka princo Henryk de Sandomierz kun siaj kavaliroj partoprenis ekspedicion al Jerusalemo en la jaroj 1153-54, kaj ekzistas premisoj aserti, ke li partoprenis la 2-an kruckavaliran ekspedicion en 1147. La kavaliroj el Sandomierz-regiono partoprenis ankaŭ la 3-an kruckavaliran ekspedicion. Ekde 1257 la vilaĝo estis propraĵo de klaranina klostro.
La pendoseruro bildiganta ĉevalon kun malfermita faŭko konsistis el du simetriaj partoj ene de kiuj troviĝis fera blokanta mekanismo. Bedaŭrinde ĝi transdaŭris nur kiel koroditaj fragmentoj. La mezepokaj pendoseruroj en la formo de bestoj estis maloftaj elfaraĵoj kreataj plej verŝajne laŭ individua mendo. Du analogaj objektoj el la 12-a jarcento troviĝas en la kolekto de Harvard-Universitato en la usona Cambridge. Simila objekto troviĝas en privata kolekto en Germanio, pliaj i.a. en Korinto, Izmiro kaj Karamano. La tradicio de ilia elfarado deriviĝas el la antikva Romo.
La pendoseruro el Sobótka post restaŭristaj laboroj kaj scienca priskribo trafos al muzeo.

El la elsendo 20.05.2026. Legas Maciek – 02′ 09″

Elementoj el la Trezoro de Środa Śląska en Prago

Dum la daŭranta en Prago – ĝis la 15-a de oktobro – ekspozicio „Premislidoj – la reganta dinastio kaj ĝia epoko” – eblas rigardi kelkajn el la plej valoraj objektoj de la Trezoro el Środa Śląska. Retrovita en la 80-aj jaroj, en ĉi tiu pola loko, ĝi estas taksata kiel unu el la plej gravaj ĉi-specaj malkovroj en Eŭropo. Ĝi enhavas i.a. la nuptan virinan kronon el la 14-a jarcento, imperiestran agrafon el la 13-a jarcento, kelkajn mil arĝentajn kaj orajn monerojn kaj aliajn nepritakseble valorajn juvelojn, transdonitajn kiel garantiaĵo al loka bankisto de ĉeĥa reĝo, pli posta germana imperiestro Karlo la 4-a. La elektitaj objektoj estas cikle prezentataj en la Nacia Muzeo en Vroclavo.
Pli frue la krono estis luata al la Nacia Muzeo en Prago en 2010 por la ekspozicio „Reĝa nupto” kaj en 2016 por la ekspozicio „Sceptro kaj krono”.

El la elsendo 20.05.2026. Legas Pamela – 01′ 23″