Felietonoj
La 72-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau
Hodiaŭ pasas la 72-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenaŭ fare de la Ruĝa Armeo. En momento de la liberigo, la 27-an de januaro 1945 en la tuta koncentreja komplekso troviĝis ĉirkaŭ 7 mil 500 malliberigitoj. En la daŭro de ĝia ekzisto, do ne plenaj kvin jaroj, estis murditaj tie ĉirkaŭ unu miliono cent mil virinoj, viroj kaj infanoj, en plimulto judoj, sed krome poloj, sovetaj ostaĝoj, romaoj, reprezentantoj de pli ol 20 nacioj. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz en 1940 por malliberigi en ĝi polojn. Auschwitz II-Birkenau kreiĝis du jarojn poste fariĝante ekstermejo de judoj. Hodiaŭ la tuta koncentreja-mortotendara komplekso rolas kiel simbolo de la ekstermo de judoj, martirologio de poloj, sovetuniajaj militkaptitoj kaj civitanoj de la okupaciataj de la Tria Regno eŭropaj ŝtatoj. La rekta kaŭzo por la establo de la koncentrejo estis la grandiĝanta nombro de amase arestataj poloj kaj plenŝtopiĝo de la ekzistantaj malliberejoj. Ilia unua transporto venis al Aŭschwitz la 14-an de junio 1940 el malliberejo en la loko Tarnów. Komence Auschwitz estis konceptita kiel plia koncentrejo establata de germanoj kaj funkciantaj jam ekde la 30-aj jaroj. Laŭ brita historiisto Paŭl Johanson temis en la periodo 1933-1945 pri 1634 koncentrejoj kaj iliaj filioj kaj pli ol 900 laborternaroj. Sur la tereno de la konkerita kaj okupaciita Pollando germanoj establis krom koncentrejoj en la lokoj Sztuthof kaj Płazów ankaŭ mortotendarojn en la lokoj Chełmo, Belżec, Sobibór, Majdanek, Treblinka. Ambaŭ rolojn plenumis Auschwitz-Birkenau, kiu ekde 1942 fariĝis ankaŭ unu el la centroj por definitiva solvo de la juda problemo. Tiuj lokoj de kelka tempo estas epitetataj en okcidentaj landoj, Usono kaj en Germanio mem kiel polaj koncentrejoj. Tiujn kalumniajn asertojn kontraŭas polaj aŭtoritatoj kaj pola leĝaro. Lastatempe eksplodis vasta socia kampanjo en la reto, pere de sociaj portaloj kontraŭ ĉi tiuj mensogaj praktikoj. En tiu kunteksto ni memorigu, ke antaŭ unu semajno, la 20-an de januaro pasis la 75-a datreveno de la konferenco en Wansee apud Berlino organizita de la Ĉefa Sekurecoficejo de la Regno (RSHA), dum kiu estis prezentita la ekstermoplano de la eŭropaj judoj. En la protokolo de la konferenco troviĝas tabelo de la landoj kaj nombro de judoj el tiuj landoj destinitaj por baldaŭa deporto kaj nenigo. Temis ne sole pri landoj tiam okupaciitaj de Germanio, sed ankaŭ neutralaj rilate Germanion kiel Hispanio, Portugalio, Svislando aŭ Svedio. Estis menciitaj landoj tiam alianciĝintaj kun la 3-a Regno inkluzive de tiaj satelitaj landoj kiel Kroatio, Slovakio, Hungario, Italio aŭ parto de Francio sub Vichy-registaro, estis menciitaj judoj el Britio, kiu estis en la stato de milito kontraŭ Germanion. Por ekstermo estis destinitaj laŭ tiuj planoj 11 milionoj da judoj. Laŭ profesoro Jacek Leociak el la Esplorcentro pri Ekstermo de Judoj de la Pola Sciencakademio la germana ŝtato tutece engaĝiĝis en realigon de ĉi tiu plano: la civila kaj miltista administracio, fervojo, ministerioj pri la eksteraj kaj pri la internaj aferoj, organoj de terena administracio, polico, sekurecservo, gestapo, SS.
En novembro 2005 la Ĝenerala UNO-Asembleo proklamis Internacian Memortagon pri la Viktimoj de Holakaŭsto por omaĝi la juddevenajn viktimojn, murditajn dum la 2-a mondmilito indikante kiel la omaĝtagon la 27-an de januaro. Ni tamen devas hodiaŭ memori kaj omaĝi ĉiujn viktimojn de la koncentrejo-mortotendaro Aŭschwitz-Birkenaŭ, la plej hororiga, infera loko, kiun germanoj establis dum la 2-a mondmilito sur la pola teritorio.
Julis Balbin:
Ĉu mi iam estis tie?
Ĉu mi iam povus imagi tion?
Ĉu mi iam kapablus trasuferi tiel?
Ĉu mi iam estus elteninta tiom?
Ĉu mi iam estus transvivinta gehenon tian?
Ĉu eble estis nura koŝmaro tia?
Ne, mi neniam estis tie…
Ne, tute ne eblas,
ke ĉio-ĉi estu vera,
ke ĉio-ĉi vere okazis tie,
en Eŭropo, en kvardekaj jaroj
de nia tiom progresinta jarcento.
El la elsendo 27.01.2017. Legas Barbara kaj Milada – 7’03”
Koninda Pollando: Vistulo
Hodiaŭ ni invitas al Pollando por prezenti al vi gesinjoroj la riveron Wisła, Vistulon. La plej longa pola rivero, difinata kiel la reĝino de la polaj riveroj longas 1047 kilometrojn kaj trafluas la tutan landon de la sudo ĝis la nordo. Ĝiaj fontoj troviĝas en la suda Pollando ĉe la piedoj de Barania Góra (La ŝafa monto) kaj la akvoj enfluas Baltikon. La pola sejmo proklamis la 2017-an kiel Jaron de Vistulo, aldone oni solenas la 2017-an kiel la Jaron de Vistulo en Mazovio (la centra provinco de Pollando, en kiu troviĝas Varsovio). Tio estas ankaŭ la aparta okazo por paroli pri la rivero trafluanta dekojn da urboj, urbetoj, vilaĝoj, en kiu ĉiu intime estas kun ĝi ligita. Sed por ĉiuj poloj Vistulo estas samtempe grava historia simbolo kaj sen troigo la plej pola inter la polaj riveroj. Kiel diris en iu el siaj paroladoj Johano Paŭlo la 2-a „Vistulo estas la rivero de ĉiuj polaj terenoj, la rivero de nia historio. De jarcentoj – antaŭ ol la nomo Pollando aperis en la historiaj kronikoj. [..] Vistulo estas silenta atestanto de la vivo de generacioj, de ilia enmondiĝado kaj forpasado. De ilia luktado, kelkfoje luktado je vivo kaj morto por konservi kaj protekti tion, kio hejmlanda, tion kio estas komuna atingaĵo kaj komuna heredaĵo…” La nomo Wisła havas pli ol 2 mil jarojn. La unua latina mencio devenas el la 7/5-a jaro antaŭ nia erao kaj troviĝas en la prezentita en Porticus Vipsania mapo de Marek Agrippa kaj en Natura Historio de Plinio la Maljuna, kiu nomis la riveron Viscla. Ekde la 5-a jarcento ĝia nomo aperas en la formo Vistla. Iuj asertas, ke la nomo estis transprenita fare de hindoeŭropaj popoloj de pli fruaj loĝantoj de ĉi tiuj terenoj. Vistulo estas strikte ligita kun la historio de Pollando kaj Varsovio. La unua burgo sur la tereno de Varsovio ekzistis en Jazdów kun spuroj el la 7/9-a jarcentoj, kiu akiris apartan signifon en la 13-a jarcento pro sia situo ĉe la kriĉiĝo de du gravaj itineroj el Pomerio tra Zakroczym kaj Czersk ĝis la Nigra Maro, do el la nordo ĝis la sudo kaj el la oriento-okcidenten. En la 16-a/17-aj jarcentoj, kalkulataj kiel la ora epoko en la pola historio al la laŭvistula navigado oni donis apartan atenton pro ĝia navigebleco kaj pro la kreskanta eksterlanda konjunkturo je la pola lingvo kaj greno. En la centra segmento de la rivero la ĉefa rivera haveno fariĝis tiam Varsovio kaj ĝi havis unu el la plej grandaj riveraj flotoj en Eŭropo. Hodiaŭ Vistulo estas la lasta rivero de Eŭropo, kies panoramo en signifa parto redonas ĝian naturan, nereguligitan karakteron. La riverbranĉaro de Vistulo kovras du trionojn de la surfaco de Pollando. De la aliaj eŭropaj riveroj distingas ĝin harmonio kaj belaj pejzaĝoj ne plu videblaj ĉe riveroj jam reguligitaj, kion kaŭzas multbranca akvofluejo, vico da insuloj, sablozaj riverbranĉoj. En la akvoj de Vistulo daŭre eblas observi procezojn de la mempurigado, riĉiĝado je oksigeno, riverborda erodado. Vistulo gravas nuntempe en la eŭropa skalo pro sia ekologia koridoro laŭ la akso nordo-sudo. Ĝia natura karaktero ebligas la moviĝadon de vivaj organismoj inter Skandinavio kaj Afriko. Malgraŭ alikonstruo de la malsupra akvofluo Vistulo daŭre plenumas gravan rolon en la alilokiĝado de fiŝoj. Ankaŭ por diverspeciaj mamuloj la spacoj inter kontraŭinundaj remparoj rolas kiel grava moviĝvojo. Pro parte natura karaktero de la dekstraborda Vistulo en la regiono de Varsovio la animaloj povas moviĝi libere laŭe de la rivero malgraŭ la ekologia baro, kiun formas la granda urbo. La plej granda riĉaĵo de Vistulo estas tamen la birdaro. Naskiĝas tie kaj nestas du trionoj de ĉiuj birdoj de Pollando, inkluzive de malofte aperantaj kaj minacitaj de formorto en Pollando kaj en Eŭropo. Nestas tie 95 procentoj de la polaj grizaj mevoj, 70 procentoj de malgrandaj ŝternoj kaj pli ol 50 procentoj ol hirundaj ŝternoj. Rifuĝejon trovas tie ankaŭ tre maloftaj riverbirdoj, kies kvanto sur la tuta teritorio de Pollado ne superas 60 parojn. Temas i.a. pri trielo, nigrakapa mevo, pigmea mevo kaj blankvanga ŝterno. Apud Vistulo en la regiono de Varsovio eblas renkonti pli ol 200 birdosepciojn. Pli ol en aliaj lokoj de Pollando kaj temas same pri akvaj, arbaraj kaj herbejaj birdospecioj. Krome tiu ĉi loko rolas kiel unu el la plej gravaj en Pollando kordiroj de la printempa-aŭtuna birdomigrado. Krom bridoj en Varsovio apud Vistulo, ofte en la urbocentro mem vivas kastoroj, lutroj aŭ alkoj. Se temas pri flaŭro kreskas tie ne sole plantoj delonge tie aperantaj, ĉar la tereno estas ankaŭ loko kie multaj surprizaj plantospecioj kiel tomatoj aŭ… asparago transformiĝas en sovaĝajn formojn. Dum jaroj postmilite ĉe la vistulbordaj plaĝoj oni piknikis en Varsovio amase. La Sanktjohana nokto estis loganta al la rivero por lanĉi florkronojn kaj amuziĝi homamasojn. Sed sekvis longa paŭzo en tiu amika rilatado de varsovianoj kaj la rivero. Nur en la lastaj jaroj varmegaj someroj revenigis al la riverbordo amase la varsovianojn kaj turistojn, kion favoras la kreiĝanta kaj disfloranta infrastrukturo: kafejetoj, rapdmanĝejoj, restracietoj malfermaj por la publiko inter majo kaj septembro. La plej populara plaĝo etendiĝas ĉe Poniatowski-ponto, sed krom ĝi estas kvar aliaj kaj krome multaj naturaj kaj tiel nomataj sovaĝaj plaĝoj, sen aparta infratsurkturo. Ili ĉiuj estis rekonitaj de National Geographic ektroviĝinte en la registro de la plej belaj tiaj lokoj en la mondo. Sed en Varsovio eblas ĝui la riprozon ĉe Vistulo ne nur surplaĝe. Eblas ĝui ĝin de sur biciklo. La laŭbordaj biciklaj vojetoj havas entute 40 kilomerojn. Laŭe de Vistulo kondukas krome en Varsovio la plej grandaj kurvojetoj por la ŝatantoj de aktiva ripozo, estas lokoj por praktiki aliajn sportojn. Por la varsovianoj kaj gastoj de la pola ĉefurbo same allogaj kaj atrakciaj estas plukonstruiĝantaj promenejoj laŭe de Vistulo. Al unu el la apudvistulaj atrakciaĵoj kalkuliĝas sendube Parko de Fontanoj piede de la Malnovurba Eskarpo inaŭgurita en 2011-a jaro. Ni aldonu fine, ke Varsovio estas la unusola urbo en Eŭropo pro la du troviĝantaj apudvistule terenoj de la programo Naturo 2000.
El la elsendo 20.01.2017. Legas Barbara – 9’08”
Koninda polo – Erazm Jerzmanowski [jeĵmanofski], polo kiu lumigis Usonon
La heroo de nia nunsemajna felietono estas Erazm Józef Dołęga Jerzmanowski, insurgento de la kontraŭcara Januara Insurekcio 1963, soldato, industriisto, mecenato, socia aganto kaj filantropo difinata ankaŭ kiel „la pola Nobel”. Li ĝuas krome la epiteton de „polo, kiu lumigis Usonon”. Erazm Józef Jerzmanowski naskiĝis la 2-an de junio 1944 en la loko Tomosławice, en malnova kvankam malriĉiĝinta nobela familio blazone Dołęga. Ĝi distingiĝis per grandaj patriotaj tradicioj kaj ĝiaj antaŭuloj estis senatanoj, deputitoj, partoprenis la grandan 4-jaran Sejmon, fidelis ĉe la flanko de la imperiestro Napoleono eĉ ĝis lia morto sur la insulo de S-ta Helena. Erazm Jerzmanowski ricevis tradician edukon. Post la lernado en la gubernia gimnazio en Varsoio li komencis studojn en la Politeknika kaj Agronomi-Arbaristika Intituto en Puławy (tiam Nowa Aleksandria). Tie surprizis lin la eksplodo de la Januara Insurekcio, en kiu li aktive partoprenis. Internigita de la aŭstraj aŭtoritatoj en Olomouc kaj sekve liberigita en 1864 li elmigris el Pollando kaj tra Svislando atingis Francion. Tie helpis al li la familiaj tradicioj kaj kontaktoj. Unue li trafis al la elita Mineja Lernejo kaj sekve al la Lernejo de Militista Inĝenierio kaj Artilerio en Metz. El ĝi li estis vokita al la fronto kaj en 1870 kiel franca oficiro li batalis kontraŭ prusoj. Post la milito li estis elaborigita en la firmao de Cyprian Tessie du Motay [siprian tesi de mote], kiu malkoris novan manieron utiligi gason por la lumigado de urboj. Kiel ĝia reprezentanto Jerzmanowski en 1871 veturis al Usono. Tie evidentiĝis tamen, ke la malkovro de du Motay eĉ se promesoplena ne estas perfekta, ke ne eblas apliki ĝin por profitdonaj komercaj solvoj. Tiam Jerzmanowski decidis utiligi siajn inĝenieriajn konojn kaj kompetentojn por ĝia plibonigo. Li fariĝis la aŭtoro kaj kunaŭtoro de sume 22 patentoj perfektigantaj la sistemon akiri kaj ekspluati sintezan gason. Li alportis kontribuon al establo de la Urba Gaskompanio en Novjorko kaj en 1882 kune kun grupo de usonaj financistoj, ĉefloke kun William Rockefeller, li establis la gaskompanion “The Equitable Gas Light Company” [ekvitejbl-gas lajt kompany], kiun li gvidis dum preskaŭ 13 jaroj. Tre rapide la kompanio malfermis siajn filiojn aŭ dependajn kompaniojn en aliaj usonaj urboj, kiel Ĉikago, Balitmore, Detroit, Indianopolis, Lafayette kaj Albany. Jerzmanowski mem kiel la unua poloj kaj tiam la unusola polo ektroviĝis en la rondo de usonaj milionuloj. Tio ebligis al Jerzmanowski realigi vastan filantropan agadon. Ĝi ne ligiĝis kun rekta mondonado, sed la helpo en trovo de laboro, en vastigo de profesiaj kapabloj, ankaŭ fare de la virinoj. Ankoraŭ dum la estado en Usono li senavare helpadis al la tiea pola kolonio partoprenante labrojn de la Nacia Pola Asocio poste prezidante ĝian Centran Komitaton de Bonfarado, li helpis en establo de la helpooficejo por polaj enmigrantoj, li subvenciis la Polan Legejon en Novjoroko, la polan Eklezion en Usono. En 1890 li eniris la estraron de la Nacia Muzeo en la svisa Rapperwill subvenciante ĝin per signifaj kvotoj kiel ĉefsponsoro. Dank’ al lia helpo povis kreiĝi en Krakovo Societo de Popolaj Lernejoj, sed lia donacemo subtenis krome la popolan gazetaron, instruistemon. Neniam li perdis la kontakton kun la malnova lando al kiu li ĉiam klopodis helprapidi kaze de neceso kaj regule vitadis Krakovon, kie li havis amikojn. En 1869-a jaro Erazm Jerzmanowski revenis al la lando kaj elkoĝis en la aĉetita bieno en la apukrakova Prokocim, koncentriĝante pri sia senavara karitata agado, kiun apenaŭ eblas listigi. En sia testamento li destis 1,2 milionojn da kronoj al la Akademio de Kapabloj, kiu sumo transformiĝis en la fondaĵon de la Premio de Erazm kaj Anna Jerzmanowski. La unua premio – kiu estis difinata kiel „la pola Nobel-premio” estis atribuita en 1915 al la krakova akiepiskopo, princo Adam Stefan Sapieha. Inter la sekvaj premiitoj troviĝas i.a. la nomoj de Henryk Sienkiewicz, Napoleon Cybulski, Ignacy Paderewski, Benedykt Dybowski. La premiatribuadon ĉesigis la 2-a mondmilito. Ĝia relanĉo okazis en 2009. Erazm Jerzmanowski mortis la 7-an de februaro 1909 kaj lia entombiga solenaĵo logis amason da homoj, kiuj volis honori lian memoron. Nun lian memoron flegas la Societo de Prokocim-amikoj.
El la elsendo 13.01.2017. Legas Barbara – 6’40”
Koninda Pollando: Dukla
En niaj vagadoj tra Pollando ni direktiĝu al la sudorienta parto de la lando, al eta loko Dukla. Temas pri urbo en la apudkarpatia vojevodio, kiu nun estas la sidejo de la urba-kampara komunumo. Ĝi havas agrikulturan karakteron, nun tranformiĝante – pro siaj bonegaj kondiĉoj – al la turisma. Vastaj arbarkompleksoj – pli ol la duonon de la komunuma surfaco okupas arbaroj – puraj riveroj kaj aero, interesaj, bone organizitaj turismaj itineroj, riĉa faŭno kaj flaŭro jen la atutoj de Dukla-komunumo. La ŝatantoj de la sovaĝa naturo trovas tie preskaŭ ne damaĝitajn de la homa aktivado fagajn arbokompleksojn, vastajn herbejojn kaj paŝtejojn de ne plu ekzistantaj vilaĝoj. Amantojn de la naturfruktoj sezone atendas fungoj, beroj, kuracherboj. La unua mencio pri la vilaĝo Dukla devenas el la 1336-a jaro. Pli-malpli 40 jarojn poste ĝi ricevis de reĝo Kazimiro la Granda la urbajn rajtojn. Ekde sia komenco Dukla estis urbo privata, apartenante i.a. al la magnataj familioj Ossoliński, Szczęsny-Potocki, Stadnicki, Mniszek. Komence la urbo situanta ĉe la trako el Pollando tra Dukla-montovalo al Hungario havis privatan karakteron. Sian bonstaton ĝi dankŝuldis al pasanta tie la tiel nomata “hungara itinero”. Laŭe de ĝi floranta vinkomerco favoris la evoluon de la urbo. Dukla ricevis de Sigismundo la 3-a Waza la reĝan privilegion vendi kaj stapli la hungarajn vinojn, kaj fine de la 16-a jarcento Dukla posedis krome dogankameron, plurajn privilegiojn por organizi bazarojn, foirojn kaj varmagazenojn. Venkinte la rivaladon kun la ĉirkaŭaj urboj en la 16-a jarcento Dukla spertis sian apogean evoludisfloron estante jam urbo fortikigita kun du urbopordegoj. En la sekva jarcento la laŭvicaj posedantoj de Dukla el la familio Mniszek lasis sian aparte firman spuron. Rivalante kun alia magnata pola familio, tio estas Czartoryski-princoj Mniszek-familio volis igi el Dukla centron de la kultura vivo de la Respubliko, por priombri la famon de Puławy, pri kiu i.a. fieris ĝuste Czartoryski. Sed krome dank’ la urboposedantoj el la familio Mniszek la burĝaj infanoj ricevis la devon frekventi lernejojn, la magnatoj financis ankaŭ la elkonstruon de la preĝejo de sankta Maria Magdalena kaj kun ilia nomo ligiĝas la aktivanta tie Framasona Loĝio. Tamen Dukla post la incendioj de la 19-a jarcento kaj post la elkonstruo de la fervoja linio el Przemyśl al Budapeŝto kadukiĝis. Poiome perdante la ekonomian signifon ĝi tamen sukcesis konservi ĝis hodiaŭ la urborajtojn. Kvankam malgranda Dukla meritas viziton. Vidinda estas la urba foirplaco kun la renesencstila urbodomo el la komenco de la 17-a jarcento. Viziton meritas la palaca-parka komplekso, pri kiu ni diru kelkajn kromajn vortojn. Nome en la mezo de la 18-a jarcento Jerzy August Wandalin Mniszek, reĝa marŝalo kortega, pli posta krakova kastelestro kaj lia edzino Maria Amalia alikonstruis la troviĝantan tie konstruaĵon en pompan palacon kun flankaj aloj kaj ĝardeno. La rezidejo de Mniszek-familio konstruita en la stilo de baroka apudurba rezidejo en la speco “inter kortego kaj ĝardeno” apartenis al unu el la plej belaj en la tiama Pollando. Troviĝis en ĝi riĉa galerio de tolaĵoj kaj biblioteko. Por la bezonoj la magnata koretego funkciis orkestro, koretega gvardio kaj svisa gardistaro. En ne plu ekzistanta konstruaĵo sian sidejon havis la kortega teatro. La tuton kompetigis superba parko kun simetria aranĝo de aleoj, lagoj, arbovicoj kaj arbustoj. La tuta palaca komplekso grave damaĝita en la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento estis rekonstruita post la milito. En la palaco sian sidejon havas nun historia muzeo. La parko – iom neglektita – daŭre fieras pro multaj belegaj diversspeciaj arboekzempleroj, en plimulto memorantaj la brilan tempon de la 18jarcenta magnata rezidejo. Vid-al-vide al la palaco troviĝas la menciita jam, elkonstruita de Mniszek-familio – rokokstila paroĥa preĝejo de sankta Maria Magdalena, kaj en ĝi iu el la plej gravaj vidindaĵoj de Dukla, la tomboŝtono prezentanta la figuron de Maria Amalia Miniszek. La alia religia komplekso de Dukla, nome la bernardena klostro kaj preĝejo firme ligiĝas kun la figuro de la devenanta el la urbo sankta Jan, kanonizita de Johano Paŭlo la 2-a. Tiu ĉi burĝdevena 15-jarcenta saktulo tuj post sia morto estis ĉirkaŭita de la kredantoj per pia sentimento kaj en la 18-a jarcento lian piecon rekonis la Katolika Eklezio. Tiam li estis ankaŭ rekonita kiel patrono de la Reĝolando de Ambaŭ Nacioj, do de Pollando kaj Litovio. Cetere li estas ankaŭ pie respektata de armeanoj kaj orodoksuloj. Ĝuste en la bernardena preĝejo troviĝas la postmortaj restaĵoj la sankta Johano el Dukla. En la urbo mem troviĝas krome kelkaj aliaj lokoj, ligitaj kun la figuro de tiu relative nova pola sanktulo, inkluzive de la 500-jara ermitejo, en kiu junule estadis la sanktulo. Dukla troviĝas piede de la monto Cergowa (716 metrojn super la marnivelo) ĉe la orienta rando de Malalta Beskido, difinata kiel “Beskid Dukielski”. Ĝi estas ankaŭ la regiono, en kruciĝis la kulturaj interinfluoj, kie multas materialaj spuroj de la homoj vivintaj iam en tiu regiono, i.a. lemkoj kaj judoj.
El la elsendo 25.11.2016. Legas Barbara – 7’36”
Koninda polo: Paweł Edmund Strzelecki [stŝelecki]
La heroo de nia nunsemajna felietono estas Paweł Edmund Strzelecki, la plej fama pola mondvojaĝanto, esploristo kaj malkovrinto. Li naskiĝis en 1797 en la malgranda loko Głuszyn apud Poznano. Jam kiel malgranda knabo li komencis revi pri foraj vojaĝoj, eble influite de la patro, kiu estis geografo. La financa situacio de la familio estis tamen grava obstaklo por realigi tiujn revojn. Komence Paweł Edmund Strzelecki elektis geografiajn kaj geologiajn studojn en Heidelbergo. Ne fininte ilin li revenis al la lando dediĉinte sin al la kolektado de rimedoj por estontaj vojaĝoj. Ebligis tion la posteno de administranto de la bienhavaĵoj de princo Franciszek Sapieha, post kies morto en 1829 Strzelecki heredis gigantan fortunon kaj obligis ĝin per sukcesa grenkomercado. En 1831 Strzelecki forlasis Pollandon. Onidire kaŭzis tion amelreviĝo, laŭ aliaj fontoj timoj pri la reprezalioj post la kontraŭcara Novembra Insurekcio 1830-31, en kiu li partoprenis. Li havis tiam 34 jarojn. Laŭ iuj biografoj li daŭrigis geologiajn studojn en Edinburgo, laŭ aliaj fontoj ankaŭ en Oksfordo, kie krom geologio li studis petrografion, hidrologion, botanikon, antropologion kaj etnografion. En 1834 Edmund Strzelecki el Liverpulo komencis sian sciencan vojaĝon tra la mondo, kiu daŭris entute 9 jarojn ĉiujn kostojn kovrante el la propraj rimedoj. La unua celo estis la Norda Ameriko. Tie Strzelecki gvidis geologiajn, geografiajn, agronomiajn kaj etnografiajn esplorojn; i.a. li konatiĝis kun la setlejoj de la indianoj Huronoj kaj malkovris kuprotavolojn proksime al la lago Onatrio. En la jaroj 1836-38 li daŭrigis siajn sciencajn veturojn tra la Suda Ameriko esplorante la mineralajn tavolojn en Minas Gerais, vizitante la industriajn regionojn kaj farante meteologiajn esplorojn en Ĉilio, Argentino, Peruo, Urugvajo. De tie Strzelecki direktiĝis al Oceanio, vizitis Havajon, kie li gvidis vulkanologiajn esplorojn prilaborinte unu el la plej fruaj en la scienca literaturo priskibon de la vulkano Kilauea; li gvidis esplorojn ankaŭ sur Tahitio kaj Novzelando. La ĉefa tereno de la geologiaj kaj geografiaj esploroj de Paweł Edmund Strzelecki fariĝis tamen Aŭstralio, kiun li atingis fine de aprilo 1839. En la daŭro de 4 jaroj li faris el Sidnejo tri ekspediciojn en la profundon de la lando, tiam kiel brita punkolonio opiniata tereno danĝera kaj negastama. Dum la unua li malkovris oron apud Bathurst kaj en la valo de la rivero Clywd, sed tuj malkovroj laŭ peto de gubernatoro Georg Gipss estis kaŝitaj pro la timo pri ekscesoj inter ekzilitaj tien krimsetliĝantoj. Tion Strzelecki pripagis per la perdo de la nomo de ormalkovrinto, kiun dek jarojn poste malgraŭ protestoj akiris brito, Edward Hammond Hargraves. Dum la 2-a ekspedicio en 1940 Strzelecki malkovris kaj kiel la unua eŭropano esploris la plej altan ĉenon de la Orientaj Altaĵoj – Neĝajn Montojn kaj konkeris ĝian plej altan pinton, baptante ĝin Kościuszko-Monto pro la simileco al Kościuszko-terŝutaĵo en Krakovo. Tiel la plej alta monto de Aŭstralio portas la nomon de la pola nacia heroo, komandanto de la kontraŭcara insurekcio el 1794. Ni menciu tamen, ke iu el la montopintoj en la Bluaj Montoj ricevis de Strzelecki la nomon de Adine, omaĝe al la forlasita en la lando amatino, Adyna Turno, kies patro pro ekonomiaj konsideroj elektis por ŝi alian edzokandidaton. Strzelecki ne forgesis sian amon skribante al ŝi leterojn el siaj vojaĝoj certigante pri neforgeso, en unu metinte floron plukitan ĉe Kościuszko-monto. Sed ni revenu al pliaj malkovroj de Strzelecki dum la 2-a ekspedicio en la profundon de Aŭstaralio. Li malkovris tiam ankaŭ fekundan regionon inter la sudorientaj deklivoj de la Orientaj Altaĵoj kaj la marbordo, kiun li nomis Gippsland. Pliaj geologiaj, geografiaj kaj topografiaj esploroj okazis sur Tasmanio, kie Strzelecki malkovris tavolojn de oro, ŝtona karbo kaj kupro. Li prezentis pravan hipotezon, ke la montoj de Tasmanio estas geologia kontinaŭaĵo de la Orientaj Altaĵoj kaj ke Tasmanio mem en ne tre fora geologia pasinteco estis apartigita de la kontinento. Post la reveno el Tasmanio okazis la tria ekspedicio en la profundon de Aŭstralio. Tiam Strzelecki prilaboris grandan geologian mapon de la malkovritaj terenoj. En 1843 – post 4 jara periodo en Aŭstralio – Paweł Edmund Strzelecki tra la Sudorienta Azio, Ĉinio, Hindio kaj Egipto revenis al Eŭropo. Dum sia 9-jara mondvojaĝo li vizitis ĉiujn kontinentojn, krom nekonata tiam Antarkto, navigante tra tri oceanoj kaj onidire kiel la unua pola ĉirkaŭnaviginte la tutan terglobon. Post la reveno al Britio Strzelecki estis bonvenigita kiel heroo. Li fariĝis membro de la Reĝa Scienca Societo kaj de la Reĝa Geografia Societo. lI ricevis la titolon de la honorofica doktoro de Oksford-universitato. La reĝino Wiktoira distingis lin per du ordenoj, aŭstralianoj per lia nomo baptis montoĉenon kaj du pintojn, dezerton, riveron, naturrezervejon kaj urbon. Da tiuj lokoj kun la nomo Strzelecki estas multe pli. En Londono en 1845 Strzelecki eldonis geografian-geologian monografion de Aŭstralio kaj Tasmanio provizitan per grandformata (7,6 je 1,5 metroj) mapo. Ĉi tiu plej granda kaj elĉerpa kompendio alportis al li famon en la scienca mondo kaj dum multaj jaroj estis la baza verko pri Aŭstralio. Strzelecki estis persono tre popuara. Li havis multajn amikojn, ne mankis malamikoj. Li volonte helpis al homoj tion bezonantaj, ekzemple al irlandanoj dum la malsatoplago. Li laŭte kontraŭis la malbonan traktadon de indianoj en la Suda Ameriko firme kredante justecon kaj socian egalecon de ĉiuj homoj. Sep jarojn antaŭ sia morto Strzelecki renkontis sian vivamatinon, Adyna en Ĝenevo. Li estis jam malsana 69-jarulo kaj Adyna ankaŭ suferis malsanproblemojn. Nenio estas konata pri ĉi tiu renkonto krom tio, ke ŝiriĝis inter ili korespoda kontakto. Ĉiuj notoj kaj rememoroj de Strzelecki estis forbruligitaj, saviĝis apenaŭ kelkaj leteroj kaj publikigitaj dum la vivo sciencaj laboraĵoj. Nenion diris pri tiu mistera momento la plenumanto de lia testamento, nekonata banka oficisto, heredanto de la tuta fortuno de Edmund Strzelecki. Paweł Edmund Strzelecki mortis en 1873 en Londono kaj tie li estis entombigita. 124 jarojn poste liaj korpaj restaĵoj estis venigitaj al Poznano kaj troviĝas ekde tiam en la kripto de la preĝejo de s-ta Adalberto (s-ta Wojciech).
El la elsendo 18.11.2016. Legas Barbara – 9’40”
Vizitinda Pollando: Olsztyn ĉe la Itinero de la Aglaj Nestoj
Kelkfoje en niaj elsendoj ni menciis lastatempe la nomon „Itinero de la Aglaj Nestoj” pro la vizito kun grupo de polaj esperantistoj en la lokoj Częstochowa kaj Olsztyn [ĉenstoĥova kaj olŝtin]. Temas pri Olsztyn troviĝanta en la Krakova-Ĉenstohova Ĵuraso en la suda Pollando. La ruino de la fortreso en Olsztyn troviĝas ĉe la tre populara turisma itinero longa 163 kilometrojn inter Krakovo kaj Ĉenstochowa, ĉe kiu estas situantaj plimulto de la mezepokaj fortresoj kaj limgardejoj konstruitaj sur altaj kalkaj rokoj, gluiĝintaj al ili kvazaŭ la aglaj nestoj. Ili kreiĝis dum la regado de la reĝo Kazimiro la Granda en la 14-a jarcento por protekti la limon de la Pola Reĝolando kaj ĝian ĉefurbon Krakovo kontraŭ invadaj planoj de ĉeĥoj. Ĝis nun plimulto de ili transdaŭris kiel vizitindaj ruinoj. Ne nur ili logas vizitantojn. Laŭe de la itinero troviĝas ankaŭ aliaj turismaj atrakciaĵoj, aparte naturaj kuriozaĵoj, kiel rokaj geologiaj formacioj, kalkŝtonaj valoj kaj kavoj. Ne estas nia celo rakonti hodiaŭ pri ili ĉiuj aŭ mencii ĉiujn kastelojn, sed ekzemplodone la mezepoka kavalira kastelo en la loko Mirów apartenas al la plej malnovaj kasteloj en Pollando. Ĝis nun konserviĝis ruino de la supra kasteo, turo kaj fundamentoj de la malsupra kastelo. La troviĝanta en unu kaj duonkilometra distanco reĝa kastelo en Boblice per sia kompakta bulo kun defendomuroj, envetura pordego kaj turoj memorigas fabelkastelon. Same malnova kiel Mirów dum tri jarcentoj ĝi apartenis al la plej gravaj kasteloj en la Pola Reĝolando, sed ruinigita dum la 17-jarcenta atako de svedoj neniam ĝi reakiris iam birlon. Kastelo en Ojców detruita en la 17-a jarcento estas pli ol 700-jara, ĉar ĝi estis konstruita sur la fundamentoj de pli frua ligna-tera burgo. Ĝis hodiaŭ restis sole pordego, turoj kaj fragmentoj de la muroj. Ankaŭ nur en fragmentoj trandaŭris la kastelo en Rabsztyn, sed nun zorgas pri ĝi loka kavalira fratularo kaj kelkfoje ĝia ruino rolas kiel scenejo por la organizataj tie historiaj spektakloj. Ankaŭ la arkitektura panoramo de la kastelo en Będzin rolas kiel fono por historiaj kavaliraj turniroj, kiuj memorigas tempon, kiam gastis en ĝi i.a. rapidanta al Vieno helpire kontraŭ turkoj reĝo Johano la 3-a Sobeieski. Sed ni haltu ĉe la kastelo en Olsztyn proksime de Częstochowa. Onidire ekzistas subteraj tuneloj ligantaj ĝin kun la klostro ĉe la Hela Monto, sed temas nur pri onidiroj. Aliflanke sendube temas pri magia loko, do ne mirigas la ligitaj kun ĝi legendoj pri la spirito de Maćko Borkowic, vojevodo de Poznano, vaganta ĉi tie noktomeze, kondamnita je malsatmorto pro intrigoj kontraŭ la reĝo. Pri ploranta infano kies voĉo aŭdiĝas dum ventblovaj vesperoj, ĉar ĝi fariĝis torĉa viktimo dum la sieĝo de Habsburg-trupoj kontraŭ la kastelon. Pri diablo alprenanta la formon de nigra hundo loganta junknabojn per juvelaro. La panoramo de la altaĵo kaj la kastelo stimulas la imagon. La kastelo en Olsztyn estas unu el la plej interesaj kasteloj ĉe la Itinero de la Aglaj Nestoj iam gardanta la limon inter Silezio kaj la Krakova regiono kaj plenumanta ŝlosilan rolon inter la polaj kasteloj. Ĝi estis konstruigita komence de la 13-a jarcento kaj kelkdek jarojn poste plukonstruita laŭ ordono de reĝo Kazimiro la Granda. Detruis ĝin fine de la 16-a jarcento Maksymilian Habsburg pretendanta iĝi pola reĝo. Cent jarojn poste la detruon finefektivigis svedoj. La kastelaj muroj estis malkonstruitaj kaj parte utiligitaj por preĝejo konstruita en la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento. La kastelruino en Olsztyn videbliĝas de malproksime logante la rigardon per soleca turo, superanta en la panoramo fone de rokoj ruinoj. La turo ne havis pordon kaj oni atingadis ĝian fundon per ŝnuro aŭ eskalatoro. En ĝi sen la eblo ĝin forlasi mortis la menciita Maćko Borkowic, kies spirito ĝis hodiaŭ fantomas ĉi tie. La supreniro al la kastelo hodiaŭ estas agrabla promeno kun alrigardo al spirrabaj panoramoj. Ĉe la piedoj de la altaĵo etendiĝas malgranda urbeto unuflanke, aliflanke kalkŝtonaj rokoj surkreskitaj per verdaĵo. Ĝi estas preferata loko de fotistoj, eternigantaj novgeedzojn dum la nuptaj fotosesioj. Ĉe la piedoj de la kastelaltaĵo atendas surprizo por ŝatantoj de geologio, la mallonga vojo el la kalkoŝtonoj kun spuroj de la vivintaj tie antaŭ la jarmiloj amonitoj. Laŭ ĝi ni reveniru al Olsztyn kaj la tiea preĝejo de la S-ta Johano Baptisto. Ja ĝi estis konstruita el parto de brikoj el la malkonstruita kastelo sur la loko de forbrulinta ligna sanktejo en la jaroj 1722-29. La baroka, ununava preĝejo konstruita sur la plano de kruco havas du flankajn kapelojn. En la ĉefa malfrubaroka altaro troviĝas bildo prezenanta la bapton de Jesuo en Jordano. Unu el la kuriozaĵoj de la preĝejo estas la ne malkomponiĝinta korpo de iu el la partoprenantoj de Bar-konfederacio, militista organiziĝo de pola nobelaro kontraŭ la rusa imperio en la 18-a jarcento, de iuj historiistoj opiniata la unua pola nacia insurekcio kontraŭ fremdaj potencoj. Kun batantaj koroj ni eniris la preĝejan subterejon por propraokule atesti la kurizaĵon. Kuriozaĵoj pli multas en Olsztyn, kaj al ili apartenas la tiea mekanika Kristnaska Kripeto kaj spektakle prezentata kun surprizaj efektoj la sieĝo de Olsztyn-kastelo fare de Maksymilian Habsburg. en la aŭtora laborejo de popola artisto Jan Wewiór, sed ali tio ni referencos aliokaze.
El la elsendo 04.11.2016. Legas Barbara – 8’11”
Koninda polo: Andrzej Wajda
Kiel ni jam informis antau kelkaj tagoj, la 9-an de oktobro mortis havante 90 jarojn Andrzej Wajda, unu el la plej elstaraj kaj popularaj polaj filmreĝisoroj, la kunkreinto de la pola filma skolo. Andrzej Wajda naskiĝis la 6-an de marto 1926 en Suwałki (la nordorienta Pollando). Lia patro estis profesia oficiro, kiu pereis en Katyń, pri kio tamen Andrzej Wajda eksciis nur en 1950. La patrino estis instruistino. La militon Andrzej Wajda pasigis en Radom (sude de Varsovio), kien estis delegita lia patro kiel profesia militisto. Tie Andrzej Wajda partoprenis konspiran lernadon, laborante i.a. kiel seruristo, staplisto, varportisto. Post la milito li studis en la krakova Akademio de Belartoj, kaj en 1949 li komencis studojn en reĝisora fakultato de la Lodza Filmlernejo. Sian filmistan karieron li komencis kiel asistanto de Aleksander Ford dum la kameraado de la fimo „Kvinopo de Barska-strarto”. La unua signifa periodo en la kreado de Andrzej Wajda datiĝas al la jaroj 1954-58, kiam kreigis liaj filmoj „Kanalo” kaj „Cindro kaj diamanto”. Tiuj filmoj estis specifa prikalkulo de Wajda kun la periodo de la 2-a mondmilito kaj havas samtempe firman lokon en la historio de la pola kinematografio, ĉar ili iniciatis la t.n. polan filmskolon. En la unua Wajda bildigas la lastajn momenton de la Varsovia Insurekcio 1944, kiam trupo de soldatoj de la konspira Landa Armeo klopodas traiĝi tra urbaj kanaloj al la defendanta sin ankoraŭ urbocentro. En la alia Wajda prezentas junan soldaton de Landa Armeo, kiu li komencas havi dubojn pri plia batalo kontraŭ komunistoj kaj kiel lastan taskon ricevas ordonon likvidi sekretarion de Pola Laborista Partio. En la sekvaj jaroj Wajda kreis pliajn bonajn filmojn „Lotna”, „Cindroj” kaj reĝisoris teatrajn spektaklojn, kiuj ne riptis la sukceson de la 50-aj jaroj. Turnopunkta estis la filmo „Ĉio vendenda” el 1968, rakontanta pri homo, kiu subite forpasis. Lia morto devigas enpensiĝi pri tio, kio li estis, kion li lasis, kia li restos en la memoro de tiuj, kiuj lin amis aŭ admiris defore. Tiu forpasinto estas tragike mortinta aktoro Zbyszek Cybulski, sed la filmo ne koncernas sole lin, sed la tutan filmkrean medion, en kiu filmo fikcio miksiĝas kun la realo. Tiu filmo komencis la 10-jaran sukcesoplenan periodon, en kiu Andrzej Wajda kreis la propran filmkolektivon „X-o”, fariĝis la prezidanto de la Societo de Polaj Filmistoj, realigis siajn plej gravajn teatrajn spektaklojn kaj kreis pliajn filmojn bazitajn sur la pola literaturo, kiel „Postbatala panoramo”, „Nupto”, „La promesita tero”, „Betularo”, „Fraŭlinoj el Wilk”. En plebiscito en 2015 por 12 plej bonaj polaj kaj eksterlandaj filmoj lige kun la 120-jariĝo de kinoarto preskaŭ 300 figuroj ligitaj kun la pola filmo agnoskis la filmon „La promesita tero” (baze de romano de Stanisław Reymont), kiel filmistan ĉefverkon de la tuta pola kinematografio. En la filmo, kiu aperis ankaŭ kiel televida filmserio tri amikoj Karol, Maks kaj Moryc (polo, judo, germano) establas fabrikon en Lodzo aspirante laŭeble rapide akiri fortunon. La sekvan periodon en la filmista kreado de Wajda, inaŭguris en 1976 la filmo „Homo el marmoro”, kiu samtempe inaŭguris la pli vastan fenomenon, tio estas Kinoarton de Morala Maltrakvilo, kiu estis la provo fari prikalkulon kun la komunista realo. Tiu filmo rakontas pri studentino de filmlernejo, kiu pretigas sian diplomfilmon pri iama heroo de socialismo. Pro ĝia sekva parto „Homo el fero”, en kiu radioĵurnalisto estas direktita al la strikanta Gdanska Ŝipfarejo por fari kompromitigan raportaĵojn pri unu el la gvidantoj de la strikantoj Wajda ricevis en Cannes la Oran Palmon. Inter liaj sekvaj filmoj menciindaj estas i.a. „Danton” premiita de la franca Cezaro, „Sinjoro Tadeo”, „Katyń”. En septembro 2016 okazis speciala antaŭpremiera prezento de la lasta filmo de Wajda „Powidoki”, rakontanta la historion de avangarda pentristo Władysław Strzemiński el la 20/30-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiu ne aprobas socrealismon kaj restas fidela al sia artista vojo”. Tiu ĉi filmo jam fariĝis la pola kandidato por la plej proksima Oskar Premio. Pli frue al Oskar-premio Andrzej Wajda estis komumita kvar fojojn. En 1976 pro „La promesita tero”, en 1980 „Fraŭlinoj el Wilk”, en 1982 „Homo el fero” kaj en 2008 pro „Katyń”. En 2-mila jaro la Usona Filmakademio premiis Andrzej Wajda per speciala Oskar-premio pro la tuto de lia kreado. Eble anstataŭ listigi longan vicon da premioj kaj distingoj de Wajda mian felietonan rememoron mi finu per la vortoj de Andrzej Wajda mem, kiu en intervjuo antaŭ 10 jaroj por la ĵurnalo „Rzeczpospolita” – lige kun sia 80-jariĝo – kiel gvidanto de sia Majstriga Reĝisora Lernejo klarigis la generacian ŝanĝon en la filmista lingvaĵo de malnovaj kaj novaj filmistoj. Wajda: „Tio estas tre interesaj homoj, kiuj kun facilo uzas la kameraon. Ni legis librojn, ni rezonis en literatura maniero. Ili senĉese rigardas televidilon aŭ komputilekranon. Ni eduko postulis respondi la demandon: „kiu estas la heroo de via rakonto. Kien li celas. Pri kio inteesiĝas. Ili, pli junaj, kelkfoje pri tiu demandoj forgesas kaj havas malfacilon gradigi emociojn”.
El la elsendo 14.10.2016. Legas Barbara – 7’39”
Lubuskie – potenculo de la pola vinproduktado
La lubuŝa regiono en la okcidenta Pollando transformiĝas en la polan vinproduktan centron. Kreskas tie la nombro de vitejoj, kreskas ankaŭ la vinprodutado. Ĝia tradicio radikas en la 12-a jarcento. La kultivad- kaj produktopaŭzojn kreis sole militoj aŭ krizoj. Kvankam la vinproduktado okazis en diversaj regionoj en Pollando, ĉefe okupiĝis pri ĝi monakejoj. Malsame estis en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Zielona Góra, kie pri la vinproduktado zorgis burĝoj. Ĝis hodiaŭ la Lubuŝa regiono troviĝas en la unua vico de polaj vitkultivejoj kaj vinproduktistoj. En la sezono 2015/2016 finiĝinta la 31-an de julio la areo de komercaj vitejoj registritaj de la Agentejo por la Agrikultura Produktado egalis al 51, 56 hektaroj kaj konstante kreskas. Laŭ la Societo de Vinproduktistoj en Zielona Góra ĉiuj vitejoj en la regiono okupas jam preskaŭ 200 hektarojn. Tamen ne ĉiuj ankoraŭ pretas por la komerca aktivado. La Lubuŝa regiono fieras aparte pri la plej granda vitejo en Pollando, la tiel nomata komunuma vitejo en Zaborze, en kiu 13 vinproduktistoj kultivas vitojn sur 35 hektaroj. Ĝiaj grundoj estas luataj de la Ŝtata Profesia Altlernejo en la loko Sulechów. La centro komencis funkcii en 2015 kaj okupiĝas ne sole pri la vitkultivado kaj vinproduktado. Eblas ĝin viziti kun ĉiĉerono rakontanta pri la sekretoj de la vinproduktado kaj ĝui la vingustumadon. La centro organizas ankaŭ konferencojn. La loka klimato favoras la vinprodukton. La vegeta sezono daŭras tie 180 tagojn kaj la meza jara temperaturo egalas al 8,5 celsiusaj gradoj. Tial en la Lubuŝa regiono pli bone ol aliregione sukcesas la kutivado de la vitspecio „vitis vinifera”. Kreiĝas tie unu el la plej bonaj en Pollando vinoj >pinot noir< kaj ŝaŭmvinoj. Inter noblaj specioj menciidaj estas i.a. riesling kaj chardonnay. Kiel ni jam kelkfoje informis en niaj programeroj pli frue dediĉitaj al ĉi tiu temo la nuntempa vinproduktado en Pollando komencis rekreiĝi en la komenco de la 21-a jarcento. Krom la regiono de Zielona Góra plej multaj vitejoj kreiĝis en la regiono de Krakovo kaj en Antaŭkarpatia regiono (la sudorienta Pollando). En la finiĝinta sezono en la tuta lando entute estis 103 registritaj vinproduktistoj. Unu sezonon pli frue estis 76. Ankoraŭ antaŭ 6 jaroj temis sole pri 20. Samtempe la ekonomia kalkulo elmontras, ke la malgrandskala produktado ne estas profitdona. Tial tiuj vitejoj, kiuj akiris jam firman merkatan pozicion grandigas siajn areojn. La forta pozicio de la regiono en la vinproduktado estas utiligata por reklami la regionon. Dum grandaj foiroj kaj porokazaj eventoj la regionaj aŭtoritatoj diskonigas la atingaĵojn de lokaj vinproduktistoj kaj tradiciojn de la regiono. Ĝia grava turisma produkto estas la Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo kondukanta tra objektoj ligitaj kun la vinproduktado kaj ĝiaj tradicioj. Sur la Lubuŝa Listo de Tradiciaj Produktoj troviĝas jam 58 vinoj dum ankoraŭ antaŭnelonge temis sole pri kvin. Ankaŭ tiu listo konstante grandiĝas.
El la elsendo 04.10.2016. Legas Maciek – 3’54”
Mirlokoj de Pollando – 2016
La legantoj de “National Geographic Traveler” la 6-an fojon elektis en plebiscisto 7 novajn vizitindajn lokojn, la tiel nomatajn „mirlokojn” de Pollando. La venkinto evidentiĝis la lodza Planedario EC1, akirinte pli ol 19 procentojn de la voĉoj. Sekvis la vroclava Hydropolis kun pli ol 11 procentoj de la voĉoj kaj Itinero de Lignaj Preĝejoj en la regiono de Kozło en Lubuŝa vojevodio (la okcidenta Pollando) superinte 9 procentojn de la voĉoj. La rivalado nunjare ne estis facila, ĉar en la 6-a eldono de la plebiscito oni proponis 32 lokojn el la tuta lando. Oficialaj rezultoj aperos en la oktobra numero de la revuo, eldonota la 23-an de septembro. Kiel dirite, la unuan lokon okupis la plej moderna Planedario, funkcianta en Lodzo, en la centra Pollando. Ekde la 8-a de januaro vizitis ĝin pli ol 100 mil personoj. En Eŭropo ekzistas nur unusola simila planedario en Lucerno. Sub la karakteriza kupolo kun diametro de 18 metroj troviĝas sfera ekrano kun la diametro de 14 metroj kun moderna projekcia sistemo 8K kaj sonaparataro certiganta la plej altan sonkvaliton. La lodza planedario organizas meze 40 prezentojn ĉiusemajne, plej grandan popularecon ĝuas tiuj, kiuj estas adresitaj al la lernantoj el Lodzo kaj la regiono. Faris tion en organizitaj grupoj 46 mil junuloj. Por viziti la sekvan mirlokon Hydropolis necesas direktiĝi al Vroclavo en la sudokcidenta Pollando. Dank’ al la inteligenta ekspozicio eblas kompreni la signifon de akvo en la ĉiutaga vivo, malsuprenirante en la marprofundon, konatiĝante kun la historio de la akvoinĝenierio kaj aŭskultante fascinan rakonton pri la apero de akvo en la Kosmo. La trian lokon en la plebiscito por la plej vizitindaj lokoj de Pollando okupis itinero de lignaj preĝejoj en la regiono Kozło troviĝantaj en la lokoj Kępsk, Chlastawa, Kosieczyn en la okcidenta Pollando. Gotikaj-renesancaj preĝejetoj ravas per la harmonio de la konstrubulo, riĉaj internoj aromantaj per lakita ligno. La 23-kilometra itinero aparte estas atrakcia por biciklantoj, kiuj povas jen kaj jen halti laŭe de la vojo. Malfacilas preterpasi la 4-an mirlokon-2016 indiferente. Temas pri la Kultura-Kongresa Centro Jordanki en Toruń en la norda Pollando. Projektita de hispana arkitekto, Fernando Menis konstruaĵo en maniero efekta ligas diversajn stilojn. Jen temas pri la referencoj al la karakteriza por Toruno ruĝbrika gotiko, jen pri elementoj inspiritaj de la naturo. En ĝiaj internoj troviĝas du koncertaj salonegoj, vasta scenejo kaj konferenca infrastrukturo. Kiel laŭvica vizitinda loko estis elektita muralo rakontanta la historion de la Poznana kvartalo Śródka en la okcidenta Pollando. Sur la vivkolora muralo farita laŭ la tekniko 3D buntkolore logas malnovaj konstruaĵoj kaj rigardanto facile retrovas karakterizajn figurojn kiel principon aŭ urbotrumpetiston.La 6-a loko en la plebiscito donas la ŝancon intimi kun la naturo. En la regiono Roztocze en la orienta Pollando troviĝas malgrandaj, sed bruetaj mikroakvofaloj Szumy. Ilia historio radikas en triaso, kiam la tektonaj deformiĝoj kreis la rokajn faŭltojn. La promeno laŭe de la riveroj Tanew aŭ Jeleń senstreĉigas kaj invitas profundiĝi en ĉirkaŭajn arbarojn. La sepan kaj la lastan lokon en la nunjara plebiscito de la legantoj de “National Geographic Traveler” okupis la Geoparko Mużakowo-Arko en la okcidenta Pollando. La iamaj fosaĵoj post la minejo de la bruna karbo plenigitaj de akvo transformiĝis en koloririzantajn akvenojn. La promeno laŭ la 5-kilometra itinero Malnova Minejo Babina ebligas nudokule konstati, kiel la naturo reakiras la ŝanĝitan de la homo medion.Reprezentantoj de ĉiuj lokoj venkintaj en la 6-a eldono de la plebiscito por la plej vizitindaj lokoj de Pollando-2016 renkontiĝos meze de oktobro dum aparta solenaĵo kadre de la foiro World Travel Show.
El la elsendo 16.06.2016. Legas Barbara kaj Tomek
Koninda Pollando: Kastelo en Moszna
Unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de Opole-regiono – en la sudokcidenta Pollando – kaj unu el ĝiaj plej interesaj kasteloj estas Kastelo en Moszna [moŝna]. La famon ĝi dankŝuldas al sia fabeleska aspekto. Ĝi disponas pri 365 ejoj, 99 turoj kaj turetoj. De proksime kapturniga estas riĉo de fasadaj ornamelementoj – kolonoj, ornamaj fenestrokadroj, rozetoj, kapoj, fantaziaj animaloj. La unua baroka konstruaĵo en Moszna kreiĝis en la 17-a jarcento, sed bedaŭrinde ĝi tutece forbrulis en 1898. La kastelo estis tamen rekonstruita, kompletigita per novgotika orienta alo kun oranĝujo. Malgraŭ sia nomo >kastelo< prefere temas pri palaco, ĉar la konstruaĵo ne havas defendomurojn, ĉirkaŭantan fosaĵon, ĝi havas neniujn fortresajn elementojn, fine ĝi ne kreiĝis en la mezepoko, sed en la 19-a jarcento. Ni tamen daŭre apliku la uzatan nomon. La kastelo estas ĉirkaŭita per parko kun oftaj grupiĝoj de rododendronoj. Ilia bunta florado en aprilo kaj majo sub la nomo „Festo de Azalio” logas vizitantojn kaj turistojn, ankaŭ muzikŝatantojn pro la organizataj tie koncertoj kaj recitaloj. Ili daŭras la tutan jaron, somere tamen la kultura oferto riĉiĝas kante je ekspozicioj, renkontiĝoj kun interesaj homoj, temeventoj, recitaloj. Ĉiekaŭ 100-hektara parko kun panorama stilo ne havas difinitajn limojn ĉe siaj randoj ligiĝante kun la ĉirkaŭaj herbejoj kaj arbaroj. Tra ĝia centro kondukas belega tilia aleo laŭe de kiu videbliĝas francstilaj konstruaĵoj kaj nederlandeskaj kanaloj laŭ kiuj iam eblis remi per boatoj. Ĉe ĝia maldesktra flanko troviĝas lageto kun insulo, sur kiu kreskas kanadaj pinarboj. La ĉarmon kompletigas delikataj, aĵuraj pontetoj. La parka plantaro estas tre varia konsistante el dek kelkaj specioj de arboj kaj arbustoj, kelaj tre maloftaj en Pollando. Promenante eblas renkonti ruĝajn kverkojn, kaŝtanarbojn, tiliojn. Plej forte impresas la menciitaj pli frue florantaj rododendronoj. En negranda disanco disde la rezidejo en la staloj de Tiele-Winckler ekde 1948 troviĝas ĉevalbredejo de arabsangaj kaj pursangaj anglaj ĉevaloj. Eblas lerni tie la rajdadon aŭ uzi la okazon por plezuveturado somere en koĉeroj, vintre en sledveturiloj. Moszna kiel vilaĝo estis menciata jam en la mezepko, onidire ĝi apartenis al religia kavalira ordeno de Templanoj, sed poste ĝiaj posedantoj plurfoje ŝanĝiĝis. En 1866 aĉetis la rezidejon Hubert von Tiele-Winckler. La familio ne havis aristokratajn radikojn. Ĝia antaŭulo Franz Xavier Winckler en la unua duono de la 19-a jarcento estis simpla ministro, sed tre talenta. Post la lernado en Tarnowskie Góry [tarnovskie gury] li fariĝis minista estro kaj poste administranto de la minejo Maria en Miechowice [mjeĥovice]. La edziĝo al la vidvino post ĝia posedanto kaj la ekonomia talento kaŭzis, ke li fariĝis homo riĉa kaj eĉ akiris noblecon. Plian signifon la familio akiris pro la edziniĝo de filino de Franz al leŭtenanto Hubert von Tiele. Tiam ambaŭ familigoj kunigis siajn nomojn kaj blazonojn. La elkonstruita de Hubert von Tiele-Winkler kastelo fariĝis la familia rezidejo en Moszna i.a. kun la celo reliefigi la signifon de la familio kaj ĝian potencon. La konstrulaboroj daŭris nur tri jarojn kaj tiu daŭro fariĝis rekte legendeca. Komencis cikuli anekdoto, ke la posedanto paktis kun diablo. Per tio estis klarigataj pli postaj tragikaj kaj misteraj eventoj. Nun la kastelo en Moszna estas destinita ekskluzive por turistoj kaj miloj da ili celas la >kastelon de dormanta reĝidino<. Eblas viziti ĝin kun ĉicerono en malgrandaj grupoj. La itinero kondukas i.a. tra antiveca manĝejo, blanka kaj nigraj salonoj, iama balsalonego, oranĝujo, kabineto de la grafo kaj kapelo. Por la vizitantoj estis disponigitaj du el la plej grandaj kastelaj turoj. De ilia supro etendiĝas spirraba alirigardo al la parko kaj la panoramo de Opava-montaro. Dum bela vetero videbliĝas la ĉeha montopinto Praavo. Vizitante la internojn de la kastelo necesas streĉi la imagopovon, ĉar el ĝiaj pompaj internoj preskaŭ nenio konserviĝis. Dum la 2-a mondmilito ĝi ne estis detruita. Ĝia lasta posedanto forlasis ĝin printempo de 1945. Poste garnizonis tie rusaj militistaj trupoj. Tiam la interno estis priŝtelita kaj ruinigita kaj sur la kastela korto estis forbruligitaj ĝiaj internaj elementoj kaj la tuta arkivo de la familio Tiele-Winkler. Konserviĝis ĉefe firmaj elementoj de la internoj – kamenoj, lignaj murdekoraĵoj, plafonaj kasonoj aŭ enmasonitaj ŝrankoj de la iama biblioteko. La iaman aspekton prezentas fotoj, laŭ kiuj eblas ekkonscii pri la pompo de la iamaj internoj. Antaŭ kelkaj jaroj la infrastrukturo de la kastelo estis ordigita kaj disponigita al vizitantoj. Viziteblaj ĉambroj denove ravas per elegantaj kaj stilaj internoj, al la konserbviĝinta mirakle objektoj aldoniĝis novaj. La kastelo invitas al sia hotelo kaj restoracio.
El la elsendo 10.06.2016. Legas Barbara – 7’21”