Ĉi-semajne gesinjoroj ni invitas vin al la okcidenta Pollando por konatiĝi kun unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de la regiono, Mużakowski-Parko. Establita en la unua duono de la 19-a jarcento sur la tereno kun apartaj panoramaj valoroj fare de princo Hermann von Pückler-Muskau ĝi formas la plej grandan anglastilan parkon en Pollando kaj en Germanio. Ĝi etendiĝas sur la areo de 728 hektaroj ambaŭborde de la Soraba Niso, kiu rolas kiel la pola-germana limo.  Unuflanke troviĝas la germana Bad Muskau, ĉe la pola flanko Łęknica. Post la 2-a mondmilito ĉe la germana flanko  restis la centra parto kun palaco, ĉefaj konstruaĵoj kaj ĝardenoj, kiu okupas ĉ. unu trionon de la tuta projekto. Polaflanke sur la areo de ĉ. 500 hektaroj etendiĝas naturstila parko. Ambaŭ partojn kunigas du parkaj pontoj. Mużakowski-parko imponas per la naturaj valoroj de la tereno en la valo de la Soraba Niso, kie la rivero tranĉfluas inter geologiaj formacioj de la onidire plej granda en la mondo finmoreno, difinata kiel Mużaków-akso. En majo 2004 la pola parto de la parko estis rekonita kiel histori­monumento, en julio samjare ĝi estis registrita en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

La parkon eblas viziti diversmaniere – piede, bicikle aŭ surĉevale. Faras tion ĉiujare miloj da turistoj, kiujn logas senfinaj herbejoj, majestaj arboj, zigzagaj padoj, pitoreskaj lagoj kaj riveroj, unikaj pontetoj kaj konstruaĵoj. Tio, kio ŝajnas aparteni al la  natura panoramo estas ĝardenista verko kreita de princo Hermann von Pückler-Muskau.

La vivinta en la jaroj 1785-1871 prusa aristokrato post siaj pluraj vojaĝoj, i.a. al Britio restis sub la influo de forta raviĝo pri la anglastilaj parkoj. Heredinte de la patro komence de la 19-a jarcento kastelon kun parko en Muskau tre baldaŭ li direktis alvokon al urbo­loĝantoj pri helpo establi aglastilan parkon. En la daŭro de 30 jaroj (1815-1845) la rezidejon ĉirkaŭis vasta parko kun panorama karaktero. Oni rearanĝis la tutan terenon, elkonstruis pontojn super Niso, oni plantis milojn da arbaroj kaj arbustoj kaj ĉio ĉi estis perfekte enkomponita en la internan riverovalon. Bedaŭrinde la financa ŝarĝo ligita kun la realigo de tiom vastskale planita projekto kaj pliaj vojaĝoj de la princo devigis lin vendi la terposedaĵon en Muskau. Pliajn modernigojn efektivigis la laŭvicaj posedantoj – principo Frederiko la Niderlanda kaj la familio von Amin, kiu en 1945 – pro la postmilitaj limŝanĝoj – estis eksloĝigita.

Dum la 2-a mondmilito la parko kaj multaj parkaj konstruaĵoj estis detruitaj, inkluzive de la ĉefa rezidejo Nova Kastelo. Ekde la fino de la 80-aj jaroj la parko fariĝis objekto de la pola-germana revaloriga projekto. Iom poste estis  i.a. restaŭrita monumento de la parko­kreinto princo Hermann von Pückler-Muskau kaj jam komence de la 2-milaj jaroj estis rekonstruitaj la eksplodig­itaj dum la 2-a mondmilito Duobla Ponto kaj la Angla Ponto. Nun pli ol 300 mil turistoj el la tuta mondo venas ĉiujare por ripozi for de la urba bruo kaj sufokaj stratoj kaj  por admiri kaj ĝui eksterordinaran verkon de la mondklasa ĝardenista arto.

Legas Barbara