Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda polo: pastro profesoro Michał Heller

Ĝis nun en niaj felietonoj pri konindaj poloj ni parolis pri personoj, kiuj ne plu estas inter ni. Ĉi-foje la heroo de nia felietono troviĝas inter ni, laboras, kreas kaj ankaŭ aktivas por la ministerojn de la vivo kaj la Universo proksimigi al meze inteligenta homo. Tia estas pastro profesoro Michał Heller teologo,  mondfama kosmologo kaj filozofo, profesoro de la filozofiaj sciencoj specialist­iĝanta pri natur­filozofio, fiziko, relativisma kosmologio kaj rilatoj inter la scienco kaj la religio. Ĝis nun aperis ĉirkaŭ 40 liaj libroj dediĉitaj al la temoj, estantaj la objekto de lia interesiĝo.  En 2008 pastro Heller kiel la unua polo fariĝis la laŭreato de Templeton-Premio atribuata pro la superado de barieroj inter la scienco kaj religio. La tutan premion en la alteco de unu miliono 600 mil dolaroj li destinis por establi Kopernik-Centron en Krakovo, kiu okupiĝas i.a. pri esploroj kaj klerigado koncerne sciencojn, filozofion kaj teologion, pri esplorado de la rilatoj inter scienco, filozofio kaj teologio, pri la esplorado de la influo  de la scienco, filozofio kaj teologio je kulturo, pri filozofio de la naturo kaj kosmologio. Michał Heller naskiĝis en la 1936-a jaro. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito en 1940 li estis ekzilita al Siberio, kaj en 1944  transloĝig­ita al la loko Urbach en la regiono de Saratovo. Reveninte al Pollando en 1946 en Tarnów (la suda Pollando) li faris la abiturientan ekzamenon, tie li diplom­itiĝis en la sacerdotiga seminario,  kie li poste laboris kiel lekcianto. Li estis ankaŭ en Tarnów la unua dekano de la Teologia Fakultato. Pliajn studojn Michał Heller daŭrigis en la Fakultato pri Filozofio de la Katolika Lublina Universitato, kie en 1966 li doktoriĝis per disetaĵo pri relativisma kosmologio. Ekde 1990-a jaro li estis investita kiel ordinara profesoro de la Papa Teologia Akademio transformita en 2009 en Papan Universitaton de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo. En  metodologio de la scienco Heller – simile kiel aliaj filozofoj kaj fizikistoj antaŭaj kaj nunaj konsideras  “neimageblan efikecon de matematiko en natursciencoj cele la mondo­priskribon”, kiel tion vortumis Eugene Wigner. Heller premisas, ke la mondo sur la fundamenta nivelo  posedas strukturon, kiun matematiko komprenata kiel scienco pri strukturoj kapablas priskribi kaj krome certa matematika strukturo identas kun la strukturo de konkreta natur­fenomeno.  Necesas aldoni, ke matematika strukturo en tiu kompreno signifas la reton de  dependiĝoj inter certaj matematikaj estoj. Samtempe  esencaj estas la dependiĝoj kaj ne estoj. Liaopinie fiziko konsistas en rilatigo de matematikaj strukturoj al konkretaj strukturoj de la mondo.  Citante profesoron Heller  eblas diri, ke “matematiko estas Absoluto, la unusola sfero de la homa agado, kiu restis ne damaĝita per la origina peko”. En sia filozofio de hazardo Heller proponis starpunkton peran inter la interpreto de la mondo kiel sekvo de hazardaj eventoj [ekzemple en la koncepto de Blinda Horloĝisto de Richard Dawkins] kaj la t.n. Inteligenta Projekto, laŭ kiu ne ekzistas hazardo, kaj la tuta mondo estas fakte gvidata en determinita maniero de Dio. Heller anstataŭe proponas propran koncepton de Granda Matrico aŭ  reference al Einstein La Dia Plano. Liaopinie hazardo kiel fenomeno kun tre malalta verŝajno aperas kiel integra parto de la mondo­strukturo, kiun eblas percepti teoisme (La Dia Plano],  kiel ankaŭ en la maniero malpligrade identiĝanta kun la kristana religio. Laŭ Heller hazardoj estas nepre necesa parto de  matrico, kies konsiston formas natur­reguloj. Hazardoj determinas komencajn kondiĉojn, kiuj difinas la evoluvojojn de natur­sistemoj, kiuj sekve evoluas strikte konforme al la naturreguloj. Tiamaniere same hazardo, kiel malhazardo havas sian lokon en la strukturo de la fenomenoj. En siaj laboroj pastro Heller esploras ankaŭ laŭ la matematika konsidero la tiel nomatan Gravitan singular­econ. Temas pri stato, ekde kiu konforme al la teorio de Granda Eksplodo la Universo komencis sian ekziston. Li proponis krome kaj daŭre evoluigas certan matematikan modelon, kiu en originala maniero ligas la du plej grandajn  kaj samtempe ne kongruajn teoriojn de la nuntempa fiziko, la ĝeneralan realtivecon de  Einstein kaj kvantuman mekanikon. Pri ĉi tiu demandoj profesoro Heller kunlaboras kun matematikistoj kiel  prof. Wiesław Sasin, kiel doktoroj Leszek Pysiak kaj Zdzisław Odrzygóźdź. En pli vasta grupo de kunlaborantoj aktivas ankaŭ nia kolego, Tomek Miller – doktoriĝ­anto de la Varsovia Politekniko kaj stipendiito de Kopernik Centro en Krakovo, kiu aliĝis al la kunlaboro pri la menciita modelo.

El la elsendo 03.01.2014. Legas Barbara/Tomek

Kruszwica – urbo de legendoj

La lasta tago en la jaro estas kvazaŭ magia momento, en kiu oni sumigas la lastan jaron kaj faras promesojn por la nova. Do, en tiom eksterord­inara tago ne taŭgas viziti simplan, senmagian lokon. Tial,  hodiaŭ ni invitas vin al Kruszwica (la centra Pollando), la loko en kies historio multas legendoj kaj eksterordinaraj eventoj.

Kruszwica nedisigeble ligiĝas kun la origino de la pola ŝtato. Sed, la urbo kuŝanta apud la lago Gopło prospere evoluis multe pli frue. Proksime de ĝi kondukis la t.n. sukcena itinero – unu el la plej gravaj trakoj en la antikva epoko, kiu gvidis el la Romia Imperio profunden  al Europo. Profitoj ligitaj kun la komercado kaj diversaj servoj  ligitaj kun ofertataj al homoj moviĝantaj laŭe de la  sukcena itinero certigis bonstaton al la loĝantoj de Kruszwica. Sed, la homoj ĉi tie okupiĝis ne sole pri la komercado, ili ankaŭ kultivis teron, kiu cetere en tiu ĉi regiono estas aparte altkvalita. Antaŭ la kreiĝo de la pola ŝtato ĉirkaŭ la 6-a kaj 7-a jarcentoj Kruszwica laŭ supozoj de arkeologoj rolis kiel la ĉefa urbo de la gento nomata pollingve “Goplanie”. Tamen, post 200 jaroj subordigis ĝin la pli forta gento  “Polanie”, kiu donis la nomon al kreiĝanta nova ŝtato – Pollando.

La sekvaj jarcentoj signifis por Kruszwica la oran epokon, ĝi rolis  kvazaŭ kiel la ĉefurbo de la juna ŝtato, en kiu volonte estadis kaj ripozis la unuaj polaj regantoj.  Kiam, en la 11-a jarcento Pollandon regis Władysław Herman Kruszwica estis propraĵo de lia filo, princo Zbigniew. Sed, li ne estis bona reganto, li tute ne zorgis pri la urbo nek pri ĝia stato kajdefendo­kapablojj. La tutan atenton de princo Zbigniew okupis bela kantistino Elvira,  kun kiu li pasigis tutajn tagojn kaj noktojn festante kaj amuziĝante.    Lia patro, la reĝo de Pollando multfoje admonis la filon. Sed,  senrezulte. Fine la patra tiom ekkoleris, ke li brak-ĉe-brake kun siaj kavaliroj atakis Kruszwica. La urbo ne povis sin defendi pro  kadukiĝo de la defendo­remparoj kaj malsobreco de la defendantoj, kiuj estis pereantaj dum la atako unu post la alia.  Timigita Zbigniew decidis fuĝi kune kun Elvira tra la subtera itinero, kaŝita sub Gopło-lago. Sed,  kiam Władysław Herman ekvidis eskapantan filon li – laŭ onidiroj – malbenis lin kaj en la sama momento la subtera koridoro ruiniĝis por eterne,  entombig­ante la malhonestan filon kaj liajn amikojn. Kiel certigas la loĝantoj de Kruszwica la akvo sub la ruiniĝinta koridoro ĝis hodiaŭ havas tute alian koloron ol en la cetera  lago. Iuj eĉ rakontas, ke se dum tempesto la fulmo batus la akvon de Gop?o-lago oni povus ekvidi la ombrojn de la pereintoj kaj ekaŭdi anstataŭ tondro iliajn kriojn.

La priskribita en legendo batalo de la patro kaj filo ver­konformas, ĝi por multaj jaroj ĉesigis la evoluon de Kruszwica. La laŭvica prospera periodo en la historio de la urbo ligiĝas kun la silueto de alia pola reĝo Kazimiro la Granda, el la 14a jarcento. Li decidis konstrui en Kruszwica masonitan kastelon, ĉar la urbo estis tiam aparte grava. Nome, ĝi estis situanta en la limregiono inter la pola ŝtato kaj la Teŭtona Ordeno inter kiuj multis militoj kaj bataloj. Sed, bedaŭrine post tiu ĉi pli prospera periodo la posedantoj de la urbo fariĝis  princo Popiel kaj lia german­devena edzino  Gerda. Iliajn preskaŭ unusolajn zorgojn konsistigis kolektado de trezoroj kaj kvereloj kun familanoj, kiuj laŭ Popiel volis senigi liajn filojn je la urbo-posedo. Fakte, aparte onkloj de Popiel ne aprobis lian maniero zorgi – aŭ fakte sincere dirante malzorgi pri la urbo. Gerda finfine sukcesis konvinki Popielon, ke unusola maniero certigi al iliaj filoj la regadon en Kruszwica estas mortigi la onklojn. Do, oni invitis ilin por solena regalo, dum kiuj oni servis ĉiujn drinkaĵojn venenitaj. malfru­vespere dum terura suferado la onkloj mortis. Popiel ne permesis ilin entombigi, la kadavoj kuŝis en Kruszwica kiel averto por aliaj familanoj. Tiom abomena krimo ne povis tamen resti ne punita. La lasitaj mortaj korpoj fariĝis la kovejo de miloj kaj miloj da musoj, kiuj tuj post enmondiĝo lavangis la kastelon de Popiel, enpenetrante tra ĉiu eĉ la plej eta truo kaj formanĝante ĉion, kion ili nur trovis. La timigita princo Popiel kune kun sia edzino Gerda kaj du filoj kaŝiĝis en la plej alta turo de la kastelo. Sed la musoj sukcesis sieĝi ankaŭ ĝin kaj formanĝis la malhonestan kaj kruelan princon kaj lian tutan familon. La atestanto de tiuj ĉi eventoj estas la unusola konserviĝ­inta kastela turo, nomata kiel facilas konjekti “la musa”. Turistoj, kiuj multnombre vizitas Kruszwica pene grimpas tra ĝia ligna ŝtuparo por admiri pitoreskajn vidindaĵojn de la urbo, proksimajn arbarojn kaj lagojn.

Sed, la kastelo ne estas unusola konstruaĵo en la urbo kun tiom riĉa historio. Eĉ malpli nova ol la kastela turo estas la  troviĝanta apud la bordo de Gopło-lago preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Ĝi estas unu el la plej bone konservitaj en Pollando romanik­stilaj konstruaĵoj. Oni levis ĝin ĉirkaŭ la 12-a jarcento el granito kaj sabloŝtono.  La romanikan karakteron de la konstruaĵo substrekas dikaj muroj, duonrondaj aksoj kaj simplaj geometriaj formoj. Konforme al la stilo la internaĵoj de la preĝejo estas tre modestaj oni eĉ povas diri mizeraj. Al la plej valoraj monumetoj de la preĝejo apartenas baptujoj, devenantaj el la 11-a kaj 12-a jarcento. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento en la preĝejo estis retrovitaj malfru­gotikaj skulptaĵoj el komenco de la 16-a jarcento. Sed, la preĝejo Kruszwica kaŝas krome ornamaĵojn alistilajn, laŭe de ĝiaj muroj oni povas admiri  baroka­stilajn skulptaĵojn de genuantaj anĝeloj.

El la elsendo 27.12.2013. Legas Gabi

Marcin Król el Żurawica

Ĉi-semajne ni volas prezenti al vi la silueton de la pola 15-jarenta sciencisto nomata jen Marcin Król el la loko Żurawica (la suda Pollando), jen Martin Polonus,  jen Martinus Rex de Premislia, jen Martinus Rex in medicinus. La vivinta nur 31 jarojn Marcin el Żurawica lasis firman spuron en la historio de la pola kulturo kaj scienco. La vivinta en la periodo 1422-1453 sciencisto estis pola matematikisto, astronomo,  astrologo, kuracisto. Unu el la antaŭ­kurieroj de humanismo en Pollando.

Akirinte la gradon de la magistro de liberaj artoj en la Krakova Universitato li preskaŭ tuj komenci memstaran laboron pri la scienca materialo, kiun li alproprigis en la studperiodo. Spite la ĝis tiam valida metodo de dogma ekspliko de konokanonoj subtenitaj de la aŭtoritateco de antikvaj pensuloj – Marcin Król subigis ilin al kritiko kaj pritakso. Konsiderante la signifon de matematikaj konoj por aliaj sciencoj kaj la metodikajn konsiderojn li samjare prilaboris en maniero facile komprenebla Artmetikon de frakcioj. Lia traktato kaptis la atenton de la universitataj aŭtoritatoj, kiuj aprobas ĝian enhavon kiel lekcitemojn. La universitata kanceliero Zbigniew Oleśnicki aliflanke ebligas al la juna sciencisto direktiĝi por plustudado eksterlanden sen ŝiri la kontaktojn kun la patrina altlernejo.  Marcin el Żurawicy vizitis do sciencajn centrojn en Prago, Lajpcigo kaj studis en Padovo kaj Bolonjo. En Bolonjo  li aldone lekciis astronomion kaj tie li akiris la gradon de medicina doktoro. En tiu rolo li estis en 1499 la kortega kuracisto de Jan Hunyad,   la heroo de la hungaraj kontraŭ­turkaj bataloj. Ekde la sama periodo en ĉi-lasta rolo li gvidis sciencan kaj lekcian laboron, ankaŭ la kuracistan praktikon,  pro kiu li ricevis la menciitan pli frue kromnomon Reĝo de la medicinaj sciencoj. Vintre de 1500 Marcin Król revenis al Krakovo, en kies Akademio li okupiĝis pri astronomio kaj pri matematiko. Li poste fondis tie el la propraj rimedoj katedron de astrologio, rapide akirintan la eŭropan famon, kiel krakova astrologia skolo. Ĝis  la fino de la 15-a jarcento ĝi estis marko en si mem. En tiu fakultato studis fine de la 15-a jarcento i.a. doktoro Johann Georg Faust, germana alkemiisto, la modelo de doktoro Faŭsto el la verko de Goethe. Entute en la jaroj 1475-1510 la krakova altlernejo enŝoviĝis en la unuan vicon de la eŭropaj universitatoj kaj sole la itala Padovo povis egalpaŝi kun Krakovo.

Aparte  la krakova astronomio famiĝis tra la kontinento. Krom Marcin Król lekciis tie i.a. Marcin Bylica el Olkusz kaj Wojciech el Brudzewo. Dum tiu ora epoko de la krakova astronomio  studis en la Krakova Universitato i.a. Nikolao Kopernik.

Ne malpli fama estis la krakova  matematika skolo, inter kies kreintoj troviĝas la heroo de nia felietono,  Marcin Krol el Żurawica kaj liaj disĉiploj. La signifon de la polaj matematikistoj kaj astronomoj pruvas la fakto, ke seninterrompe en la jaroj 1448-1480 eĉ sep polaj sciencistoj – klerigitaj en Krakovo –  laboris kiel profesoroj de la fama universitato de Bolonjo. Pri la  famo de la pola astronomio kaj astrologio atestas ankaŭ enorma populareco – aparte en Germanio kaj Ĉeĥio – de la krakovaj kalendaroj, horoskopoj kaj prognozoj.

Marcin el Żurawica aŭtoris plurajn verkojn. Estas inter ili verkoj pri frakcioj  “Algorismus minutiarium”, “Nova compilatio algorismi minutiarium”, “Opus de geometria”.  Marcin el Żurawica estis la kritikinto de “Tablas alfonsíes” per la disertaĵo “Summa super Tabulas Alphonsi vel Correctiones Tabularum Alphonsi”. Kiel la unua pola sciencosto li uzis en sia laboro  la trigonometriajn funkciojn.

La tutan sian bonhavaĵon Marcin Krol testamentis al la Krakova Universitato. Lia testamento bonhavigis ankaŭ lian fraton Florian, simplan kamparanon en Żurawica.

Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.12.2013. Legas Tomek

Polikromi­aĵoj el Małujowice

Ĉi-semajne mi volas prezenti al vi gesinjoroj unu el la nov­rekonitaj vidindaĵoj de Pollando, kvankam ĝia origino devenas el la 14-a jarcento. Tiucele ni devas direktiĝi al Małujowice, la vilaĝo troviĝanta en la vojovedio de Opole, la suda Pollando. La unua mencio pri la loko Mulowitz devenas el la 13-a jarcento el la registro de havaĵoj de la Vroclava Episkopejo. Ĝis la 1945-a jaro ĝi portis la germanan nomon Mollowitz.

Kun la  nomo de la vilaĝo estas ligita la plej fama batalo dum la sileziaj militoj el la 10-a de aprilo 1741. Ne tio estas la celo de nia atento, sed la paroĥa preĝejo de sankta Jakobo Apostolo. Origine temas pri konstruaĵo masonita, gotikstila el la 1250-a jaro. Ĝia patrono estis la Plej Sankta Maria Virgulino. En la unua duono de la 14-a jarcento la preĝejo estis fragmente ali­konstruita kaj vastigita de la vilaĝ­posedanto Samborius. Samjarcente, en la 60-aj jaroj, kreiĝis riĉaj polikromiaĵoj  kun la biblia kaj evangelia tamaro, kiujn – kiel oni asertas – plenumis artisto el la praga skolo.

Preskaŭ 100 biblitemaj mur­pentraĵoj – malkovritaj nur post la 2-a mondmilito – preskaŭ kompakte kovras la murojn de la preĝejo, nun kiel patronon havanta la sanktan Jakobon Apostolon. Ili formas la tiel nomatan Biblia Pauperorum, Biblion de mizeruloj, kiu pere de religitemaj petraĵoj proksimigis la lego­malkapabla popolo la Biblian mesaĝon.  Inaŭguras la ciklon en la ĉefa navo de la preĝejo scenoj pri la kreo de la mondo kaj paradizo kaj finas tiuj pri resurekto kaj ĉieliro. Ĉiuj pentraĵoj trietape devenas el gotiko.  El la unua devenas pentraĵoj en la subtegment­ejo, kiuj parte estis kovritaj per la al­konstruita en la 1483-a jaro plafono. El la dua devenas pentraĵoj ĉe presbiterio el la komenco de la 15-a jarcento, el la tria polikromiaĵoj en la navo, kiuj kreiĝis antaŭ la jaro 1483. Apartan atenton meritas la plafono el ĉirkaŭ 1500-a jaro konsistanta el 640 ligno­tabuloj kovritaj per koloraj ornam­motivoj – geometriaj, plantaj, bestaj kaj eĉ heraldikaj.

Tre valora estas gotika, riĉe skulptita portalo kun timpanono prezentanta la kronornamon de la Dipatrino, Ŝian viziton ĉe sankta Elizabeta kaj adorkliniĝon de la Tri Magoj. Ĉirkuas ĝin ciklo de skulptaĵoj kun fraŭlinoj prudentaj kaj stultaj kaj skulptitaj rozetoj kaj foliaj elementoj.

La polikromiaĵoj el Małujowiece  estas la plej grava vindindaĵo laŭ de la itinero de Brzeg-polikromiaĵoj longa 3 kilometrojn kaj kondukanta tra la urboj Brzeg-Strzelniki-Pogorzela-Krzyżowice-Małujowice. Ĝi komenciĝas en la preĝejo de sankta Nikolao, en kies sakristio konserviĝis fragmentoj de mezepokaj polikromi­aĵoj. La sekvan etapon konsistigas polikromiaĵoj 13-14-jarcentaj en la preĝejo de sankta Antoni en Strzelniki, en la preĝejo de la Plej Sankta Koro de Jesuo en Pogorzela kaj en la sanktejo de Krzyżowice. La polikromiaĵoj en Małujowice estas difinataj ankaŭ kiel la Siksta Kapelo de Silezio. Tiu kromnomo estis atribuita pro la pentraĵo, kiu prezentas la Lastan Juĝon, same kiel tio okazas en la Vatikana Siksta Kapelo.

La famo de la polikromiaĵoj radikas en la 1964-a jaro,  kiam en preĝeja subtegmentejo el sub la stukaĵo aperis la plej malnovaj polikromiaĵoj. Sed la apartan brilon ili ricevis nur en la lastaj jaroj dank’ al la restaŭraj laboroj efektivigitaj en la jaroj 2010-2012 per la kosto de 2 milionoj da zlotoj, ĉirkaŭ 50 mil eŭroj,  ankaŭ el la uniaj rimedoj. Oni uzis samtempe la okazon por renovigi la pavimon kaj protekti la sanktejajn murojn kontraŭ la humideco.

Reference al la historiaj eventoj, necesas noti, ke jam ĉirkaŭ 1500 ĉesis pliaj konstrulaboroj. En 1526-a jaro la sanktejon transprenis protestantoj kaj en 1817-a jaro ĉiuj pentraĵoj estis stukaĵ­kovritaj. Ili estis parte forigitaj en la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento, sed la restaŭraj laboroj limiĝis al alpentrado de mankantaj fragmentoj aŭ alikolorigo de fragmentoj paliĝintaj. Postmilite, en 1945 la preĝejo estis transdonita al la Katolika Eklezio. Kiel dirite la polikromiaĵoj eniras la konsiston de la ampleksa Itinero  de Polikromiaĵoj de Brzeg. Entute en la preĝejoj de la tuta regiono de Brzeg oni notas plej multajn restaĵojn de la mezepokaj polikromiaĵoj. Ili ĉefe transdaŭris dank’ al la Reformacio, kiam oni kovris ilin per surtegaĵo.  La malkovrado de ili komenciĝis post la dua mondmilito, kiam la sanktejojn transprenis katolikoj. Vizitante ĉi tiu parton de Silezio sendube ĉiel rekomendinde estas ne eviti la preĝejon de sankta Jakobo Apostolo en Małujowiece.

El la elsendo 06.12.2013. Legas Barbara

Vizitindaj lokoj – la urbo Przemyśl

Przemyśl, la urbo en la sudorienta Pollando, inter 19 aliaj eŭropaj urboj, ricevis la titolon EDEN 2013 en la konkurso de la Eŭropa Komisiono “La plej bonaj eŭropaj vizitlokoj”. En la nunjara eldono de la konkurso oni donis apartan atenton al adapto de la turismaj lokoj por la bezonoj de ne­plenlertuloj. La urbo­aŭtoratoj planas utiligi la titolon por disvastigi vaste la konojn pri la urbo, la signo de la premio troviĝos i.a. en ĉiuj inform­materialoj pri Przemyśl. En la kunteksto de ĉi tiu distingo ni volas hodiaŭ referenci al niaj arkivaj programoj kaj memorigi la felietonon de Gabi Kosiarska pri ĉi tiu urbo. Legas Maciej Jaskot.

En nia ĉi-semajna veturo tra Pollando ni volas inviti vin al la plej malnova urbo en la orienta Pollando, al la urbo Przemyśl. Proksime de ĝi en la loko Pikulice, oni retrovis la plej malnovajn spurojn de la homa estado en tiu ĉi regiono, ili devenas  laŭ diversaj pritaksoj de antaŭ 40 – 30 mil jaroj antaŭ nia erao. Signife pli poste,  ĉar en la 4-a jarcento de nia erao, la ekzistanta jam Przemyśl estis ŝajne por la romia imperio grava administracia kaj militista centro.  Atestas pri tio ia. ora medalo de romia imperiestro Walens, kiun oni retrovis en la urbo. Tiaj  medaloj – konforme al romiaj fontoj – estis pretigitaj nur al imperiestroj, kiuj donacadis ilin kiel premiojn dufoje en la jaro al siaj plej proksimaj kunlaborantoj, venkintaj komandantoj kaj krome al estroj de ŝtatoj kunlaborantaj kun la imperio por certigi ilian apogon.

Przemyśl apartenas al la urboj, kiuj sian historion kaj evoluon dankŝuldas al sia situo. Ĝuste pro ĝi en la 10-a jarcento la urbon kuŝantan lime de 3 ŝtatoj deziris  enkorpigi Pollando, Rusujo kaj Hungario.  Pri signifo de la urbo por la tiama mondo, atestas ankaŭ la fakto, ke ĉi tie en la 11-a jarcento troviĝis la juda faktorio. La informo pri ĝi estas la unua mencianta la judan setladon sur la pola teritorio. Por certigi sekurecon al la disvolviĝ­anta komerco oni konstruigis defendo­remparegon kaj plurajn defendo-gardejojn. En la urbo sian sidejon havis ortodoksaj aŭtoritatoj kaj katolikaj episkopoj, ĉar la urbo estis kaj estas enloĝanta de personoj divers­konfesiaj, divers­kulturaj kaj divers­naciaj. En la 15-a jarcento krom plej multnombre loĝantaj ĉi tie poloj, rusoj kaj germanoj estadis ĉi tie ĉeĥoj, armenoj kaj judoj. Pro kruciĝo de komercaj vojoj el la oriento al la okcidento kaj el la nordo al la sudo de Eŭropo Przemyśl rolis kiel grava foira centro. Krom varoj importataj de komercistoj el aliaj regionoj sur la loka merkato dominis elfaraĵoj de lokaj metiistoj, kiuj lime de la 16-a kaj 17-a jarcentoj reprezentis pli ol 60 special­izojn. Pri la tiama brilo de la urbo atestas akvokondukiloj, pavimitaj stratoj, renesanca urbodomo, pluraj religiaj konstruaĵoj kaj ampleksa defendo­remparego. La komenciĝinta en la 17-a jarcento milit­periodo, sekve la falo de la pola ŝtato finis la oran periodon en la historio de Przemyśl. Post la dispartigo de Pollando en la 18-a jarcento la urbo ektroviĝis en la aŭstra aneksoparto. dispartig­into decidis utiligi la strategian situon de la urbo lime de la rusa ŝtato. Do, oni ia. plu­konstruis defendo­konstruaĵojn en la t.n. fortikaĵon Przemyśl – opiniata unu el la plej grandaj en la tiama Eŭropo. La denovan vigliĝon de la urbo favoris la kondukanta tra ĝi fervojlinio liganta Lvovon kun Krakovo kaj krome al Hungario. La  denove brile evoluanta urbo abundis per la kulturaj inicantoj kaj pluraj polaj patriotismaj organizaĵoj. La unua mondmilito estis tre tragika por la urbo, ĉar signifis plurfojan sieĝon de rusaj soldatoj. La postmilitaj jaroj kaj la tagoj de la 2-a mondmilito ankaŭ ne favoris Przemyśl. Ĝi ektroviĝis lime de Sovetunio kaj la Tria Regno, kio damaĝis la urbon per senĉesaj bataloj kaj 2 okupacioj. La militfino kaj novaj limoj de Pollando signifis por Przemyśl strangolon de ĝia reakirita vigleco. Ĝi ektroviĝis en la apudlima parto kaj fariĝis distranĉita – pro la ŝanĝo de la pola limo – de sia kreiĝinta  dum jarcentoj ekonomia bazo, kiu sendube ektroviĝis ĉe alia flanko de la limo. Pri la tiamaj malfacilaĵoj de la urbo povas atesti la fakto, ke nur meze de la 80-aj jaroj ĝi akiris evolustaton kompareblan kun tiu de antaŭ la 2-a mondmilito. Nun denove la situo de la urbo estas ĝia grandega avantaĝo kaj decidas pri brila evoluo.  Simile kiel antaŭ jarcentoj Przemyśl troviĝas lime de diversaj landoj, sed nun ankaŭ lime de la Eŭropa Unio. Ĝi estas la unua urbo,  kiun renkontas tiuj, kiuj utiligante la internacian limpasejon en Medyka enveturas Pollandon kaj samtempe la lasta por tiuj,  kiuj forlasas la terenojn de la Eŭropa Komunumo kaj enveturas Ukrainujon.

Granda allogaĵo al la urbo estas proksimeco de Bieszczady-montoĉeno kaj belega kastelo en la najbara Krasiczyn. Al volonte vizitataj lokoj apartenas ankaŭ fortikaĵoj el la periodo de la 1-a mondmilito. Ne eblas ankaŭ ne mencii Kasimiran Kastelon, kiu situas sur la altaĵo apud la urbo kaj brikdomojn en la malnova kvartalo de la urbo, kiuj memoras la plej malnovajn tagojn en la historio de Przemyśl.

El la elsendo 22.11.2013. Legas Barbara / Maciek

Koninda Polo: Jan Czerski

Mondfama geologia esploristo – sed unuavice genia ostologo preskrib­inta ĉi-sfere unu el la  plej brilaj paĝoj de la sciencistaj atingoj en la 2-a duono de la 19-a jarcento – jen laŭvica koninda polo, Jan Czerski.

Czerski-Montoj estas  la plej granda montoĉeno en la nordorienta Siberio longa 1500 kilometrojn kaj alta ĝis 3147 metroj super la marnivelo. Czerski-Montoj en Transbajkalo estas la montoĉeno longa 800 kilometrojn kaj alta ĝis 2119 metroj super la marnivelo.  La Monto de Czerski – estas la plej alta pinto de la Bajkalaj Montoj alta 2572 metrojn super la marnivelo. La Pinto de Czerski alta 2090 metrojn super la marnivelo estas unu el la plej altaj montopintoj de la montoĉeno Chamar-Daban. La roko de Czerski – estas la pinto de la Apudmara Montokresto apud Listwianka, populara turisma panoramejo al la Bajkala Lago kaj la fontoj de la rivero Angara. La valo de Czerski etendiĝas laŭe de la rivero Kandat en la montaro Sajany (Sajanoj). La urbeto Czerski kun pli ol 3 mil loĝantoj troviĝas apud la malsupra riverfluo de Kolima. Czerski-Akvofalo troviĝas en la river­branĉaro de la rivero Angara. La spuroj de la nomo de Jan Czerski estas krome deĉifreblaj en la natursciencoj. Nome Osteolepis Tscherski – estas la nomo de arkeologia fiŝfosaĵo el la sudo de Krasnojarska Provinco, dum Leperdiria Czerskii estas kankro trovita ĉirkaŭ la Novsiberiaj Insuloj.

La nomo de Jan Czerski ŝpiniĝas tra ĉiuj ĉi nomoj kiel omaĝo honore al la pola sciencisto, geologo, paleontologo, arkeologo, konanto kaj esploristo de Bajkalo kaj la montaro Sajanoj. Unu el la grandaj polaj esplorantoj de la Orienta Siberio.

Li estis la dua infano de Dominik kaj Xenia Czerski naskiĝinta la 15-an de majo 1845 en la loko Swolno, de kie kiel 12-jarulo li estis direktita o al Vilno, kie li lernis en gimnazio kaj sekve en Nobela Instituto. Tie li krom la rusa, kiel lekcia lingvo, li brile ekregis la francan kaj la germanan. Kiel multaj polaj patriotaj junuloj Jan Czerski partoprenis la Januaran Insurekcion 1863. Post iu malsukcesa  batalo kontraŭ rusoj li estis malliberigita, senigita je statuso de nobelo kaj sendita en la profundon de Siberio. Lia ekzilejo fariĝis Omsk, kie junaj poloj fokusiĝis ĉirkaŭ inĝeniero Bronisław Marczewski. Estis li, kiu vekis inter la polaj ekzilitoj sciencajn interesiĝojn, vastigis iliajn horizontojn kaj unuavice instruis fidelecon al la etikaj reguloj eĉ en la plej ekstreme malfaciaj momentoj de mallibereco. Tie Jan Czerski estadis 6 jarojn. En tiu periodo kune kun Georgij Potanin, devene kozako, kiun logis la sciavida pola ekzilito, ili kreis kolekton da rokoj kaj mumifikitaj objektoj. Tio estis pruvo, ke Omsk kreiĝis en la loko kun kontinent­akva kaj ne la mara bazo. Tiam neniu el esplor­centoj en la cara Rusio konsideris tion serioze.

En 1869 Jan Czerski reakiris la liberecon, sed daŭre estis traktita kiel politika malliberigito. Li ne ricevis permeson reveni al Pollando, nek entrepreni universitatajn studojn, sed oni allasis, ke li forlasu Omsk kaj ekloĝu en Irkuck, kio okazis en 1871.  Tie li komencis ĉe aliaj polaj Siberi-ekzilitoj kiel Aleksander Czekanowski kaj Benedykt Dybowski neformalajn geologiajn studojn specialist­iĝante pri paleontologio kaj geologio. Dank’ al la subteno de tiuj polaj ekzilitoj-sciencistoj Czerski ricevis rimedojn por la esploroj en la montaro Sejanoj kaj Iruck-regiono. En la jaroj 1871-83 li partoprenis vicon da geologiaj ekspedicioj. Apartan atenton li donis  al la esplorado de geologio de la Bajkala Regiono, al la difino de la  genezo de la lago kaj prilaboro de la geologia mapo de Bajkala ĉirkaŭaĵo. En la jaroj 1872-76 li estis estro de la Siberia Filio de la Cara Geografia Societo. Dank’ al siaj pluraj terenaj esploroj kaj memstaraj priskriboj de la kolektoj venantaj al la filio, rolanta  kiel muzeo Jan Czerski en la daŭro de malmultaj jaroj estis agnoskita specialisto pri siberiaj esploroj. Li prezentis novajn paleontologiajn prilaboraĵojn rilate al la praepoka faŭno, ekzemple mamutoj de apud rivero Biriusa kaj la origina virbovo el la regiono de Irkuco. En 1875 li malkovris multajn bestorestaĵojn en la kaverno de Niĵneudinsk. Tio denove estis tutece subtaksita kaj kolekto de ne­pritakseble valoraj objektoj forbrulis dum incendio de Irkuck en 1879. Tamen pro siaj bajkalaj laboroj Jan Czerski estis distingita per la ora medalo de la Rusa Scienakademio. Pro sia geologia mapo de Bajkalo li ricevis premion en Bolonjo.

En 1883 Jan Czerski estis ĉirkaŭpren­ita per plena amnestio. Li reakiris la nobelan statuson kaj klopodis pri redono de la familia bieno, kiun li perdista  sojle de sia  ekzilo al Siberio. En 1885 li povis kun sia edzino Marwa Ivanowna ekloĝi en Petersburgo. Tie  dum 5 jaroj Jan Czerski laboris por la tiea Sciencakademio okupiĝante pri la plejstocenaj mamuloj. En la jaroj 1885-1886 li ekzamenis kaj priskribis 2500 ostojn.  Tiuj laboroj alportis al li la plej grandan internacian famon.

En 1891  aperis libroforme lia plej granda verko – monografio pri la mumifikita faŭno de Siberio. Samjare Jan Czerski fariĝis estro de la geologia ekspedicio, kies tasko estis geologia pri­dokumento de la nordorienta Siberio. Czerski partoprenis ĝin kun sia edzino, science orientita, talenta memlernantino. Dum ĉi tiu ekspedicio li malsaniĝis, sed malgraŭ tio kaj malgraŭ malpliboniĝantaj veter­kondiĉoj li ne rezignis pri esploroj.  En ilia daŭro, en majo 1892 Czerski mortis. Lia korpo por eterne ekripozis sur la alta bordo de la rivero Kolima.

El la elsendo 22.11.2013. Legas Tomek

Ignacy Jan Paderewski

Ignacy Jan Paderewski estas unu el la plej elstaraj kaj plej gravaj figuroj en la historio de Pollando. Komponisto, pianisto, politikisto kaj ŝtatviro. Nur antaŭ kelkaj tagoj, la 6-an de novembro pasis lia naskiĝ­datreveno. Li naskiĝis en  1860 en la loko Kuryłówka kaj mortis en Novjorko la 29-an de junio 1941.

La plurfadena agado de Paderewski kiel komponisto kaj pianisto, samtempe politikisto, granda ŝtatviro kaj senavara filantropo distingis lin sur la areno de la plej grandaj figuroj de la kultura kaj politika mondo ne nur en Pollando, sed en la tuta mondo.

Lia infanaĝa periodo ne estis facila. La patrino mortis nur kelkajn monatojn post lia naskiĝo. Pri lia eduko okupiĝis la patro, insurgento de la januara insurekcio 1863.  Post lia morto la edukadon de la knabo  prizorgis onklino. Grandan edukan influon je juna Ignacy havis lia instruisto de historio, geografio, la franca lingvo kaj la pola literaturo Michał Bobiński, insurgento de la novembra insurekcio 1830. Ekde la plej frua aĝo Ignacy Jan Paderewski manifestis muzikan talenton. Plej bona atesto estas,  ke la direktoro de la Varsovia Muzika Instituto akceptis lin senekzamene, kiam li estis nur 11-jaraĝa. Juna Paderewski vivtenis sin koncertante dum malgrandaj societaj renkontiĝoj, poste donis muziklecionojn. Antaŭ ol li atingis financan stabilecon pasis multa tempo. Orientita je sia evoluo kaj perfektig­ado de kapabloj li veturis al Berlino kaj Vieno. Sian unuan sukceson li enkontigis en 1887 en Parizo debutante kiel pianisto, kio malfermis antaŭ li pordojn de muzikaj salonoj. Post la estado en Londono, kie li donis koncerton por reĝino Viktoria li forveturis turneocele al Usono. Usonanoj entuziasme raviĝis pri lia talento, la biletoj dis­vendiĝadis fulmrapide kaj muzik­ŝatantoj por liaj koncertoj venadis per specialaj trajnoj. Li ne nur pianludis, se ankaŭ komponis. Liajn komponaĵoj kiel la opero Manru, Simfonio „Polonia”, Pola Fantazio troviĝis en la repertuaro de la plej famaj orkestroj. La popularecon akompanis financa sukceso, kiun Paderewski utiligis por la publika agado. Sian havaĵon li estis dividanta senavare inter poloj kaj civitanoj de aliaj landoj. Li provizis fondusojn kaj fondaĵojn. Dank’  al lia subvencio kreiĝis koncertaj salonegoj kaj monumentoj, i.a. de Claud Debussy en Parizo, de Franz Liszt en Weimer, Ludwig van Beethoven en Bonn, Frederiko Chopin en Żelazowa Wola, Tadeusz Kościuszko en Ĉikago, la Arko de Washington. Samtempe li finance subtenis plurajn eventojn kiel komponistan konkurson en Dresdeno. En 1900 li kreis Fonduson de Ignacy Jan Paderewski por premii la  usonajn komponistojn. Post la eksplodo de la 1-a mondmilito li kunestablis kun Henryk Sienkiewicz Helpokomitatan por la Polaj Militviktimoj. En sia lasta volo li difinis siajn mon­provizojn kiel proporaĵon de la nacio petante, ke ili estu transdonitaj al la Jagelona Universitato en Krakovo. Multaj landoj honoris Paderewski per siaj plej altaj distingoj ne sole pro liaj artaj meritoj, patriotaj, sed ankaŭ la senavareco por la milit­veteranoj, por kreaj kaj intelektaj medioj. Li i.a. ricevis Ordenon de la Brita Imperio, francan Honoran Legion, distingojn de Belgio, Hispanio, Italio, Rumanio, Saksio, Lombardio kaj evidente Pollando: Grandan Rubandon de la Ordeno de la Blanka Aglo, Ordenon Polonia Resituta kaj postmorte Virtuti Militari.

Sian unuan publikan paroladon kun la sendepend­iga karaktero Ignacy Jan Paderewski faris en 1910 en Krakovo en la ĉeesto de 150 mil personoj malkovrante la fonditan de si monumenton, kiu omaĝis la venkon de la polaj trupoj en la kontraŭ­teŭtona batalo apud Grunwald.

Post la 1-a mondmilito Paderewski entreprenis vastskalan diplomatian agadon favore al Pollando kaj poloj utiligante sian pianistan kaj komponistan popularecon. Antaŭ ĉiu el la koncertoj li mesaĝis por la sendependeco de Pollando. Tio fruktis i.a. per la eblo transdoni al la usona prezidento en januaro 1917 memorialon pri Pollando.  La sendependeco de Pollando efektive ektroviĝis en la famaj 14 punktoj de prezidento Wilson. Paderewski mem en aŭgusto 1917 farigis reprezentanto de la Pola Nacia Komitato en Usono.  Post la reveno de Józef Piłsudzki al Pollando revenis ankaŭ Paderewski. La 16-an de 1919 li akceptis la taskojn de la ĉefministro kaj ministro por la ekserlandaj aferoj. Kiel reprezentanto de Pollando li subskribis en 1919 la Versajlan Pactraktaton kaj en 1920-21 estis delegito de Pollando ĉe la Ligo de la Nacioj. En 1922 Paderewski denove forveturis por laŭvica enorme sukcesa koncerta turneo al Usono. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito li estis la prezidano de la Nacia Konsilio de la pola elmigra registaro. Ignacy Jan Paderewski mortis en Usono kaj  estis entombigita ĉe la Nacia Tombejo en Arlington. La 29-an de junio 1991 la ĉerko kun  liaj korpo­restaĵoj  venis al Pollando kaj ekde tiam troviĝas en la kripto de la Arki­katedralo de sankta Johano en Varsovio.

El la elsendo 15.11.2013. Legas Barbara

Poloj rekomendas 7 novajn vidindaĵojn

Ĉi-foje mia intenco gesinjoroj ne estas logi vin al iu aparta loko, sed mallonge prezenti eĉ 7 lokojn, kiuj laŭ la legantoj de la monatrevuo „National Geographic Traveler” meritas la epiteton nova mirloko de Pollando. Ne temas pri lokoj novaj, sed ĝis nun iom ne sufiĉe konataj  tamen ĉiel vizitindaj. Jam la trian fojon la revuo organizis konkurson, en kiu estas proponitaj eĉ 32 lokoj – po du el ĉiu vojevodio. Ĝis la fino de septembro oni rajtis voĉdoni sendante al la redakcio poŝtelefonajn mesaĝojn.  Pri kelkaj lokoj gesinjoroj vi jam aŭdis en niaj elsendoj, pri kelkaj ne. Nia tasko estos iujn el tiuj novaj vizitindaj lokoj al vi prezenti.

Plej multajn voĉojn akiris Kraków-valetoj en la suda Pollando. Ne mirige, kiu jam foje venis tien – tiu revenos plurfoje. Motivoj estas kelkaj. Bela tereno kun pluraj valoj, ravinoj kaj riveroj, krome ravaj panoramoj ne cedantaj al tiuj en la plej belaj naciaj parkoj de Eŭropo. Logas bonegaj biciklaj vojetoj kaj itineroj por piedirantoj dank’ al kiuj eblas aliri la plej gravajn atrakciaĵojn.  Temas i.a. pri la Vesperta Kaverno, klostro en la loko Czerna, kastelruino en la valo de Kluczwoda aŭ biendomo en Garlica Murowana.

La duan lokon en la plebiscito akiris la Centra Muzeo de la Teksa Arto en Lodzo en la centra Pollando. Sufiĉas suriri la pavimitan per la ŝtonoj buloj strateton, preterpasi malnovan someruman vilaon, la preĝejon de sankta Andreo Bobola aŭ historian tram­haltejon, por tuj eksenti la etoson de la antaŭmilita urbo. Verdire temas pri la subĉiela muzeo de malnova ligna arkitekturo, kiu estas parto de la Centra Muzeo de la Teksoarto. Temas pri la plej granda ĉi-speca objekto en Eŭropo.

Laŭvica loko meritanta nian viziton estas la Kastela Altaĵo en Cieszyn en la sudo de la lando. Kvankam en la 13-a jarcento Cieszyn estis la ĉefurbo de la Cieszyn-Princolando kaj eblas i.a. viziti la rotondon de sankta Nikolao, sed la kastelo estas vizitebla unuavice pro tio, ke hodiaŭ ĝi fariĝis la centro de la pola dezajno. Ne nur en Pollando famas vitraĵoj el Krosno kaj ĝuste la 4-an lokon okupis Centro de Vitra Heredaĵo en ĉi tiu urbo en la suda Pollando. Eblas tie rigardi la procezon de la vitro­prilaboro, elfarado kaj ornamado de vitraĵoj.  Sub la rigardo de la vizitano kreiĝas eksterordinaraj vitraj artverkoj, aldone vizitano mem povas provi elfari sian florpoton aŭ glason.

La kvinan lokon en la plebiscito akiris Granda Sinagogo en Tykocin  el 1642 en la orienta Pollando, unu el la plej malnovaj kaj interesaj en la tuta lando. Ĝis la 18-a jarcento ĝi estis juda kultura centro. Rekonstruita en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝi nun estas Muzeo de la Juda Kulturo.

La antaŭlastan lokon en la nunjara plebiscito akiris la 16-jarcentaj polikromi­aĵoj en la gotika preĝejo de sankta Jakobo Apostolo konstruita en 1250-a jaro en la loko Małujowice La interno de la preĝejo estas preskaŭ tutece kovrita per koloraj mezepokaj murpentraĵoj, kiuj servis por skrib­malpovaj kamparanoj kiel la Biblio.

Kaj fine la lasta loko, t.e. la 7-a loko. Temas  pri la Kastelo de la Sileziaj Piastdinastiaj Princoj en Brzeg. Konstruita en la 13-a jarcento en la 16 ĝi ricevis renesancan karakteron. Laŭ legendo en la kastela puto centre de la korto fojfoje eblas ekvidi la vizaĝon de unu el la posedintoj de la kastelo princo Jerzy la 2-a. Nun en la kastelo troviĝas Muzeo de la Sileziaj Piastdinastiaj Princoj.

 El la elsendo 08.11.2013. Legas Barbara

Koninda polo: Bronisław Piłsudzki

Antaŭ unu semajno, la 23-an de oktobro 2013 sur la japana insulo Hokkaido estis malkovrita busto de elstara pola etnografo, Bronisław Piłsudzki. Ĝi troviĝas en la Muzeo de Ajnoj en la loko Shiraoi, kie Bronisław Piłsudzki en 1902 gvidis etnografiajn esplorojn. La solenaĵojn partoprenis la pola kultur­ministro, la pola ambasadoro en Japanio kaj direktoro de la loka muzeo. Inter la gastoj de la solenaĵo troviĝis ankaŭ  la 58-jaraĝa nepo de Bronisław Piłsudzki,  Kazuyasu Kimura loĝanta kun sia familio – la edzino kaj tri filinoj – en Jokohamo. La malkovron de la busto de la elstara esploranto de la indiĝenaj kulturoj de la Fora Oriento akompanis  simpozio – kun partopreno de sciencistoj el Pollando kaj Japanio – dediĉita al la esploroj de Bronisław Piłsudzki, aparte pri la kulturo de ajnoj.    Pri la evento atentigis nin nia pola aŭskultant­ino Ewa Siurawska sugestante prezenti lian silueton en la ciklo „Konindaj poloj”. Verdire la nomo de Bronisław Piłsudzki aŭdiĝis ja tute antaŭnelonge en nia programo, nome en la felietono pri Wacław Sieroszewski, kiu akompanis al Bronisław Piłsudzki en la ekspedicio al Hokkaido.

La figuro de Bronisław Piłsudzki, la frato de la Marŝalo de la Pola Respubliko – Józef Piłsudzki,  naskiĝinta en la 1866-a jaro  ne estas vaste konata en la pola socio. Temas tamen pri unu el la plej elstaraj en la mondo etnografoj, kies scienca kontribuo estas aprecata en la tuta mondo. Ankaŭ Bronisław Piłsudzki apartenas al multegaj junaj polaj patriotoj ekzilitaj en la 19-a jarcento fare de la caraj aŭtoritatoj al Siberio, al la Fora Oriento. Bronisław Piłsudzki trafis al Saĥalino (japane Karafuto) kiel 21-jarulo ekzilita por la 15-jara severa punestado pro la kun­partopreno en preparoj al atenco kontraŭ caro Aleksandro la 3-a. Post la morto de la caro la verdikto en 1896 estis ŝanĝita je la ĝismorta estado en la Fora Oriento. Samjare aperis la verko de Bronisław Piłsudzki pri liaj klimataj observadoj sur Saĥalino. Tiam li estis direktita al la suda parto de la insulo, kie li konatiĝis kun ajnoj. Dum kelka tempo laŭ invito de Societo Esploranta Amuran Regionon li laboris kiel la muzeogvidanto en Vladivostoko. Poste kiel sendito de la sanktpeterburga scienc­akademio li revenis al Saĥalino por profundigi la esplorojn pri la indiĝenaj popoloj – ajnoj, nivĥoj, orokoj, mangunoj. Tiam ankaŭ – jam kiel libera homo -Bronisław Piłsudzki ekloĝis en la vilaĝo Ai edziĝinte al Shinhinchou, parencino de la gvidanto de ajnoj Kimura Bafunke, kun kiu li havis la filon Sukezo kaj la filinon Kyou. Post la 2-a mondmilito, kiam Japanio perdis kontrolon super la suda Saĥalino la infanoj de Bronisław Piłsudzki kune kun la loĝantaj tie ajnoj estis devigitaj translokiĝi al Hokkaido fariĝinte japanoj.

Ajnoj loĝis sur Hokkaido multe pli frue. Ili venis al Saĥalino kaj al la japanaj insuloj antaŭ pli ol 6 mil jaroj. En 1903 Bronisław Piłsudzki iris tien esplori ilian kulturon. Unu el la rezultoj de ĉi tiu laboro estas unikaj sonregistraĵoj sur 100 vaksaj cilindroj, kiujn nun eblas rigardi en la krakova Centro de Kulturo kaj Tekniko Manggha. Komence de la 80-aj jaroj la cilindroj estis pruntedon­itaj al Japanio kaj la  firmao Sony konstruis specialan laseran aranĝaĵon por deĉifri la sonon. Kiel unusola etnografo Bronisław Piłsudzki registris per fonografo la kantojn kaj  lingvon de ajnoj utiligante en sia pridokumenta laboro ankaŭ film­kameraon.

Li prilaboris ankaŭ kelkajn vortarojn estadante inter indiĝenoj de la Fora Oriento. Li tradukis pli ol 10 mil vortojn el la lingvo de ajnoj, 6 mil vortojn el la lingvo de nivĥoj kaj  du mil el la lingvoj de orokoj kaj mangunoj. Li lasis krome riĉajn priskribojn de ilia kulturo kaj kutimoj de la muzika kulturo. Aldone Bronisław Piłsudzki notis multajn rakontojn kaj legendojn de ĉi tiuj indiĝenaj kulturoj kaj faris ĉirkaŭ 300 fotojn. En siaj materialoj pri la studoj dediĉitaj al la lingvo kaj folkloro de ajnoj Bronisław Piłsudzki senkaŝe deklaris, ke lia emocia engaĝiĝo al la esplorado de la kulturo de ajnoj ligiĝis kun lia sopiro al  Pollando,  kaj la sorto de la korligitaj al sia tradicio ajnoj memorigis al li la sorton de poloj.

En 1905 Bronisław Piłsudzki revenis al Vladivostoko,  sed post la eksplodo de la rusa-japana milito li  forveturis al Japanio. Tie li amikiĝis kun la japana verkisto kaj poeto Shimei Futabatei. La frukto de tiu ĉi amikeco estis la kreiĝinta Japana-Pola Societo kaj la unua kultura interŝanĝo inter ambaŭ landoj.

En aŭgusto 1906 tra Usono Bronisław Piłsudzki revenis al Eŭropo kaj post mallonga estado en Londono kaj Parizo li ekloĝis en Krakovo kaj poste Zakopane. Lia scienca laboro, atingaĵoj kaj esplorinteresiĝoj – malsame ol en Japanio – ne  estis rekonitaj. Malgraŭ tio Bronisław Piłsudzki daŭrigis siajn laborojn koncentriĝ­ante ne sole pri la indiĝenoj de la Fora Oriento, sed ankaŭ gvidante etnografiajn esplorojn pri  la pola Podhale-regiono en la sudo de la lando. Dum la 1-a mondmilito Bronisław Piłsudzki engaĝiĝis en agadojn por reakiro de sendependeco de Pollando, vojaĝante tra Eŭropo, kun­laborante kun la redakcio de „Enciklopedie Polonaise” en la svisa Rapperswil, tenante kontaktojn kun Ignacy Jan Paderewski kaj Roman Dmowski. Fine de la milito, en 1917 li forveturis al Parizo,  kie li laboris en la establita de Dmowski Pola Nacia Komitato. Tie ankaŭ  en 1918 finiĝis lia vivo. Laŭ biografiaj prilaboroj Bronisław Piłsudzki mortis droninte en Sejno sekve de memmortiga provo.

La dokumentoj kaj fotoj de Bronisław Piłsudzki troviĝas en la Specialaj Kolektoj de la Sciencaj Bibliotekoj de la Pola Akademio de Kapabloj kaj de la Pola Scienakademio en Krakovo. En la Nacia Arkivo en Krakvo troviĝas fasko de fotoj kaj leteroj ligitaj kun Bronisław Piłsudzki, venintaj tien kun la aktoj de la Pola Nacia Komitato en Parizo. Inter materialoj kun politika karaktero troviĝas ankaŭ dokumentoj, gazeteltondaĵoj kaj fotoj el la komenco de la 20-a jarcento, ligitaj kun la estado de Bronisław Piłsudzki en Japanio.

El la elsendo 01.11.2013. Legas Tomek kaj Barbara

Vizitindaj lokoj: La insula Beskidy-montaro

En Pollando troviĝas loko, kie la naturo preskaŭ ĉiutage prezentas eksterordinaran spektaklon.  Temas pri la Insula Beskidy-montaro, kie inter la tieaj montopintoj laŭlongas priombritaj valoj kaj profundaj ravinoj, en kiuj ofte aperas nebuloj. La montopintoj traiĝantaj tra la densa nebulo impresas kiel insuloj sur la senhorizonta maro. Tiu eksterordinara fenomeno ricevis la difinon „nebulomaro”.

La nebulo aperas en konkretaj kondiĉoj, kiam konforme al la alteco la temperaturo anstataŭ malkreski – kreskas. Tiam ĝuste videbliĝas sole la montopintoj en la densa nebulo de la valoj. Kvankam ne aperas tie rokravinoj aŭ senplantaj montopintoj  celantaj la ĉielon, tamen la vagado tra ĉi tiu tereno ne apartenas al facilaj. Temas pri ankoraŭ ne plene rekonitaj laŭ la turisma vidpunkto regionoj sur la mapo de Pollando. Tial notario el la loko Mszana Dolna [m-ŝana dolna] decidis diskonigi la mirindajn insulojn sur la nebulomaro i.a. organizinte specialan Olimpikon por notarioj el la tuta lando dum kiuj ili komune konkeras la laŭvicajn montpintojn-insulojn. Plej  rave estas ekstari surpinte frumatene ĝuante la spirraban panoramon. En la Insula Beskidy-montaro estas 16 montopintoj kun la alteco  de pli ol 900 metroj super la marnivelo.

La reĝino de la Insula Beskidy-montaro estas la pinto Mogielnica, kiu havante 1171 metrojn super la marnivelo estas ne sole la plej alta, sed ankaŭ la plej bela en la menciita montoĉeno. La itinero pinten, kelkoke tre kruta,  kondukas tra densa arbaro, sed post ĝia paso la kruteco malaperas, la arbaro maldensiĝas kaj fine aperas la ĉielbluo. Mogielnica estas konkerita. Videbliĝas de ĉi tie la panoramo de la tuta Insula Beskidy-montaro kaj krome la panoramo de Tatry, Gorce kaj Pieniny-montaroj. Onidire sur Mogielnica estis entombig­ataj homoj, kies vivofino ne okazis pro la naturaj kialoj, kiel mort­kondamnitoj, dronintoj kaj memmortig­intoj. Laŭ legendo kun ĉi tiu fakto ligiĝas la aperantaj tie nigraj nuboj aŭgurantaj neatenditan tempeston. De kelkaj jaroj sur la pinto de Mogielnica staras la 22-metra panorama turo. De sur ĝi super la ĉirkaŭaj arbaroj etentiĝas unu el la plej ravaj panoramoj de Beskidy-montaro. Iom sub la montopinto troviĝas gisfera, tri kaj duonmetra kruco el aŭgusto 2004 memoriganta la 50-jariĝon de la sacerdoteco de Karol Wojtyła, kiu tiuloke celebris la sanktan meson. La montopinto Mogielniva estas ankaŭ prirevita por la ŝatantoj de gli­paraŝutado. Tie ĉi ekzistas por ili rekte idealaj kondiĉoj.

Pri proksima kontakto kun la ĉielo en la Insula Beksidy-montaro ne malfacilas, eĉ sen glitparaŝutilo. Rekte al la ĉielo oni celas atinginte la monton Lubomir, laŭ kies vojo aperas grandaj kupoloj.  Troviĝas ĉi tie Astronomia Observejo de la Jegielona Universitato en Krakovo.  Ĝia patrono estas  profesoro Tadeusz Banachiewicz, sed ĝia fondinto estas princo Kazimierz Lubomirski kun kies nomo ligiĝas la nomo de la pinto,  Lubomir. En la observejo laboris la plej elstaraj sciencistoj el la intermilita jardudeko, i.a. malkovr­intoj de du komentoj laŭ ilia nomo baptitaj Orkisz kaj Kaho-Kozik-Lis. Dum la 2-a mondmilito, en 1944 la observejo estis detruita de germanoj. Ĝi longe atendis rekonstruon kaj komencis funkcii nur en oktobro 2007, tamen ekipita per modernaj astronomiaj instrumentoj.  Ĝi partoprenas la projekton La Karpatia Ĉielo, kies tasko estas popularigi astronomion inter lernantoj, astronomiŝatanoj kaj turistoj. La ĉiel­prezentoj okazas ĉiun duan sabaton de la monato ĝis la fino   de oktobro. En la cetera periodo nur unu fojon monate. Kvankam la vizito estas senpaga, tamen necesas anonci sian vizitgrupon, kiu ne povas superi 20 personojn.

Post emociigaj travivaĵoj necesas iom ripozi kaj tiucele plej taŭgas la montara rifuĝejo kun fenestroj al ĉiuj 4 mondopartoj sur la alteco de 1022 metroj super la marnivelo en Luboń Wielki. Malfacilas ĝin forlasi, sed ja atendas aliaj insuloj, t.e. same belaj montopintoj ŝanĝantaj en ĉiu jarsezono siajn kolorojn. Aŭtuno estas la plej kolorriĉa.

El la elsendo 25.10.2013. Legas Barbara