Ĵus mi ricevis la freŝan faskon de la venintaj lastatempe E-gazetoj, kiun mi tuj scivoleme ekfoliumis. Inter ili troviĝas ankaŭ la 1-a nunjara, la januara numero de “La Lanterno Azia”, oficiala organo de Korea E-Asocio. La revuo tuj foliumenda, ĉar ja nur post kelkaj monatoj multaj el ni renkontiĝos dum la Universala Kongreso en Seulo. Prave mi elektis, ĉar la unuan lokon okupas en ĝi la novjara mesaĝo de la prezidanto de KEA, LEE Youngkoo elstariganta jam per la titolo la esperon, ke per la 102-a UK koreaj esperantistoj faros la turnopunkton en la historio de sia E-movado. Kvankam la mesaĝo celas koreajn esperantistojn mi ŝatus ĉerpi el tiu mesaĝo kelkajn citaĵojn, por doni al ni ĉiuj imagon pri la revoj kaj faritaj/farataj preparlaboroj. “Tri jarojn sen ajna paŭzo sen ajna ripozo ni faris nian plej bonan laboron por la 102-an UK-on inviti kaj dissciigadi, kaj en la lasta somero en Nitra UK en Slovakio fine transprenis la flagon de la kongresa lando. Nun restas por ni nenio alia ol fari la Seulan UK-on la plej ŝika. Tio ne estas ĉio! Semajnon antaŭe kaj semajnon poste de la seula UK, en la urboj Busan kaj Gimpo, sian kulminon anoncos la 50a ILEI-Kongreso kaj la 90a SAT-Kongreso, tiel ke dum tri da plensemajnoj grandegan kulturan feston povas ĝui koreaj esperantistoj kun geamikoj el la tuta mondo”. Por ke tio plene realiĝu en Koreio estis entreprenita vastskala kampanjo de diversspecaj lingvokursoj kaj paroligaj trejnadoj tra diversaj lokoj en la lando, dum la LKK de la Seula UK tenante proksiman kontakton kun KKS kunsidis nur en la pasinta jaro dek kelkajn fojojn. La laboroj de koreoj do koncentriĝas pri la UK, sed malgraŭ la fako, ke la kongresa temo de la 102-a estas “Turismo kaj evoluado” el la agadhorizonto  koreoj ne perdas la nunjaran Zamenhof-Jaron, kaj kiel certigas en sia mesaĝo la prezidanto de KEA – “memorfestojn konvenajn por tio ni planas”. Pri multaj aferoj eblas jam ekscii pere de la korea hejmpaĝo pri la 102-a UK ĉe la adreso www.2017.uk.net. Sed ankoraŭfoje mi referencu al la vortoj de la prezidanto LEE, kiu koncentriĝante pri la nunaj laboroj ja rigardas perspektive: “Ni ĉiuj konscias, ke la celo atinginda tra la UK estas kreskigi junan generacion, kiu fariĝos firma kolono de nia estonta movado, kaj starigi gvidantojn kiel motorojn de nia afero.” Sendube la 102-a UK kontribuos al tio, sed jam nun motoroj de la E-evoluo en Koreio kaj Azio ne mankas, pri kio ni informiĝas el la sekva artikolo de alia koreo, la nova prezidanto de KAEM, SO Jinsu elektita dum la novembra 8a Azia Kongreso de Esperanto en Ĉinio. Ankaŭ en liaj planoj estas pliaj aktivaj agadoj por disvastigo de Esperanto tra la landoj de la tuta Azio, kiun kontinenton li difinas kiel ne nur vastan, varian, diversan – sed ankaŭ plej dinamikan en la 21-a jarcento. Kiel li emfazas “Azio nun okufrape ŝanĝiĝas, Azio rapide progresas kaj evoluas. Kaj la E-movado en ĝi tiom varmas.” Ĉi lastaj vortoj evidente atestas, ke la E-movado havas en Azio bonan kaj firman fundamenton. Tiun aserton konfirmas la mesaĝo enestanta en la novjara saluto de la prezidanto de Japana E-Instituto Suzuki Keiichiro en la januara numero de “La Revuo Orienta”. Elirante en sia saluto de la nunjare solenata sub la aŭspicio de Unesko Zamenhof-Jaro li deklaras sian senton pri la granda vivoforto de Esperanto alvokante utiligi la ŝancojn, kiujn donas la disvolviĝanta interreta mondo.  Multan atenton la prezidanto de JEI donas ankaŭ al la 102-a UK en Seulo alvokante japanajn esperantistojn, ankaŭ komencantojn multnombre ĝin partopreni por >disvastigi sian mondon de Esperanto ĉeestante riĉajn programerojn de la UK, utiligante kaj ĝuante ilin”. La ĉefan parton en la januara “La revuo Orienta” konsisitigas pluraj elĉerpaj  raportoj pri la oktobra 103-a Japana E-Kongreso, sed krome aperas en ĝi konciza raporto de KAEM-sekretario pri la 8-a Azia Kongreso kaj du impresoj, kies aŭtoroj ne kaŝas memfidon pri la forto de la evoluperspektivoj de la azia movado.  Sesimo Masaja i.a. esprimas la konvinkon, ke la Kongreso rezultigos fortigon de la E-aktivado inter landoj en Azio kaj plu valorigos Esperanton en la vasta teritorio, kaj la azia movado atingos pli altan nivelon. Aliflanke Sanpei Keiko rimarkigas, ke la forto de la azia E-movado radikas en ĝia historio, en kiu seninterrompe okazis pasigo de E-bastoneto per la manoj de ĉiaj esperantistaj generacioj. Sendube nunjaraj partoprenantoj de la Seula UK havos la okazon pri tio konvinkiĝi.

El la elsendo 14.02.2017. Legas Barbara – 7’33”